Ĉapitro XLV
Fagino konfidas al Noa Argilturo sekretan mision.
La morgaŭon matene Fagino frue ellitiĝis, kaj senpacience atendis la alvenon de sia nova asociito. Tiu ĉi, post tempolimo kiun la judo juĝis senfina, fine sin prezentis kaj voreme ekglutis la matenmanĝon.
- Boltero, diris la judo antaŭenigante sian seĝon kaj sidiĝante kontraŭ Maŭrico Boltero.
- Nu ! Jen mi, respondis Noa. Kio estas ? Ne petu al mi fari ion ajn antaŭ ol mi finmanĝos, ne eblas . Ŝajnas ke ĉi tie ni ne havas nur tempon por gluti.
- Vi povas babili manĝante, ĉu ne ? diris Fagino malbenante el la fundo de sia koro la vorecon de sia juna amiko.
- Ho ! Jes, mi povas babili, mi nur funkcios pli bone, diris Noa distranĉante grandegan panpecon. Kie estas Ĉarloto ?
- Ŝi eliris, diris Fagino, mi sendis ŝin eksteren ĉimatene kun la alia juna knabino, ĉar mi volis esti sola kun vi.
- Nu ! diris Noa, vi unue devintus farigi al ŝi toaston. Daŭrigu, tio ne ĝenas min.
Noa fakte ŝajnis timi neniun interrompon, kaj li evidente altabliĝis kun la firma decido ne perdi eĉ unu mordaĵon.
- Vi bonege elturniĝis hieraŭ, kara mia, diris la judo, estas notinde, ses ŝilingoj dek pencoj por la unua tago. Vi riĉiĝos per komerco.
- Ne forgesu enkalkuli la tri potojn el stano kaj la laktoskatolon, diris Sro Boltero.
- Ne, ne, kara mia, respondis la judo, preni la potojn el stano estis geniaĵo, sed lerte malaperigi la laktoskatolon estis vera majstraĵo.
- Ne malbonas, mi opinias, por komencanto, komentis memkontente Sro Boltero. Mi prenis la potojn ĉe la butikfenestro de keletaĝo; la laktoskatolo pendis sur la pordo de drinkejo, mi pensis ke ĝi povus rustiĝi en la pluvo aŭ malvarmumi, ha ! Ha ! Ha !
La judo ŝajnigis tutkore ridi, kaj Sro Boltero, post esti bone ridanta siaflanke, finis gluteme engluti sian buterpanon, kaj komencis fari duan.
- Mi bezonas vin, Boltero, diris Fagino apogante sin per la kubutoj sur la tablo, mi bezonas vin por laboro kiu postulas multe da zorgo kaj singardemo.
- Ha tio ! respondis Boltero, ne provu riskigi min nek denove sendi min al la policejo. Tio ne konvenas al mi, tute ne. Mi nur diras tion al vi.
- Estas nenia riskenda danĝero, diris la judo, ne la ombro de danĝero. Temas nur gvati virinon.
- Ĉu maljunulinon ? demandis Sro Boltero.
- Junulinon, respondis Fagino.
- Mi povas tre bone plenumi tion, diris Boltero. En la lernejo mi estis fama raportisto. Kaj kial necesas gvati ŝin ? Ne por…
- Por nenio, interrompis la judo, nur por diri al mi kien ŝi iras, kiun ŝi vidas, kaj laŭeble tion kion ŝi diras. Necesos memori pri la strato, se tio estas strato, aŭ pri la domo, se tio estas domo, kaj havigi al mi ĉiujn eblajn informojn.
- Kiom vi donos al mi por la peno ? demandis Noa demetante sian glason kaj rigardante la judon rekte en la okulojn.
- Se vi bone plenumos tion, vi havos unu sterlingan pundon, kara mia, unu dikan sterlingan pundon, diris Fagino kiu volis tenti Noan kiel eble plej multe. Kaj mi neniam donis tiom multe por iu ajn laboro en kiu ne estis multe por gajni.
- Kiu estas ĉi tiu virino ? demandis Noa.
- Unu el ni.
- Ho ! Ho ! diris Noa frotante al si la nazpinton, vi malfidas ŝin, laŭ tio kio ŝajnas ?
- Ŝi faris kelkajn novajn konatojn, kara mia, kaj necesas ke mi estu informita pri tio, respondis la judo.
- Komprenita, diris Noa, estas tutsimple por havi la plezuron ankaŭ konatiĝi kun ili, se ili estas respektindaj homoj, ĉu ne ? Ha ! Ha ! Ha ! Mi estas via homo.
- Mi estis certa pri tio, diris Fagino kuraĝigita de la sukceso de sia propono.
- Sen dubo, sen dubo, reparolis Noa. Kie ŝi estas ? Kie mi devos atendi ŝin ? Kiam necesos ke mi kampanju ?
- Pri tio, kara mia, mi informos vin. Mi vidigos ŝin al vi kiam estos la bona momento, diris Fagino. Estu preta kaj lasu min fari.
Tiun vesperon kaj la morgaŭon kaj la postmorgaŭon, la spiono restis vestaĉita per siaj botoj kaj sia kostumo de ĉaristo, preta por eliri je la unua vorto de Fagino. Ses vesperoj tiel pasis, ses longaj kaj enuigaj vesperoj, kaj ĉiuvespere Fagino rehejmeniris kun elrevigita mieno, kaj seke deklaris ke la tempo ne venis. En la sepa tago, li revenis pli frue ol kutime, kaj tiel kontenta ke li ne povis kaŝi sian kontentecon. Estis dimanĉo.
- Ŝi eliras tiun ĉi vesperon, diris Fagino, kaj pri la koncerna afero, mi certas pri tio, ĉar ŝi estis sola dum la tuta tago, kaj la viro pri kiu ŝi timas, revenos apenaŭ antaŭ la taglumo. Venu kun mi, rapide.
Noa en palpebruma daŭro ekstaris sen diri vorton ĉar la aktiveco de la judo atingis lin. Ili senbrue eliris el la domo, rapide transiris stratlabirinton kaj fine alvenis ĉe la pordon de taverno kiun Noa rekonis kiel tiu kie li dormis dum la vespero de sia alveno en Londono.
Estis post la dekunua kaj la pordo estis fermita. La judo mallaŭte fajfis kaj ĝi milde ruliĝis sur siaj pordhokoj. Ili senbrue eniris kaj la pordo fermiĝis malantaŭ ili.
Fagino kaj la juna judo kiu malfermis al ili la pordon, apenaŭ kuraĝante flustri parolon, montris per fingro al Noa malgrandan lukon kaj signis al li grimpi ĝis tie kaj observi la personon kiu troviĝis en la apuda ĉambro.
- Ĉu ŝi estas la koncerna virino ? li demandis per tiel mallaŭta voĉo ke oni apenaŭ povis aŭdi lin.
La judo signis jes.
- Mi ne povas bone vidi ŝian vizaĝon, diris tute mallaŭte Noa, ŝi havas la okulojn fiksitajn al la grundo kaj la kandelo estas malantaŭ ŝi.
- Ne moviĝu, murmuris Fagino
Li signis al Barnejo kiu malaperis kaj baldaŭ sin montris en la apuda ĉambro. Sub preteksto tondi meĉon de la kandelo, li metis ĝin antaŭ la junulinon al kiu li adresis kelkajn vortojn por levigi al ŝi la kapon.
- Mi nun vidas ŝin, diris la spiono.
- Ĉu vi klare vidas ŝin ? demandis la judo.
- Mi rekonus ŝin inter mil.
Noa forlasis la lukon, la pordo malfermiĝis kaj la juna knabino eliris. Fagino kuntiris Noan malantaŭ vitrosepto provizita de kurtenoj, kaj ili retenis sian spiradon ĉe la momento kiam Nancio pasis je kelkaj futoj de ilia kaŝejo kaj eliris tra la pordo tra kiu ili eniris.
- He ! diris Barnejo kiu tenis la pordon, jen la momendo.
Noa interŝanĝis rigardon kun Fagino kaj ekĵetiĝis eksteren.
- Maldeksdren, mallaŭte diris Barnejo al li. Prenu la droduaron ĉe la alia vlanko de la sdrado, kaj adendu
Noa obeis, kaj, dank’al la lumo de la gaso, li ekvidis la junan knabinon paŝantan je kelka distanco antaŭ li. Li antaŭeniris nur tiom kiom li juĝis prudenta fari tion, kaj staris ĉe la alia flanko de la strato por pli bone observi la movojn de Nancio. Plurfoje ŝi maltrankvile rigardis ĉirkaŭ si; unufoje eĉ ŝi haltis por lasi preterpasi du virojn kiuj sekvis ŝin de proksime. Samtempe kiel ŝi antaŭeniris, ŝi ŝajnis reakiri kuraĝon kaj paŝadis per pli firma kaj pli senhezita paŝo. La spiono ankoraû staris malantaŭ ŝi, en la sama distanco, kaj sekvis ŝin sen perdi ŝin el la okuloj.
Last edited: 17/06/2024
Add a comment