Ĉapitro XLIII
En kiu ni vidos la ruzan Vulpon en malbona situacio.
- Do estis vi kiu estis via amiko, ĉu ne ? diris Argilturo, alie Boltero, kiam pro la traktato farita inter ili, li iris la morgaŭon al la domo de la judo. Per Dio ! Mi ja suspektis tion hieraŭ vespere !
- Ĉiu homo estas sia propra amiko, kara mia, diris Fagino kun sia plej insidema rigardo. Ni neniam havas iun el ili pli bonan ol sin mem !
- Krom kelkfoje tamen, rebatis Maŭrico Boltero afektante mienon de mondumano. Estas homoj kiuj ne havas pli gravajn malamikojn ol sin mem, sciu.
- Ne kredu tion, diris la judo. Kiam homo estas sia malamiko, estas ĉar li estas multe tro sia amiko. Ne estas ĉar li pli zorgas pri aliaj ol pri si mem. Pli ofte ! ĉi tio ne vidiĝas en ĉi tiu mondo !
- Se tio estas, tio ĉiam devus ne esti, diris Boltero.
- Tio estas evidenta, daŭrigis la judo. Kelkaj sorĉistoj asertas ke tri estas la magia nombro, aliaj opinias la nombron sep. Estas nek la unua nek la alia, kara mia, estas la nombro unu.
-Ha ! Ha ! kriis Boltero, vivu la numero unu !
- En malgranda respubliko kiel la nia, kara mia, diris la judo kiu opiniis necesa antaŭe doni al li la klarigojn, ni havas numeron unu kiu validas por ĉiuj. Tio estas ke vi ne povas rigardi vin kiel numeron unu, sen same rigardi min kaj sen same fari kun la cetero de nia junularo.
- Ha diable ! eligis Boltero.
- Vi komprenas, daŭrigis la judo sen atenti pri la interrompo, ke ni estas tiel ligitaj, tiel kunigitaj de niaj interesoj, ke ne povas esti alie. Ekzemple vi, numero unu, estas via intereso prizorgi pri vi mem.
- Sendube, diris Boltero, pri ĉi tiu punkto vi pravas.
- Hej ! Nu, vi ne povas zorgi pri vi, numero unu, sen ankaŭ zorgi pri mi, numero unu.
- Numero du, vi volas diri, rebatis Boltero kiu estis kompleta egoisto.
- Ne, rebatis la judo, mi estas tiom por vi, kiom vi estas por vi mem.
- Vere, diris Boltero, vi estas brava homo kaj mi tre amas vin; mi ne diras ne, sed ni ne estas tiel kunligitaj kiel tio.
- Bonvolu nur pripensi, diris la judo levante la ŝultrojn kaj etendante la manojn. Vi faris etan aferon tre afablan kaj kiu akirigis al vi mian estimon. Sed ĉi tiu eta afero tre bone povus metigi al vi ĉirkaŭ la kolon ian kravaton facilan por stringi kaj tre malfacilan por malnodi… unuvorte la ŝnuron.
Boltero nevole direktis la manon al sia kravato, kvazaŭ li sentus ĝin tro streĉita, kaj li scigis per la gesto prefere ol la parolo, ke li perfekte komprenis.
- La pendumilo, kara mia, la pendumilo, daŭrigis Fagino, estas terura fosto, ĉe kies fino troviĝas malgranda kroĉilo kiu ĉesigis la karieron de pli ol unu brava kamarado kiu laboris sur la pavimo de la reĝo. Tamen, sin gardi sur la ĝusta vojo je respekta distanco de ĉi tiu objekto, estas via numero unu.
- Sendube, eligis Boltero, sed kial paroli pri ĉio ĉi ?
- Nur por bone komprenigi al vi tion kion mi volas diri al vi, diris la judo kuntirante la brovojn. Se vi vivos sen danĝero, estas al mi ke vi ŝuldos tion; kiel mi, por sukcesigi niajn etajn aferojn, estas kun vi ke mi kalkulos. La unua punkto estas via numero unu; la dua estas la mia. Ju pli vi taksos vian numeron unu, des pli vi zorgos pri la mia. Jen ĝuste tion kion mi diris al vi komencante, estas la numero unu kiu savas nin ĉiujn, kaj sen li ni kune pereas.
- Estas tamen vere, diris Boltero penseme. Kia maljuna vulpo vi estas !
Sro Fagino vidis kun plezuro, ke ĉi tiu omaĝo prezentita al liaj kapablecoj ne estas banala komplimento, sed la esprimo de la magia efiko kiun lia artifika menso produktis sur la nova rekruto. Li sentis ke estis el la plej alta graveco konservi lin en ĉi tiu stato de respektema admiro.
Por atingi ĉi tiun dezirindan celon, li pufreklamis al li la grandiozecon kaj amplekson de siaj komercaj operacioj, miksante veron kun mensogo laŭ sia intereso. Li aranĝis ĉion ĉi per tiom da arto ke la respekto de Sro Boltero okulvideble kreskis; respekto, necesas diri tion, mildigita de bonfara timo kiu certe ne povis esti senutila al la projektoj de lia estro.
- Estas ĉi tiu reciproka fido kiun ni havas unu por la alia, vi komprenas, kiu konsolas min pri la gravaj perdoj kiujn mi faras. Mia dekstra brako, ekzemple, estis forprenita de mi hieraŭ matene.
- Li eble ne mortis ! ekkriis Sro Boltero.
- Ho ! Ne, ne, rebatis Fagino, tio ne estas tiel grava, dank'al Dio !
- Mi supozis ke… ke…
- Oni pelis lin. Fakte, tio okazis, oni postulis tion.
- Ĉu oni urĝigis tion ? demandis Sro Boltero.
- Ho ! Urĝigi, ne estas la vorto, sed oni akuzis lin esti metanta la manon en ies poŝon, kaj oni trovis sur li snuftabakujon el arĝento, kaj imagu, kara mia, ke ĝi estis lia snuftabakujo , lia propra snuftabakujo, ĉar li multe snufas, ĝi estas lia pasio. Oni asignis lin por hodiaŭ, ĉar oni pensas koni la posedanton de ĉi tiu snuftabakujo. Ha ! Ĉi tiu, vi vidas, li valoris kvindek snuftabakujojn el oro, kaj mi ja donus tiun prezon por reakiri lin. Mi dezirus ke vi konintus lin, kara mia, jes, ke vi konintus lin !
- Ha ! Sed, ankaŭ mi ja esperas koni lin ! Ĉu ne ?
- Mi tre dubas pri tio, rebatis la judo vespirante. Se oni ne havas novajn pruvojn, ĝi estos nur simpla antaŭjuĝo, kaj li revenos al ni post ses semajnoj aŭ proksimume; alie, ili sendos lin al la herbejo. Ili konas lian talenton, vi komprenas; ili faros de li iun dumvivan pensionulon, nek pli, nek malpli.
- Kion vi volas diri ? Al la herbejo, pensionulo, kio estas ĉio ĉi ? Por kio utilas al vi diri aferojn kiujn mi ne povas kompreni ?
Fagino estis tradukonta al li ĉi tiujn misterajn esprimojn al vulgara lingvo, kaj sciigi al li ke ĉi tiu vortkunigo signifis : porĉiama deportado. Sed subite la interparolado estis interrompata de la eniro de Vesperto kiu havis manojn en la pantalonpoŝoj kaj konsternitan vizaĝon, kiu preskaŭ emigis ridi.
- Estas finita, Fagino, diris Karlo post reciproka prezentado kun Boltero.
- Kion vi volas diri ? demandis la judo kies lipoj tremis.
- Oni trovis la sinjoron de la snuftabakujo : du aŭ tri pliaj atestantoj venis depozicii por li kaj la Vulpo estis registrata por la transiro. Vi nur devas mendi por mi funebran veston kaj krepon por mia ĉapelo por iri vidi lin antaŭ ol li enŝipiĝu. Diri ke Jakobo Daŭkinso, la ruza Jakobo, la ruzulo el la ruzuloj, nun… ne estas por diri… pro malbona snuftabakujo de du spesoj kaj duono… Mi neniam kredintus ke oni farigus de li ĉi tiun vojaĝon por malpli ol poŝhorloĝo kun ĝia ĉeno kaj ĝiaj brelokoj, kaj eĉ ! Ho ! Kial li ne ŝtelis la riĉaĵon de maljuna avarulaĉo, li estus foririnta kiel sinjoro, kaj ne kiel vulgara fripono, sen honoro kaj sen gloro.
Post ĉi tiu funebra parolado tiel dolora kaj tiel patosa pri la sorto de sia malfeliĉa amiko, Vesperto iris sidiĝis sur seĝon, kun la plej malgaja kaj senkuraĝa mieno en la mondo.
- Kion vi volas diri, vi, per sen honoro kaj sen gloro ? ekkriis Fagino ĵetante koleran rigardon al sia disĉiplo. Ĉu li ne ĉiam estis la prodo ĉe ni ? Ĉu estas unu inter ni kiu nur iomete rangas kiel li ? Ĉu ?
- Ho ! Ne ! Tio, ne unu ! respondis Vesperto kies voĉtono evidentigis lian bedaŭron, certege ke ne estas unu !
- Nu ! Do kion vi volas diri ? respondis kolere la judo, pri kio vi venas ĝemi al ni ?
- Estas ĉar li ne estas en la registrolibro, diris Vesperto ekscitiĝante spite al sia respektinda amiko, kaj pro tio, ne estos konata, kaj neniu scios eĉ duonon de tio kiun li valoras. Kiel li aperos en la kalendaro de Novpordo ? Eble li nur tute ne aperos tie ! Ho ! Dio mia ! Dio mia ! Jen vera bato de lavbatilo !
- Ha ! Ha ! ekkriis la judo etendante la manon kaj sin turnante direkte al Sro Boltero kun ekridego kiu skuis lian tutan estaĵon. He ! Ĉu vi vidas kiel ili fieras pri sia profesio ? Ĉu ne ! Kiel tio estas bela !
Sro Boltero, per kapsigno, ŝajnis partopreni en lia entuziasmo, kaj la judo, kontemplinte dum kelkaj momentoj la aflikton de Karlo Vesperto kun videbla kontenteco, proksimiĝis al li, kaj frapante lin sur la ŝultron :
- Ne tiel malkvietiĝu, Karlo, li diris per konsola tono, tio sciiĝos, certege tio sciiĝos ! Ĉiuj scios ke li estis fama lertulo ! Li mem vidigos tion, kaj ne malhonoros siajn maljunajn mastrojn ! Kaj plie, ĉe tiu aĝo ! Kia honoro ! Karlo ! Ankoraŭ tiel juna, jam iri al la herbejo !
- Tio estas vera, ĝi estas honoro, diris Karlo iom konsolita.
- Nenio mankos al li, daŭrigis la judo, li estos tie en sia spaco, kiel sinjoreto. Li ĉiutage havos sian bieron, kaj sian monon en sia poŝo por ludi je fronto aŭ dorso de monero, se li ne povas elspezi ĝin.
- Ĉu vere, nenio mankos al li ? ekkriis Vesperto.
- Ho ! Tio estas evidente ! Mi volas ke li havu ĉion kion li bezonas, rebatis la judo, kaj unue ni havos por li advokaton, Karlo; iun kiu havos vervon, kaj li povas ankaŭ, se li volas, mem fari sian paroladon kiun ni vidos kun lia nomo en ĉiuj gazetoj. La ruza Vulpo : "Rideksplodoj ĉe la aŭskultantaro"; kaj poste "la ĵurianoj malfacile tenas al si la ventron pro ridego". He ! He ! Karlo !
- Ha ! Ha ! Tio tamen estos amuza ! Kiel li mistifikos ĉiujn ! Hej ?
- Ĉu li mistifikos ilin ! Mi iom kredas tion, nevo mia !
- Ha tio ! Tio ne malsukcesos. Ili povas kalkuli kun tio, ripetis Karlo frotante al si la manojn.
- Ŝajnas al mi ke mi jam vidas lin, ekkriis la judo fiksante siajn okulojn sur sian disĉiplon.
- Kaj mi do ! Ha ! Ha ! Ha ! Ankaŭ mi ja vidas lin de ĉi tie, diras Karlo Vesperto. Tamen estas, laŭ mia honorvorto, vere ke mi vidas ĉion ĉi kvazaŭ mi estus tie. Ha ! La bona ŝerco ! Ĉiuj tiuj maljunaj perukuloj kiuj provas aspekti seriozaj, kaj Jakobo Daŭkinso kiu parolas al ili, vere, tute trankvile kaj senĝene, kvazaŭ li estus la filo de la prezidento kiu farus paroladon post la vespermanĝo. Ha ! Ha ! Ha !
La fakto estas ke la judo tiel bone ekscitis la ekstravagancan imagon de sia juna amiko, ke tiu ĉi, post esti unue kompatanta la ruzan Vulpon kiel viktimon de la sorto, nun rigardis lin kiel la ĉefan aktoron de la plej amuza kaj ridiga teatraĵo, malpacienca vidi la momenton alveni kiam lia malnova kamarado povus disvolvi ĉiujn siajn kapablecojn.
- Necesus provi tiele iele ricevi hodiaŭ liajn novaĵojn, diris Fagino. Kiel fari ?
- Se mi irus tien ? demandis Vesperto.
- Ne, tute ne, necesas ke vi ne iru tien ! Ĉu vi estas freneza, nu ! Vi irus, vera idioto kiu vi estas, enŝoviĝi ĝuste en la loko kie… Ne, Karlo, ne. Estas sufiĉe perdi vin po unu.
- Vi sendube ne havas la ideon mem iri tien, ĉu ? diris Karlo ĵetante al li petolan ekrigardon.
- Tio tute ne taŭgus ! respondis Fagino skuante la kapon.
- Nu ! Kial do vi ne sendas ĉi tiun rekruton ? demandis Vesperto metante la manon sur la ŝultron de Noa. Neniu konas lin.
- Efektive, se li bonvolas…, diris la judo.
- Se li bonvolas ? interrompis Karlo. Kial li ne volus tion ?
- Mi ne scias, diris Fagino sin turnante al Boltero, mi vere ne scias…
- Ha ! Tio estas ke vi bone scias tion, rebatis Noa retropaŝante al la pordo kaj balancante la kapon kun maltrankvila mieno. Ne, ne, ne da tio ! Tio ja ne estas mia fako; vi bone scias tion !
- Kiun fakon li do prenis, Fagino ? demandis Vesperto disdegnege rigardante la senkarnan korpon de Noa de la piedoj ĝis la kapo. Li sendube estas ŝarĝita forpafiĝi kiam la aferoj fiaskas, kaj por gluti sian bonan parton de la regaloj kiam tio bone glatas. Ĉu tio estas lia parto ?
- Tio ne estas via afero, rebatis Boltero. Ne prenu tiajn liberecojn kun viaj superuloj, bubo, alie vi ja povus penti pro tio !
Majstro Vesperto tiel ekridegis pro ĉi tiu terura minaco, ke Fagino devigis atendi kelkan tempon antaŭ ol povi interveni kaj esprimi al Boltero ke ne estis la plej eta danĝero viziti la oficejon de la polico, des pli ke lia malgranda afero ne estis konata, kaj ke oni ankoraŭ ne havis lian priskribon. Estus mirinde se oni imagus ke li iris tien por peti azilon ! Surmetante taŭgan alivestiĝon, li estus same sekura en la policoficejo kiel ie ajn, ĉar el ĉiuj lokoj en la urbo, tiu ĉi estus la lasta kie oni povus supozi ke li libervole iris.
Tiuj ĉi prezentadoj, kaj ĉefe la timo kiun inspiris al li la judo, persvadis Bolteron kiu fine konsentis sufiĉe malvolonte taski al si ĉi tiun aferon. Laŭ la konsilo de Fagino, li ŝanĝis sian kostumon por tiu de ĉaristo; tio signifas ke li surmetis kitelon, kuloton el veluro kaj gamaŝojn el ledo, ĉar la judo havis instalitan butikon. Oni ankaŭ donis al li feltĉapelon bone provizitan de biletoj de la vojimpostoj, kaj oni metis vipon en lian manon. Tiel ekipita, li devis eniri en la polican oficejon kiel kamparano venanta de la merkato de la Parko de Monaĥejo, kiu volis kontentigi sian scivolemon. Ĉar li estis mallerta, embarasita kaj maldika, Fagino ne timis ke li ne perfekte ludos sian rolon.
Ĉi tiuj aranĝoj finitaj, oni donis al li ĉiujn informojn kiuj povis rekonigi al li la Vulpon. Poste majstro Vesperto gvidis lin tra mallumaj kaj zigzagaj trairejoj, tute apud la strato Arĉo. Li priskribis al li la lokon kie troviĝis la polica oficejo kaj ne ŝparis la klarigojn. Li diris al li ke li iru rekten tra la enirejo, ke en la korto, li eniru tra la pordo kiu estas dekstre supre de la ŝtupoj, kaj ke alveninta tien, li demetu sian ĉapelon. Post tio, Karlo rekomendis al li foriri sola kaj rapide agi, promesante atendi lin surloke.
Noa Argilturo aŭ Maŭrico Boltero, laŭplaĉe al la leganto, absolute sekvis la instrukciojn kiujn li ricevis. Dank'al Vesperto, kiu tute konis la lokon, ili estis tiel precizaj ke li sin trovis en la aŭdiencejo sen fari eĉ unu demandon, nek renkonti la plej etan baron. Li baldaŭ sentis sin puŝata meze de amaso da homoj ĉefe konsistigitaj el virinoj. Ĉiuj ĉi homoj amasiĝis en malpuran kaj naŭzan ĉambron, funde de kiu staris estrado, ĉirkaŭita de krado. Tie sin trovis maldekstre kaj kontraŭ la muro la benko de la juĝatoj; meze tribuno por la atestantoj, kaj dekstre la skribotablo de la juĝoficistoj. Ĉi tiuj estis apartigitaj de la publiko per vando kiu kaŝis ilin de rigardoj; lasante la popolamason diveni, se eblas, la kaŝitan majestecon de la kortumo.
Sur la benko de la akuzitoj, ĉimomente, estis nur du virinoj, ili kapsignis al siaj amikoj kiuj respondis al ili kun amika mieno. La registristo legis depozicion al du policistoj kaj al viro sufiĉe simple vestita, kiu havis ambaŭ kubutojn sur la tablo. La provoso staris apud la balustrado, neglekte frapante al si la nazon per dika ŝlosilo kiun li havis en la mano, kaj haltante ĉi tiun agadon nur por reestigi silenton inter la spektantoj kiuj tro laŭte parolis, aŭ por severe diri al iu virino "Forportu do vian infanon", kiam la seriozecon de la juĝistoj povis esti kompromitata de la krioj de gracila bubeto kiun lia patrino tenis duonsufokata en sia ŝalo. La ĉambro odoris mucidan odoron por doloris la koron; la muroj estis malpuraj kaj la plafono tute nigra. Estis sur la kamenbreto malnova fulgokolora busto, kaj super la benko de la juĝatoj, murhorloĝo kovrita de polvo. Ĝi estis la sola afero kiu ŝajnis bone funkcii, ĉar korupteco aŭ malriĉeco, aŭ eble ambaŭ kune, ŝtonigis la moveblajn estaĵojn enfermitajn en ĉi tiu ĉirkaŭmuro, donante al ili la saman mumian koloron kaj la saman tonon de grasa ŝaŭmo kiel al la nemoveblaj objektoj entombigitaj sub ĉi tiu tavolo de antikvaj rubaĵoj.
Noa ĉien serĉis la Vulpon; sed, kvankam tie estis pluraj virinoj kiuj tre bone povus ŝajni la patrino aû edzino de ĉi tiu ĉarma juna viro, aû viroj kiuj erare povus ŝajni lia patro, estis neniu kiu respondis al la priskribo de Sro Daŭkinso. Li atendis dum kelkaj momentoj en granda embaraso kaj granda necerteco ĝis kiam la virinoj kiuj ĵus estis kondamnitaj forlasis la ĉambron vidigante siajn grandajn mienojn. Ili tuj estis anstataŭigitaj de alia juĝato, kiun li unuavide rekonis kiel la objekton de sia vizito.
Fakte li estis Daŭkinso, kiu ĵus trankvile eniris en la ĉambron, kun siaj manikoj de vestaĵo kuspitaj kiel kutime, sia maldekstra mano en la veŝtopoŝo kaj sia ĉapelo en la dekstra mano. Li paŝis antaŭ la provoso kun neimitebla aspekto. Kiam li okupis sian lokon ĉe la benko de la juĝatoj, li demandis per laŭta kaj klara voĉo kial oni arogis al si meti lin en ĉi tiun humiligan situacion.
- Ĉu vi volas silenti ? diris la provoso.
- Mi estas angla civitano, ĉu ne ? respondis la Vulpo. Kie estas miaj privilegioj ?
- Ne timu, vi baldaŭ havos ilin, viajn privilegiojn, kaj eĉ bone spicitajn.
- Ni iom vidos tion kion la ministro pri internaj aferoj respondos al la babilulo, se li ne redonos al mi miajn privilegiojn. Nu ! Ni vidu pri kio temas ? Mi tre dankŝuldus vin, sinjorojn juĝistojn, hasti ĉi tiun aferon kaj tiel ne teni min en la necerteco, legante vian gazeton. Mi havas rendevuon kun sinjoro en la urbo kaj, ĉar mi estas homo plenumanta sian promeson kaj tre akurata kiam temas pri afero, li foriros, tio certas, se mi ne alvenos ĝustatempe. Kaj plie mi ne petos de vi damaĝkompensojn pro la damaĝoj kiujn vi farintus al mi; ne,certe ne !
Ĉimomente, la Vulpo demandis la nomojn de la du maljunaj avaruloj sidantaj sur la benko tie. Tiuj ĉi paroloj ridigis la aŭskultantaron tiel bonkore kiel povintus fari majstro Vesperto, se li aŭdintus la demandon.
- Silentu do ! kriis la provoso.
- Pri kio temas ? demandis unu el la juĝistoj.
- Pri ŝtelo, sinjoro prezidanto.
- Ĉu ĉi tiu knabo iam aperis antaŭ tribunalo ?
- Li devintus aperi multfoje, daŭrigis la provoso. Ni vidis lin en multaj aliaj lokoj, se oni ne vidis lin ĉi tie. Pri mi, mi bone konas lin, nu, sinjoro prezidanto.
- Ha ! Vi konas min, vi, ekkriis la Vulpo, notante la parolon de la provoso. Estas bona ! Ĝi estas kalumnio, nenio malpli.
Kaj la aŭskultantaro denove ridis kaj la provoso denove kriis : "Silentu do !"
- Nu ! Nun kie estas la atestantoj ? demandis la registristo.
- Ha ! Trafe ! Kie do ili estas, la atestantoj, por ke mi vidu ilin ?
Lia scivolemo baldaŭ kontentiĝis; en tiu momento aliris policisto kiu vidis la kaptiton meti sian manon en la poŝon de individuo meze de la homamaso kaj elpreni el ĝi poŝtukon; trovinte ĝin tro malnova, li reŝovis ĝin en la poŝon de la legitima posedanto, post esti uzanta ĝin por si mem. Sekve de tio, li arestis la Vulpon tuj kiam li sin trovis apud li. Traserĉante lin, ni trovis lin provizita de snuftabakujo el arĝento surhavanta sur la kovrilo la nomon de ĝia posedanto. Tiu ĉi, malkovrita dank’al la almanako de dudek kvin mil adresoj, ĵuris en la aŭdienco ke la snuftabakujo apartenis al li kaj ke li perdis ĝin dum la antaŭtago, en la homamaso. Li rimarkis junulon kiu provis eskapi, kaj ĉi tiu junulo estis la kaptito, kiu estis antaŭ li.
- Juĝato, ĉu vi havas kelkajn demandojn por meti al la atestanto ? demandis la prezidanto.
- Pli ofte ol mi humiliĝus por komenci interparolon kun li ! respondis la ruza Vulpo.
- Ĉu vi havas ion direndan por via defendo ?
- La prezidanto demandas al vi, ĉu vi havas ion por diri por via defendo, diris la provoso puŝante per la kubuto la Vulpon kiu restis silenta.
- Ha ! Pardonu ! diris la Vulpo ŝajnante vekiĝi, ĉu estas al mi kiun vi parolas, mia junulo ?
- Mi neniam vidis tian trampon, sinjoro prezidanto, diris la provoso rikanante. Ĉu vi ankoraŭfoje havas ion por diri, flavbekulo ?
- Ne, mi havas nenion direndan ĉi tie, ĉar ni ne estas en butiko de justeco; ne konsiderante ke mia advokato estas tagmanĝanta kun la vicprezidanto de la Ĉambro de la Komunuloj. Sed aliloke, estas malsame ! Mi havos ion por diri, kaj ankaŭ li, kaj ni tien havos niajn amikojn, kiuj estas multaj kaj tre respektindaj. Ni komprenigos al ĉi tiuj babiluloj, ke ili farintus pli bone ne veni en la mondon. Kial iliaj servistoj ne pendigis ilin ĉe siaj vesthokoj, anstataŭ lasi ilin veni ĉi tien por ĝeni min. Mi…
- Rekonduku ĉi tiun viron en malliberejon, diris la registristo, la tribunalo deklaras lin arestita.
- Nu, ni paŝu ! diris la provoso.
- Bone ! Estas bone ! Ni iru, reparolis la ruza Vulpo brosante sian ĉapelon per la manplato. Ha ! li diris alparolante al la juĝoficistoj, tute ne utilos al vi tiel afekti la timigitoj… mi ne eĉ indulgos vin pri pajlero. Pri nenio el tio ! Ha ! Miaj amikoj, mi multekoste pagigos tion al vi; mi ne volus esti sur via loko por io ajn. Vi vane ĵetus vin ĉe miajn genuojn por peti min libere foriri, ke mi rifuzus. Nu ! Vi, konduku min en malliberejon, kaj rapidu !
Dirante ĉi tiujn vortojn, la ruza Vulpo lasis sin kapti per la kolumo, ripetante kun minacoj ĝis kiam li eniris en la korton, ke li faros el tio parlamentan aferon. Li akompanigis ĉi tiujn parolojn de grimaco direktita al provoso, laŭte ridante kaj brustoŝvelante.
Kiam li vidis la kaptiton metitan en ĉelon, Noa galope reiris al la loko kie li forlasis majstron Vesperton. Atendinte dum kelka tempo sur la rendevuejo, li ekvidis lin funde de malgranda kaŝejo kien li retiriĝis, por certigi de tie ke neniu suspektinda sekvus lian novan amikon.
Ili ambaŭ hastis reveni por raporti al Fagino la kortuŝan novaĵon, ke la Vulpo honoris sian edukadon kaj ke li glore starigas sian reputacion.
Last edited: 16/06/2024
Add a comment