Ĉapitro XXXVIII

Raporto pri la nokta intervidiĝo de Sro kaj Sino Bumbelo kun Monkso.

Dum varmega kaj sufoka somervespero, kiam la nuboj, kiuj estis minacaj dum la tuta tago, jam lasis falis dikajn gutojn de pluvo kaj ŝajnis aŭguri fortegan ŝtormon, Sro kaj Sino Bumbelo forlasis la ĉefstraton de la urbo kaj direktiĝis al areto da ruinaj domoj, situantaj je proksimume unu kaj duono mejlo kaj konstruitaj sur marĉa kaj malsaniga grundo, rande de la rivero.

Ili estis ambaŭ vestaĉitaj de malnovaj, eluzitaj vestaĵoj, eble kun la duobla celo sin protekti kontraŭ la pluvo kaj eviti altiri atenton. La edzo portis lanternon kiu ne jam estis lumigita, estas vere, kaj antaŭe paŝis por sendube havigi al sia edzino, pro la koto kiu kovris la irejon, la avantaĝon meti piedon en la larĝajn spurojn de siaj paŝadoj. Ili paŝis en profunda silento; de tempo al tempo, Sro Bumbelo malrapidigis sian paŝadon kaj turnis la kapon kvazaŭ por certiĝi ke lia kunulino sekvis lin. Poste, vidinte ke ŝi estis tuj post li, li rekomencis sian plilongan paŝadon kaj rapide antaŭeniris al la celo de ilia ekspedicio.

Ĉi tiu kvartalo tute meritis dubindan renomon; male, ĝia reputacio estis konita delonge. Oni treege sciis ke ĝi estis loĝata nur de danĝeraj banditoj kiuj, ŝajnigante perlabori, havis kiel ĉefan rimedon ŝtelon kaj krimon. Ĝi estis kunmetado de aĉaj kabanoj krude konstruitaj, kelkaj el brikoj, aliaj el malnovaj vermoboritaj boatlignaĵoj, kaj plejparte lokitaj je kelkaj futoj de la rando de la rivero. Difektitaj boatoj estis ŝnurligitaj al malgranda muro kiu apartigis la riveron de la marĉo. Tie kaj tie remilo aŭ kablopeco ŝajnis unuavide sciigi ke la loĝantoj de ĉi tiuj mizeraj kabanoj sin fordonis al ia okupo sur la rivero. Sed, vidante ke tiuj diversaj objektoj, tiel submetitaj al rigardoj, estis eluzitaj kaj ekster servo, la preterpasanto ne havis malfacilaĵon por supozi ke ili estis tie nur por savi sian reputacion, kaj ne por esti uzataj dum aktiva servo.

Ĉe la koro de ĉi tiu aro da kabanoj, kaj ĝuste sur la rando de la rivero, super kiu superstaris la supraj etaĝoj, staris vasta konstruaĵo, antaŭe okupita de fabriko, en kiu verŝajne la loĝantoj de la ĉirkaŭaj domoj iam trovis laboron. Sed delonge ĉi tiu konstruaĵo ruiniĝis. Ratoj, vermoj, humideco formanĝis kaj difektis la fundamentojn, kaj rimarkinda parto de la konstruaĵo jam disfalis en la akvon, dum la alia, ŝanceliĝanta kaj kliniĝanta super la rivero, ŝajnis atendi nur favoran okazon por same disfali kaj iri kuniĝi kun sia kamarado funden de la akvo.

Estis antaŭ ĉi tiu ruina konstruaĵo ke la dignaj geedzoj haltis, ĉe la momento kiam tondro eksonis malproksime, kaj la pluvo ekfalegis.

- Devas esti ie ĉi tie, diris Bumbelo konsultante paperĉifaĵon kiun li tenis enmane.

- Hola ! eligis voĉo en la aero.

Bumbelo levis la kapon en la direkto de la bruo, kaj ekvidis ĉe la dua etaĝo la buston de individuo tra fenestreto.

- Atendu momenton, diris la voĉo, mi tuj estos via.

La kapo malaperis kaj la fenestreto fermiĝis.

- Ĉu ĉi tiu estas la koncerna viro ? demandis Sino Bumbelo.

Sro Bumbelo kapjesis.

- Do, diris la matrono, atentu pri tio kion mi diris al vi, zorgu paroli plej malmulte kiel vi povos, alie vi tuj perfidos vin.

Sro Bumbelo, kiu konsideris la domaĉon kun horora mieno, estis eble esprimonta ian dubon pri la sekureco kiu povus esti plu riskante sin en ĉi tiun aferon, kiam Monkso aperis, malfermis etan pordon apud la loko kie ili estis, kaj mansignis al ili eniri.

- Ha do, li diris malpacience stamfante… Ĉu vi restigos min ĉi tie ?

La virino, kiu unue hezitis, kuraĝe eniris sen pli malbonvole akcepti, kaj Sro Bumbelo, aŭ pro honto, aŭ pro timo resti sola malantaŭe, sekvis ŝin, sed kun la mieno de tre ĝenata viro kaj sen reteni ion ajn pri tiu ĉi majesta digno kiun li surhavis ĉien kun si.

- Kial diable vi tiel restis tie piedpremante en la koto ? diris Monkso turnante la kapon kaj alparolante al Bumbelo, ŝlosinte la pordon malantaŭ ili.

- Ni… ni spiris freŝan aeron, balbutis Bumbelo rigardante kun timigita mieno.

- Vi spiris freŝan aeron ! ripetis Monkso. Nu ! Nu ! La tuta pluvo kiu iam falis, aŭ kiu iam falos, estus senpotenca por refreŝigi la inferflamon kiun sola homo povas kunporti kun si. Spiris freŝan aeron ! Ne estas tio kiu refreŝigos vin, ne timu.

Post ĉi tiu agrabla alparolo, Monkso sin turnis al la matrono, kaj fiksis al ŝi tiel minacan rigardon ke ĉi tiu, kiu ne estis facile timigebla, fine ne sukcesis subteni ĝin kaj mallevis la okulojn.

- Ŝi estas la koncerna virino, ĉu ne ? demandis Monkso.

- Jes, ŝi estas la virino pri kiu mi parolis al vi, respondis Sro Bumbelo atenta al la rekomendoj de sia edzino.

- Eble vi kredas ke virinoj neniam povas konservi sekreton, diris la matrono interrompante sian edzon kaj resendante al Monkso lian esploran rigardon.

- Mi scias ke estas unu kiun ili ĉiam konservos ĝis kiam oni malkovros ĝin, diris malŝate Monkso.

- Kaj kio ĝi estas ? demandis la matrono laŭ la sama tono.

- Tiu pri la perdo de ilia reputacio, respondis Monkso. Pro la sama kialo, se virino havas sekreton kiu povus pendigi ŝin aŭ deporti ŝin, ne timu ke ŝi parolu pri tio al iu ajn, ĉu vi komprenas min, sinjorino ?

- Ne, respondis la matrono iomete ruĝiĝante.

- Ho ! Sendube, diris ironie Monkso, kiel vi kapablus kompreni ?

Li rigardis siajn du vizitantojn kun duonminaca, duonsarkasma mieno, denove signis al ili sekvi lin kaj transiris per rapidaj paŝadoj longan kaj malaltan ĉambron. Li estis suprengrimponta tre kruta ŝtuparo, aŭ pli ĝuste ŝtupetaro kiu kondukis al la supra etaĝo, kiam la blindiga lumo de fulmo subite ekbrilis, kaj estis sekvita de fortega ektondro kiu skuis la tutan domaĉon sur ĝia bazo.

- Ĉu vi aŭdas ? li diris retropaŝante, ĉu vi aŭdas ĉi tiujn tondradojn kaj ĉi tiujn eksplodojn kiuj ŝajnas ripetitaj de la eĥo de mil kavernoj en kiuj demonoj kaŝiĝas pro timo ? Al la diablo ĉi tiun tondran bruon ! Mi abomenas ĝin.

Li restis silenta dum kelkaj momentoj. Poste, subite forigante siajn manojn per kiuj li kaŝis sian vizaĝon, li sin montris, je granda konsterno de Sro Bumbelo, palan kiel mortulo, kun siaj trajtoj tute taŭzitaj.

- Tiuj ĉi atakoj de tempo al tempo kaptas min, diris Monkso rimarkante la maltrankviligitan mienon de Bumbelo, kaj foje estas la tondro kiu estas la kaŭzo. Ne atentu pri mi, estas finita ĉifoje.

Parolante, li unue grimpis la ŝtupetaron, rapidis fermi la ŝutron de la fenestro de la ĉambro en kiun li ĵus eniris, kaj mallevis lanternon pendantan de pulio, kies ŝnuro trapasis unu el la pezaj traboj de la plafono, kaj kiu ĵetis duban lumon sur malnovan tablon kaj tri seĝojn sube metitajn.

- Nun, diris Monkso kiam ĉiuj tri estis sidaj, ju pli frue ni ektraktos nian aferon, kaj des pli bone tio estos. La virino scias pri kio temas, ĉu ne ?

La demando estis adresita al Bumbelo; sed lia edzino antaŭiĝis lian respondon deklarante ke ŝi estis perfekte informita pri la afero.

- Li diris al mi ke vi estis kun tiu maljuna sorĉistino dum la nokto kiam ŝi mortis, kaj ke ŝi diris al vi ion…

- Pri la patrino de la infano kiun vi nomis ? respondis la matrono interrompante lin, estas vere.

- Jen mia unua demando : kia naturo estis tiu ĉi komunikaĵo ? diris Monkso.

- Estas nur la dua, rebatis la virino per decidita tono, temas unue scii kiom valoras ĉi tiu komunikaĵo.

- Kiu diable povus diri tion kion ĝi valoras, sen scii kia ĝi estas ? demandis Monkso.

- Neniu pli bone ol vi, mi estas konvinkita pri tio, respondis Sino Bumbelo al kiu ne mankis viveco, kiel ŝia kunulo povis atesti tion per pravigaj pruvoj.

- Hm ! eligis Monkso kun signifa kaj stranga mieno, eble estas en ĝi meritinda mono, ĉu ne ?

- Eble, ili kune respondis.

- Io kiun oni forprenis de ŝi, diris vigle Monkso, io kiun ŝi surhavis… io…

- Sufiĉas, interrompis Sino Bumbelo, tio ĉi sufiĉas por ke mi certu ke vi ja estas la viro al kiu mi devas alparoli.

Sro Bumbelo, kun kiu lia digna edzino neniam pli detalis ĉi tiun sekreton, aŭskultis ĉi tiun dialogon, kun la kolo streĉata, larĝe malfermante la okulojn kiujn li alterne fiksis sur sian edzinon kaj sur Monkson, sen provi kaŝi sian miron, kiu ankoraŭ pligrandiĝis, se tio eblis, kiam ĉi-lasta demandis kian sumon ŝi postulis por malkaŝi ĉi tiun sekreton.

- Kiom ĝi valoras laŭ vi ? demandis la virino ankoraŭ sin mem regante.

- Eble nenion, eble dudek sterlingajn pundojn, respondis Monkso, parolu se vi volas ke mi sciu.

- Aldonu kvin pliajn sterlingajn pundojn, donu al mi dudek kvin gineojn, diris la virino, kaj mi rakontos al vi ĉion kion mi scias… sed ne antaŭe.

- Dudek kvin sterlingajn pundojn ! ekkriis Monkso retropaŝante.

- Mi klarege parolis al vi, respondis Sino Bumbelo, ĝi ne estas tiel granda sumo.

- Ne tiel granda sumo ! diris malpacience Monkso, por aĉa sekreto kiu eble tute ne utilos al mi kiam mi ekscios ĝin, kaj kiu restis enfosita en forgeso dum pli ol dek du jaroj.

- Tiaj aferoj bone konserviĝas, kaj kiel bona vino, ili ofte duobligas la valoron kun la tempo, respondis la matrono per la sama indiferenta kaj rezoluta tono kiun ŝi jam adoptis.

- Kaj se mi pagas por nenio ? demandis Monkso kun hezito.

- Vi povos facile repreni vian monon, diris la matrono, mi estas nur virino, sola ĉi tie, kaj sen protekto.

- Vi estas nek sola, kara mia, nek sen protekto, observigis Sro Bumbelo per voĉo kiun timo tremigis. Mi ĉeestas, kara mia. Kaj cetere, aldonis Sro Bumbelo kies parolante dentoj klaketis, Sro Monkso estas tro bonmora homo, por sin allasi al ia ajn perforto kontraŭ paroĥaj personoj. Sro Monkso scias ke mi ne plu estas juna viro, kara mia, kaj ke mi estas iom elĉerpita, por tiel diri; sed li scias… mi ne dubas ke Sro Monkso scias tion… ke mi estas tre rezoluta oficisto, kaj kun nekutima forto, tuj kiam mi estas incitita. Necesas nur inciti min, jen ĉio.

Sro Bumbelo, tiel parolante, faris la geston svingi sian lanternon kun decidita mieno, kaj bone montris per la alarmita esprimo sur sia vizaĝo ke ne necesis multe por ke li estu incitita por fari militeman demonstracion, krom se estus kontraŭ la malriĉuloj aŭ aliaj sendefendaj homoj.

- Vi estas nur stultulo, diris Sino Bumbelo, kaj vi pli bone faru kateni vian langon.

- Li pli bone farintus detranĉi ĝin antaŭ ol veni, se li ne kapablis pli mallaŭte paroli, diris Monkso. Do ĉu li estas via edzo ?

- Li, mia edzo ! balbutis la matrono elturniĝante el la demandon.

- Mi suspektis tion kiam vi eniris, respondis Monkso rimarkante la straban rigardon kiun la sinjorino ĵetis al sia edzo. Des pli bone; mi malpli hezitas trakti kun du personoj, kiam mi scias ke ili havas nur unu volon. Kaj por montri al vi ke mi ne ŝercas… prenu.

Li serĉfosis en sian poŝon, elprenis sakon el kruda tolo, demetis dudek kvin suverenojn sur la tablon kaj puŝis ilin direkte al la virino.

- Nun, li diris, ekkaptu ilin; kaj, kiam ĉi tiu malbenita tondrobato, kiun mi sentas preta por eksplodi sur la domon, estos pasinta, rakontu al mi vian historion.

La tondro aŭdiĝis, fakte, de multe pli proksime, kaj preskaŭ super iliaj kapoj. Kiam ĝiaj tondradoj ĉesis, Monkso relevis la frunton kaj sin klinis antaŭen por aŭskulti tion kion la virino tuj diros. Iliaj tri vizaĝoj preskaŭ tuŝiĝis, la du viroj kliniĝante super la tablo por pli bone aŭdi, kaj la virino ankaŭ kliniĝante por povi paroli pli mallaŭte. La palega lumo de la lanterno pendanta de la plafono lumigis ĝuste sur ili, kaj reliefigis la palecon kaj maltrankvilon de iliaj fizionomioj. Ĉio ĉirkaŭ ili estis mergita en la mallumon; oni prenintus ilin por tri fantomoj.

- Kiam ĉi tiu virino, kiun ni nomis la maljunan Saran, mortis, diris la matrono, mi estis sola kun ŝi.

- Ĉu estis neniu kun vi ? demandis Monkso per obtuza voĉo. Ĉu ne estis iu malsana maljunulino aŭ iu idioto en alia lito ? Fine, neniu kiu povis aŭdi aŭ kompreni ion ?

- Ne eĉ unu animo, respondis la virino, ni estis solaj. Estis nur mi tute sola apud ŝi, ĉe la momento kiam la morto venis por kapti ŝin.

- Bone, diris Monkso atente rigardante ŝin, daŭrigu.

- Ŝi parolis al mi, daŭrigis la matrono, pri juna virino kiu naskis filon, kelkajn jarojn antaŭe, ne nur en la sama ĉambro, sed en la sama lito sur kiu ŝi mem estis mortonta.

- Ha ! diris Monkso, kies lipoj tremetis, damne ! Kiel ĉio estas malvualita ĉe la fino !

- La infano estis tiu kies nomon vi diris al li hieraŭ vespere, aldonis la matrono neglekte montrante sian edzon. ĉi tiu flegistino ŝtelis la patrinon.

- Dum ŝia vivo ? demandis Monkso.

- Post ŝia morto, respondis la virino kun ia tremeto. Ŝi prenis sur ŝia kadavro, tion kion la patrino petegis al ŝi, ĉe sia lasta spiro, konservi por sia infano.

- Ŝi vendis ĝin ! ekkriis Monkso kun malespero, ĉu ŝi vendis ĝin ? Aŭ ? Kiam ? Al kiu ? Antaŭ kiom da tempo ?

- Ĉe la momento kiam ŝi penege diris al mi ke ŝi kulpis pri ĉi tiu ŝtelo, diris la matrono, ŝi refalis sur sian liton kaj mortis.

- Sen aldoni ion ? diris Monkso per voĉo sufokita de furiozo. Estas mensogo, mi ne estos trompita de ĝi; ŝi diris ion alian. Mi mortigos vin ambaŭ se necese, sed mi scios tion.

- Ŝi ne eldiris unu vorton pli, diris la virino kiu ne ŝajnis emociiĝi pro la brutaleco de la fremdulo, dum Sro Bumbelo sin montris tute ne trankvila. Sed ŝia mano vigle alkroĉiĝis al mia robo kaj, kiam mi vidis ke ŝi estis morta kaj kiam mi liberigis min de ĉi tiu mano, mi rimarkis ke ŝi preme tenis paperĉifaĵon.

- Kiu enhavis… ? interrompis Monkso.

- Ĝi enhavis tute nenion, respondis la virino; ĝi estis deponatesto de la lombardejo !

- De kio ? demandis Monkso.

- Mi diros al vi pli poste, diris la virino. Mi supozas ke ŝi konservis la juvelon dum kelka tempo, kun la espero pli bone profiti el ĝi, poste ke ŝi lombardis ĝin, kaj ke ŝi renovigis la ateston de jaro al jaro por malpermesi la senrajtiĝon kaj reakiri ĝin se necese. Sed la okazo ne aperis kaj, kiel mi diras tion al vi, ŝi mortis tenante en la mano ĉi tiun malpuran kaj eluzitan paperpecon. La renovigo devis okazi du tagojn poste; mi pensis ke ĉi tiu juvelo eble iam havos certan gravecon, kaj mi elprenis ĝin.

- Kie ĝi estas nun ? tuj demandis Monkso.

- Jen ĝi, respondis la virino.

Kaj, kvazaŭ ŝi estus feliĉa sin liberigi de ĝi, ŝi vigle ĵetis sur la tablon malgrandan ledan sakon, apenaŭ sufiĉe grandan por enhavi poŝhorloĝon. Monkso kaptis kaj malfermis ĝin per tremetanta mano. Ĝi enhavis malgrandan medalionon el oro kun du hartufetoj, kaj geedziĝan ringon.

- Estas la vorto "Agnesa" gravurita interne, diris la virino. La familia nomo mankas. Poste estas dato, kiu rilatas al proksimume unu jaro antaŭ la naskiĝo de la infano.

- Ĉu estas ĉio ? diris Monkso zorge ekzameninte la enhavon de la saketo.

- Ĉio, respondis la virino.

Sro Bumbelo spiris, feliĉa vidi ke la rakonto finiĝis, kaj ke ne temas pri redono de la dudek kvin sterlingaj pundoj.

- Jen ĉio kion mi scias pri ĉi tiu rakonto, diris lia edzino alparolante al Monkso post mallonga silento, kaj mi volas scii nenion pli, tio estas pli sekura. Sed ĉu mi povas meti al vi du demandojn ?

- Faru, diris Monkso iom surprizita, restos scii ĉu mi respondos al ĝi aŭ ne, tio estas alia demando.

- Tio konsekvence faras tri demandojn, riskis Sro Bumbelo provante esti amuza.

- Ĉu ĉi tio estas tio kion vi atendis ricevi de mi ? demandis la matrono.

- Jes, respondis Monkso, kaj la alia demando ?

- Kion vi planas fari kun ĝi ? Ĉu vi povus uzi ĝin kontraŭ mi ?

- Neniam, respondis Monkso, ankaŭ nek kontraŭ mi. Nu, rigardu, sed ne faru unu paŝon, aŭ ĉio estos elfinita por vi.

Post ĉi tiuj vortoj, li movis la tablon en angulon de la ĉambro, kaj puŝante feran ringon fiksitan al la planko, li malfermis larĝan klappordon ĝuste ĉe la piedoj de Sro Bumbelo, kiu haste retropaŝis je kelkaj paŝoj.

- Rigardu al fundo, diris Monkso malsuprenirigante la lanternon en la abismon. Ne timu, mi povintus defaligi vin tien laŭ mia plaĉo, kiam vi sidis sur ĝi, se tio konvenintus al mi.

La matrono, tiel kuraĝigita, alproksimiĝis al la rando, kaj Sro Bumbelo mem, pelata de scivolemo, sin riskis fari same. La rapida fluado, ŝvelita de la pluvo, ŝaŭmis funde de la abismo, kaj ĉiu alia bruo cedis apud la tumulto de la akvo frakasiĝanta kontraŭ la verdeta, ŝlimkovrita fundamento. Tie estis iam muelilo, kaj la ŝaŭmanta fluado ĉirkaŭ la disrompitaĵoj de la malnova rado ŝajnis impeti per nova forto, nun liberigita de la obstakloj kiuj vane provis bremsi ĝian torentan iradon.

- Se ni ĵetus tien funden la korpon de viro, kie li estus morgaŭ matene ? diris Monkso movante la lanternon ĉiudirekten ĉe la fundo de la malluma puto.

- Je du mejlojn de ĉi tie, kaj hakita en pecojn, respondis Bumbelo retropaŝante pro timego je ĉi tiu penso.

Monkso elprenis el sia brusto la pakaĵeton kiun li haste kaŝis tie, firme alligis ĝin al plumbopeco kiu apartenis al iu pulio kaj kiu kuŝis sur la planko, kaj ĵetis ĝin en la abismon. Ĝi rekte falis en ĝin, aŭdigis malfortan bruon en la akvo, kaj estis forportita.

Ĉiuj tri rigardis unu la alian kaj ŝajnis pli libere spiri.

- Nu ! diris Monkso fermante la klappordon, se iam la maro redonos la mortintojn kiuj estas en sia Sino, kiel la libroj diras, ĝi almenaŭ konservos la oron kaj la arĝenton, kaj konsekvence ĉi tiun bagatelon kune. Ni havas nenion pli por diri unu al la alia, kaj ni povas ĉesigi ĉi tiun agrablan interparoladon.

- El mia tuta koro, observigis Sro Bumbelo tute tujpreta.

- Vi ne maldiskrete babilos, ĉu ? diris minace Monkso. Koncerne vian edzinon, mi estas certa pri ŝi.

- Fidu al mi, junulo, respondis Sro Bumbelo kun malmodera ĝentileco, sin direktante kun multaj riverencoj al la ŝtupetaro, por la bono de ĉiuj, junulo; ankaŭ por la mia, vi scias, sinjoro Monkso.

- Mi estas feliĉa por vi aŭdi vin tiel paroli, observigis Monkso. Ekflamigu vian lanternon kaj forkuru kiel eble plej rapide.

Feliĉe la interparolo tiam finiĝis, alie Sro Bumbelo, kiu salutante kliniĝis ĝis esti je ses coloj de la ŝtupetaro, estus tutcerte falinta kap-malsupren al la suba etaĝo. Li ekbruligis sian lanternon per tiu de Monkso, kaj sen provi eĉ ne iom plilongigi la konversacion, li silente malsupreniris, sekvata de sia edzino. Monkso ekiris la lasta, post esti haltanta sur la ŝtupoj por certiĝi ke li ne aŭdis alian bruon ol tiu de la pluvo kiu torente falis, kaj de la akvo kiu frakasiĝis kontraŭ la ŝtonojn de la fundamento.

Ili transiris la teretaĝon malrapide kaj singarde, ĉar Monkso ektremis nur vidante sian ombron, kaj Sro Bumbelo, tenanta sian lanternon je unu futo de la grundo, paŝis ne nur kun rimarkinda singardemo, sed ankaŭ per aparte malpeza paŝado por viro kun sia korpulenteco. Li kredis ĉie vidi ian sekretan klappordon. Monkso milde malfermis la pordon tra kiu ili eniris, interŝanĝis kun ili eta kapsignon, kaj la dignaj geedzoj ekvojiris meze de koto kaj mallumo.

Ili apenaŭ eliris, kiam Monkso, kiu ŝajnis havi nevenkeblan abomenon al la soleco, alvokis junan knabon kiu restis kaŝita ie malsupre, pasigis lin antaŭ si, kun lanterno en la mano, kaj revenis al la ĉambro kiun li ĵus forlasis.

Last edited: 11/06/2024

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment