Ĉapitro XLII
Malnova konato de Olivero donas mirigajn pruvojn de genieco
kaj fariĝas publika famulo en la ĉefurbo.
La vesperon mem kiam, obeante al la voĉo de sia koro, Nancio, dormiginta Sikeson, iris ĉe Rozon Majlion, du homoj antaŭeniris al Londono per la granda vojo de la Nordo. La cetero de nia rakonto postulas ke ni iom atentu ilin.
Ili estis viro kaj virino, aŭ pli ĝuste masklo kaj ino. Ĉar la unua estis unu el tiuj longaj, senkarnaj, maldikaj, ostecaj estuloj al kiuj estas malfacile doni aĝon; kiam ili estas infanoj, oni rigardus ilin kiel plenkreskuloj kiuj ne sukcesis tute kreski, kaj kiam ili estas viroj, oni kredus vidi infanojn iom altaj laŭ ilia aĝo. La virino estis juna, sed firma kaj fortika, se juĝante per la dikega pakaĵo alkroĉita sur ŝia dorso. Lia kunulo ne havis tiel pezan ŝarĝon por porti; lia pakaĵo konsistis en eta pakaĵo envolvita en malbona poŝtuko kaj pendanta sur lia ŝultro ĉe la fino de bastono. Dank'al ĉi tiu malpeza ŝarĝo, kaj ankaŭ al la supermezura longeco de siaj kruroj, li facile antaŭeniris je pluraj paŝoj antaŭ sia kunulino, kaj sin turnante de tempo al tempo kun movo de malpacienco, li ŝajnis riproĉi al ŝi ŝian malrapidecon kaj instigi ŝin rapidigi sian paŝadon.
Ili tiel sekvis la pulvoran vojon, ne atenti pri la objektoj kiuj sin prezentis al ilia vido, kaj movis sin nur por lasi lokon al la poŝtaj kaleŝoj venantaj el la urbo. Kiam ili prenis Altpordego, la vojaĝanto haltis kaj abrupte kriis al sia kunulino :
- Nu do ! Ĉu vi ne bone fartas ? Kia pigrulino vi estas, Ĉarloto !
- Estas ankaŭ ke mi havas grandan ŝarĝon ! diris la virino antaŭenirante elĉerpita de laceco.
- Grandan ŝarĝon ! Kion vi kantas al mi ? Vi do estas bona por nenio ? respondis la vojaĝanto ŝanĝante de ŝultro sian pakaĵeton. Kion ! Jen vi denove haltanta… Diru al mi iomete, ĉu ne estas kialo por perdi paciencon.
- Ĉu estas ankoraŭ for ? demandis la virino sin apogante kontraŭ benkon kun la vizaĝo ŝviteganta.
- Ankoraŭ for ? Nu ! Jen tie kie vi estas, diris la alta senkarnulo montrante al ŝi per la fingro etenditan mason antaŭ si, ĉu vi vidas tien, ĉi tiun lumigadon ? Nu, ĝi estas la lumigado de Londono !
- Restas ankoraŭ almenaŭ du plenaj mejloj, diris la virino kun dolorplena mieno.
- Se estus du aŭ dudek el ili, kio tio gravas ? diris Noa Argilturo (ĉar estis li). Nu ! Antaŭeniru, aŭ mi avertas vin ke vi ricevos severan piedbaton.
Ĉar kolero eĉ pli ruĝigis la nazon de Noa, kaj ĉar parolante li transiris la straton, preta por plenumi sian minacon, la virino ekstaris sen diri ion ajn kaj dolore sekvis lin.
- Kie vi planas tranokti, Noa ? ŝi demandis post farinte cent paŝojn.
- Ĉu mi scias, rebatis la alia kiun la paŝado faris kolerema ?
- Proksime de ĉi tie, mi esperas, diris Ĉarloto.
- Ne, fulmotondro ! Ne, ĝi ne estas proksime de ĉi tie, respondis Argilturo. Ne metu tion en vian kapon.
- Kial tio ?
- Ĉar se mi diras ke mi ne volas tion, tio devas sufiĉi. Kaj mi ne volas ke oni venu tedi min per kial kaj per ĉar, diris Sro Argilturo rektiĝante.
- Ne bezonas koleri ! diris lia kunulino.
- Tio ja decus, vere, iri halti ĉe la unua gastejo ekster la urbo ! Tiel do se Sro Bersemo persekutos nin, li devus nur meti sian maljunan nazon ĉe la pordo por vidi nin enŝovi en ĉaron kaj rekonduki ĉe li kun mankatenoj, diris Noa Argilturo per spitema tono. Ne, ne !… Mi enprofundiĝos en la plej mallumajn stratojn, kaj mi haltos nur post esti trovinta la plej kaŝitan truon kiun mi povas renkonti. Kia ŝanco por vi, kara mia, ke mi havas kapon ! Se ni unue ne estus preninta alian vojon por poste rekuniĝi kun ĉi tiu tra la kampoj, estus jam ok tagoj ke vi estus enŝlosita. Mi nur diras tion al vi, stultulino.
- Mi ja scias ke mi ne estas tiel lerta kiel vi, rebatis Ĉarloto, sed tio ne estas kialo por akuzi min pri ĉio kaj diri al mi ke estus mi kiun oni arestus. Se oni enŝlosus min, oni ankaŭ enŝlosus vin, tio certas.
- Estis vi kiu elprenis la monon el la kaseto, vi bone scias tion ! diris Sro Argilturo.
- Mi elprenis ĝin por vi, Noa, respondis Carloto.
- Ĉu mi havas ĝin ? demandis Argilturo.
- Ne, vi fidis min, kaj vi donis ĝin al mi por kunporti, kiel la bona knabo kiun vi estas, diris la virino karesante al li la mentonon kaj pasante sian brakon sub la lia.
Argilturo, fakte, lasis la monon al Carloto. Sed ĉar li ne kutimis stulte kaj blinde fidi al iu ajn, necesas aldoni, por rekoni lian meritojn, ke konfidante ĉi tiun monon al Ĉarloto, li havis celon : li volis, okaze de aresto, ke oni trovu sur ŝi la ŝtelaĵon, por povi pruvi sian senkulpecon kaj konservi elirvojon. Li bone sindetenis, kiel oni pensas tion, klarigi siajn intencojn pri ĉi tiu temo, kaj ili kune daŭrigis amikege sian vojaĝon.
Konforme al sia prudenta sistemo, Argilturo tute senhalte iris ĝis Islingtono, ĉe la gastejo de la Anĝelo. Li prave juĝis, vidante ĉi tiun embarason de preterpasantoj kaj veturiloj, ke li komencis esti en la vera Londono. Haltante nur ĝuste la necesan tempon por vidi kiuj estas la plej homplenaj stratoj, kaj sekve tiujn kiujn li devis plej eviti. Li trairis la straton Sanktan Johanon kaj baldaŭ enprofundiĝis inter la vojo de la Griza Gastejo kaj Smiskampo en la zigzagaj kaj malpuraj stratoj, kiuj faras ĉi tiun kvartalon la plej abomenan rabejon kiu, ĝis nun, spitis la progreson de la civilizacio en la urbo Londono.
Noa Argilturo sekvis ĉi tiujn stratetojn, kuntirante Ĉarloton malantaŭ si. Jen li haltis kun la piedoj en la rojo, por enpreni per unu ekrigardo la fizionomion de ia malfama drinkejo; jen li glitis laŭlonge de la murego, kvazaŭ la domo ŝajnis al li ankoraŭ tro vizitata. Fine, li haltis antaŭ taverno kun pli senvalora aspekto kaj multe pli naŭza ol ĉiuj kiujn li ĝis tiam vidis. Li transiris la straton por bone ekzameni ĝin de la kontraŭa flanko, kaj kompleze sciigis al sia kunulino sian intencon tranokti tien.
- Nu ! Donu al mi la pakaĵon, diris Noa malfarante la ŝultrorimenojn kaj transpasigante ĝin de la ŝultroj de Ĉarloto sur la siajn, kaj ĉefe ne parolu krom se mi diros al vi. Nu, kio estas la nomo de ĉi tiu domo ? Al la t-r-i, al la tri kio ?
- Al la Tri-Lamuloj, diris Ĉarloto.
- Al la Tri-Lamuloj, ripetis Noa, tre bela ŝildo, vere ! Ni iru, nun, sekvu miajn kalkanojn de proksime, kaj ni eniru.
Doninta ĉi tiujn ordonojn, li puŝis per sia ŝultro la krudan pordon, kaj eniris sekvata de Ĉarloto.
Estis ĉe la vendotablo nur eta judo kiu, apoginta sur siaj du kubutoj, estis leganta malpuran ĵurnalon. Li fikse ekrigardis al Noa; tiu ĉi faris same.
Se Noa surmetintus sian vestaĵon de asistato, la grandaj okuloj kiujn ĵetis al li la judo, havus kialon; sed ne, li lasis flanken la vestaĵon kaj la platon. Li surhavis bluzon, do ne estis videbla kialo por tiel veki la atenton en taverno.
- Ĉu estas ĉi tie la Tri-Lamuloj ? demandis Noa.
- Jes, ĝi estas la ŝildo de la domo, rebatis la judo.
- Ni survoje renkontis venante el la kamparo, iun kiu rekomendis ĉi tiun lokon al ni, diris Noa kaj li signis per okulo al Ĉarloto, eble tiom por remarkigi al ŝi la lertan ruzon kiun li inventis, kiom por averti ŝin ke ŝi aŭskultu ĉiujn ĉi sen vidigi surprizon. Ni deziras pasigi nokton ĉi tie.
- Mi ne tute certas ke ĝi eplas, diris Barnejo kiu estis kelnero en ĉi tiu domo. Mi tuj depandos tion.
- Nu ! Dume, jam diru al ni kie estas la ĉambro, kaj servu al ni pecon da malvarma viando kun glaso da biero, ĉu ?
Barnejo enkondukis ilin en ĉambreton ĉe la malantaŭo, kaj servis al ili la petitan viandon. Poste, veninta diri al ili ke oni povis gastigi ilin tiun nokton, li lasis vidalvide tagmanĝi la afablan paron.
Ĉi tiu ĉambro troviĝis malantaŭ la vendotablo kaj kelkajn paŝojn malsupren. Malgranda kurteno kaŝis vitran luketon faritan en la muro, je ĉirkaŭ kvin futojn de la planko. Tiel ke la domanoj povis, iom tirante la kurtenon, rigardi tion kion oni faris en la ĉambro, sen riski esti vidataj, ĉar la luketo troviĝis en malluma angulo kaj tre proksime al dika trabo, malantaŭe kiu la observanto povus facile sin kaŝi. Oni ne nur povis vidi, sed ankaŭ oni povis, almetante la orelon al la vando, tre klare aŭdi la temon de la konversacioj. La mastro de la domo tenis sian okulon direktatan al la vitro ekde kvin minutoj, kaj Barnejo ĵus transdonis respondon al la vojaĝantoj, kiam Fagino, dum profesia rondvizitado, eniris en la butikon por peti novaĵojn pri kelkaj el siaj junaj disĉiploj.
- Ŝŝ, diris Barnejo, estas du frempuloj en la apuda ĉampreto.
- Fremduloj ? ripetis mallaŭte la maljunulo.
- Kaj tre apuzaj, vere ! aldonis Barnejo. Ili benas el la gambaro, sed ili estas kiel vi, aŭ mi tre elalas !
Fagino ŝajnis ricevi ĉi tiujn detalojn kun granda intereso. Li suriris tabureton, zorge almetis sian okulon al la luketo, kaj de ĉi tiu kaŝita pozicio li povis vidi Sron Argilturon, servanta al si pecon da malvarma bovaĵo kaj glason da biero. Li manĝis kaj trinkis laŭ sia plaĉo, donante al Ĉarloto, kiu ilin ricevis sen plendi, nur infinitezimajn dozojn, laŭ la homeopatia sistemo.
- Ha ! Ha ! diris mallaŭte la judo rigardante Barnejon, la mieno de ĉi tiu ulo plaĉas al mi. Li povus esti utila al ni; li jam bonege kapablas regi la knabinon. Silenton ! Estu muta kiel karpo, maljunulo mia, por ke mi aŭdu tion kion ili diras.
La judo denove almetis sian okulon al la luketo kaj, metinta sian orelon al la vando, atente aŭskultis. Liaj trajtoj esprimis insideman scivolemon; oni prenintus lin por maljuna sorĉisto.
- Tial, de nun mi volas esti sinjoro, diris Argilturo etendante siajn krurojn kaj daŭrigante frazon kies komencon Fagino ne aŭdis. Ne, al la diablo kun ĉerkojn, Ĉarloto ! Mi volas esti sinjoro, kaj se vi volas, vi ja povas esti sinjorino.
- Tio sufiĉe plaĉus al mi, Noa, rebatis Ĉarloto, sed oni ne trovas ĉiutage kasetojn por malplenigi aŭ mastrojn por subite forlasi.
- Ni lasu la kasetojn, diris Argilturo, estas multaj aliaj aferoj por malplenigi ol kasetoj !
- Kaj kio do ? demandis lia kunulino.
- Kompreneble ! diris Argilturo ke la biero ekscitis, kaj do la poŝoj ! Kaj la sakoj de la damoj ! Kaj la domoj ! Kaj la poŝtveturiloj ! Kaj la bankoj !
- Sed tio estas tro da laboro por vi sola, etulo mia, diris Ĉarloto.
- Ha ! Mi zorgos konatiĝi kun la profitemulojn, rebatis Noa. Ili scios uzi nin tiel aŭ tiel. Vi mem sola valoras kvindek virinojn. Mi neniam vidis estulinon pli lertan kaj ruzan ol vi kiam mi lasis vin fari.
- Ho ! Kiel estas agrable aŭdi vin tiel paroli ! ekkriis Ĉarloto demetante kison sur la malbelan vizaĝon de sia kunulo.
- Nu ! Tio sufiĉas ! Ne estu tro tenera, pro timo kolerigi min, diris Noa digne liberigante sin de ŝia brakumo. Mi volus esti la estro de iu bando, iom vigle regi ĝin kaj atenti pri ili sen ke ili suspektu tion. Tio sufiĉe taŭgus al mi se estus io por gajni. Se ni povus nur konatiĝi kun kelkaj el tiaj sinjoroj, tio ja valorus tiun bileton de dudek pundoj kiun vi ŝteletis, des pli ĉar ni ne tro scias kiel forigi ĝin.
Post ĉi tiu eldiro de sia opinio, Argilturo rigardis en la bierkruĉon kun petola mieno, skuis la enhavon, faris etan amikecan signon al Ĉarloto kaj englutis gorĝplenon da likvo kiu ŝajnis multe refreŝigi lin. Li pensis engluti alian, kiam la pordo subite malfermiĝis, fremdulo eniris.
Ĉi tiu fremdulo estis Fagino. Lia mieno estis ridetanta, kaj enirante, li faris la plej ĉarman salutgeston. Sidiĝinte ĉe apudan tablon de la du vojaĝantoj, li petis al Barnejo servi al li trinkaĵon.
- Belan vesperon, sinjoro ! Sed iom malvarman por la sezono, diris Fagino frotante al si la manojn. Ĉu vi alvenas el la kamparo, laŭ tio kion mi vidas, sinjoro ?
- Per kio vi vidas tion ? diris Noa.
- Ni ne havas en Londono tiom da polvo kiom tio, rebatis la judo montrante per la fingro la ŝuojn de Noa, poste tiujn de lia kunulino kaj poste la du pakaĵojn.
- Vi estas diable sagaca ! diris Noa. Ha ! Ha ! Ĉu vi aŭdas tion, Ĉarloto ?
- Necesas ja esti tia, kara mia ! diris la judo mallaŭtigante la voĉon. Estas tiel kiel mi diris tion al vi !
La judo, farante ĉi tiun rimarkon, donis al si per la montrofingro de sia dekstra mano eta frapeton sur la nazon. Noa provis imiti la saman geston; sed, pro la nesufiĉeco de sia nazo, li ne tute sukcesis. Tamen Fagino vidis en ĉi tiu provo la intencon esprimi ke li tute samopiniis kiel li, kaj tre ĝentile pasigis la likvoron kiun Barnejo ĵus servis al li.
- Tio ja estas iom malkruda, diris Argilturo ŝmacante per la lipoj.
- Sed ĝi estas multekosta ! diris la judo. Tiu kiu volas ĉiutage trinki ĝin, devas malplenigi, sen laciĝo, kasetojn, poŝojn, sakojn de damoj, domojn, poŝtveturilojn kaj eĉ bankojn.
Ĉe tiuj vortoj, evidente eltiritaj el siaj propraj rimarkoj, Argilturo, kun konfuzitaj trajtoj kaj kovrita de morta paleco, rigardis kun timo la judon kaj Ĉarloton.
- Timu nenion, amiko, diris Fagino, proksimigante sian seĝon al la lia. Ha ! Ha ! Estas bonŝance ke estas nur mi kiu aŭdis vin. Jes, tio vere estas ŝanco !
- Ne estis mi kiu prenis ĝin, balbutis Noa kaj ĉifoje li ne plu etendis la krurojn kiel sendependa ĝentlemano, sed li laŭeble metis ilin sub sian seĝon. Estis ŝi kiu prenis la monbileton. Vi ankoraŭ havas ĝin, ĉu ne, Ĉarloto ?… Vi bone scias ke vi havas ĝin.
- Ne gravas kiu prenis la monon aŭ kiu havas ĝin, amiko ! rebatis Fagino ĵetante tamen penetreman rigardon al la juna knabino kaj al la du pakaĵoj. Ankaŭ mi laboras en ĝi kaj mi amas vin des pli bone pro tio.
- En kio vi laboras ? demandis Argilturo kiu reakiris iom da memfido.
- Mi laboras en tiaspeca komerco, kaj ankaŭ la homoj de la domo, diris Fagino. Vi ĝuste trafis tion kion vi bezonas, kaj vi estas ĉi tie tiel sekura kiel eblas. Ne ekzistas pli sekura loko en Londono ol la Tri-Lamuloj… ĉefe kiam mi faras miajn disponojn por tio… Vi plaĉas al mi, vi kaj la fraŭlino; tial, vi havas nenion por timi, tio estas komprenita; estu sen maltrankvilo.
Se la menso de Argilturo estis pli trankvila post ĉi tiuj vortoj, lia korpo certe ne estis tia. La kompatinda knabo sin turnis kaj turniĝadis, prenis plej strangajn poziciojn kaj senĉese rigardis sian novan amikon kun mieno de malfido kaj timo.
- Mi plie aldonos, diris la judo post esti trankviligante Ĉarloton farante al ŝi signetojn de amikeco kaj kuraĝigo, ke mi havas amikon kiu povos, mi pensas, kontentigi vian deziron kaj meti vin sur la bonan vojon. Vi nature elektos la fakon kiu plej bone konvenos al vi por komenci, kaj mia amiko informos vin pri la aliaj.
- Ŝajnas ke vi serioze parolas ? eligis Noa.
- Kial mi ŝercus ? diris la judo levante la ŝultrojn. Nu ! Venu eksteren dum momento por ke mi aparte parolu kun vi.
- Ne necesas ĝeni nin, diris Noa senhaste etendante siajn krurojn. Dum ni babilos, ŝi portos la pakaĵojn tien supren. Ĉarloto, zorgu pri ĉi tiuj pakoj.
Tiu ĉi ordono, donita kun la plej granda digno, estis plenumata sen la plej eta murmuro, kaj Ĉarloto kunportis, kiel ŝi kapablis, la pakaĵojn dum Noa tenis la pordon malfermata kaj rigardis ŝin foriri.
- Mi tiel sufiĉe bone trejnis ŝin; kion vi opinias, sinjoro ? li demandis revenante al sia loko per tono de viro kiu malsovaĝigis iun sovaĝan beston.
- Estas perfekte ! diris Fagino frapetante al li la ŝultron. Vi estas geniulo, kara mia.
- Sen tio, mi ne estus ĉi tie, diris Noa. Sed ni vidu, se ni malŝparas nian tempon, ŝi revenos.
- Nu ! diris la judo, kion vi opinias ? Se mia amiko plaĉas al vi, ĉu vi povus pli bone fari ol asociiĝi kun li ?
- Ĉu lia fako estas bona ? Jen la grava punkto, diris Noa palpebrumante.
- Ĉi tio tute estas la supro de la skalo… Li havas multajn partnerojn kaj laborigas dungitojn treege eminentajn en la fako.
- Ĉu urbaj dungitoj ? demandis Argilturo.
- Ne eĉ unu kamparano. Kaj mi ne pensas ke, eĉ laŭ mia rekomendo, li konsentus akcepti vin, se li nune ne mankus da kunlaborantoj, respondis la judo.
- Ĉu necesos elspezi ? diris Noa frapante sian monpoŝon.
- Tio apenaŭ povas esti alie, rebatis seke Fagino.
- Estas ĉar dudek sterlingaj pundoj… tio estas valoro !…
- Ne kiam ĝi estas valorpapero kiun vi ne povus forigi, daŭrigis Fagino. La numero kaj la dato estas notitaj, mi supozas… La pago estintus ĉesigita ĉe la banko. Ha ! Ĝi ne multe fordonos. Necesos ke li transpasigu ĝin eksterlanden, ĉar ĝi ne valoros la klopodon surloke.
- Kiam mi povos vidi lin ? demandis Noa per hezitema tono.
- Morgaŭ matene, diris la judo.
- Kien ?
- Ĉi tie.
- Hm ! eligis Noa. Kio estas la salajro ?
- Vivo de ĝentlemano… manĝo kaj loĝejo, tabako kaj brando senpage… duono de viaj enspezoj kaj duono de tiuj de la juna knabino, respondis Fagino.
Estas dubinde ke Noa Argilturo, kies avideco ne estis bagatela, estus konsentinta al ĉi tiuj proponoj, kiel ajn avantaĝaj ili estis, se li estintus tute libera. Sed li pripensis ke, se li rifuzis, lia nova amiko povis tre facile tuj denunci lin antaŭ justico (pli mirigaj aferoj jam okazis). Tial liaj trajtoj iom post iom malstreĉiĝis kaj li diris al la judo ke la afero taŭgis al li.
- Sed, vi komprenas, li aldonis, ĉar Ĉarloto superlaboros, mi sufiĉe ŝatus persone fari iom pli facilan taskon.
- Malpeza agrabla laboro ? diris Fagino.
- Jes, io tia, rebatis Noa. Kio laŭ vi povus taŭgi al mi nuntempe ? Nu ! Io kio ne estus tro laciga aŭ tro danĝera, jen tio kio necesus al mi.
- Mi aŭdis vin diri ke vi ŝatus spioni la aliajn, ĉu ne ? diris la judo. Mia amiko bezonas lertan viron en ĉi tiu fako.
- Jes, mi parolis pri tio, kaj tio de tempo al tempo ne ĝenus min, heziteme respondis Argilturo. Sed tio enspezigus nenion.
- Estas vere, diris la judo pripensante aŭ ŝajnigante pripensi, tio gajnigas nenion.
- Kion tiam mi povus fari ? diris Noa maltrankvile rigardante lin. Malgravaj aferoj en kiu la laboro estus certa kaj en kiu oni estus preskaŭ samtrankvila kiel hejme.
- Kion vi diras pri la maljunaj sinjorinoj ? demandis la judo. Estas por gajni per ili, oni forŝiras iliajn sakojn kaj iliajn paketaĵojn, oni turnas ĉe la stratangulon, kaj oni forkuras.
- Jes, sed ili nekredeble kriadas, kaj ili gratvundas vin, mi timas ilin, rebatis Noa skuante la kapon. Ŝajnas al mi ke tio ankoraŭ ne taŭgus al mi. Ĉu ne estas io alia por fari ?
- Atendu, diris la judo metante sian manon sur la genuon de Noa. Ankoraŭ estas la bufoj.
- Kio estas tio ? demandis Argilturo.
- La bufoj, amiko mia, diris la judo, estas la infanetoj kiuj iras fari la aĉetojn de sia patrino, kiu por tio donas al ili ŝilingon aŭ ses pencojn, kaj la afero estas forpreni de ili la monon. Ili ĉiam tenas ĝin en la mano; oni faligas ilin en la stratdefluejon kaj kviete foriras, kvazaŭ temus nur pri infano kiu sin dolorigis falante.
- Ha ! Ha ! kriis Argilturo levante siajn krurojn en la aero por montri sian ĝojegon. Dio de Dio ! Jen ĝuste mia afero.
- Certe, jen via afero ! Hej, loko kien oni povas riĉiĝi estas en Kamdeno, ĉe la ponto Batalo kaj en tiuj ĉirkaŭaĵoj. La infanoj ĉiam butikumas tie, kaj vi povas puŝi ilin en la stratdefluejon tiom kiom vi volos, ha ! Ha ! Ha !
Kaj post tio Fagino donis bonan pugnobaton al Argilturo kaj ili ambaŭ komencis bonkore ridi.
- He ! Bone, tio estas en ordo, diris Noa iom trankviligita kiam Ĉarloto estis revenanta. Je la kioma morgaŭ ?
- Je la deka, ĉu tio konvenos al vi ?
Kaj, ĉar Argilturo kapjesis, la judo aldonis :
- Kiu mi anoncos al mia amiko ?
- Sro Boltero, rebatis Noa kiu atendis ĉi tiun demandon, Sro Maŭrico Boltero; jen Sino Boltero.
- Sinjorino Boltero, via humila servisto, diris Fagino, farante al ŝi groteskan salutgeston. Mi esperas post nelonge havi la honoron pli bone koni vin.
- Ĉu vi aŭdas tion kion diras sinjoro, Ĉarloto, diris Argilturo per vibranta voĉo.
- Jes, kara Noa mia, respondis Sino Boltero etendante al li la manon.
- Ŝi nomas min Noan, vi aŭdis, ĝi estas amikeca vorto, diris Sro Maŭrico Boltero, antaŭe Argilturo, turnante sin al la judo. Ĉu vi komprenas la aferon ?
- Ho ! Jes, mi komprenas… perfekte, respondis Fagino kaj ĉi-foje li diris la veron, bonan vesperon, bonan vesperon.
Kiam ili interŝanĝis amason da bonaj vesperoj kaj komplimentoj, Sro Fagino foriris. Noa Argilturo, postulante la atenton de sia edzino, klarigis al ŝi la aranĝojn kiujn li faris, kun mieno de fiereco kaj supereco kiu taŭgis ne nur al la pli forta sekso, sed ankaŭ al la ĝentlemano fiera pro la grava rolo kiun atribuis al li lia nova rango, donante al li kiel specialajn oficojn puŝi teren la bufojn en la urbo de Londono kaj la ĉirkaŭurbo.
Last edited: 15/06/2024
Add a comment