Ĉapitro XXXVII
En kiu la leganto, se li sin turnas al la ĉ. XXIII, trovos kontraŭparton
kiu ne estas malofta en la historio de geedzoj.
Sro Bumbelo sidis en la kabineto de la almozulejo, kun la okuloj fiksitaj al la malĝoja krado de kie ne venis, pro la sezono, alia lumo ol tiu kiun produktis kelkaj palaj sunradioj, reflektitaj sur la malvarma kaj brila surfaco de la kameno el polurita ŝtalo. Papera muŝkaptilo pendis de la plafono, al kiu Sro Bumbelo ĵetis de tempo al tempo zorgplenan rigardon. Vidante la insektojn senzorge flirti ĉirkaŭ la brila reto, li eligis profundan suspiron kaj lia vizaĝo ombriĝis. Li estis pripensanta, kaj eble la vido de la muŝoj kaptitaj en la kaptilo rememorigis al li kelkan malfacilan cirkonstancon en lia vivo.
La malserena mieno de Sro Bumbelo ne estis la sola afero kiu kunagis por estigi dolĉan malĝojon en la koro de la spektanto. Estis ankoraŭ aliaj indicoj, eltiritaj de la eksteraĵo mem de la persono, kiuj anoncis ke granda ŝanĝo okazis en lia situacio. Kio fariĝis la galonita palto kaj la fama trikorna ĉapelo ? Li ankoraû surhavis, estas vere, mallongan kuloton kaj ŝtrumpojn el nigra kotono, sed tio ne plu estis tio. Lia palto havis longajn baskojn, estas vere, kaj ĉirilate similis al la malnova palto; sed krom tio, kia diferenco ! La impona trikorna ĉapelo estis anstataŭigita de modesta ronda ĉapelo. Sro Bumbelo ne plu estis pedelo.
Ekzistas sociaj pozicioj kiuj, sendepende de pli firmaj avantaĝoj kiujn ili prezentas, ankoraŭ ricevas apartan valoron de la kostumo kiu estas destinita al ili. Marŝalo havas sian uniformon, episkopo sian silkan antaŭtukon, konsilisto sian tafetan robon, pedelo sian trikornan ĉapelon. Forprenu de la episkopo sian antaŭtukon, aŭ de la pedelo sian trikornan ĉapelon kaj sian galonitan palton, kio ili fariĝas ? Viroj, nur viroj. La digno, kaj eĉ foje la sankteco, estas aferoj de kostumo, multe pli ol iuj homoj imagas tion.
Sro Bumbelo edzinigis kun Sino Kornejo kaj estis direktoro de la almozulejo. Alia pedelo enoficiĝis kaj heredis de la trikorna ĉapelo, de la galonita palto kaj de la irbastono, ĉiujn tri kune.
- Diri ke morgaŭ estos du monatoj ekde tio ! diris Sro Bumbelo kun suspiro. Ŝajnas al mi ke estas jarcento.
Ĉi tiuj paroloj de Sro Bumbelo povintus signifi ke li travivis, en la mallonga daŭro de ok semajnoj, tutan ekzistadon de feliĉego; sed ĉi tiu suspiro… ĉi tiu suspiro volis esprimi multajn aferojn.
- Mi vendis min, diris Sro Bumbelo sekvante la iradon de siaj pripensoj, por ses te-kuleretoj, unu sukerpinĉilo, unu laktokruĉo, kelkaj brokantaj mebloj kaj dudek sterlingaj pundoj el sonanta monero. Ĝi estas, vere, tre malmultekosta, terure malmultekosta !
- Malmultekosta ! ekkriis tranĉa voĉo al la orelo de Sro Bumbelo, ĝi estas eĉ pli ol vi valoras, kaj mi sufiĉe multekosta pagis vin, Dio scias tion !
Sro Bumbelo turnis la kapon kaj renkontis la vizaĝon de sia profitdona kunulino kiu, aŭdinte nur la lastajn vortojn de Sro Bumbelo, trafe maltrafe riskis la spritan rebaton, kiu ne mankis de oportuneco.
- Sinjorino Bumbelo ? diris Sro Bumbelo per tono samtempe sentimentala kaj severa.
- Nu ? diris la sinjorino.
- Bonvolu rigardi min, diris Sro Bumbelo arogante rigardante ŝin de la kapo ĝis la piedoj.
Se ŝi eltenas rigardon kiel ĉi tian, diris al si Sro Bumbelo, ŝi povas elteni ion ajn. Ĝi estas rigardo kiun mi neniam vidis malsukcesi ĝian efikon ĉe la malriĉuloj, kaj se ĝi malsukcesas kun ŝi, mia aŭtoritato estas finita.
Eble ordinara rigardo sufiĉas por timigi la malriĉulojn kiuj, pro la nutromanko de sia manĝaĵo, neniam estas tre kuraĝaj. Eble ankaŭ la eks-sinjorino Kornejo estis aparte rezistanta al aglaj rigardoj. Mi ne havas opinion pri tio, sed tio kio certas, estas ke la matrono neniel estis konfuzita de la kuntiritaj brovoj de Sro Bumbelo. Kontraûe ŝi vidis lin kun la plej malŝata mieno, kaj eĉ eksplodis en rido kiu ŝajnis sincera kaj natura.
Ĉe ĉi tiu neatendata rido, Sro Bumbelo unue ne kredis siajn orelojn, poste li konsterniĝis. Li refalis en sian revadon, kaj li eliris el ĝi nur kiam lin denove estis eltirita el ĝi de la voĉo de lia edzino.
- Ĉu vi restos tie por ronki dum la tuta tago ? demandis Sino Bumbelo.
- Mi restos ĉi tie, sinjorino, tiel longe kiel mi juĝos tion konvena, rebatis Sro Bumbelo. Mi ne ronkis, sed mi ronkos, mi oscedos, mi ternos, mi ridos, mi parolos kiel plaĉos al mi, ĉar tia estas mia prerogativo.
- Via prerogativo ! diris Sino Bumbelo kun neesprimebla malestimo.
- Mi diris la vorton, sinjorino. La prerogativo de viro estas ordoni.
- Kia estas, je la nomo de la ĉielo, la prerogativo de la virino ? ekkriis la vidvino Kornejo.
- Estas obei, sinjorino, diris Sro Bumbelo per sia tondra voĉo. Via mortinta malfeliĉa edzo devintus sciigi tion al vi; li eble estus ankoraŭ en ĉi tiu mondo. Mi miaflanke tre ŝatus tion, la kompatindulo !
Sino Bumbelo, rapide juĝante ke la decida momento estis veninta, kaj ke bato ĉimomente frapita por certigi superecon al iu aŭ al alia nepre estos konkludiga kaj definitiva, apenaŭ aŭdis ĉi tiun aludon al sia forpasinta unua edzo, ke ŝi lasis sin fali sur seĝon, ekkriante ke Sro Bumbelo estas krudulo, senkorulo, kaj elverŝis torenton da larmoj.
Sed larmoj ne estis aferoj por tuŝi la koron de Sro Bumbelo; ĉi tiu koro estis neatingebla. Kiel akvorezistaj kastorĉapeloj, kiujn la pluvo nur plibeligas, li rezistis al la larmoj, kaj ili nur pliigis lian viglecon kaj lian energion. Li vidis nur signon de malforteco, kaj la silentan konfeson de sia propra supereco, tio kio donis al li senprezan plezuron.
Li rigardis sian karan edzinon kun tre kontenta mieno, kaj afablaspekte petegis ŝin ĝissate plori, ĉi tiun ekzercon estanta konsiderita de la institucio kiel senlime bonfara.
- Tio malfermas al vi pulmojn, purigas al vi la vizaĝon, ekzercas al vi la okulojn, eĉ mildigas al vi la karakteron, diris Sro Bumbelo; tial, ploru laŭ via plaĉo.
Forlasante sin al ĉi tiu pikparolo, Sro Bumbelo ekprenis sian ĉapelon, lokis ĝin flanken sur sian kapon kun sinmontrema mieno, kiel fiera homo pro tio ke li certigis sian superecon per taŭga maniero, metis siajn manojn en la siajn poŝojn kaj fanfarone anaspaŝis al la pordo.
La eks-sinjorino Kornejo uzis la larmojn, ĉar ili estas de pli oportuna uzado ol ofendo per faroj. Sed ŝi estis tute decidita sin turni al ĉi tiu lasta procedmaniero, kaj Sro Bumbelo senatende spertis ĝin.
La unua indico kiun li ricevis, estis obtuza bruo, tuj sekvata de la falo de lia ĉapelo, kiu flugis al la alia flanko de la ĉambro. La lerta matrono, tiel malkovrinte al li la kapon, kaptis lin per iu mano ĉe la gorĝon, kaj per la alia pluvigis sur lin hajlon da batoj albatitaj kun rimarkindaj vigleco kaj lerteco. Ĉi tio farita, ŝi iomete variis siajn distraĵojn ungogratante al li la vizaĝon kaj elŝirante al li la harojn. Fine, puninte lin tiom kiom ŝi opiniis ke la ofendo meritis, ŝi puŝis lin sur seĝon kiu tie troviĝis tre oportune, kaj defiis lin kuraĝi denove paroli pri lia prerogativo.
- Stariĝu ! ŝi baldaŭ diris per ordonema tono, foriru rapide, se vi ne volas ke mi senbridiĝu.
Sro Bumbelo leviĝis kun honta mieno, demandante al si tion kion lia edzino volis diri per senbridiĝi; li plukis sian ĉapelon kaj sin direktis al la pordo.
- Ĉu vi foriras ? demandis Sino Bumbelo.
- Certe, kara mia, certe, respondis Sro Bumbelo rapidigante la paŝadon al la pordo. Mi ne intencis… mi foriras, kara mia… vi estas tiel perforta ke vere mi…
En ĉi tiu momento, Sino Bumbelo vigle antaŭeniris kelkajn paŝojn por remeti sur sian lokon la tapiŝon kiu estis malaranĝita dum la lukto. Tuj Sro Bumbelo impetis ekster la ĉambron sen fini sian frazon, kaj lasis la eks-vidvinon Kornejon mastrinon de la batalkampon.
Sro Bumbelo estis tre mirigita kaj vere venkita. Li havis naturan inklinon ŝajnigi bravulon, sentis fortan plezuron plenumi mil etajn kruelaĵojn, kaj konsekvence, ĉu necesas diri tion, li estis malkuraĝulo. Ĉi tiu observo tute ne estas farita por ĵeti mallaŭdon sur lia karaktero. Multaj oficialaj personoj, kiujn ni ĉirkaŭas kun respekto kaj admiro, estas kapablaj por tiaj malvirtoj. Se ni faras ĉi tiun rimarkon, estas do plivole favore al li ol alie, kaj kun celo pli bone komprenigi al la leganto, kiom da kapableco li havis por siaj funkcioj.
Sed li ne estis ĉe la fino de siaj humiligoj. Post esti promenanta en la almozulejo kaj pensanta, je la unua fojo en sia vivo, ke la leĝoj de malriĉuloj estas tro rigoraj, kaj ke viroj kiuj forlasas siajn edzinojn kaj transigas ilin je la vivteno de la paroĥo, ne devus esti, en bona justeco, elmetitaj al ia puno, sed prefere rekompencitaj kiel meritaj estuloj, kiuj nur tro longe suferis. Sro Bumbelo direktiĝis al ĉambro en kiu kelkaj malriĉulinoj kutime estis okupataj pri lavado de la tolaĵon de la rifuĝejo, kaj el kiu eliris la bruo de vigla konversacio.
- Hm ! eligis Sro Bumbelo reakirante sian imponan mienon, ĉi tiuj virinoj almenaŭ daŭrigos respekti la prerogativon, hola ! hola ! kio estas ĉi tiu bruego, friponinoj ?
Je tiuj vortoj Sro Bumbelo malfermis la pordon kaj eniris kun minaca kaj kolera mieno, kiu baldaŭ ŝanĝiĝis al humila kaj rampema sinteno, kiam li rekonis, je sia granda surprizo, sinjorinon sian edzinon meze de la grupo.
- Kara mia, li diris, mi ne sciis ke vi estis ĉi tie.
- Vi ne sciis ke mi estis ĉi tie ? ripetis Sino Bumbelo. Kion vi venas fari ĉi tie ?
- Mi opiniis ke oni babilis iom tro multe por taŭge labori, kara mia, respondis Sro Bumbelo ĵetante senatentan rigardon al kelkaj maljunulinoj okupataj de lavado, kaj kiuj interŝanĝis sian miron vidante la humilan mienon de la direktoro de la rifuĝejo.
- Ĉu vi opiniis ke ni babilis tro multe ? diris Sino Bumbelo. Ĉu ĉi tio koncernas vin ?
- Sed, kara mia… diris Sro Bumbelo per respektema tono.
- Ĉu tio koncernas vin ? denove demandis Sino Bumbelo.
- Estas vere, kara mia, vi estas la mastrino ĉi tie, diris Sro Bumbelo; sed mi pensis ke eble vi ne estis ĉi tie.
- Nu, Sro Bumbelo, respondis la sinjorino, ni tute ne bezonas vin; vi multe tro ŝatas enŝovi vian nazon en fremdan vazon. Ĉiuj ĉi tie mokas vin tuj kiam vi turnas la dorson, kaj oni nomas vin idioton je ĉiu horo de la tago. Nu, eliru !
Sro Bumbelo, vidanta kun pika doloro la malriĉulinojn plej bone rikani, hezitis momenton. Sino Bumbelo, kies malpacienco akceptis nenian prokraston, kaptis tason plenan da sapakvo, kaj, montrante al li la pordon, ordonis lin tuje eliri, sub minaco ricevi la likvaĵon sur lia majesta persono.
Kion povis fari Sro Bumbelo ? Li ĵetis ĉirkaŭ si senkuraĝan rigardon kaj eliris. Dum li trapasis la pordon, la bremsataj ridoj de la malriĉulinoj brue eksplodis. Nur tio mankis al li ! Li estis malhonorita en iliaj okuloj; li estis perdinta sian rangon eĉ en la okuloj de la malriĉuloj; li estis falinta de la pinto de la sublimaj funkcioj de pedelo ĝis funde de la humiliga abismo de eldorlotita rolo.
- Ĉio ĉi en du monatoj ! diris al si Sro Bumbelo, plena de veaj pensoj, du monatoj !… Antaŭ nur du monatoj mi estis ne nur mia mastro, sed tiu de ĉiu ajn kiu iel ajn tuŝis la paroĥan rifuĝejon; kaj nun… !
Estis tro multe. Sro Bumbelo vangofrapis la infanon kiu malfermis al li la pordon (ĉar revante, li alvenis ĉe la enirpordo), kaj senatente alpaŝadis al la strato.
Li sekvis iun straton, poste alian, ĝis kiam la ekzerco kvietigis la unuan eksplodon de lia ĉagreno; la emocio ŝanĝis lin. Li preterpasis antaŭ kelkajn drinkejojn, kaj fine haltis antaŭ tiu, kies ĉambro, kiel li certigis al si per rapida ekrigardo ĵetita enen, estis senhoma, aŭ almenaŭ estis nur okupata de unu soleca konsumanto. Pluvo plensitele komenciĝis, li sin decidis eniri, petis preterpasante antaŭ la verŝtablon, ke oni servu al li trinkaĵon kaj eniris la ĉambron kiun li vidis de la strato.
La individuo kiu troviĝis tie, estis brunhara, kun alta staturo kaj envolvita en granda mantelo. Li aspektis kiel fremdulo, kaj juĝante laŭ sia laca mieno kaj la polvo kiu kovris liajn vestaĵojn, li ĵus faris sufiĉe longan vojaĝon. Li rigardis Sron Bumbelon eniri, sed apenaŭ degnis respondi al lia saluto per eta kapsigno.
Supozante ke la fremdulo sin montrus ankoraŭ pli senĝena, Sro Bumbelo havis dignon por du. Li silente glutis sian grogon kaj komencis legi la gazeton kun serioza kaj impona mieno.
Okazis tamen… kiel ofte okazas kiam oni trovas kunulon en tiaj cirkonstancoj, ke Sro Bumbelo sentis sin puŝata, de momento al momento, ŝtele ĵeti ekrigardon al la fremdulo. Sed ĉiufoje kiam li faris tion, li deturnis la okulojn kun ia konfuzo trovante tiujn de la fremdulo fiksataj sur li. Tio kio pli aldonis al la mallerta timemo de Sro Bumbelo, estis la rimarkinda esprimo de la rigardo de ĉi tiu individuo. Li havis akran kaj trapikan okulon, sed suspekteman kaj malkonfideman, kaj oni ne povis rigardi lin sen ia forpuŝo.
Post kiam iliaj okuloj plurfoje renkontiĝis tiamaniere, la fremdulo per mallonga kaj severa voĉo, rompis la silenton :
- Ĉu vi serĉis min, li diris, kiam vi venis rigardi tra la fenestro ?
- Ne ke mi scius; krom se vi estus Sro…
Tiam, Sro Bumbelo abrupte haltis, ĉar li scivolis koni la nomon de sia interparolanto, kaj li kredis, en sia malpacienco, ke tiu ĉi finos la frazon.
- Mi vidas ke ne, diris la fremdulo kun iom da ironio, alie, vi sciintus mian nomon. Vi ne scias ĝin, kaj mi instigas vin ne provi scii ĝin.
- Mi ne volis damaĝi vin, junulo, rimarkigis Sro Bumbelo per sia majesta tono.
- Kaj vi tute ne damaĝis min, diris la fremdulo.
Alia silento postvenis ĉi tiun mallongan dialogon, kaj denove estis la fremdulo kiu reparolis.
- Mi kredas ke mi jam vidis vin, li diris, vi tiam havis alian kostumon, kaj mi nur renkontpasis vin sur la strato, sed mi kapablas rekoni vin. Vi estis pedelo, ĉu ne ?
- Jes, diris Sro Bumbelo iom surprizita, paroĥa pedalo.
- Ĝi estas, rekomencis la alia balancante la kapon, estis en ĉi tiuj funkcioj ke mi vidis vin. Kion vi faras nune ?
- Mi estas direktoro de la almozulejo, respondis Sro Bumbelo malrapide kaj emfazante siajn parolojn por subpremi la tonon de familiareco kiun ŝajnis voli preni la fremdulo. Direktoro de almozulejo, junulo.
- Vi estas tiel zorgema pri viaj interesoj kiel vi ĉiam estis, mi ne dubas pri tio ? daŭrigis la fremdulo rigardante Sron Bumbelon rekte en la okulojn. Ne ĝenu vin por libere respondi, mia bravulo. Mi sufiĉe bone konas vin, kiel vi vidas.
- Mi supozas, respondis Sro Bumbelo metante la manon super siajn okulojn kaj konsiderante la fremdulon de la kapo al la piedoj kun videbla maltrankvilo, mi supozas ke edziĝinta viro ne estas pli malkontenta ol fraŭlo honeste perlabori unu pencon kiam li kapablas tion. La paroĥaj oficistoj ne estas tiel bone pagitaj ke ili povu rifuzi etan kroman gajnon kiam ili povas civile kaj dece fari tion.
La fremdulo ridetis kaj denove kapsignis kvazaŭ por diri “Vi ja vidas ke mi ne eraris". Li sonorigis.
- Plenigu ĉi tiun glason, li diris al la kelnero etendante al li la malplenan glason de Sro Bumbelo. Ĉu io akra kaj varma estas via gusto, mi supozas ?
- Ne tro akra, respondis Sro Bumbelo kun delikata tuseto.
- Ĉu vi komprenas tion kion tio signifas, kelnero ? seke diris la fremdulo.
La kelnero ridetis, malaperis kaj baldaŭ revenis kun plena, vaporanta glaso; ĉe la unua gluto, la akreco de la likvoro venigis larmojn en la okulojn de Sro Bumbelo.
- Nun aŭskultu min, diris la fremdulo ferminte la pordon kaj la fenestron. Mi venis ĉi tien hodiaŭ kun la espero malkovri vin, kaj per unu el tiuj ŝancoj kiujn la diablo foje sendas al tiuj kiujn ĝi amas, vi venis en ĉi tiun ĉambron ĝuste ĉe la momento kiam mi pensis pri vi. Mi bezonas akiri de vi informojn, kaj mi ne petas al vi senpage doni ĝin al mi, kiom ajn grava ĝi estu. Prenu ĉi tion por komenci.
Samtempe, li pasigis du suverenojn al sia kunulo ĉe la alia flanko de la tablo, zorgante ke la sono de oro ne aŭdiĝu de ekstere. Kaj, kiam Sro Bumbelo estis skrupule ekzameninta ilin por certigi sin ke ili estis bonkvalitaj, kaj metinta ilin kun tre kontenta mieno en la poŝon de sia veŝto, li daŭrigis :
- Rememorigu viajn memorojn… Nu…, antaŭ dek du jaroj la pasinta vintro…
- Tio estas longa tempospaco, diris Sro Bumbelo. Bone !… Mi estas tiam.
- La loko de la sceno estas la almozulejo.
- Bone !
- Estis nokte.
- Jes.
- Koncerne la lokon de la sceno, ĝi estis la terura truo kie mizeraj knabinoj venis por doni vivon kaj sanon kiuj estis ofte rifuzitaj al ili mem… por finfine naski kriemajn infanojn, destinitajn ricevi vivtenon de la paroĥo, kaj , plej ofte, por kaŝi sian honton en la tombo !
- Vi volas paroli, mi supozas, pri la akuŝĉambro ? diris Sro Bumbelo kiu ne bone sekvis la viglan priskribon de la fremdulo.
- Jes, li diris. Tie naskiĝis knabo.
- Multaj knaboj, observigis Sro Bumbelo balancante la kapon kvazaŭ juĝante la informon tre nepreciza.
- Diablen ĉiuj ĉi bubaĉoj ! diris malpacience la fremdulo. Mi parolas pri neforta kaj pala infano, kiu estis metilernanto ne for de ĉi tie, ĉe ĉerkfaristo (mi dezirus ke li farintus sian propran ĉerkon kaj kuŝiĝintus en ĝi por ĉiam), kaj kiu poste fuĝis al Londono, laŭ tio kion oni supozas.
- He ! Ĉu vi parolas pri Olivero… la eta Tvisto ? diris Sro Bumbelo. Mi memoras lin; ne estis pli obstina kanajleto…
- Ne estas pri li kiun mi volas ke vi parolu al mi. Mi sufiĉe aûdis paroli pri tio, diris la fremdulo interrompante Sron Bumbelon tutmeze de lia priparolado pri la malvirtoj de la kompatinda Olivero. Estas pri iu virino, pri la maljuna sorĉistino kiu prizorgis la patrinon. Kio ŝi fariĝis ?
- Tio kio okazis al ŝi ? diris Sro Bumbelo kiun la grogo faris ŝerceman. Estus malfacile diri, amiko. La akuŝistinoj ne havas por fari tien kien ŝi iris. Mi supozas ke ŝi estas ekster servo.
- Kion vi volas diri ? demandis malserene la fremdulo.
- Ke ŝi mortis la pasintan vintron, rebatis Sro Bumbelo.
La individuo fikse rigardis lin kiam li ricevis de li ĉi tiun informon, kaj, kvankam liaj okuloj ne ŝanĝis direkton, lia rigardo ŝajnis iom post iom perdiĝi kaj li ŝajnis absorbata de siaj pripensadoj. Dum kelkaj momentoj estintus malfacile diri, ĉu li estis mildigita aŭ elrevigita pro ĉi tiu novaĵo. Sed fine li pli libere spiris kaj, deturnante la okulojn, li fine diris ke tio vere ne tro gravis, kaj li elstaris kvazaŭ por eliri.
Sro Bumbelo estis sufiĉe lerta kaj tuj vidis ke la okazo prezentiĝis por profite utiligi sekreton kiun posedis lia kara kunulino. Li rememoris la vesperon kiam mortis la maljuna Sara; li havis bonajn kialojn por memori ĉi tiun tagon, ĉar estis okaze de tio ke li proponis sian manon al Sino Kornejo. Kaj, kvankam la sinjorino neniam konfidis al li tion pri kio ŝi estis la sola atestanto, li sufiĉe sciis por kompreni ke tio rilatis al iu cirkonstanco kiu okazis dum la servo de la maljunulino, kiel flegistino ĉe la rifuĝejo apud la juna patrino de Olivero Tvisto. Li rapide kolektis siajn memorojn kaj informis la fremdulon, kun mieno de mistero, ke estis virino kiu restis enfermita kun la maljuna megero dum kelkaj momentoj antaŭ ŝia morto, kaj ke estis kialo por kredi ke ŝi povis ĵeti iom da lumo sur la aferon de lia esploro.
- Kiel mi povas trovi ŝin ? diris la fremdulo neatendite konfuzita, kaj klare montranta ke liaj timoj, kiaj ajn ili estis, subite vekiĝis pro ĉi tiuj vortoj.
- Nur pere de mi, daŭrigis Sro Bumbelo.
- Kiam ? vigle diris la fremdulo.
- Morgaŭ, respondis Sro Bumbelo.
- Je la naŭa vespere, diris la fremdulo elprenante el sia poŝo paperĉifaĵon sur kiu li skribis la adreson de senfama domo, situanta ĉe la akvorando, per literoj kiuj perfidis lian ekscitiĝon. Je la naŭa vespere, alkonduku ŝin al mi. Mi ne bezonas rekomendi al vi sekreton, ĉar via intereso estas riskata.
Je ĉi tiuj vortoj, li sin direktis al la pordo post esti paginta la grogojn. Li adiaŭis Sron Bumbelon, dirante al li per kelkaj vortoj ke ili ne sekvu la saman vojon, kaj li foriris sen ceremonio, post esti denove insistinta pri la horo de la rendevuo por la morgaŭa vespero.
Ĵetante la okulojn sur la adreson, la paroĥa oficisto rimarkis ke ĝi indikis neniun nomon… La fremdulo ne estis for, li kuris post li por demandi tion al li.
- Kiu estas ? diris la individuo vigle sin turnante kiam Bumbelo tuŝis al li la brakon. Vi sekvas min !
- Nur unu vorto, diris tiu ĉi montrante la paperĉifaĵon, kian nomon mi petos ?
- Monkso ! respondis la fremdulo kaj forrapidis per longaj paŝoj.
Last edited: 11/06/2024
Add a comment