Ĉapitro XXXVI
Kiu estos tre mallonga, kaj povos ĉi tie ŝajni malmulte grava, sed kiun tamen necesas legi,
ĉar ĝi kompletigas la antaŭan, kaj helpas la komprenon de ĉapitro kiun ni trovos en ĝia loko.
- Do, vi decidis esti mia vojaĝkunulo ĉi-matene ? diris la kuracisto kiam Henriko Majlio eniris la manĝoĉambron, cetere vi neniam havas la saman ideon dum unu horo sinsekve.
- Tion vi ne diros al mi unu el ĉi tiuj tagoj, diris Henriko kiu ruĝiĝis sen videbla kialo.
- Mi esperas ke mi havos bonajn kialojn por ne plu riproĉi vin pri tio, respondis Sro Losberno, sed mi konfesas ke mi apenaŭ kredas tion. Ne pli malfrue ol hieraŭ matene, vi formis la planon resti ĉi tie, kaj akompani, kiel bona filo, vian patrinon al la maraj banoj. Tagmeze, vi sciigis al mi ke vi estis faronta al mi la honoron akompani min ĝis Ŝercejo, irante al Londono, kaj vespere vi mistere urĝigis min foriri antaŭ ol la sinjorinoj estos ellitiĝantaj. Rezultas de tio ke la eta Olivero estas tie, algluita al sia tagmanĝo, anstataŭ kuri tra la herbejoj serĉanta ĉiujn botanikajn mirindaĵojn kiujn li fidele flirtas. Ĉi tio ne estas bona, ĉu ne, Olivero ?
- Mi tre bedaŭrus, sinjoro, ne esti ĉi tie ĉe la momento de via foriro kaj tiu de Sro Majlio, respondis Olivero.
- Jen afabla knabo, diris la kuracisto. Vi venos vidi min je via reveno, ni serioze parolos, Henriko. Ĉu vi ricevis kelkan komunikadon kun la moŝtuloj kiu subite decidigis vin foriri ?
- La moŝtuloj, rebatis Henriko, kaj sendube vi ne forgesas en ĉi tiu termino, mian onklon, la plej grava el ĉiuj, ne havis komunikadon kun mi de kiam mi venis ĉi tie, kaj ni estas en periodo de la jaro en kiu ne estas verŝajne ke nenio en la mondo povintus dezirigi ilin mian tujan revenon apud ili.
- Kial tio ? diris la kuracisto, vi estas stranga estulo, sed tio ne malhelpas ke ili deziregas enigi vin en la parlamenton en la antaŭkristnaskaj balotoj, kaj ĉi tiu ŝanĝiĝemo de humoro, tiuj abruptaj returniĝoj kiuj distingas vin, ne estas malbona preparado por la politika vivo. Estas bono en tio, kaj ĉiam utilas esti bone preparita, ĉu la premio de la vetkuro estu posteno, pokalo aŭ granda sumo.
Henri Majlio povintus aldoni al ĉi tiu mallonga dialogo unu aŭ du rimarkojn kiuj ne sukcesus ŝanĝi la vidmanieron de la kuracisto; sed li kontentiĝis diri "Ni vidos", kaj ne insistis. La poŝtkaleŝo baldaŭ estis alkondukita antaŭ la pordon. Ĝilo venis prizorgi pri la pakaĵoj, kaj la bona kuracisto rapidege eliris por priatenti pri la preparoj de la foriro.
- Olivero, diris mallaŭte Henriko Majlio, mi havas vorton por diri al vi.
Olivero alproksimiĝis al la fenestra embrazuro de kie Sro Majlio signis al li veni, kaj estis tre surprizita pro la malĝojeco miksita kun ekscitiĝo kiu okupis lian tutan sintenon.
- Vi nun kapablas bone skribi, diris Henriko metante sian manon sur lian brakon.
- Mi esperas tion, sinjoro, respondis Olivero.
- Mi eble ne revenos ĉi tien dum kelka tempo. Mi deziras ke vi skribu al mi, unufoje ĉiujn dekvin tagojn, lunde, al la direkcio de la poŝtejo en Londono. Ĉu vi faros tion ? diris Sro Majlio.
- Ho ! Certe, sinjoro, mi tion faros kaj mi fieros pri tio, ekkriis Olivero, ĉarmita pro la komisiono.
- Mi deziras ricevi novaĵojn pri mia patrino kaj fraŭlino Majlio, diris la junulo kaj vi povos plenigi viajn paĝojn per detaloj pri la promenadoj kiujn vi faros, pri viaj konversacioj, kaj diri al mi, ĉu ŝi… ĉu ĉi tiuj sinjorinoj ŝajnas feliĉaj kaj bonfataj. Ĉu vi komprenas min ?
- Perfekte, sinjoro, respondis Olivero.
- Mi preferas ke vi ne parolu pri tio al ili, diris Henriko emfazante siajn parolojn, ĉar mia patrino eble volus preni penon por pli ofte skribi al mi, tio kio estas por ŝi laciĝo. Tio do estu sekreto inter vi kaj mi, kaj memoru ne lasi min ne sciantan ion. Mi kalkulas kun vi.
Olivero, tute fiera pro la graveco de sia rolo, promesis esti diskreta kaj eksplicita en siaj komunikadoj, kaj Sro Majlio adiaŭis lin varme certigante lin pri sia konsidero kaj protekto.
La kuracisto estis en la poŝtkaleŝo; Ĝilo, kiu devis resti en la kamparo, havis la manon sur la pordo por teni ĝin malfermita; la servistinoj rigardis el la ĝardeno. Henriko ĵetis rapidan rigardon al la fenestro kiu interesis lin, kaj saltis en la aŭton.
- Ni ekveturu ! li diris, rapide, galopege, bruligu la pavimon, tio necesas al mi.
- Hola ! diris la kuracisto haste mallevante la antaŭan vitron kaj kriante al la postiljono, mi ja tute ne volas bruligi la pavimon, ĉu vi aŭdas ? Tio ne necesas al mi.
La kaleŝo brue forveturis kaj baldaŭ malaperis sur la vojo en nubo de polvo; foje ni tute perdis ĝin el vido, kaj foje ni ankoraŭ videtis ĝin, laŭ la malebenaĵo aŭ la obstakloj renkontataj sur la vojo. Estis nur kiam la polvonubo estis tute ekster vido, ke tiuj kiuj ĝin sekvis per la okuloj disiĝis.
Sed estis iu kiu ankoraŭ rigardis kaj restis kun la okuloj fiksataj al la punkto kie la kaleŝo malaperis. Malantaŭ la blanka kurteno kiu kaŝis ŝin de la vido de Henriko kiam li suprenlevis la okulojn al la fenestro, Rozo estis sida senmove.
- Li ŝajnas feliĉa, ŝi fine diris; mi dum kelka tempo timis ke estus alie. Mi eraris. Mi estas kontenta, tre kontenta.
Ĝojo fluigas larmojn tiel bone kiel doloro, sed tiuj kiuj banis la vizaĝon de Rozo, dum ŝi penseme sidis ĉe sia fenestro, kun la okuloj ankoraŭ fiksataj al la sama direkto, ŝajnis larmoj de doloro plivole ol de ĝojo.
Last edited: 10/06/2024
Add a comment