Créer un site internet

Ĉapitro XXXIX

En kiu la leganto retrovos kelkajn honestajn rolulojn kun kiuj li jam konatiĝis,
kaj vidos la indan kunaranĝitan intrigon inter Monkso kaj la Judo.

Proksimume du horojn antaŭ la interparolado rakontita en la antaŭa ĉapitro, Sro Vilhelmo Sikeso, kiu ĵus dormetis, vekiĝis kaj demandis kioma horo estis.

La ĉambro de Sro Sikeso ne plu estis unu el tiuj kiujn li okupis antaŭ la ekspedicio al Ŝercejo, kvankam ĝi estis en la sama kvartalo, kaj ne mallonge de lia iama loĝejo. Ĝi estis malgranda, malbone meblita ĉambro, en kiu la taglumo eniris nur tra luko farita en la tegmento, kaj kiu rigardis al mallarĝa kaj malpura strateto. Ĉio vidigis ke de nelonge ĉi tiu digna viro spertis malsukcesojn. Malmulte aŭ tute ne da mebloj, kompleta manko de komforto, malapero de tukoj kaj aliaj negravaj objektoj; ĉio montris ege mizera situacio, kaj la malgrasa kaj senkarna mieno de Sro Sikeso mem plene konfirmintus ĉi tiujn simptomojn, se necese.

La rabisto kuŝis sur la lito, envolvita en sia granda blanka surtuto kvazaŭ noktosurtuto. Lia kadavra paleco, lia makulita noktoĉapo, lia oktaga barbo ne kontribuis plibeligi lin. La hundo staris apud la lito, foje penseme rigardanta sian mastron, foje streĉanta la orelojn kaj eligante obtuzan muĝadon ĉe la plej eta bruo en la strato aŭ en la domo. Apud la luko sidis virino diligente okupata ripari malnovan veŝton kiu estis parto de la ordinara kostumo de la bandito. Ŝi estis tiel pala kaj tiel elĉerpita pro maldormadoj kaj mankoj, ke estis malfacile rekoni ŝin kiel ĉi tiun saman Nancion kiu jam aperis en ĉi tiu rakonto, alie ol per la voĉo kiam ŝi respondis al la demando de Sro Sikeso.

- La sepa ĵus batis, ŝi diris. Kiel vi fartas ĉi-vespere, Vilhelmo ?

- Malforta kiel infano, respondis Sro Sikeso sakrante. Venu ĉi tien, donu al mi la manon ke mi eliru el ĉi tiu damnita lito, kiel ajn.

La malsano ne mildigis la karakteron de Sro Sikeso; ĉar, kiam la juna knabino estis helpinta lin ellitiĝi kaj atingi seĝon, li grumbletis kelkajn malbenojn pri sia mallerteco, kaj frapis ŝin.

- Ĉu vi ploretas? li diris. Nu, ne restu tie plorplendante; se vi havas nenion pli bonan por fari, ĉesigu ĝin rapide. Ĉu vi aŭdas ?

- Mi aŭdas vin, respondis la juna knabino forturnante la kapon kaj penante ridi, kian fantazion vi do enkapigis al vi ?

- Ho ! Vi ŝanĝas gamon, diris Sikeso vidante tremetantan larmon halti en la okulo de Nancio, kaj vi bone faras.

- Ĉu vi volas diri per tio ke vi emas mistrakti min ĉi-vespere, Vilhelmo ? ŝi diris metante la manon sur la ŝultron.

- Kial ne ? diris Sro Sikeso.

- Estas tiom da noktoj, ŝi diris per tono de virina tenereco kiu eĉ donis al ŝia voĉo ian dolĉecon, estas tiom da noktoj ke mi flegas vin, ke mi zorgas pri vi kiel infano, kaj jen la unua fojo ke mi vidas vin refariĝi vi mem. Vi ne traktus min kiel vi ĵus faris, se vi pensis pri tio, ĉu ne ? Nu, nu, konfesu ke vi ne farintus tion.

- Nu, ne, respondis Sro Sikeso, mi ne farintus tion. Bone ! Diablo prenu min ! Jen tiu knabino kiu denove ĝemas !

- Estas nenio, ŝi diris sin ĵetante sur seĝon, ne ŝajnigu atenti pri tio, kaj ĝi baldaŭ finiĝos.

- Kio baldaŭ finiĝos ? demandis Sro Sikeso per sia ursa tono, kia sensencaĵo ankoraŭ trapasas vian kapon ? Nu, leviĝu, moviĝu, kaj ne plu malpaciencigu min per via virinaj stultaĵoj.

En alia ajn cirkonstanco, ĉi tiu apostrofo kaj la tono per kiu ĝi estis dirata, atingintus sian celon. Sed la juna knabino, kiu vere estis elĉerpita kaj senfortiĝinta, malantaŭen klinis la kapon sur la seĝodorson kaj svenis antaŭ ol Sro Sikeso havis tempon eldiri la blasfemojn per kiuj li kutimis, en tiaj okazoj, plifortigi siajn minacojn. Ne tro sciante kion fari en tia kazo, li unue eligis kelkajn blasfemojn, kaj vidante ĉi tiun kuracmetodon absolute senefika, li alvokis helpon.

- Kio do okazas, mia amiko ? diris la judo malfermante la pordon.

- Iom zorgu pri ĉi tiu knabino ! diris malpacience Sikeso, anstataŭ resti tie por babili kaj ŝajnigi.

Fagino eligis surprizan krion kaj rapidis sukuri Nancion, dum Jakobo Daŭkinso (alie dirata la ruzan Vulpon), kiu eniris malantaŭ sia respektinda amiko, demetis teren pakaĵon per kiu li estis ŝarĝita, kaj kaptante botelon el la manoj de majstro Karlo Vesperto, kiu tuj postpaŝis lin, malŝtopis ĝin en palpebruma daŭro per siaj dentoj, por elverŝi parton de la enhavo en la buŝon de la kompatinda sveninta knabino, post esti tamen, pro timo de eraro, gustuminta si mem la likvoron.

- Donu al ŝi aeron per la balgo, Karlo, diris Sro Daŭkinso, kaj vi, Fagino, frapetu al ŝi en la manojn, dum Vilhelmo tuj malstreĉos ŝiajn jupojn.

Tiuj ĉi diversaj helpoj, plenumitaj kun granda energio, ĉefe la uzado de la balgo, kiun majstro Vesperto, komisiita de la laborigo, ŝajnis konsideri tre amuzan ŝercon, ne malfruis produkti la efikon kiun oni atendis. La juna knabino iom post iom rekonsciiĝis, sin trenis al seĝo lokita apud la lito kaj kaŝis al si la vizaĝon en la kapkusenon, lasante Sro Sikeson alparoli la ĵuŝvenintojn, surprizita kiun li estis pro ilia neatendita alveno.

- Nu ! Kia malbona vento pelis vin ĉi tien ? li demandis al Fagino.

- Ne estas malbona vento, kara mia, respondis la judo, ĉar malbonaj ventoj alportas nenion bona, kaj mi ja alportis al vi ion kio ĝojigos al vi la vidpovon. Vulpo, amiko mia, malfermu la paketon kaj donu al Vilhelmo ĉi tiujn bagatelojn por kiuj ni elspezis nian tutan monon ĉimatene.

La Vulpo tuj obeis; li malfermis la pakaĵon kiu estis sufiĉe dika, kaj envolvita en malnova tablotuko; poste li pasigis unu post la alia la objektojn kiujn ĝi enhavis, al Karlo Vesperto, kiu metis ilin sur la tablon, laŭdante laŭvice ilian maloftecon kaj ilian perfektecon.

- Jen pasteĉo el kuniklo, Vilhelmo ! li ekkriis malkovrante dikegan pasteĉon; bestoj tiel delikataj kun membroj tiel frandaj, ke la ostoj mem fandiĝas en la buŝo kaj ke ne necesas forigi ilin. Duonfunto da verda teo, tiel bongusta kaj tiel intensa ke, nur ĵeti ĝin en bolantan akvon, sufiĉas por forsalti la kovrilon de la tekruĉo. Funto kaj duono da bruna sukero kiu ne postulis penon al la negridoj de la insuloj por fari ĝin, tiel bona kiel ĝi, ne, nesuperigebla. Du tiel bongustaj hejmfaritaj bulkoj. Unuaranga fromaĝo de Glucestero kaj, por kroni la tuton, io tiom pli frandindan ke vi neniam gustumis ion similan.

Samtempe, fine de sia laŭdego, Vesperto elprenis el unu el siaj larĝaj poŝoj grandan zorge korkitan botelon da vino, dum Sro Daŭkinso plenigis glason per la likvoro kiun li alportis, kaj dum la resaniĝanto Sikeso malplenigis ĝin per unu gluto sen la plej eta hezito.

- Ha ! diris la judo frotante al si la manojn pro kontento, tio nun glatos, Vilhelmo, tio glatos.

- Tio glatos ! ekkriis Sro Sikeso, mi havintus tempon iri, atendante, dudek fojojn al alia mondo, antaŭ ol vi farus ion por helpi min. Kion tio signifas, maljuna maliculo kiun vi estas, lasi viron en ĉi tiu stato dum tri semajnoj kaj pli ?

- Ĉu vi aŭdas lin ? diris la judo al siaj disĉiploj levante la ŝultrojn, kaj ni kiuj alportas al li ĉiujn ĉi belajn aferojn !

- Ne estas pri tio kiun mi plendas, reparolis Sro Sikeso iom kvietigita ĵetante la okulojn sur la tablon, sed kian pravigon vi povas prezenti por esti lasante min tiel malsana kaj mankanta de ĉio, kaj ne esti pli atenta al mi ol al ĉi tiu hundo ? Forigu ĝin, Karlo.

- Mi neniam vidis hundon tiel inteligentan kiel ĉi tiu, diris majstro Vesperto plenumante la ordonon de Sikeso. Ĝi flaras la provianton kiel maljunulino ĉe la merkato. Ĝi riĉiĝus sur scenejo, ĉi tiu hundo, kaj plie revivigintus melodramon.

- Ne tiom da bruo, diris Sikeso kiam la hundo retiriĝis sub la lito kolere grumblante. Nu ! Maljuna mizerulo, kion vi povas diri por pardonpeti ?

- Mi forestis el Londono dum pli ol unu semajno, kara mia, respondis la judo.

- Kaj dum la alia dekkvino ? demandis Sikeso, kial dum dek kvin longaj tagoj vi forlasis min sur mia litaĉo, kiel malsana rato en ĝia truo ?

- Mi ne povis fari alie, Vilhelmo, respondis la judo, mi ne volas eniri en pli da longaj detaloj antaŭ aŭdantoj. Sed mi ne povis fari alie, je mia honoro.

- Je via kio ? riproĉis Sikeso kun mieno de profunda abomeno. Nu, junuloj, tranĉu por mi tranĉaĵon da pasteĉo, por eligi ĉi tiun guston el mia buŝo. Mi sentas ke ĝi sufokus min.

- Ne malkvietiĝu, kara mia, diris la judo per submetiĝa tono, mi neniam forgesis vin, Vilhelmo; ne eĉ momenton, ĉu vi aŭdas ?

- Ho ! Sendube, vi pensis pri mi, respondis Sikeso kun amara rideto, dum mi estis tie sur mia lito kun tremado kaj febro, vi ne ĉesis ŝpini planojn. Kaj Vilhelmo devis fari ĉi tion kaj tion, kaj ankoraŭ aliaĵon, tuj kiam li resaniĝos, kaj ĉio kontraŭ nenio. Sen ĉi tiu knabino, mi estus mortinta.

- Nu ! Vilhelmo, diris la judo vigle kaptante en tiu momento ĉi tiun frazon, sen ĉi tiu knabino, vi diras ? Sed kiu havigis al vi la rimedojn por havi ŝin ĉemane ? Ĉu ne estas mi ?

- Rilate al tio, fakte estas la vero ! diris Nancio vigle alproksimiĝante. Nu ! Tio sufiĉas ! Ni nun finu !

La interveno de Nancio prenigis alian turnon en la konversacio. La junuloj, post eta signo de la judo, komencis trinkigi ŝin, sed ŝi nur sobre uzis likvaĵojn. Fagino, sin allasanta al malmulte kutima gajeco, remetis Sro Sikeson sur la vojon de pli bonan humoron, afektante rigardi liajn minacojn kiel amuzajn ŝercojn, kaj tutkore ridante pri unu aŭ du pezaj burleskaĵoj kiujn ĉi tiu, post esti ofte reirinta al la botelo, bonvolis memkontente fari.

- Ĉio ĉi estas bela kaj bona, diris Sro Sikeso, sed necesas ke vi donu al mi monon ĉi-vespere.

- Mi ne havas unu groŝon kun mi, respondis la judo.

- Do vi havas la ŝparaĵojn viahejme, rebatis Sikeso, kaj mi bezonas mian parton.

- La ŝparaĵoj ! diris la judo levante la manojn, ne estas tiom kiom vi…

- Mi ne scias kiom vi havas, diris Sro Sikeso, kaj eble ke vi mem ne scias tion, ĉar necesus al vi sufiĉe da tempo por kalkuli ĉion; sed mi bezonas monon ĉi-vespere, kaj rondan sumon.

- Bone, bone, diris la judo en suspiro, mi tuj sendos Vulpon.

- Tute ne, respondis Sro Sikeso, Vulpo estas multe tro ruza, li forgesus veni, li perdiĝus survoje, li tutintence falus en ian kaptilon por ne eĉ devi elpensi pretekston, se vi ŝarĝus lin per la komisio. Estas Nancio kiu iros serĉi la monon en vian domaĉo, por pli da sekureco, kaj mi dume dormetos.

Post multaj diskutoj kaj intertraktoj, la judo reduktis la petitan sumon de kvin sterlingaj pundoj al tri pundoj kvar ŝilingoj ses pencoj, plej forte asertante ke restos al li nur dek ok pencojn. Sro Sikeso rimarkigis ke, se ne eblos akiri pli, necesos ja kontentiĝi per la konsentita cifero, kaj Nancio sin preparis por akompani la judon ĝis lia hejmo, dum Vulpo kaj majstro Vesperto gardis la provianton en la ŝrankon. La judo adiaŭis sian sindoneman amikon, kaj revenis al la domo kun Nancio kaj la junuloj, dum Sro Sikeso kuŝiĝis sur sia lito kaj pretiĝis por dormeti atendante la revenon de la juna virino.

Alvenante ĉe la loĝejo de la judo, ni trovis Tobion Krakiton kaj Sron Ŝitlingon ludantaj sian dekkvinan kartludon, kiun Sro Ŝitlingo perdis, kiel ni povas imagi, kun sia dekkvina kaj lasta sespenca monero, pro la granda amuziĝo de siaj junaj amikoj. Sro Krakito, verŝajne iom honta pro esti surprizata sin humanigi kun individuo tiom sub li pri rango kaj intelektaj kapablecoj, oscedis, petis novaĵojn pri Sro Sikeso, kaj surmetis sian ĉapelon por foriri.

- Ĉu neniu venis, Tobio ? demandis la judo.

- Ne eĉ unu animo, respondis Sro Krakito malfaldante sian kolumon; estis sufiĉe por ĝismorte enui. Vi devus doni al mi belan donacon, Fagino, por rekompenci min pro tio ke mi tiel longe gardis la domon. Mi estas dika kiel ĵuriano, kaj mi tute trankvile dormintus, se mi ne estintus tro bonkora por resti kaj distri ĉi tiun junan senspertulon. Mi honorvorte mortas pro enuo.

Samtempe Sro Tobio Krakito, post ĉiuj ĉi ĝemado, kolektis la ludmonojn, metis sian gajnon en la poŝon de sia veŝto kun disdegna mieno, kvazaŭ ĉi tiu moneretoj estus malinda por viro de lia rango, kaj eliris per paŝado tiel eleganta kaj tiel distingita, ke Sro Ŝitlingo, kontemplinta kun admiro siajn krurojn kaj botojn, ĝis kiam li perdis ilin el vido, deklaris al la kompanio ke li opiniis ke ne estis multekoste konatiĝi kun li po dek kvin sespencaj moneroj por intervidiĝo, kaj ke li ne pli zorgis pri tio kion li perdis ol pri fingropafo.

- Kia stranga ulo vi estas, Tomo ! diris majstro Vesperto kiun ĉi tiu deklaro tre amuzis.

- Tute ne, respondis Sro Ŝitlingo; ĉu ne, Fagino ?

- Vi estas ĉarma knabo, kara mia, diris la judo milde frapante lin sur la ŝultron kaj palpebrumante al siaj aliaj disĉiploj.

- Kaj Sro Krakito estas sperta skermisto, ĉu ne, Fagino ? demandis Tomo.

- Sendube, kara mia, respondis la judo.

- Kaj tio estas bona afero, konatiĝis kun li, ĉu ne, Fagino ? Tomo daŭrigis.

- Estas evidente, respondis la judo, lasu ilin diri. Ĉu vi ne vidas ke ili ĵaluzas pri tio ke li ne konatiĝas kun ili kiel kun vi ?

- Ha ! diris triumfe Tomo, jen tio kio ĝi estas. Li priŝtelis min, ekzemple; sed mi kapablas iri ripari miajn perdojn kiam mi volos, ĉu ne, Fagino ?

- Sendube, diris la judo, kaj ju pli frue des pli bone, Tomo. Mi konsilas al vi tuj kaj vigle iri tien. Vulpo, Karlo, vi jam devus esti sur la kampo, estas preskaŭ la deka, kaj vi ankoraŭ nenion faris.

La junaj knaboj tuj obeis, kapsignis al Nancio, surmetis siajn ĉapelojn kaj eliris, ne sen survoje dissendi multe da spritaĵoj malavantaĝe de Sro Ŝitlingo. Estis tamen nenio eksterordinara en lia konduto. Kiom da junaj, bonmanieraj sinjoroj pli pagas ol Sro Ŝitlingo por esti viditaj en bona socio, kaj kiom da elegantuloj, kiuj formas ĉi tiun bonan socion, starigas sian reputacion tute sambaze kiel la impeta Tobio Krakito !

- Nun, Nancio, diris la judo tuj kiam ili estis elirintaj, mi tuj kalkulos por vi la sumon. Jen la ŝlosilo de malgranda kesto en kiu mi tenas la malmulton kiun enspezigas al mi la junuloj. Mi neniam enŝlosas mian monon, ĉar mi ne havas ĝin, kara mia. Ha ! Ha ! Mi ja volus havi ĝin por enŝlosi. Estas mizera metio, Nancio, kaj tre sendanka; sed mi ŝatas vidi ĉi tiun junularon ĉirkaŭ mi, kaj mi superpasas ĉion ĉi… Ŝŝ ! li diris rapide kaŝante la ŝlosilon en sia brusto, kio estas ? Aŭskultu !

La juna knabino, kiu sidis antaŭ la tablo kun brakoj krucitaj, ŝajnis tute nek zorgi pri la alveno de novvenanto, nek zorgi scii kiu tiu povis esti, ĝis kiam la sono de vira voĉo frapis ŝiajn orelojn. Tujtuje ŝi demetis sian ĉapelon kaj sian ŝalon kun la rapideco de fulmo, kaj ĵetis ilin sur la tablon. Kiam la judo turnis sin, ŝi plendis pri la varmeco, kun mieno de malzorgemo kiu strange kontrastis kun la ekstrema rapideco de la gesto kiun ŝi ĵus faris, kaj kiu eskapis el Fagino.

- Pa ! diris mallaŭte la judo kvazaŭ li estis ĉagrenata pro esti ĝenata, li estas la viro kiun mi atendis pli frue… Li malsupreniras la ŝtuparon; ne eĉ unu vorton pri la mono, dum li ĉeestos, Nancio. Li ne longe restos, ne pli ol dek minutojn, kara mia.

La judo metis sian senkarnan fingron sur siajn lipojn kaj iris al la pordo, kun kandelo en mano, dum oni aŭdis la homajn paŝojn sur la ŝtuparo. La vizitanto rapide eniris en la ĉambron, kaj sin trovis apud la juna knabino antaŭ ol rimarki ŝian ĉeeston.

Li estis Monkso.

- Ŝi estas unu el miaj gedisĉiploj, diris la judo vidante ke Monkso retropaŝis pro vido de fremda vizaĝo. Ne moviĝu, Nancio.

Tiu ĉi alproksimiĝis al la tablo, rigardis al Monkso kun senzorga mieno kaj forturnis la okulojn; sed kiam li sin turnis al la judo, ŝi ĵetis al li alian rigardon tiel akran, tiel senhezitan ke, se atestanto povintus vidi ĉi tiun ŝanĝon de fizionomion, li malfacile kredintus ke la du rigardoj devenas de la sama persono.

- Ĉu vi havas novaĵojn ? demandis la judo.

- Gravajn, respondis Monkso.

- Kaj… kaj bonajn ? demandis heziteme la judo kvazaŭ li timus ĉagreni sian interparolanton pro tro da vigleco.

- Ne malbonajn, respondis Monkso ridetante, mi bone manovris ĉi-foje… Mi ŝatus diri al vi du vortojn.

La knabino staris kontraŭ la tablo kaj tute ne ŝajnis voli forlasi la ĉambron, kvankam ŝi ja vidis ke Monkso montras ŝin per la fingro al la judo. Tiu ĉi, eble timante ke ŝi fine postulus sian monon, se li provus forigi ŝin de li, faris signon al Monkso supreniri la ŝtuparon kaj eliris kun li. Nancio sukcesis aŭdi la viron diri suprenirante la ŝtupojn :

- Ni almenaŭ ne iru en ĉi tiun inferan truon al kiu vi jam kondukis min.

La judo ekridi, respondis kelkajn vortojn kiujn la juna knabino ne kapablis aŭdi, kaj pro la krakado de la ŝtupoj en la ŝtuparejo, ŝi komprenis ke li kondukis sian kunulon al la dua etaĝo.

Antaŭ ol la bruo de iliaj paŝoj ĉesis aŭdiĝi, la juna knabino demetis siajn ŝuojn, kuspis sian robon al la kapo kaj, kaŝante en ĝi la brakojn, stariĝis malantaŭ la pordo, aŭskultanta kun scivolemo kiu eĉ ne ebligis ŝin spiri. Ĉe la momento kiam la bruo ĉesis, ŝi elglitiĝis el la ĉambro, senbrue grimpis la ŝtuparon, kun nekredebla gracieco, kaj malaperis en la mallumo.

La ĉambro restis senhoma dum ĉirkaŭ kvaronhoro. La juna knabino malsupreniris per la sama malpeza paŝado, kaj preskaŭ en la sama momento, oni ankaŭ aŭdis la du virojn malsupreniri. Monkso tuj reiris sur la strato, kaj la judo resupreniris por serĉi la monon. Kiam li eniris, Nancio surmetis sian ŝalon kaj sian ĉapelon kaj prepariĝis por eliri.

- Dio ! Nancio, ekkriis la judo retropaŝante de unu paŝo post esti metinta la kandelon sur la tablon, kiel pala vi estas !

- Pala ? ŝi ripetis metante siajn manojn super siajn okulojn kvazaŭ por fikse rigardi la judon.

- Terure pala, diris Fagino. Kion do vi faris tie, tute sola ?

- Nenion, kiun mi scias, ŝi neglekte respondis; eble estas pro tio ke tiel longe restis senmova en ĉi tiu loko. Nu, ni vidu ! Lasu min iri. Tio ne estas domaĝo.

La judo kalkulis por ŝi la sumon, eligante suspiron je ĉiu arĝentmonero kiun li metis en ŝian manon, kaj ili disiĝis post intersanĝo de la bonan vesperon.

Kiam Nancio estis sur la strato, ŝi sidiĝis sur la sojlo de pordo kaj ŝajnis dum kelkaj momentoj tute konfuzita kaj ne kapabla daŭrigi sian vojon. Subite ŝi ekstaris, kaj impetante al direkto tute kontraŭa al tiu de la loĝejo de Sikeso, ŝi rapidigis sian paŝadon kaj fine plenrapide kuris; elĉerpita pro laceco, ŝi haltis por reakiri spiron. Poste, kvazaŭ ŝi subite enirus en sin mem kaj bedaŭrus la senpovon en kiu ŝi estis por fari ion kiu maltrankviligis ŝin, ŝi tordis al si la manojn kaj ekploris.

La larmoj eble mildigis ŝin, aŭ ŝi rezignis sentante kiel malespera estis ŝia situacio. Ŝi returne revenis, komencis kuri preskaŭ samrapide laŭ la kontraŭa direkto, aŭ por regajni la perditan tempon, aŭ por interrompi la pensojn kiuj obsedis ŝin, kaj baldaŭ atingis la domon kie la bandito atendis ŝin.

Se ŝia eksteraĵo perfidis ian agitadon, Sro Sikeso ne rimarkigis tion, vidante ŝin. Li nur demandis al ŝi ĉu ŝi kunportis la monon, kaj post ŝia jesa respondo, li eligis ian grunto de kontenteco, lasis sian kapon fali sur la kapkusenon kaj daŭrigis sian dormeton, kiun la alveno de Nancio interrompis.

Feliĉe por ŝi, Sikeso, tuj posedante la monon, uzis la tutan morgaŭan tagon por trinki kaj manĝi, tio kio ege kontribuis por mildigi lian karakteron. Tial li havis nek tempon nek emon fari la plej etan rimarkon pri la konfuzo kaj la malatento de sia kunulino. Nancio tamen, havis la malkvietan kaj senpacan mienon de homo kiu baldaŭ riskos unu el tiuj aŭdacaj kaj danĝeraj faroj, al kiuj oni decidiĝas nur post fortega lukto. La judo, per sia okulo de linko, facile rekonus ĉi tiujn simptomojn kaj maltrankviliĝus. Sed Sikeso ne estis sagaca homo kiel li, kaj li ne montris aliajn suspektojn ol tiuj kiuj devenis de lia ursa kaj kruda malfido al ĉiuj. Li cetere kontraŭkutime estis en bona humoro en tiu tago. Kiel ni diris tion, li do vidis nenion strangan en ŝiaj manieroj kaj tiom malmulte atentis pri Nancio, ke la malsereneco de tiu ĉi povus esti miloble pli videbla sen veki lian atenton.

Laŭmezure kiel la tago malheliĝis, la agitiĝo de Nancio kreskis; kiam venis la nokto, ŝi sidiĝis atendante ke la ebria rabisto endormiĝis; ŝiaj vangoj estis tiel palaj, ŝiaj okulo tiel vigla, ke Sikeso mem miris pri tio.

Sikeso, malfortigita pro febro, kuŝis en sia lito kaj trinkis sian grogon por trankviligi sin. Estis la tria aŭ kvara fojo, ke li prezentis sian glason al Nancio, kiam li estis mirigita de la ŝanĝiĝo kiu okazis en ŝi.

- La diablo kunprenu min, li diris levante sin sur sian brakon por frunte rigardi la junan knabinon, ŝajnas kvazaŭ reaperanto. Kion vi havas ?

- Kion mi havas ? ŝi respondis. Nenion. Kial vi tiel rigardas min ?

- Kio estas ĉi tiuj sensencaĵoj ? eligis Sikeso krude skuante ŝin per la brako. Respondu ? Kion tio signifas ? Pri kio vi pensas ? Nu ! Nu !

- Pri multaj aferoj, Vilhelmo, respondis la juna knabino tute tremetanta kaj kaŝanta sian vizaĝon en la manoj. Sed pa ! Kion tio faras ?

Ĉi tiuj vortoj estis dirataj laŭ tono de ŝajniga gajeco kiu efikis sur Sikeso impreson pli profundan ol faris la konsternitaj trajtoj de la juna knabino.

- Aŭskultu iomete, diris Sikeso. Se vi ne havas febron, okazas io stranga en la aero; jes, io malbona. Vi ne hazarde irus… ? Ha nu jes ! Ne estas danĝero ke vi faru tion.

- Ke mi faru kion ?

- Ne, ne, diris Sikeso fikse rigardante ŝin kaj parolante al si mem. Ne ekzistas knabino kiu havas pli forta koro, aŭ antaŭ tri monatoj mi tranĉintus al ŝi la gorĝon. Estas febro kiu kaptis ŝin ! Jen la afero.

Ĉi tiu ideo ke ŝi febris trankviligis lin, kaj li glutis per unu gluto sian glason; poste, kun multaj malbenoj, li petis sian medicinaĵon. La juna knabino rapide ekkuris kaj turnante sian dorson al li, elverŝis la pocion en tason kies enhavon ŝi mem malplenigis de li.

- Nun, diris la ŝtelisto, venu sidiĝi tien, apud mi, kaj faru al mi alian mienon ol tio, aŭ mi aranĝos vin tiamaniere ke vi malfacilece rekonos vin en la spegulo.

Nancio obeis. Sikeso premis ŝian manon en sia kaj refalis sur sian kapkusenon, kun la okuloj fiksitaj al ŝi. Li fermis, remalfermis, fermis kaj denove remalfermis ilin. La bandito malkomforte sin turnis; li dormetis dum du aŭ tri minutoj kaj vekiĝis kun terura rigardo. Poste li restis kun fiksitaj okuloj, kaj ankoraŭ en sida pozicio, li subite falis en pezan kaj profundan dormadon. Lia mano ellasis tiun de Nancio, lia brako velke falis; li aspektis kiel homo falinta en profundan hipnoton.

- La laŭdano finfine produktis sian efikon, murmuris la juna knabino, forlasante la litkapon. Eble jam estas tro malfrue.

Ŝi tuthaste surmetis sian ĉapelon kaj sian ŝalon, ne sen ĵeti de tempo al tempo rigardon de timo ĉirkaŭ si. Malgraŭ la dormiga likvoro, ŝi ŝajnis ĉiumomente atendi la senton sur sia ŝultro de la peza mano de Sikeso. Fine, ŝi milde klinis sin super la liton, kisis la ŝteliston kaj, senbrue malfermante la pordon de la dormĉambro, kiun ŝi refermis kun la sama singardemo, ŝi kurante eliris el la domo.

Nokta gardisto kriis la naŭa kaj duono ĉe la fino de malluma pasejo kiun ŝi devis transiri por atingi la ĉefstraton.

- Ĉu la duono estas batita antaŭ longe ? demandis la juna knabino.

- La horo batos post kvaronhoro, diris la viro levante sian lanternon al la vizaĝo de Nancio.

- Kaj necesas al mi almenaŭ unu horo por sukcesi tion, murmuris Nancio malaperante kun la rapideco de fulmo.

Oni jam fermiĝis la butikojn en la stratetoj kiujn ŝi sekvis por iri de Spitalkampo al la Okcidenta Fino. La horloĝo, sonante la dekan, kreskigis ŝian senpaciencon. Ŝi glitis sur la trotuaro, preterfrotanta pasantojn dekstren kaj maldekstren, albatiĝanta al kapoj de ĉevaloj, kaj sen zorgi transiris plenplenajn stratojn, kie amasoj da homoj malpacience atendis la momenton por transiri kiel ŝi.

- Ŝi estas frenezulino ! ili diris turnante sin por rigardi ŝin kuri sur la veturejo.

Kiam ŝi alvenis en la belan kvartalon de la urbo, la stratoj kompare estis pli senhomaj, kaj ŝia rapida kuro ŝajnis eksciti pli da scivolemo ĉe la gapvagantoj inter kiuj ŝi pasis. Iuj rapidis la paŝojn por vidi kien ŝi tiel rapide iris; aliaj, kiuj antaŭis ŝin, sin turnis por rigardi ŝin, surprizitaj vidi ŝin ankoraŭ tiel rapide paŝadi; sed ili foriris unu post la alia. Kiam ŝi atingis sian celan lokon, ŝi troviĝis tute sola.

Ŝi haltis antaŭ hotelo situanta en unu el tiuj pacaj kaj bone loĝitaj stratoj kiuj apudas Hajd-parko. Ĉe la momento kiam la brila lumo de la gaso kiu lumigis la pordon, rekonigis al ŝi la domon, la dekunua soniĝis. Ŝi iom antaŭe malrapidigis sian paŝadon, kun dubema mieno kaj ne tro scianta ĉu ŝi devis antaŭeniri. Sed la horo decidigis ŝin kaj ŝi haltis en la vestiblo. La loĝejo de la pordisto estis malplena. Ŝi necerte rigardis ĉirkaŭ si kaj sin direktis al la ŝtuparo.

- Nu ! Juna knabino, diris ĉambristino en koketa vestaranĝo malfermante pordon malantaŭ ŝi kaj rigardante ŝin, kiun vi petas ?

- Sinjorino kiu loĝas en la domo.

- Sinjorino ! rebatis la alia kun malvarma mieno. Kiu sinjorino, mi petas ?

- Fraŭlino Majlio, diris Nancio.

La servistino kiu dume arogante rigardis ŝin de la piedoj ĝis la kapo, nur respondis per rigardo de virta malestimo. Ŝi alvokis lakeon por respondi al ŝi. Nancio faris al tiu ĉi la saman peton.

- Kiun mi devas anonci ? demandis la lakeo.

- Mia nomo estas senutila.

- Nek la kialo kiu venigas vin ?

- Ankaŭ ne. Necesas ke mi vidu ĉi tiun sinjorinon.

- Nu, diris la servisto pelante ŝin al la pordo, ni finigu tion; forkuru, mi petas.

- Tiaokaze, necesos ke vi portu min eksteren, diris kolere la juna knabino, kaj tio estos tasko kiun du el vi ne sukcesus plenumi, mi tion certigas al vi. Ĉu estas neniu ĉi tie, ŝi diris ĉirkaŭrigardante, kiu bonvalas konsenti plenumi ĉi tiun komision por kompatinda mizerulino kiel mi ?

Tiu ĉi voko efikis al bona dika kuiristo kiu, meze de kelkaj aliaj servistoj, rigardis tion kio okazis. Li antaŭenpaŝis por interveni.

- Plenumu ŝian komision, Jozefo, nu, li diris.

- Por kio ? rebatis la alia. Ĉu vi ne kredas ke fraŭlino ricevos tian estulinon, mi petas ?

Ĉi tiu aludo al la dubinda moraleco de Nancio eligigis de kvar servistinoj, atestantinoj pri la sceno, ekkriojn de ekscesa hontemo.

- Tia estulino, ili diris, sed estas la honto de nia sekso; ĝi nur taŭgas por esti senkompate ĵetita en la hundejon.

- Faru kun mi tion kion vi volos, diris la juna knabino, sin turnante al la servistinoj, sed unue plenumu por mi la servon kiun mi petas al vi. Pro la amo de Dio, faru ĝin !

La humana kuiristo aldonis siajn petegojn al tiuj de Nancio, kaj la lakeo, kiu unue aperis, konsentis plenumi la taskon.

- Kion mi diros ? li eligis kun iu piedo sur la unua ŝtupo de la ŝtuparo.

- Vi diros ke juna knabino insiste petas aparte paroli kun fraŭlino Majlio, diris Nancio; ke se fraŭlino konsentas aŭdi nur unu vorton de tio kion mi devas diri al ŝi, ŝi tiam povas aŭskulti la ceteron aŭ elĵetigi eksteren la junan knabinon kiel mensogulino.

- Diablo ! diris la lakeo, kiel vi troigas !

- Unue supreniru, diris firme la juna knabino, por ke mi sciu la respondon.

La servisto rapide supreniris la ŝtuparon, kaj Nancio atendis, tute pala kaj apenaŭ spiranta. Ŝi aŭskultis, kun tremantaj lipoj kaj kun mieno de profunda malestimo, la ofendegajn dirojn de la ĉastaj servistinoj, kiuj ne ĝenis sin en siaj paroloj, ĉefe kiam la servisto revenis por anonci ke ŝi povis supreniri.

- Ne utilas esti honesta virino en ĉi tiu mondo, diris la unua servistino.

- Ŝajnas ke kupro estas pli bona ol oro kiun spertis fajron, diris la dua.

La tria kontentiĝis diris : "Tio kio estas moŝtaj sinjorinoj !". Kaj la kvara aŭdigis iun "fi do !" unuvoĉe ripetitan de la ĥoro de la ĉastaj Dianoj, kiuj poste restis silentaj.

Ne zorgi pri ĉio ĉi, Nancio, kun la koro plena de pli seriozaj aferoj, tute treme sekvis la serviston, kiu enirigis ŝin en malgrandan antaŭĉambron lumigitan de lampo pendigita de la plafono; kaj tie, sin eltirinte, li lasis ŝin sola.

Last edited: 11/06/2024

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment