Ĉapitro XLIV
Venas la tempo por Nancio plenumi la promeson kiun ŝi faris al Rozo Majlio. Ŝi malsukcesas.
Tiel ajn alkutimiĝinta kiel ŝi estis al ruzo kaj al kaŝado, Nancio ne sukcesis tute kaŝi la efikon kiun produktis sur ŝia menso la penso de la klopodo kiun ŝi faris. Ŝi rememoris ke la insidema judo kaj la senkora Sikeso konfidis al ŝi projektojn kiujn ili kaŝis al ĉiu alia, konvinkitaj ke ŝi meritis ilian tutan konfidon kaj ke ŝi estis for de ĉia suspekto. Sendube tiuj projektoj estis malestimindaj, tiuj kiuj formis ilin, estis senhonoraj estuloj, kaj Nancio havis en la koro nur malamon kontraŭ la judo, kiu iom post iom kondukis ŝin al seneliran abismon de krimoj kaj mizeroj. Kaj tamen estis momentoj kiam ŝi sentis sin skuita en sia decido de la timo ke ŝiaj riveladoj ne faligus la judon kiel li meritis tion, en la ruiniĝon kiun li tiel longe evitis, kaj ke ŝi estus la kaŭzo de lia perdo.
Tamen tio estis nur la hezitemo de menso nekapabla, estas vere, tute sin malkroĉi de malnovaj kunuloj, de malnovaj partneroj, sed tamen kapabla atente sin ligi al celo, kaj rezoluta ne lasi sin distri per ia konsidero. Ŝiaj timoj pri Sikeso estintus por ŝi multe pli potenca motivo retiriĝi kiam estis ankoraŭ tempo. Sed ŝi menciis ke ŝia sekreto estos religie gardata; ŝi ne diris eĉ vorton kiu povis ebligi malkovrigi la rabiston; ŝi rifuzis, pro amo al li, akcepti rifuĝejon kie ŝi estintus ŝirmata de malvirto kaj malriĉeco; kion ŝi povus fari pli ? Ŝia decidiĝo estis elektita.
Kvankam ŝiaj internaj luktoj ĉiam kondukas al ĉi tiu konkludo, ili pli kaj pli konfuzis ŝian menson, kaj eĉ ili montriĝis eksteren. Post kelkaj tagoj ŝi fariĝis pala kaj malgrasa; foje ŝi ŝajnis fremda al tio kio okazis ĉirkaŭ ŝi, kaj tute ne partoprenis en konversacioj, en kiuj ŝi antaŭe estintus la plej laŭta. Okazis al ŝi ridi sen kialo, agitiĝi sen videbla kaŭzo; poste, post kelkaj momentoj, ŝi restis silente sidanta, kaj senkuraĝa, kun kapo en siaj manoj, kaj la klopodo kiun ŝi faris por eliri el tiu ĉi malvigleca stato, indikis eĉ pli bone ol ĉiuj aliaj signoj, kiom ŝi estis malkomforta, kaj kiom ŝiaj pensoj estis for de la temoj pridiskutataj de tiuj kiuj ĉirkaŭis ŝin.
Estis dimanĉo vespere, kaj la horloĝo de la najbara preĝejo sonis la horon. Sikeso kaj la judo estis parolantaj, sed ili haltis por aŭskulti. La juna knabino, kaŭriĝinta sur malalta seĝo, levis la kapon kaj ankaŭ atente aŭskultis. La dekunua batis.
- Post unu horo estos noktomezo, diris Sikeso levante la kurtenon por rigardi la straton, estas mallume kiel en forno. Jen nokto kiu estus bona por la komerco.
- Ha ! respondis la judo, kia domaĝo, Vilhelmo mia amiko, ke ni havas nenion por plenumi ĉimomente !
- Vi pravas unuafoje en via vivo, diris abrupte Sikeso, bedaŭrinde, ĉar mi estas en bona humoro.
La judo suspiris kaj balancis la kapon, senkuraĝigita.
- Necesos kompensi la perditan tempon, diris Sikeso, tuj kiam ni komencos kelkan bonan operacion.
- Jen tio kion ni nomas paroli, kara mia, respondis la judo sin riskante meti la manon sur lian ŝultron. Tio bonefikas al mi aŭdi vin tiel paroli.
- Tio bonefikas al vi ! ekkriis Sikeso, des pli bone, vere.
- Ha ! Ha ! Ha ! eligis la judo ridante kvazaŭ li estis kuraĝigita de ĉi tiu koncedo de Sikeso. Mi rekonas vin ĉi-vespere, Vilhelmo, jen vi tute en via bona stato.
- Mi ne estas en mia bona stato kiam mi sentas vian maljunan ungegon sur mia ŝultro. Tial, for la manojn, diris Sikeso forpuŝante la manon de la judo.
- Ĉi tio iritas viajn nervojn, Vilhelmo, ŝajnas al vi ke oni pinĉas vin, ĉu ne ? diris la judo rezoluta ne koleri pri io ajn.
- Tio impresas min kvazaŭ mi estis pinĉata de la diablo, rebatis Sikeso. Neniam ekzistis viro kun mieno kiel via, krom eble via patro, kaj eĉ mi supozas ke lia rufa barbo delonge rostiĝis; krom se vi senpere devenas de la diablo, sen ia ajn intera generado, tio kio tute ne mirigus min.
Fagino respondis nenion al ĉi tiu komplimento, sed li tiris Sikeson per la maniko, kaj montris al li per la fingro Nancion kiu profitis de la interparolado por surmeti sian ĉapelon, kaj sin direktis al la pordo.
- Hola ! Nancio, diris Sikeso, kien diable vi iras tiel malfrue ?
- Ne for de ĉi tie.
- Kio estas ĉi tiu respondo ? diris Sikeso, kien vi iras ?
- Ne for de ĉi tie, mi diras al vi.
- Kaj mi demandas kien ? reparolis Sikeso per sia forta voĉo, ĉu vi aŭdas min ?
- Mi ne scias kien, respondis la juna knabino.
- Hej ! Nu, mi ja scias tion, diris Sikeso pli incitita de la obstineco de Nancio ol de ŝia plano eliri. Vi iras nenien, sidiĝu.
- Mi ne fartas bone, mi jam diris tion al vi, respondis la juna knabino. Mi bezonas preni freŝan aeron.
- Metu la kapon tra la fenestro kaj prenu freŝan aeron laŭ via plaĉo, diris Sikeso.
- Tio ne sufiĉas, rekomencis Nancio, necesas ke mi iru spiri sur la straton.
- Tiam vi abstinos de tio, respondis Sikeso kaj samtempe li ekstaris, duturne ŝlosis la pordon, deprenis la ŝlosilon el la seruro kaj, demetante la ĉapelon de Nancio, li ĵetis ĝin supre de malnovan ŝrankon. Jen, diris la bandito, nun restu kviete sur via loko, mi petas ?
- Ne estas ĉapelo kiu malhelpos min eliri, diris la juna knabino fariĝanta tre pala. Kio okazas al vi, Vilhelmo ? Ĉu vi scias tion kion vi faras ?
- Se mi scias tion kio… Ho ! kriis Sikeso sin turnante al Fagino, mankas klapo en ŝia kapo, vi komprenas, alie ŝi ne kuraĝus tiel paroli al mi.
- Vi decidigos min al ekstrema decidiĝo, murmuris la juna knabino metante siajn ambaŭ manojn sur sian bruston kvazaŭ por perforte bridi fortegan eksplodon, lasu min eliri… nun… tujtuje…
- Ne ! kriegis Sikeso.
- Diru al li lasi min eliri, Fagino, li bone agos, por lia intereso. Ĉu vi aŭdas min ? ekkriis Nancio frapante per la piedo sur la plankon.
- Aŭdi vin ! ripetis Sikeso sin turnante sur sia seĝo por fronte rigardi ŝin, se mi ankoraŭ aŭdos vin dum minuton, mi strangoligos vin per la hundo. Kio do okazas al vi, friponino !
- Lasu min eliri, diris la juna knabino kun la plej vigla insisto. Poste sidiĝinte sur la plankon, ŝi daŭrigis : "Vilhelmo, lasu min eliri, vi ne scias tion kion vi faras, vi vere ne scias tion, nur unu horon, nu !"
- Mi estu hakita en mil pecojn, ĉu ĉi tiu knabino ne estas tute freneza, diris Sikeso abrupte prenante ŝin per la brako. Nu, stariĝu.
- Ne, ĝis kiam vi lasos min eliri.
- Neniam neniam…
- Lasu min eliri ! kriis la junulino.
Sikeso atendis oportunan momenton por subite ekkapti ŝiajn manojn, kaj trenis ŝin luktantan kaj baraktantan en malgrandan apudan ĉambron, en kiu li sidiĝis sur benkon kaj perforte sidigis ŝin sur seĝon. Ŝi daŭre baraktis kaj petegis la rabiston, ĝis kiam ŝi aŭdis noktomezon frapitan. Tiam, elĉerpata kaj sen pli da fortoj, ŝi ĉesis plu insisti.
Post esti instiginta ŝin, per multaj blasfemoj, ne plu klopodi por eliri ĉi tiun vesperon, Sikeso lasis ŝin laŭvole kvietiĝi kaj venis retrovi la judon.
- Fulmotondro ! diris la bandito viŝante la ŝviton kiu fluetis sur lia vizaĝo, jen stranga knabino !
- Vi ne eraras, Vilhelmo, respondis la judo kun zorgoplena mieno, vi ne eraras.
- Kial diable ŝi enkapigis al si eliri ĉi-vespere ? demandis Sikeso. Kion vi opinias pri tio ? Nu, vi devas koni ŝin pli bone ol mi. Kion tio signifas ?
- Obstineco, mi supozas, la obstineco de virino, kara mia, respondis la judo levante la ŝultrojn.
- Estas tio, mi supozas, grumblis Sikeso. Mi pensis esti subpreminta ŝin, sed ŝi estas tiel malbona kiel neniam.
- Ŝi estas pli malbona, diris la judo kun sia zorgoplena mieno. Mi neniam vidis ŝin en tia stato, por tiom malmulte da afero.
- Eĉ mi ankaŭ, diris Sikeso, mi opinias ke estas ĉi tiu malbenita febro kiun ankaŭ ŝi akiris, kaj kiu ne volas eliri. Tio povus esti, ĉu ne ?
- Tio estas sufiĉe verŝajne, respondis la judo.
- Se tio rekaptos ŝin, diris Sikeso, mi faros malgravan sang-eltiron, sen ĝeni la kuraciston.
La judo kapsignis por signifi ke li aprobis ĉi tiun kuracmetodon.
- Kiam mi estis tie, kuŝanta surdorse, ŝi estis nokte kaj tage ĉe mia litkapo; kaj vi, maljuna lupo kiun vi estas, vi ne montris vin unu fojon, diris Sikeso. Ni estis tre kompatindaj dum tiu tuta tempo, kaj mi pensas,ke en ĝi estas tio kio renversis al ŝi la kapon. Ŝi restis tiom longe enfermita, ke ne estas mirinde ke ŝi volas preni freŝan aeron, ĉu ne ?
- Sendube, kara mia, mallaŭte respondis la judo. Ŝŝ !
Dum li diris ĉi tiujn vortojn, la juna knabino reaperis kaj iris sidiĝi sur la saman lokon kiel antaŭe. Ŝiaj okuloj estis ruĝaj kaj ŝvelintaj. Ŝi komencis balanciĝi kaj skui la kapon, kaj post momento ŝi eksplodis per rido.
- Nu, jen ŝi kiu iras de ekstremo al alia ! ekkriis Sikeso rigardante sian kunulon kun ege surprizita mieno.
La judo signis al li ne plu insisti, kaj post kelkaj minutoj, la juna knabino reakiris sian kutiman sintenon, post mallaŭte dirinte al Sikeso ke ne estis por timi remalsaniĝon de ŝi. Fagino deziris al ŝi bonan vesperon kaj prenis sian ĉapelon. Li haltis sur la sojlo de la pordo, kaj ĉirkaŭrigardante, li demandis ĉu neniu volis lumigi lin ĝis la malsupro de la ŝtuparo.
- Lumigu lin, diris Sikeso plenŝtopante sian pipon. Estus domaĝe ke li mem rompus sian kolon anstataŭ doni al ŝatantoj de spektaĵoj la plezuron vidi lin pendigi.
Nancio sekvis la maljunulon ĝis la malsupro de la ŝtuparo kun kandelo enmane. Alvenintaj en la trairejon, tiu ĉi metis fingron al siaj lipoj, alproksimiĝis al la junulino kaj mallaŭte diris al ŝi : "Kio do okazas, Nancio, kara mia ?"
- Kion vi volas diri ? ŝi respondis per la sama tono.
- La kialo de ĉio ĉi ? reparolis Fagino, se li estas tiel malagrabla kun vi (samtempe li montris per sia sulkiĝinta fingro al la supro de la ŝtuparo), ĉar li estas krudulo, Nancio, vera krudulo… kial ne…
- Nu ! ŝi diris kiam Fagino silentis kun la buŝo kontraŭ ŝia orelo kaj la okuloj fiksitaj al ŝiaj.
- Nenio pli por la momento, diris la judo, ni reparolos pri tio. Vi havas en mi amikon, Nancio, elprovitan amikon. Mi havas tute pretan rimedon, sekuran kaj sendanĝeran rimedon, se vi sentas bezonon venĝi vin kontraŭ tiuj kiuj traktas vin kiel hundon… Kiel hundon !… pli malbone ol sia hundo, ĉar li kelkfoje estas en bona humoro kun sia…, turnu vin al mi… Mi ripetas tion al vi, turnu vin al mi. Li estas por vi nur konato de hieraŭ, sed vi delonge konas min, Nancio.
- Mi bone konas vin, respondis la juna knabino sen eksterigi la plej etan emocion. Bonan vesperon.
Fagino revojiris al sia hejmo, tute absorbita de pensoj kiuj kirlis en lia cerbo. Li konceptis la ideon, ne nur el tio kio ĵus okazis, kvankam tio nur plifirmigus ĝin, sed malrapide kaj grade, ke Nancio, laca de la krudeco de la bandito, ŝi korinkliniĝis al iu nova amiko. La ŝanĝo kiu okazis en ŝia humoro, ŝiaj ripetaj forestoj, ŝia indiferenteco pri la interesoj de la bando, pri kiuj ŝi antaŭe montris tiom da fervoro, kaj plie, ŝia senpacienca deziro eliri tiun vesperon je difinita horo, ĉio favoris ĉi tiun supozon, kaj eĉ, almenaŭ laŭopinie de la judo, ŝanĝis ĝin al certecon. Ne estis unu el liaj disĉiploj kiu estis la objekto de ĉi tiu nova kaprico. Kiu ajn li estis, li devis esti altvalora akiro, ĉefe por helpanto el la kalibro de Nancio, kaj nepre necesis, pensis Fagino, senprokraste aligi lin al ni.
Sed devis esti solvita alia pli malfacila demando. Sikeso sciis tro multe, kaj liaj maldecaj sarkasmoj kaŭzis al la judo vundojn kiuj, kvankam kaŝitaj, ne estis malpli profundaj. Nancio ja devas scii, diris al si Fagino, ke se ŝi forlasas lin, ŝi neniam estos ŝirmita de lia furiozo; ŝia nova amanto spertos tion, estas certaĵo; li estos kripligita, eble mortigita. Kio estus miriga, se eĉ malmulte oni instigus ŝin al tio ke ŝi konsentus veneni Sikeson ? Estas virinoj kiuj same faris, kaj kiuj eĉ pli malbone faris, en simila cirkonstanco. Mi finintus kun ĉi tiu danĝera kanajlo, ĉi tiu viro kiun mi malamas. Aliulo ĉeestus por anstataŭigi lin, kaj mia influo super Nancio, kun la kono kiun mi havus pri ŝia krimo, estus konvinka.
Tiuj ĉi pripensoj estiĝis en la menso de la judo dum la mallonga tempo kiam li restis sola en la ĉambro de la bandito. Plenplena de ĉi tiuj pensoj, li kaptis la unuan okazon por sondi la intencojn de la junulino, kaj forlasante ŝin, li subdiris, kiel ni vidis, kelkajn vortojn al ŝia orelo. Ŝi tute ne ŝajnis surprizata de ĝi, kaj neeblis ke ŝi ne komprenis ĝian signifon. Evidente ŝi perfekte komprenis pri kio temis, la ekrigardo kiun ŝi ĵetis al Fagino forlasante lin, estis pruvo de tio.
Sed eble ŝi hezitus konsenti kun li por pereigi Sikeson, kaj tamen tio estis la ĉefa celo por atingi. Kiel mi povos pliigi mian influon sur ŝi ? diris al si la judo katpaŝe irante en sian hejmon; kiel akiri ankoraŭ pli da potenco super ŝi ?
Menso kiel tiu de Fagino estis fekunda pri elturniĝoj. Se li kapablus, sen rekte eldevigi konfeson de la junulino, spionigi ŝin, kaj malkovri la kaŭzon de ŝia ŝanĝo, poste minaci ŝin riveli ĉion al Sikeso de kiu ŝi tiom timegas, krom se ŝi konsentus akcepti liajn intencojn, ĉu li tiam ne povus kalkuli kun ŝia obeeco ?
- Certas, diris Fagino preskaŭ laŭte. Ŝi ne plu kuraĝus rifuzi al mi; ne, neniapreze. La aranĝo estas bona, la rimedo estas tute trovita kaj efektiviĝos. Mi tenas vin, karulino mia.
Li ĵetis malantaŭ si timigan rigardon, kaj faris minacan geston direkte al la loko kie li lasis la banditon. Poste li daŭrigis sian vojon, svingante siajn ostecajn manojn en la poŝoj de sia malnova surtuto, kie ŝajnis en ĉiu movo de siaj kuntiritaj fingroj, ke li dispremis malamatan malamikon.
Last edited: 16/06/2024
Add a comment