Ĉapitro XLI

Kiu montras ke surprizoj estas kiel malfeliĉoj; ili neniam okazas solaj.

Rozo, necesas konfesi tion, estis en eksterordinare malfacila situacio. Samtempe kiam ŝi sentis la plej viglan deziron demeti la vualon kiu envolvis la historion de Olivero, ŝi ne povis ne religie konservi kaŝitan la konfidon kiun ĉi tiu mizera virino kun kiu ŝi ĵus babilis, transdonis al ŝia honesteco de simplanima kaj senmalica fraŭlino. La paroloj de ĉi tiu virino, ŝiaj manieroj, cetere tuŝis la koron de Rozo Majlio. La deziro kiun ŝi havis, por revenigi al pentado kaj espero ĉi tiun malfeliĉan estulinon, konfuziĝis en ŝia koro kun la amo kiun ŝi dediĉis al juna Olivero, kaj ĉi tiu deziro estis nek malpli arda, nek malpli sincera.

Ni decidis resti nur tri tagojn en Londono antaŭ ol ekveturi por iri pasigi kelkajn semajnojn en malproksima marhaveno. Ni ankoraŭ estis dum la unua tago, noktomezo estis sononta. Kia decido elekti en templimo de dudek kvar horoj ? Aliflanke, kiel prokrasti la vojaĝon sen veki suspekton ?

Sro Losberno estis kun Rozo kaj ŝia onklino, kaj devis ankoraŭ resti dum la du sekvontaj tagoj. Sed Rozo tro bone konis la impeteman karakteron de tiu ĉi bonega amiko. Ŝi ne povis maski al si kun kia kolero li ekscius la detalojn de la forrabo de Olivero. Kaj plie, kiel konfidi al li ĉi tiun sekreton, sen havi iu por helpi ŝin en ŝiaj preĝoj favore al la kompatinda virino ? Ĝi estis tiom da kialoj por ankaŭ preni la plej detalemajn antaŭzorgojn antaŭ ol konfidi ion al Sino Majlio, kiu certe tuj interparolintus pri tio kun la bona kuracisto. Koncerne konsulti juriston, eĉ se ŝi scius la proceduron, ĝi estis rimedo al kiu oni ne devis pensi, pro la samaj kialoj. Dum momento, venis al ŝi la ideo sin konfidi pri tio al Henriko; sed ĉi tiu penso vekis la memoron pri ilia lasta intervidiĝo; ŝi ne kredis ke ŝi indis revoki lin, ĉar (kaj ĉe ĉi tiu penso ŝiaj okuloj malsekiĝis de larmoj) li povis esti lerninta forgesi ŝin kaj vivi pli feliĉa sen ŝi.

Malkvieta pro ĉi ĉiuj pripensoj kaj malakceptanta ĉiun rimedon, laŭmezure kiel ĝi sin prezentis al ŝia menso, Rozo pasigis la nokton sen dormi, turmentata de mil zorgoj. La morgaŭon, zorge pripensinte, kaj ne plu sciante kion fari, ŝi decidiĝis konsulti Henrikon.

- Se estas dolorige por li reveni ĉi tien, ŝi pensis, tio estos ankoraŭ pli doloriga por mi vidi lin ĉi tie. Sed ĉu li revenos ? Eble ne. Kiu scias ĉu li ne nur kontentiĝos skribi ? Aŭ, supozante ke li mem venos, ĉu li ne evitos renkonti min, kiel li faris kiam li foriris ? Mi neniam kredintus tion, sed tio eble estis pli bona por ni ambaŭ.

En ĉi tiu momento, Rozo faligis sian plumon kaj sin deturnis, kvazaŭ ŝi timus lasi vidi siajn larmojn de la folio mem kiu estis fariĝonta la fidela sendito de ŝia sekreto.

Jam plurfoje ŝi prenis kaj demetis sian plumon, faris kaj refaris en sia kapo la unuan linion de sia letero sen skribi eĉ unu vorton, kiam Olivero, kiu promenis tra la stratoj, akompanata de Sro Ĝilo, eniris kurante en la ĉambron kaj tute senspira. Lia ekscitiĝo ŝajnis aŭguri novan kaŭzon de alarmo.

- Mia Dio ! Kio okazas ? Kial ĉi tiu konsternita mieno ? demandis Rozo renkont-irante al li.

- Mi ne scias, sed ŝajnas al mi ke mi sufokas, rebatis Olivero. Bona Dio ! Kiam mi pensas ke mi finfine revidos lin kaj ke vi havos certan pruvon ke ĉio kion mi diris al vi, estis la vero !

- Mi neniam kredis ke vi diris al mi aliaĵon ol la veron, diris Rozo provante trankviligi lin. Sed plie, kio estas ? Pri kiu vi volas paroli ?

- Ha ! La sinjoron ! Vi scias… diris Olivero, apenaŭ artikulaciante la vortojn; vi bone scias, la sinjoron kiu estis tiel bona por mi, Sron Brunsubon, pri kiu ni tiom ofte parolis…

- Kie vi vidis lin ?

- Li elveturiĝis, daŭrigis Olivero disverŝante feliĉajn larmojn, kaj li eniris en domon. Mi ne povis paroli kun li… Mi ne povis paroli kun li ĉar li ne vidis min, kaj ĉar mi tiel forte tremis, tiel forte ke mi ne plu sentis sufiĉe da forto por iri ĝis li. Sed Ĝilo demandis por mi, ĉu fakte estis tie kie li loĝis. Oni respondis jes. Prenu, diris Olivero malfermante paperĉifaĵon, jen lia adreso… Mi tuj kuros tien. Ho Dio mia ! Dio mia, kiam mi estos antaŭ li, kaj kiam mi denove aŭdos lian voĉon, kio mi fariĝos ?

Rozo, tute konfuzita de ĉi tiuj paroloj kaj de ĉi tiuj nekoheraj ekkrioj de ĝojo, legis la adreson, "strato Kravenon en la Strando, kaj promesis al si tuj utiligi ĉi tiun malkovron.

- Nu, rapide, ŝi diris, oni iru serĉi fiakron, kaj pretiĝu por akompani min. Mi estos kun vi post minuto. Mi nur iras informi mian onklinon ke ni eliros dum unu horo, kaj estu preta kiel eble plej rapide.

Olivero volontege akceptis, kaj post malpli ol kvin minutoj, Rozo kaj li estis sur la vojo al strato Kraveno. Kiam ili alvenis, Rozo lasis Oliveron en la veturilo, sub la preteksto prepari la maljunulon por akcepti lin. Poste, sendante sian karton per la servisto, ŝi petis vidi Sron Brunsubon por urĝaj aferoj. La servisto baldaŭ revenis por diri al ŝi supreniri. Rozo sekvis lin al la supra etaĝo, kie ŝi estis prezentata al maljuna sinjoro kun agrabla aspekto kaj surhavanta botelverdan vestaĵon. Ĉe mallonga distanco sidis alia maljunulo surhavanta gamaŝojn kaj kuloton el nankeno. Li ne havis tre agrablan aspekton, tiu ĉi, liaj du manoj sin apogis sur dika irbastono, kaj lia mentono sur siaj du manoj.

- Ha ! mia Dio ! Mi petas pardonon al vi, fraŭlino, diris la sinjoro kun la botelverda vestaĵo, kiu rapide ekstaris, salutante ŝin per la plej alta ĝentileco… Mi pensis trakti kun iu entrudulo kiu… Bonvolu pardoni min. Sidigu vin, bonvolu.

- Sro Brunsubo, mi supozas, sinjoro, diris Rozo promenigante sian rigardon de la pantalono el nankeno al la botelverda vestaĵo.

- Fakte ĝi estas mia nomo; sinjoro estas mia amiko, Sro Grimŭigo. Grimŭigo, ĉu vi bonvolus lasi nin dum kelkaj minutoj ?

- Mi kredas, interrompis fraŭlino Majlio, ke en la nuna stato de la afero, sinjoro povas sen ĝeno ĉeesti dum nia intervidiĝo. Se mi estas bone informita, li konas la aferon kiun mi deziras paroli kun vi.

Sro Brunsubo klinis la kapon. Pri Sro Grimŭigo, li stariĝis rigida kiel sia irbastono, riverencis kaj ne malpli rigide refalis sur sian seĝon.

- Mi certe surprizos vin, diris Rozo nature embarasata, sed vi jam montris multe da bonkoreco kaj da grandanimeco por juna infano kiun mi amas, kaj mi certas eksciti vian intereson donante al vi liajn novaĵojn.

- Ha bone ! diris Sro Brunsubo.

- Mi volas paroli pri Olivero Tvisto, rebatis Rozo. Vi sciis kiel…

Apenaŭ Rozo lasis eskapi el siaj lipoj la nomon de Olivero Tvisto, ke Sro Grimŭigo, kiu ŝajnigis absorbiĝi en legadon de folianto metita sur la tablo, refermis ĝin kun laŭta bruo kaj refalis sur la dorson de sia seĝo, vidigante sur sia vizaĝo neniun alian esprimon ol tiu de la plej granda konsterno. Longe li restis kun senmova okulo; poste, kvazaŭ li hontus pro perfidi tiel fortan emocion, li faris, por tiel diri, konvulsian penon por firmigi sin en sia unua sinteno. Tiam li fikse rigardis antaŭ si kaj aŭdigis longan kaj obtuzan siblon kiu, anstataŭ disvastiĝi tra la spaco, iris morti en la plej sekretaj profundoj de lia stomako.

Sro Brunsubo ne estis malpli surprizata, sed lia miro ne perfidiĝis per tiel strangega maniero. Li proksimigis sian seĝon al fraŭlino Majlio kaj diris al ŝi :

- Mi petegas vin, mia kara fraŭlino, lasu flanken ĉi tiun bonecon, ĉi tiun bonvolemon pri kiu vi parolas, kaj kiun ĉiu alia persono ignoras. Se vi povas doni pruvojn kiuj kapablus ŝanĝi la malfavoran opinion kiun mi ricevis pri la kompatinda infano, je la nomo de la ĉielo ! donu ilin al mi rapidege.

- Li estas malbona fiulo, mi manĝus mian kapon, li estas malbona fiulo, grumbletis inter siaj dentoj Sro Grimŭigo senpasieme kiel ventroparolanto.

- Li estas nobla kaj sindonema animo, diris Rozo, ruĝiĝante, kaj Tiu kiu opiniis oportune sendi al li provojn super lia aĝo, metis en lian koron sentojn kiuj honorus multajn homojn kiuj estas sesfoje pliaĝaj.

- Mi havas nur sesdek unu jarojn, bonvolu, diris Sro Grimŭigo ankoraŭ senpasia. Kaj ĉar, krom se la diablo enmiksiĝus, via Olivero ne estas malpli ol dekdujara, mi ne vidas al kiu oni povas apliki vian observadon.

- Ne atentu pri mia amiko, fraŭlino Majlio, diris Sro Brunsubo, li ne pensas tion kion li diras.

- Jes vere, grumblis Sro Grimŭigo.

- Ne, li ne pensas tion, diris Sro Brunsubo malpacience ekstarante.

- Mi manĝus mian kapon, ke mi pensas tion, denove grumblis Sro Grimŭigo.

- Li tiam vere meritus ke oni rompu al li lian kapon, diris Sro Brunsubo.

- Ha ! Ĉifoje, vere estus tre scivolema vidi tion, respondis Sro Grimŭigo frapante la plankon per sia irbastono.

Alvenintaj al ĉi tiu punkto, la du maljunaj amikoj prenis ĉiu siaflanke pinĉaĵon da tabako; post kio ili interŝanĝis manpremon, laŭ sian senŝanĝan kutimon.

- Nun, fraŭlino Majlio, diris Sro Brunsubo, ni revenu al la temo kiu tiel forte interesas vian bonan koron. Bonvolu rakonti al mi tion kion vi scias pri la kompatinda infano. Permesu, tamen, ke mi antaŭe diru al vi ke mi elĉerpis ĉiujn rimedojn por malkovri lin, kaj ke, ekde mia foresto el ĉi tiu lando, la unua impreso kiun li trudis al mi kaj kiun li estis instigita de siaj komplicoj por ŝteli min, konsiderinde ŝanĝiĝis.

Rozo, kiu trovis tempon rekolekti siajn pensojn, simple rakontis kaj per kelkaj vortoj ĉion kio okazis al Olivero ekde kiam li forlasis la domon de Sro Brunsubo. Ŝi tamen sin detenis rakonti speciale al ĉi tiu ĝentlemano la riveladojn de Nancio, kaj ŝi finis certigante lin, ke la nura malĝojo de la infano, ekde pluraj monatoj, estis ne povi renkonti lian tiaman bonfaranton kaj amikon.

- Laŭdata estu Dio ! diris la maljuna ĝentlemano, tio estas granda feliĉo por mi, vere granda feliĉo. Sed vi ne jam diris al mi kie li nun estas, fraŭlino Majlio. Pardonu al mi ĉi tiun riproĉon, sed kial ne venigi lin ?

- Li atendas ĉe la pordo, en veturilo, respondis Rozo.

- Ĉe mia pordo ! ekkriis la maljuna ĝentlemano.

Kaj jen li, sin ĵetante el la ĉambro, malsuprenkurante en la ŝtuparo. Fulmrapide li estis sur la piedbreto, kaj baldaŭ en la veturilo.

Kiam la pordo de la ĉambro refermiĝis malantaŭ li, Sro Grimŭigo levis la kapon kaj, sin apogante sur la dorsapogilon, faris sur unu el la seĝpiedoj tri turnoj sur si mem, helpata de la tablo kaj de sia irbastono. Plenuminte ĉi tiun movon, li stariĝis, faris lampaŝe dekdukelkfoje la ĉirkaŭo de la ĉambro kaj, subite haltante antaŭ Rozo, li senceremonie kisis ŝin.

- Ŝŝ ! li diris vidante la fraŭlinon ekstari tute timanta pro ĉi tiu stranga procedo, ne timu, etulino. Mi estas sufiĉe maljuna por esti via avo. Vi estas afabla fraŭlino. Mi amas vin. Sed jen ili.

Efektive, ĝuste kiam per lerta direktoŝanĝo de maldekstre dekstren, li denove sidiĝis sur sian seĝon, Sro Brunsubo revenis akompanata de Olivero, al kiu Sro Grimŭigo faris varman akcepton. Kaj se la gratifiko de ĉi tiu momento estintus la sola rekompenco por ŝiaj tutaj maltrankviloj kaj ŝiaj tutaj zorgoj rilate al Oliver, Rozo Majlio estintus bone rekompencita.

- Sed, pri tio, estas ankoraŭ iu kiun ne devas esti forgesita, eligis Sro Brunsubo kiu sonorigis. Sendu diri al Sino Bedŭino ke ŝi venu, bonvolu.

La maljuna mastrumistino rapidis al ĉi tiu alvoko kaj, riverencinte ĉe la pordo, ŝi atendis ordonojn.

- Nu ! Vi do fariĝas ĉiutage pli kaj pli blinda, Bedŭino ? diris Sro Brunsubo per abrupta tono.

- Jes, sinjoro, respondis la maljunulino. Je mia aĝo, la vidado ne pliboniĝas.

- Tio ne estas nova, tio kion vi nun diras al ni, rebatis Sro Brunsubo. Nu ! Surmetu viajn okulvitrojn; mi volas vidi ĉu vi divenos kial mi alvokis vin.

La maljunulino komencis traserĉi dum kelka tempo en sian poŝon por trovi siajn okulvitrojn; sed Olivero, en sia malpacienco, ne sukcesis atendi la finon de ĉi tiu nova travivaĵo, kaj obeante al sia unua impulso, li sin ĵetis en ŝiajn brakojn.

- Dio pardonu min ! ekkriis la maljunulino kisante lin, li estas mia bona infaneto !

- Mia bona kaj malnova amikino ! ekkriis Olivero.

- Mi bone sciis ke li estis revenonta, diris la maljunulino tenante lin en siaj brakoj. Kiel li aspektas bonfarta ! Ĉu oni ne dirus, vidante lin tiel bone vestita, ke li estas eta sinjoro ? Kie do vi iris dum ĉi tiu tuta tempo ? Li ĉiam havas la saman dolĉecon de fizionomio, sed malpli palan ! La saman bonecon en la okuloj, sed malpli malgaja ! Mi neniam forgesis ilin, liajn okulojn, nek lian bonan vizaĝon, nek lian afablan rideton. Ĉiutage mi imagis lin, ĉi tiun karan etulon, apud miaj aliaj infanoj kiuj mortis ! Mi tiam estis ankoraŭ juna !

Dum ĉi tiu tempo, jen ŝi malproksimiĝis de Olivero por mezuri kiom multe li kreskis, jen ŝi brakumis lin kontraŭ sia brusto, ame trapasante la manojn tra liaj haroj, laŭvice ridante kaj plorante, kliniĝanta super lia ŝultro.

Sro Brunsubo, lasante Sinon Bedŭinon kaj Oliveron laŭplaĉe babili, iris en alian ĉambron, kaj tie li eksciis de Rozo ĉiujn detalojn rilate al ŝia intervidiĝo kun Nancio, detalojn kiuj kaŭzis al li grandan surprizon samtempe kun grandan maltrankvilon. Rozo klarigis kial, unuatempe, ŝi ne volis konfidi la sekreton al Sro Losberno. Sro Brunsubo juĝis ke ŝi prudente agis, kaj tuj decidis serioze interparoli kun la inda kuracisto pri ĉi tiu temo. Volante kiel eble plej baldaŭ plenumi ĉi tiun planon, li decidis ke li iros al la hotelo dum la mateno kaj ke Sino Majlio estos zorge informata pri ĉio kio okazos. Ĉi tiujn antaŭfarojn aranĝitajn, Rozo kaj Olivero revenis al la domo.

Rozo neniel troigis la verŝajnan koleron de la bona kuracisto, ĉar la rakonto de Nancio estis apenaŭ raportita al li, kiam li eligis terurajn minacojn kaj malbenojn. Li minacis fari ŝin la unuan viktimon de la kombinita inĝenieco de Sroj Klaĉjo kaj Dufo; poste li surmetis sian ĉapelon por tuj iri serĉi la helpon de ĉi tiuj indaj personoj. Verŝajnas ke en sia unua eksplodo, li plenumintus sian planon, sen pripensi eĉ momenton pri la konsekvencoj, se li ne estintus retenata, unue de la pojno de Sro Brunsubo, tiel forta kaj tiel kolerema kiel li, kaj due, de vico da argumentoj kaj da rezonadoj destinataj por igi lin forlasi tian frenezon.

- Do kion diable vi volas ke ni faru ? diris la impeta kuracisto, kiam ili kuniĝis kun la du sinjorinoj. Krom se ni uzus nian tempon por voĉdoni dankojn al ĉi tiu bando de geŝtelistoj kaj por petegi ilin bonvoli akcepti ĉiun cent sterlingajn pundojn aŭ ĉion kion vi volos, kiel etan signon de nia estimo kaj tre malfortan pruvon de nia dankemo pro ilia bonkoreco rilate al Olivero !

- Ne, ne, mi ne diras tion, rebatis ridante Sro Brunsubo, sed necesas al ni agi kun sereneco kaj singardemo.

- Kun sereneco kaj singardemo ! ekkriis la kuracisto. Mi sendus por vi ĉiujn tiujn homojn al…

- Sendu ilin kien vi volos, interrompis Sro Brunsubo, ne estas malpli vere ke necesas demandi al si, ĉu sendante ilin kien vi diras, ni atingos nian celon.

- Kian celon ? demandis la kuracisto.

- Ĉu ni konos la gepatrojn de Olivero ? Ĉu li povos retrovi la heredaĵon de kiu li estis fraŭde senigita, supozante ke ĉi tiu rakonto estas aŭtentika ?

- Ha ! Estas ĝuste ! diris Sro Losberno malvarmetigante sian frunton per sia poŝtuko. Mi jam ne plu pensis pri tio.

- Vi vidas ! daŭrigis Sro Brunsubo. Ni lasu ĉi tiun kompatindan knabinon tute flanken, se vi volas, kaj ni supozu ke eblu al ni, sen kompromiti ŝin, voki ĉiujn ĉi friponojn antaŭ tribunalon; nu ! poste, al kio tio utilos al ni ?

- Almenaŭ pendigi iujn el ili, laŭ ĉia probableco, diris la kuracisto, kaj punekzili la aliajn.

- Bonege ! rebatis Sro Brunsubo ridetante, sed kun la tempo ili ja sukcesos tion sen ni, kaj intertempe, se ni avertas ilin, ŝajnas al mi ke ni agos kiel Donkiĥoto, rekte kontraŭe al niaj interesoj, aŭ, tio kio same efikas, kontraŭe tiuj de Olivero.

- Kiel tio ? demandis la kuracisto.

- Certas ke ni renkontos grandajn malfacilaĵojn por zorge ekzameni ĉi tiun misteron, ĝis kiam ni senmaskos ĉi tiun Monkson. Nu, ni povas sukcesi tion nur per artifiko, kaj iam kaptante lin, kiam li ne estos meze de tiuj homoj. Ĉar, ni supozu ke oni arestus lin, ni ne havas pruvojn kontraŭ li; li eĉ ne partoprenis (almenaŭ laŭ nia kono kaj laŭ la ekzameno de la faktoj) en la plej eta rabado plenumita de ĉi tiu bando. Se li ne estos senkulpigita, verŝajnas ke li estos punita maksimume de malliberigo kiel trampo, kaj ke pli poste li persistos en sia silento; tiel ke tiom valorus por ni ke li estus surda, muta, blinda kaj eĉ idiota.

- Nu ! vigle diris la kuracisto, mi tiam revenas por demandi al vi, ĉu vi racie kredas ke ni estas ligitaj per la promeso farita al la juna knabino. Ĉi tiu promeso, mi konfesas tion, estis farita kun la plej bonaj kaj plej lojalaj intencoj; sed reale…

- Bonvolu, kara fraŭlino mia, diris Sro Brunsubo vidante ke Rozo estas respondonta, ni ne diskutu pri ĉi tio; via promeso estos plenumata. Mi ne kredas ke ĉi tio iel ĝenos niajn kombinaĵojn. Sed, antaŭ ol fiksi niajn klopodojn, necesos vidi la junan knabinon, por ekscii de ŝi ĉu ŝi volas konigi al ni ĉi tiun Monkson, kondiĉe kompreneble, ke ni traktu rekte kun li sen la perado de la polico. En la okazo se ŝi ne volus aŭ ne povus doni al ni ĉi tiujn informojn, ni petus al ŝi diri al ni kiujn lokojn li vizitadas, kiaj estas liaj personaĵoj, por ke ni kapablu rekoni lin. Tamen ni ne povos vidi ŝin antaŭ dimanĉo vespere, kaj hodiaŭ estas mardo. Mi opinias ke ĝis tiam ni restu tute trankvilaj, kaj ke ni silentu pri tio, eĉ antaŭ Olivero.

Kvankam ĉi tiu prokrasto de kvin longaj tagoj grimacigis Sron Losbernon, li trude konsentis ke ne estis pli bona decidiĝo por preni, kaj ĉar Rozo kaj Sino Majlio tute samopiniis kiel Sro Brunsubo, la propono de ĉi-lasta estis unuvoĉe akceptita.

- Mi ŝatus, diris Sro Brunsubo, peti konsilon de mia amiko Grimŭigo. Li estas stranga homo, sed eksterordinare ruzega, kiu povus esti al ni tre utila. Mi devas diri ke li studis juron kaj ke, se li forlasis la advokatecon, tio estis nur ĉar li naŭziĝis pro havi en dudek jaroj nur unu klienton kaj unu proceson. Ĉu ĉi tio estas titolo aŭ ne por via rekomendo, mi lasas tion al via juĝado.

- Mi ne havas kontraŭdiron por fari, diris la kuracisto, kondiĉe ke vi permesu al mi ankaŭ konsulti mian amikon.

- Nu, rebatis Sro Brunsubo, necesas voĉdoni. Kiu estas ĉi tiu amiko ?

- La filo de sinjorino kaj la malnova amiko de fraŭlino, diris la kuracisto montrante Sinon Majlion kaj ĵetante al la nevino esprimplenan rigardon.

Rozo fariĝis purpura, sed ŝi aŭdigis nenian kontraŭdiron; eble ŝi havis la senton de sia senpotenca malplimulto. Henriko Majlio kaj Sro Grimŭigo estis deklaritaj membroj de la komitato.

- Kompreneble, diris Sino Majlio, ni ne moviĝos el Londono dum restos iom da espero de sukceso en niaj esploradoj. Mi ŝparos nek penojn nek monon por atingi la celon kiun ni planis, kaj eĉ se ni devos resti ĉi tie dum unu jaro, mi ne bedaŭros tion, dum vi certigos al mi ke ĉia espero ne estas perdita.

- Bone ! daŭrigis Sro Brunsubo. Nun kiam mi vidas sur ĉiuj vizaĝoj ĉirkaŭ mi la deziron demandi al mi unue kial neeblis al mi klarigi la misteron, kaj poste kial mi tiel subite forlasis la reĝlandon, mi petas meti kiel kondiĉon ke oni direktos al mi neniun demandon ĝis la momento kiam mi opinias taŭga klarigi min rakontante mian propran historion. Kredu min, mi havas bonajn kialojn por tiel agi, alie mi povus veki esperojn nerealigeblajn, aŭ pliigi la jam tiel multaj malfacilaĵojn kaj elreviĝojn. Nu ! Oni ĵus sciigis ke la vespermanĝo estas servita, kaj Olivero kiu estas tute sola en la apuda ĉambro, imagos ke ni enuiĝis pri lia kompanio kaj ke ni kaŝe preparas ian nigran komploton por denove forlasi lin.

Dirante ĉi tiujn vortojn, la maljunulo proponis sian brakon al Sino Majlio kaj kondukis ŝin en la manĝoĉambron. Sro Losberno sekvis ilin kun Rozo, kaj la kunsido estis finita.

Last edited: 15/06/2024

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment