Ĉapitro XL

Stranga intervjuo, kiu daŭrigas la antaŭan ĉapitron.

La juna knabino kuntrenis sian ekzistadon sur la stratoj, en la plej abomenaj fi-drinkejoj kaj bestotruoj de Londono; sed tamen restis ankoraŭ al ŝi iom da sentoj de la virino. Kiam ŝi aŭdis malpezan paŝon alproksimiĝi al la kontraŭa pordo tra kiu ŝi eniris, kiam ŝi pensis pri la frapanta kontrasto kiun la ĉambreto tuj estos atestanto, ŝi sentis sin premata de la pezo de sia propra honto kaj dorsenpaŝis. Ŝi ŝajnis ne kapabli elteni la ĉeeston de la persono kiun ŝi deziris vidi.

Sed la fiereco komencis batali kontraŭ ĉi tiuj bonaj sentoj ! La orgojlo, malvirto propra al la plej malaltrangaj kaj plej malnoblaj estuloj same kiel al la plej noblaj kaj plej altrangaj personoj. La senhonora kunulino de rabistoj kaj kanajloj, la senvaloraĵo de iliaj malpuraj ŝlimejoj, la komplicino de tiuj ĉiuj frekventuloj de malliberejoj kaj punlaborejoj, ĉi tiu virino kiu vivis sub la ombro de la pendumiloj, ĉi tiu fiigita estulino havis ankoraŭ tro da fiereco por lasi montriĝi sento de emocio, kiun ŝi rigardis kiel malfortecon. Kaj tamen, ĉi tiu sento estis la sola ligo kiu ankoraŭ alligis ŝin al ŝia sekso, el kiu ŝia diboĉa vivo forigis la karakteron ekde ŝia plej frua infanaĝo.

Ŝi sufiĉe levis la okulojn por videti ke la vizaĝo kiu estis antaŭ ŝi, estis tiu de gracia kaj bela juna knabino. Poste ŝi tuj mallevis ilin, kaj balancante la kapon, afektante la plej grandan senzorgecon, ŝi diris :

- Estas tre malfacile atingi vin, fraŭlino. Se mi kolerintus, se mi foririntus kiel multaj aliaj farus, vi iam bedaŭrintus tion kaj pro kaŭzo.

- Mi bedaŭras ke oni malbone akceptis vin, rebatis Rozo. Ne plu pensu pri tio. Sed diru al mi tion kio venigis vin; ĉu vere estas al mi kiun vi volas paroli ?

La bonkora tono kiu akompanis ĉi tiun respondon, la milda voĉo kaj la afablaj manieroj de la juna knabino, kiu perfidis nek fierecon nek malkontenton, surprizis Nancion, kaj ŝi ekploris.

- Ho ! Fraŭlino, fraŭlino, ŝi diris kaŝante pro malespero sian vizaĝon en la manoj, se estus pli da iuj kiel vi, estus malpli da iuj kiel mi. Ho ! Jes kompreneble !

- Sidiĝu, diris varme Rozo, vi afliktas min. Se vi estas malriĉa kaj malfeliĉa, estos por mi vera feliĉo veni helpi vin per mia tuta potenco, kredu min ja kaj sidiĝu, mi petas.

- Ne, lasu min stare, fraŭlino, ŝi diris denove plorante, kaj ne parolu al mi per tiom da bonkoreco, antaŭ ol koni min… Malfruas… Ĉu ĉi tiu pordo… estas fermita ?

- Jes, diris Rozo kiu dorseniris kelkajn paŝojn kvazaŭ por pli bone havi okaze eblecon peti helpon. Kial ĉi tiu demando ?

- Ĉar, diris la juna knabino, mi estas metonta mian vivon kaj tiun de multaj aliaj inter viajn manojn. Estis mi kiu perforte rekondukis la etan Oliveron al maljuna Fagino, la judo, dum la vespero kiam la infano forlasis Pentonurbon.

- Vi ? diris Rozo Majlio.

- Mi mem. Mi estas la mizera estulino pri kiu vi aŭdis paroli. Estas mi kiu vivas meze de banditoj; neniam, tiel for kiel revigliĝas miaj memoroj, mi havis alian ekzistadon ! Neniam mi aŭdis pli dolĉajn parolojn ol tiujn kiujn ili direktis al mi ! Dio kompatu min ! Ne provu kaŝi la hororon kiun mi inspiras al vi, fraŭlino. Mi estas pli juna ol mi aspektas, sed ne estas la unua fojo ke mi timigas ! Eĉ la senhavulinoj retroiras kiam mi pasas apud ili sur la strato.

- Kiajn forlogajn aferojn vi nun diras al mi ! diris Rozo nevole malproksimiĝante de ĉi tiu stranga virino.

- Ho kara fraŭlino ! ekkriis la juna knabino, danku la ĉielon surgenue, pro tio ke ĝi donis al vi amikojn por varti kaj zorgi pri via infanaĝo ! Bone danku ĝin, pro tio ke ĝi ne elmetis vin al malvarmo, al malsato, al vivo de malordo kaj de diboĉo, kaj al io eĉ pli malbona, kiel tio ja okazis al mi ekde la lulilo. Jes, ekde la lulilo, mi ja povas diri tion. La defluejo de aleo, jen mia lulilo, kaj verŝajne ĝi ankaŭ estos mia mortlito.

- Vi afliktas min ! diris Rozo per emocia kaj hakata voĉo, mia koro premiĝas nur aŭdante vin.

- Estu benata pro via bonkoreco; se vi scius tion kio mi estas kelkfoje, vi multe pli kompatus min. Sed mi eskapis el la manoj de tiuj kiuj ne malsukcesus mortigi min, se ili scius min ĉi tie. Mi eskapis por atesti al vi tion kion mi aŭdis ilin diri. Ĉu vi konas viron nomatan Monkson ?

- Ne, diris Rozo.

- Li ja konas vin; li sciis ke vi estis ĉi tie, ĉar estas aŭdinte lin doni vian adreson ke mi sukcesis alveni ĝis vi.

- Neniam mi aŭdis prononci ĉi tiun nomon.

- Tiam estas ĉar li ŝanĝis sian nomon ĉe ni, rekomencis la juna knabino; mi jam estis pli ol suspektanta tion. Antaŭ kelka tempo (iom da tagoj post kiam ni penetrigis Oliveron en vian domon dum tiu terura nokto de la ŝtelo) mi aŭdis interparolon inter ĉi tiu viro, pri kiu mi jam malfidis, kaj Fagino. Iun vesperon, kiam ili estis kune, mi malkovris ke Monkso… do kiel ni nomas lin, sed ke vi…

- Jes, jes, diris Rozo, mi scias… poste…

- Ke Monkso hazarde vidis lin dum la tago kiam ni unuafoje perdis lin, kaj ke li tuj rekonis lin kiel la infanon kiun li serĉis. Kial li serĉis lin, tio estas tio kiun mi ne sukcesis klarigi. Li faris traktaton kun Fagino, sekve de kio tiu ĉi rajtis certan sumon en la okazo se li rekaptis Oliveron; kaj la sumo devis esti pli alta, se li faris de li ŝteliston. Monkso petante ĉi tion, havis sian celon.

- Kaj kia estis lia intenco ? demandis Rozo.

- Tio estas tio kion mi esperis scii, diris la juna knabino kiam li ekvidis mian ombron sur la murego, kaj, sur mia loko, mi juras al vi ke ne estus multaj kiuj kapabus forkuri kiel mi faris tion. Fine, mi sukcesis eskapi; sed mi nur revidis lin hieraŭ vespere.

- Kaj tiam kio okazis ?

- Nu, jen, fraŭlino. Do hieraŭ vespere li revenis, kiel la alian tagon; ili ambaŭ denove supreniris al la supra ĉambro. Vere, mi bone aranĝis min por ne esti perfidita de mia ombro, kaj mi aŭskultis ĉe la pordo. Jen la unuaj vortoj kiujn mi aŭdis diri al Monkso : "Tiel la solaj atestaĵoj kiuj pruvas la identecon de la infano, estas funde de la rivero, kaj la maljuna sorĉistino kiu ricevis ilin el la manoj de la patrino, estas, dank’al Dio, putriĝanta en sia ĉerko".

Kaj post tio, ili komencis ridi kaj diri ke ili faris bonegan aferon. Monkso parolanta pri la infano, aspektis furioza; li diris ke, kvankam li sukcesis sen risko alproprigi al si la monon de la diableto, li estus ankoraŭ pli trankvila, se li havintus ĝin alimaniere. "Ho la bona ŝerco, li diris, se ni kapablus doni malkonfirmon al la orgojlajn esperojn kiuj diktis la testamenton de la patro, promenigante la etan fiulon tra ĉiuj malliberejoj de Londono, eĉ pendigante lin pro iu gravega krimo ! Tio tamen ne estus malfacila por vi, Fagino, kaj vi eĉ tirus bonan profiton el tio".

- Kio estas ĉio ĉi ? diris Rozo.

- La vero, fraŭlino, kvankam ĝi eliras el mia buŝo, rebatis la juna knabino. Poste li aldonis, elkraĉante sakraĵojn kiuj ja surprizus viajn orelojn, sed al kiuj la miaj estas nur tro alkutimiĝintaj, ke se li povus kontentigi sian malamon per la morto de la infano sen riski sian haŭton, li ne hezitus. Sed ke, ĉar la afero neeblis, li de proksime atentus lin, kaj ke se li havus la malfeliĉon voli profiti de sia naskiĝo kaj de sia historio, li bone kapablus ĵeti bastonojn en la radojn. "Resume, Fagino, li diris, tute judo kiel vi estas, vi ne jam en via vivo metis kaptilon kiel tiu en kiu mi kaptos mian junan fraton Oliveron".

- Lia frato ! ekkriis Rozo.

- Jen liaj propraj paroloj, diris Nancio kiu promenigis ĉirkaŭ si maltrankvilajn rigardojn ekde la komenco de la konversacio ĉar ŝi ĉiam kredis vidi Sikeson apud si. Tio ne estas ĉio, kiam li ekparolis pri vi kaj pri la alia sinjorino, li aldonis ke ŝajnis ke la ĉielo aŭ pli ĝuste la diablo konspiris kontraŭ li, ĉar Olivero falis inter viajn manojn. Poste li eksplodis per rido dirante ke en ĉiu malbono estas iom da bono : ĉar, por scii kiu estas ĉi tiu eta dupieda spanielo kiun ŝi havas kun si, ŝi donus (estas pri vi kiun li parolis) mi ne scias kiom da mil sterlingaj pundoj se ŝi havis ilin.

- Vi ne kredas ke li serioze parolis, ĉu ne ? diris Rozo paliĝante.

- Neniam oni parolis pli serioze ol li faris tion, rebatis la juna knabino skuante la kapon. Li parolas tre serioze kiam li malamas. Mi konas iujn kiuj faras pli malbone ol li, kaj tamen mi preferus aŭdi ilin dekdufoje, plivole ol li unufoje. Jam malfruas, kaj mi volas rehejmeniri antaŭ ol oni suspektos mian eskapon. Necesas ke mi foriru kiel eble plej rapide.

- Sed kion mi povas fari ? diris Rozo. Sen vi, kiel profiti de la averto kiun vi ĵus donis al mi ? Foriri ! Sed ĉu vi do volas reiri meze de ĉi tiuj banditoj kiujn vi priskribis al mi laŭ tiel teruraj koloroj ? Atendu. Apude, en la najbara ĉambro, estas sinjoro kiun mi povas tuj venigi. Ripetu al li tion kion vi ĵus diris al mi, kaj antaŭ ol duonhoro, oni kondukos vin en lokon kie vi estos sekura.

- Ne, diris la juna knabino, mi volas foriri. Necesas ke mi reiru, ĉar… Sed kiel diri tiajn aferojn al virta fraŭlino kiel vi ? Ĉar, inter ĉi tiuj viroj pri kiuj mi parolis al vi, estas unu… la plej terura el ĉiuj, kiun mi ne povas forlasi. Mi neniam forlasus lin, eĉ se iu promesus al mi forŝiri min el la ekzisto kiun mi nun vivas.

- Via interveno favore al tiu kara infano, diris Rozo; via klopodo en ĉi tiu domo kie vi riskis vin por rakonti al mi tion kion vi aŭdis; via konduto kiu kredigas al mi la sincerecon de viaj paroloj; via pento; fine, la sento kiun vi havas pri via honto, ĉio esperigas min ke ankoraŭ estas sufiĉe da rimedo en vi. Ho ! Mi petegas vin, diris laŭte la junulino kunigante la manojn dum ŝiaj larmoj akvumis ŝian vizaĝon, ne estu surda al la petegoj de iu de via sekso, la unua, jes… la unua, mi pensas, kiu resonigis ĝis nun en viaj oreloj parolojn de simpatio kaj kompato. Aŭskultu mian voĉon, kaj lasu min savi vin por pli bona estonteco.

- Fraŭlino, ekkriis Nancio surgenuiĝante, vi estas anĝelo de dolĉeco. Estas la unua fojo ke mi aŭdas tiel bonajn parolojn. Ve ! Kial mi ne aŭdis ilin antaŭ kelkaj jaroj ! Ili delogintus min de malvirto kaj malfeliĉo; sed nun estas tro malfrue, estas tro malfrue !

- Neniam estas tro malfrue, diris Rozo, por pento kaj pekliberigo.

- Ho ! Jes, ekkriis la juna knabino submetata al la turmentoj de sia konscienco, estas tro malfrue ! Mi nun ne kapablas forlasi lin ! Mi ne volas kaŭzi lian morton !

- Kiel vi povus kaŭzi ĝin ? demandis Rozo.

- Nenio kapablus savi lin, diris Nancio, se mi dirus al aliaj tion kion mi rakontis al vi. Se mi kaptigus ilin, lia morto estus certa ! Li estas la plej decidita… kaj li plenumis tiajn abomenaĵojn !

- Ĉu eblus, ekkriis Rozo, ke pro tia viro vi rezignus la esperon de pli bona vivo kaj la certecon de tuja liberiĝo ? Ĉi tio estas frenezo !

- Mi ne scias tion kio ĝi estas, respondis la juna knabino; sed tio kio estas certa, estas ke tiel estas, kaj mi ne estas la sola tiel. Estas centoj same mizeraj, same damaĝitaj kiel mi. Necesas ke mi reiru. Mi ne scias ĉu Dio volas puni min pro la malbono kiun mi faris… sed io allogas min al ĉi tiu viro, malgraŭ la suferoj kaj mistraktadoj kiujn li suferigas min. Kaj, eĉ se mi devus morti per lia mano, mi denove irus rekuniĝi kun li.

- Kion fari ? diris Rozo. Mi tamen ne devas lasi vin tiel reiri.

- Jes, fraŭlino; vi devas tion kaj vi lasos min foriri, respondis la juna knabino ekstarante. Vi ne retenos min, ĉar mi fidis vian bonecon sen postuli ĵuron, kiel mi povintus fari tion.

- Kian uzon vi tiam volas ke mi faru per viaj riveladoj ? diris Rozo. Necesas penetri ĉi tiun misteron; alie, kiel la sekreto kiun vi konfidis al mi, povus esti utila al Olivero kiun vi volas servi ?

- Vi devas havi iun por fari konfidencon, amikon kiu kapablos konsili vin ?

- Sed kien mi povos revidi vin se necese ? demandis Rozo. Mi ne volas scii kie loĝas ĉi tiuj forlogaj homoj… sed diru al mi kiam kaj kien mi povos revidi vin.

- Nu, diris la juna knabino, ĉu vi volas promesi al mi fidele konservi mian sekreton kaj veni sola aŭ akompanata de via konfidenculo, kondiĉe ke oni ne gvatu min, ke oni ne sekvu min ?

- Mi ĵuras tion al vi, respondis Rozo.

- Ĉiujn dimanĉojn vespere, diris senhezite la juna knabino, de la dekunua ĝis noktomezo, mi promenos sur la ponto de Londono, se mi ankoraŭ vivas !

- Atendu ankoraŭ momenton, interrompis Rozo vidante la junan knabinon hasti por atingi la pordon. Pripensu denove pri via situacio kaj pri la okazo kiu sin prezentas al vi por eskapi el tio. Vi rajtas ĉiujn miajn simpatiojn, ne nur ĉar vi mem venis fari al mi ĉi tiun konfidon, sed ankoraŭ ĉar vi estas virino preskaŭ definitive perdita. Ĉu vi volas rekuniĝi kun ĉi tiu bando de ŝtelistoj, kaj ĉefe kun ĉi tiu viro, kiam unu vorto, ununura vorto povas savi vin ? Kia do estas la nerezistebla ĉarmo kiu altiras vin al tiu socio por alligi vin al vivo de malhonoro kaj de mizero ? Kio ! Mi ne trovos en via koro la plej etan senteman fibron ! Mi trovos nenion kiu povu deŝiri vin de ĉi tiu terura ensorĉiteco !

- Kiam junaj fraŭlinoj tiel belaj, tiel bonaj kiel vi, donas sian koron, firme daŭrigis Nancio, la amo povas kuntiri ilin malproksimen. Jes, ĝi povas kuntiri vin mem, kiu havas hejmon, amikojn, admirantojn, ĉion kio povas ĉarmi. Kiam virinoj kiel mi, kiuj ne havas alian certan rifuĝejon ol ĉerkon, ne alian amikon dum malsano aŭ morto ol la servistinojn de kadukulejo; kiam ĉi tiuj virinoj fordonis sian malpuran koron al viro; kiam ĉi tiu viro rolas kiel gepatroj, kiel hejmo, kiel amikoj; kiam ĉi tiu amo ĵetis lumon sur ilia mizera ekzistado, kiu povas esperi resanigi ilin ? Kompatu nin, fraŭlino… kompatu nin esti ankoraŭ virinoj pro ĉi tiu sento, kompatu nin ĉar terura juĝo ŝanĝiĝis en turmentojn kaj suferojn, tio kio devis esti nia konsolo kaj nia fiereco.

- Nu, diris Rozo post momento de silento, vi certe ja akceptos iom da mono kiu permesos al vi vivi honeste… almenaŭ ĝis kiam ni revidos unu la alian ?

- Ne, eĉ unu pencon, rebatis la juna knabino adiaŭante per la mano.

- Ne forpuŝu tion kion mi volas fari por helpi vin, diris Rozo kun bonkora gesto. Mi ŝatus esti utila al vi.

- La plej bona rimedo por utili al mi, diris Nancio tordante al si la manojn, estus forŝiri mian vivon per ununura bato. Mi ĉi-vespere sentis pli kruele ol iam mian tutan hontindecon, kaj ne morti en la sama infero kie mi pasigis mian vivon, jam estus io. La ĉielo benu vin, bonan fraŭlinon, kaj sendu al vi tiom da feliĉo, kiom mi venigis sur min honton !

Dirante ĉi tiujn vortojn, la malfeliĉulino singultis. Ŝi eliris, lasante Rozon ĉagrenita de ĉi tiu stranga interparolado. Ŝi kredis sin la ludilon de sonĝo; ŝi refalis sur seĝon kaj provis kolekti siajn konfuzajn pensojn.

Last edited: 14/06/2024

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment