Ĉapitro XXXV
Malagrabla rezulto de la aventuro de Olivero,
kaj interesa interparolado de Henriko Majlio kun Rozo.
Kiam la domanoj, altiritaj de la krioj de Olivero, estis alkurintaj al la loko de kie ili deiris, ili trovis lin pala kaj konfuzita, montranta per fingro la herbejojn malantaŭ la domo, kaj apenaŭ kapabla eldiri ĉi tiujn vortojn :
- La judo ! La judo !
Sro Ĝilo ne sukcesis kompreni tion kion ĉi tiu krio signifis; sed Henriko Majlio, kiu havis komprenon iom pli rapidan kaj kiu sciĝis de sia patrino la historion de Olivero, tuj komprenis tion kion tio signifis.
- Kiun direkton li prenis ? li demandis armante sin per peza bastono kiun li trovis en angulo.
- Tiun, respondis Olivero montrante per fingro la vojon kiun ĉi tiuj viroj prenis. Mi ĵus nune perdis ilin el vido.
- Do, ili estas en la fosaĵo ! diris Henriko, sekvu min, kaj restu kiel eble plej proksime al mi.
Parolante, li transpaŝis la heĝon, kaj komencis sian kuradon tiom rapide, ke la aliaj havis multan malfacilaĵon por sekvi lin.
Ĝilo sekvis lin kiel eble plej bone kaj ankaŭ Olivero. Post unu aŭ du minutoj, Sro Losberno, kiu revenis post esti promeninta eksteren, transiris la heĝon post ili, kaj elmontrante pli da lerteco ol oni povintus suspekti de li, komencis kuri samdirekten, kun sufiĉe rimarkinda rapideco, kriante plengorĝe por demandi tion kio estis.
Ili do ĉiuj impetis, sen halti nur unufoje por reakiri la spiron, ĝis kiam Henriko alveninta ĉe angulon de la kampo indikita de Olivero, komencis zorge priserĉi la fosaĵon kaj la najbaran heĝon. Tio kio donis tempon al la aliaj rekuniĝi kun li kaj permesis al Olivero sciigi al Sro Losberno la cirkonstancojn kiuj okazigis ĉi tiun furiozan persekuton.
La serĉadoj estis vanaj; ili eĉ ne trovis ĵusajn spurojn de paŝoj. Ili alvenis ĉe la supron de malalta monteto, de kie oni ĉiudirekte superstaris la ebenaĵon, je tri aŭ kvar mejlojn ĉirkaŭen. Oni maldekstre videti la vilaĝon en kruta valeto; sed por atingi ĝin, sekvante la direkton indikitan de Olivero, la fuĝantoj devintus fari vojiron tra la ebenaĵo, kiun ili ne kapablus plenumi en tiom malmulte da tempo. Densa arbaro staris rande de la herbejo ĉe la alia flanko, sed ili ne kapablis sin ŝirmi en ĝi pro la sama kialo.
- Necesas ke vi revis ĝin, Olivero ! diris Henriko Majlio flanken kuntirante lin.
- Ho ! Certe ne, sinjoro, respondis Olivero ektremante pro la memoro pri la mieno de la maljuna malŝatindulo. Mi tro bone vidis lin por dubi pri tio, mi vidis ilin ambaŭ kiel mi vidas vin tie.
- Kiu estis la alia ? demandis samtempe kaj Henriko kaj Sro Losberno.
- La sama viro kiu tiel abrupte alproksimiĝis al mi ĉe la gastejo, diris Olivero, ni havis la okulojn fiksitaj unu sur la alia, kaj mi ja ĵurus ke estis li.
- Kaj ili prenis ĉi tiun vojon ? demandis Henriko, ĉu vi certas pri tio ?
- Kiel mi certas ke ili estis ĉe la fenestro, respondis Olivero montrante per la fingro la heĝon kiu apartigis la ĝardenon de la herbejo. La grandulo transiris ĝin ĝuste ĉe ĉi tiu loko, kaj la judo kurante faris kelkajn paŝojn dekstren kaj traŝoviĝis tra ĉi tiu aperturo.
La du sinjoroj ekzamenis la esprimon de sincereco kiu pentriĝis sur la vizaĝo de Olivero dum li tiel parolis. Ili interŝanĝis rigardon, kaj ŝajnis kontentaj pri la precizeco de detaloj kiujn li donis al ili. Tamen nenie estis la plej eta spuro de la fuĝintoj. La herbo estis alta, nenie ĝi estis tretita, krom en la lokoj kie okazis la postkuro. La rando de la fosaĵoj estis argila kaj plenmalseka, kaj nenie oni videtis spurojn de paŝadoj aŭ la plej etan signon kiu povu vidigi ke homa piedo tretis ĉi tiun grudon ekde pluraj horoj.
- Jen kiu estas stranga ! diris Henriko.
- Strange vere, ripetis la kuracisto, fino venus al la latino de Klaĉjo kaj Dufo mem.
Malgraŭ la senfrukta rezulto de iliaj serĉoj, ili daŭrigis ilin ĝis kiam la nokto senutiligis iujn ajn novan klopodon, kaj eĉ tiam ili nur bedaŭre rezignis. Ĝilo estis urĝe sendita al diversaj drinkejoj de la vilaĝo, provizita de ĉiuj detaloj kiujn povis doni Olivero pri la aspekto kaj la vestoaranĝo de la du fremduloj. La judo ĉefe estis sufiĉe facile rekonebla, supozante ke oni trovu lin trinkanta aŭ vaganta ie. Sed Ĝilo revenis sen liveri ajnajn informojn kiuj povus dispeli aŭ klarigi ĉi tiun misteron.
La morgaŭon, novaj esploroj, novaj informoj, sed sen pli da sukceso. La postmorgaŭo, Olivero kaj Sro Majlio iris al la merkato en la najbara urbo, esperante vidi aŭ sciiĝi ion pri la du individuoj; ĉi tiu klopodo ankaŭ estis vana. Post kelkaj tagoj oni komencis forgesi la aferon, kiel okazas plej ofte kiam scivolemo, ne plu estanta nutrita de ia ajn nova okazaĵo, fine estingiĝas per si mem.
Dume Rozo rapide resaniĝis; ŝi forlasis la ĉambron; ŝi kapablis eliri, kaj denove dividante la vivon de la familio, ŝi realportis ĝojon al ĉiuj koroj.
Sed kvankam ĉi tiu feliĉa ŝanĝo havis videblan influon sur la rondeto kiu ĉirkaŭis ŝin, kvankam gajaj konversacioj kaj ridadoj denove aŭdiĝis en la kampara dometo, estis foje nekutima sindeteno ĉe kelkaj el ĝiaj gastoj, eĉ ĉe Rozo, kaj kiu ne povis eskapi de Olivero. Sino Majlio kaj ŝia filo ofte restis enfermitaj dum tutaj horoj, kaj pli ol unu fojon ni povis ekvidi ke Rozo ploris. Kiam Sro Losberno decidis la tagon de sia foriro al Ŝercejo, tiuj simptomoj pliiĝis, kaj evidentiĝis ke io okazis kiu ĝenis la trankvilon de la juna fraŭlino kaj ankaŭ de kelkaj aliaj.
Fine, iun matenon, kiam Rozo estis sola en la manĝoĉambro, Henriko Majlio eniris kaj petis, kun iom da hezito, la permeson paroli kun ŝi dum kelkaj momentoj.
- Rozo, sufiĉos nur du aŭ tri vortoj, diris la junulo alproksimigante sian seĝon al ŝia. Tio kion mi volas diri al vi, vi jam scias tion, la plej karaj esperoj de mia koro ne estas nekonitaj de vi, kvankam vi ne jam aŭdis min esprimi ilin.
Rozo fariĝis tre pala vidante lin eniri, sed tio povis esti la efiko de ŝia lastatempa malsano. Ŝi sin kontentis saluti lin; poste kliniĝante al kelkaj floroj kiuj estis en ŝia atingo, ŝi silente atendis ke li daŭrigu.
- Mi pensas… diris Henriko, ke… mi devus jam esti foririnta.
- Jes, respondis Rozo, pardonu ke mi tiel parolas al vi, sed mi dezirus ke vi estus foririnta.
- Venigis min ĉi tien la plej dolora, la plej terura el ĉiuj timoj, diris la junulo, la timo perdi la ununuran estulinon, al kiu mi direktis ĉiujn miajn dezirojn, ĉiujn miajn esperojn. Vi estis mortanta, ŝveba inter ĉielo kaj tero. Kaj ni scias ke, kiam malsano atakas junajn, belajn kaj bonajn homojn, ilia senmakula animo memvole sin turnas al la brila restadejo de eterna ripozo. Ni nur tro bone scias ke tio kio estas plej bela kaj plej bona ĉi tie malsupre, ofte estas rikoltita en sia florado.
Larmoj ruliĝis en la okuloj de la ĉarma junulino, aŭdante ĉi tiujn parolojn. Kaj kiam unu el ili falis sur la floron super kiu ŝi klinis sin, kaj brilis en ĝia kaliko kiun ĝi plie plibeligis, ŝajnis ke ekzistis parenceco inter ĉi tiuj larmoj, roso de juna kaj pura koro, kaj la plej ĉarmaj kreitaĵoj de la naturo.
- Anĝelo, daŭrigis la junulo per pasia tono, estulino tiel bela kaj ĉiela kiel unu el la anĝeloj de la ĉielo, balancata inter vivo kaj morto. Ho ! Kiu povus esperi, kiam ĉi tiu malproksima mondo, al kiu ŝi apartenis, jam malfermiĝis antaŭ ŝiaj okuloj, ke ŝi revenos por dividi la dolorojn kaj malbonojn de tiu ĉi ? Scii, Rozo, ke vi estis pasanta kaj malaperonta, kiel vana ombro, sen ia ajn espero konservi vin al tiuj kiuj suferas ĉi tie malsupre. Senti ke vi apartenis al ĉi tiu brila sfero al kiu tiom da privilegiuloj matene ekflugis ekde infanaĝo aŭ junaĝo, kaj tamen preĝi al ĉielo, meze de ĉi tiuj konsolantaj pensoj, revenigi vin al tiuj kiujn vi amas. Tio estas torturo. tro kruelaj por homaj fortoj. Jen tio kion mi nokte kaj tage suferis, kaj kun la neesprimebla timo kaj egoisma bedaŭro ke vi fine mortus sen scii almenaŭ per kia pasio mi amis vin; estis en ĝi sufiĉe por perdi mian saĝon. Vi eskapis de morto, tagon post tago kaj preskaŭ horon post horo la fortoj revenis al vi, kaj revigligante la etan vivon kiu ankoraŭ restis en vi, redonis al vi la sanon. Mi vidis vin pasi de morto al vivo; ne diru al mi ke vi dezirus ke mi ne ĉeestus, ĉar ĉi tiu aflikto plibonigis min.
- Ne estas tio kion mi volis diri, respondis Rozo plorante, mi nur dezirus ke nun vi estu foririnta, por plu daŭrigi la grandan kaj noblan celon… celon indan je vi.
- Ne ekzistas celo pli inda je mi kaj pli inda je la plej alta naturo kiu ekzistas, ol lukti por meriti koron kiel la via, diris la junulo prenante ŝian manon. Rozo, kara Rozo mia, ekde jaroj, multaj jaroj, mi amas vin kaj mi esperas atingi la reputacion por tutfiere reveni apud vi kaj por diri al vi ke mi serĉis ĝin nur por dividi ĝin kun vi. Mi demandis al mi en miaj sonĝoj, kiel mi rememorigos al vi, en ĉi tiu feliĉa momento, la mil pruvoj de alligiteco kiujn mi donis al vi ekde la infanaĝo, kaj poste postulos vian manon, kvazaŭ por plenumi niajn silentajn interkonsentojn delonge deciditajn inter ni. Ĉi tiu momento ne alvenis; sed, sen esti jam akirinta reputacion, sen esti realiginta la ambiciajn revojn de mia junaĝo, mi venas por oferi al vi la koron kiu de tiom longe apartenas al vi, kaj meti mian sorton en viajn manojn.
- Via konduto ĉiam estis nobla kaj oferema, diris Rozo bridante la emocion kiu skuis ŝin, kaj ĉar vi estas konvinkita ke mi estas nek sensentema nek sendankema, aŭskultu mian respondon.
- Necesas ke mi provu meriti vin, jen via respondo, ĉu ne, kara Rozo mia ?
- Necesas ke vi provu, respondis Rozo, forgesi min, ne kiel via ekde longe amikino kare ligita al vi, Henriko, tio tro kruele suferigus min; sed kiel objekto de via amo. Vidu la mondon, pensu kiom ĝi enhavas da koroj kiujn vi same gloriĝus konkeri. Nur ŝanĝu la naturon de via alligiteco, kaj mi estos la plej sincera, la plej sindonema, la plej fidela el viaj amikinoj.
Okazis momento de silento dum kiu Rozo, kiu metis manon sur sian vizaĝon, ellasis siajn larmojn. Henriko ankoraŭ tenis ŝian alian manon.
- Kaj viaj kialoj, Rozo, li diris fine mallaŭte, viaj kialoj por preni tian decidon ? Ĉu mi povas demandi ilin al vi ?
- Vi rajtas koni ilin, respondis Rozo, vi ne povas diri ion kiu malfirmigos mian decidon. Ĝi estas devo kiun mi devas plenumi, mi ŝuldas ĝin al aliaj kaj al mi mem.
- Al vi mem ?
- Jes, Henriko, mi ŝuldas al mi mêm, mi sen fortuno kaj amikoj, kun makulo sur mia nomo, ne doni al la mondo kialon por kredi ke mi malnoble profitis de via unua impeto, por malhelpi per mia edziniĝo la altajn esperojn de via destino. Mi ŝuldas al vi kaj viaj gepatroj malhelpi vin, en la ardeco de via sindonema naturo, kontraŭstari ĉi tiun grandan malhelpon al via progreso en la mondo.
- Se viaj inklinoj konsentas kun tio kion vi nomas vian devon… komencis Henriko.
- Ili ne estas tiaj, respondis Rozo ruĝiĝante.
- Do ĉu vi dividas mian amon ? diris Henriko. Nur diru tion al mi, Rozo; ununura vorto por mildigi la amarecon de ĉi tiu kruela elreviĝo.
- Se mi povintus fari tion sen damaĝi tiun kiun mi amis, respondis Rozo, mi povintus…
- Ricevi ĉi tiun deklaracion en tute alia maniero, vigle diris Henriko; almenaŭ ne kaŝu tion al mi, Rozo.
- Eble, diris Rozo. Nu ! ŝi aldonis liberigante sian manon, kial plilongigi ĉi tiun doloran interparoladon ? Tre penigan ĉefe por mi, malgraŭ la daŭra feliĉo pri kiu ĝi lasos al mi memoron, ĉar estos por mi feliĉo scii la honoran lokon kiun mi okupis en via koro, kaj ĉiu el viaj triumfoj en la vivo nur pligrandigos. mian firmecon kaj mian kuraĝon. Adiaŭ, Henriko ! Ĉar ni ne plu renkontiĝos kiel ni renkontiĝis hodiaŭ. Ni estu longtempe kaj feliĉe kuniĝantaj per aliaj ligoj ol tiuj kiujn ĉi tiu konversacio supozigas, kaj povu la fervoraj preĝoj de honesta kaj amema koro faligi sur vin ĉiujn benojn, la favorojn de la ĉielo !
- Ankoraŭ unu vorton, Rozo, diris Henriko, mem diru viajn kialojn, lasu min aŭdi ilin el via propra buŝo.
- La estonteco kiu estas aperta antaŭ vi, estas brila, respondis firme Rozo; vi povas postuli ĉiujn honorojn kiujn oni povas atingi en la publika vivo, kun grandaj talentoj kaj potencaj protektantoj. Sed ĉi tiuj protektantoj estas fieraj, kaj mi neniam interrilatiĝos kun tiuj kiuj malestimas la patrinon kiu donis al mi vivon; same mi ne volas havigi malfavorojn aŭ ofendojn al la filo de tiu kiu tiel bone roli por mi kiel patrino. Unuvorte, diris la juna knabino deturnante la kapon ĉar ŝi sentis ke ŝia kuraĝo forlasis ŝin, estas sur mia nomo unu el tiuj makuloj kiujn la mondo transmetas sur senkulpajn kapojn. Mi ne volas dividi ĝin kun iu ajn; neniu ol mi estos kulpigita pro tio.
- Ankoraŭ unu vorton, Rozo, kara Rozo mia ! Nur unu vorton, diris Henriko sin ĵetante al ŝiaj piedoj, Se mi ne estintus en situacio kiun la mondo kvalifikas feliĉa, se paca kaj malklara ekzistado estintus rezervita al mi, se mi estintus malriĉa, malforta, sen amikoj, ĉu vi forigintus min de vi ? Ĉu tio estas la perspektivo de riĉaĵoj kaj honoroj, kiuj eble atendas min, kiu estigas en vi ĉi tiujn skrupulojn pri via naskiĝo ?
- Ne devigu min respondi pri tio, respondis Rozo, tio ne estas la temo, insisti estus malbone de vi.
- Se via respondo estas tia kian mi preskaŭ kuraĝas esperi, respondis Henriko, ĝi briligos sur mian vivon radion de feliĉo. Ne estas vanaĵo fari tiom multe eligante kelkajn mallongajn vortojn, al iu kiu amas vin super ĉio ? Ho Rozo ! Je la nomo de mia arda kaj daŭra korinklino, je ĉio kion mi suferis por vi, je ĉio kion vi kondamnas min suferi, mi petegas vin, nur respondu ĉi tiun demandon.
- Nu ! Se via ekzisto estintus alia, diris Rozo; se vi estintus eĉ iom, sed ne tiom, super mi; se mi povintus flati min esti por vi subtenilo, apogilo en paca kaj soleca situacio, sed ne meze de la pompo kaj splendoroj de la mondo, mi ne kondamnintus min al tiu ĉi aflikto. Mi havas ĉiujn kialojn esti feliĉa, tre feliĉa, nun; sed tiam Henriko, mi konfesas ke mi estintus ankoraŭ pli feliĉa.
La memoroj, la iamaj esperoj, kiujn ŝi tiom longe nutris, amasiĝis en la menson de Rozo dum ŝi faris ĉi tiun konfeson; ŝi eksplodis en larmoj, kiel ĉiam okazas kiam oni vidas sveni malnovan esperon, kaj la larmoj trankviligis ŝin.
- Mi ne povas venki ĉi tiun cedemon, kaj ĝi nur plifirmigas mian decidon, diris Rozo etendante al li la manon. Nun necesas ja disiĝi unu la alia.
- Mi petas de vi promeson, diris Henriko. Unufoje, nur unufoje denove, post unu jaro aŭ eble multe pli frue, lasu min denove trakti kun vi ĉi tiun temon; estos por la lasta fojo.
- Vi ne insistos por igi min ŝanĝi mian decidon, respondis Rozo kun malĝoja rideto; estus vana peno.
- Ne, diris Henriko; vi ripetos tion al mi, se vi volas, vi definitive ripetos tion al mi. Mi metos ĉe viaj piedoj mian situacion kaj mian riĉaĵon, kaj se vi persistos en via nuna decido, mi provos nek per paroloj nek per agoj ŝanĝigi vin.
- Tiel estu, respondis Rozo, ĝi estos nur plia dolora sufero, kaj ĝis tiam mi provos prepari min por pli bone elteni ĝin.
Ŝi denove etendis al li la manon; sed la junulo brakumis ŝin; metis kison sur ŝian belan frunton, kaj vigle foriris.
Last edited: 10/06/2024
Add a comment