Ĉapitro XLVI
La rendevuo.
La horloĝoj batis tri kvaronojn post la dekunua kiam du personoj sin montris sur ponto de Londono. Unu paŝis per diskreta kaj rapida paŝado; estis virino kiu rigardis ĉirkaŭ si kun klopodema mieno, kvazaŭ por malkovri iun kiun ŝi atendis. La alia estis viro kiu sin glitis en la ombron, alĝustigante sian paŝadon al tiu de la virino, haltante kiam ŝi haltis, kaj rapide antaŭenirante tuj kiam ŝi rekomencis sian paŝadon, sed sen iam pli rapidi ol ŝi en la ardo de sia postkuro. Ili tiel transiris la ponton de la riverbordo de Mez-Saksio al tiu de Surio. Poste la virino revenis laŭ siaj paŝoj kun elrevigita mieno, kvazaŭ la rapida ekzameno kiun ŝi faris de la vojirantoj, estintus sen rezulto. Ĉi tiu movo estis neatendita, sed ne trompis la viglecon de tiu kiu gvatis ŝin. Li lokis sin en unu el la malgrandaj niĉoj kiuj superelstaras la pilierojn de la ponto, sin klinis super la parapeto por pli bone kaŝi sian vizaĝon, kaj lasis pasi ŝin ĉe la kontraŭa trotuaro. Kiam li sin trovis je la sama distanco de ŝi kiel antaŭe, li trankvile reakiris sian sintenon de promenanto kaj rekomencis sekvi ŝin. Alveninta meze de la ponto, ŝi haltis. Ankaŭ la viro haltis.
La nokto estis tre malluma. La tago estis pluva, kaj en tiu horo, kaj en tiu loko, estis malmultaj pasantoj. Tiuj kiuj haste rehejmeniris, rapide transiris sen atenti pri ĉi tiu virino aŭ pri la viro kiu sekvis ŝin, kaj eĉ eble sen vidi ilin. Estis tie nenio kiu devi altiri la atenton de la kompatinduloj de ĉi tiu kvartalo de Londono, kiuj hazarde transiris la ponton por iri serĉi noktan sirmejon sub pordego aŭ en ia forlasita kabano. Ili do ambaŭ restis silentaj, sen interŝanĝi parolon kun iu ajn pasanto.
La rivero estis kovrita de densa nebulo, tra kiu oni apenaŭ povis videti la ruĝecan brileton de la lumoj lumigitaj sur la boatoj alligitaj sub la ponto. Estis malfacile distingi en la mallumo, la nigrigitajn konstruaĵojn kiuj rande staris laŭlonge de la Tamizo. Ĉiuflanke, malnovaj ruiniĝantaj butikoj staris el konfuza amaso da tegmentoj kaj da gabloj, kaj ŝajnis kliniĝi super la akvo tro malhela por ke ilia nepreciza formo povu speguliĝi en ĝi. En la ombro oni videtis la antikvan turon de la preĝejo Sankta Savanto kaj la spajron de Sankta Magnuso, ĉi tiujn centjarajn gardantojn de la malnova ponto. Sed la arbaro da mastoj de la ŝipoj alvale haltitaj kaj la spajroj de la aliaj preĝejoj estis preskaŭ tute kaŝitaj por la vido.
La juna knabino, ankoraŭ observata de sia kaŝita spiono, estis plurfoje paŝeginta sur la ponto, kiam la dika sonorilo de Sankta Paŭlo anoncis la morton de plia tago.
Noktomezo batis super la homplena urbo, por la palacoj kiel por la mansardoj, por la malliberejo, por la malsanulejo, fine por ĉiuj estis noktomezo, por tiuj kiuj naskiĝis kaj por tiuj kiuj mortis, por la frostiĝinta kadavro kiel por la infano kviete endormigita en sia lulilo.
Ĝuste kiam la horo finis soni, juna fraŭlino kaj maljuna grizharulo elfiakriĝis je mallonga distanco. Ili forsendis la veturilon kaj rekte venis al la ponto. Apenaŭ ili metis piedon sur la trotuaron kiam la juna knabino tremetis kaj tuj sin direktis al ili.
Ili antaŭeniris rigardante ĉirkaŭ si kun mieno de homoj kiuj atendas ion sen tro esperi trovi tion kion ili atendas, kiam ili estis subite kunigata de la juna knabino. Ili haltis eligante krion de surprizo, kiun ili tuj bridis ĉar, sammomente, individuo en kamparana kostumo pasis tute proksime al ili kaj eĉ pasante tuŝetis ilin.
- Ne ĉi tie, diris Nancio kun malkvieta mieno, mi timas paroli al vi ĉi tie. Venu tien, piede de la ŝtuparo.
Dum ŝi diris ĉi tiujn vortojn kaj montris per fingro la direkton kiun ŝi volis preni, la kamparano turnis la kapon, subite demandis al ili per kia rajto ili okupis la tutan trotuaron, kaj daŭrigis sian vojon.
La ŝtuparo kiun indikis la junulino, estis tiu kiu, flanke de la riverbordo de Surio kaj de la preĝejo Sankta Savanto, malsupreniras de la ponto al la rivero. La viro vestita kiel kamparano sin direktis al ĉi tiu loko sen esti rimarkita, kaj ekzameninte dum momento la ĉirkaŭaĵojn, komencis malsupreniri la ŝtupojn.
Tiu ĉi ŝtuparo estas apudmetita al la ponto kaj konsistas el tri interŝtuparoj; ĝuste kie la dua finiĝas, la maldekstra muro finiĝas en pilastro rigardanta al la Tamizo. En ĉi tiu loko la ŝtupoj plilarĝiĝas, tiamaniere ke persono turnanta la angulon de la muro ne povas esti vidata de tiuj kiuj supre troviĝas, eĉ se apartigita de li per nur unu ŝtupo. Alveninta al ĉi tiu loko, la kamparano ĵetis rapidan ekrigardon ĉirkaŭ si, kaj vidante ke ne ekzistis pli bona kaŝejo kaj ke estis multe da loko dank'al la malalta tajdo, li alpremiĝis flanken, kun la dorso apogita al la pilastro, kaj atendis, preskaû certa ke la tri interparolantoj ne iros pli malsupren, kaj ke, se li ne povus aûdi ilian interparoladon, li ĉiaokaze kapablos tute sekure sekvi ilin.
La tempo ŝajnis al li tiel longa en ĉi tiu soleca loko, kaj li tiom avidis scii la kaŭzon de interparolado tiel malsama ol tio kion li atendis, ke pli ol unu fojon li estis rezignonta la partion, kaj kredonta ke la tri personoj haltis multe pli supre, aŭ ke ili sin direktis al tute alia loko, por sin dediĉi al sia mistera konversacio. Li estis elironta el sia kaŝejo kaj resuprenironta sur la ponton, kiam li aŭdis la bruon de paŝadoj, kaj preskaŭ en la sama momento la voĉo de homoj babilantaj tute proksime al li.
Li sin premis kontraŭ la muro, kaj apenaŭ spirante, li atente aŭskultis.
- Sufiĉas tiel, diris voĉo kiu evidente estis tiu de la sinjoro, mi ne permesos ke ĉi tiu juna fraŭlino iru plu. Multaj homoj ne havus sufiĉe da konfido al vi por sekvi vin ĉi tie, sed vi vidas ke mi volas plezurigi al vi.
- Plezurigi al mi ! diris la juna knabino kiu iris antaŭ ili, vi vere estas tre komplezema, sinjoro ! Plezurigi al mi ! Ba ! Ni ne parolu pri tio.
- Nu ! diris la sinjoro per pli bonkora tono, por kia celo vi povis venigi nin en tiel strangan lokon ? Kial ne esti lasanta nin paroli kun vi sur la ponto, kie estas lumo, kie pasadas iom da homoj, anstataŭ alkonduki nin al ĉi tiun forlogan truon ?
- Mi jam diris al vi, respondis Nancio, ke mi timis paroli kun vi tie supre. Mi ne scias kial, ŝi aldonis tremetante, sed ĉi-nokte mi estas turmentata de tia teruro, ke mi apenaŭ povas stari.
- Kaj pri kio vi timas ? demandis la sinjoro kiu ŝajnis kompati pro ŝia stato.
- Mi ne tro kapablas diri pri kio, ŝi respondis, mi ŝatus scii tion. Mi estis dum la tuta tago turmentata de teruraj pensoj pri morto kaj sangaj mortotukoj. Mi ĉi-vespere malfermis libron por pasigi la tempon, kaj mi ankoraŭ havis la samajn objektojn antaŭ la okuloj.
- Efiko de imago, diris la sinjoro provante kvietigi ŝin.
- Ne estas imago, respondis la juna knabino per obtuza voĉo, mi ĵurus ke mi vidis la vorton "ĉerko" skribita sur ĉiu paĝo de la libro, per dikaj nigraj literoj, kaj ke oni portis unu el ili proksime de mi ĉi-vespere sur la strato.
- Estas nenio miriga en ĉi tio, diris la sinjoro, mi ofte renkontis ilin.
- Verajn ĉerkojn, ŝi rebatis, sed ne tia kia tiu kiun mi vidis.
Estis io tiel stranga en la tono de la junulino, ke la kaŝita spiono tremetis kaj sentis sian sangon glaciiĝi en siaj vejnoj. Li denove sin regis aŭdante la dolĉan voĉon de la juna fraŭlino kiu petis al Nancio kvietiĝi, kaj ne allasi sin al ĉi tiuj timigaj pensoj.
- Parolu al ŝi bonkorece, ŝi diris al la sinjoro kiu ŝin akompanis. La kompatinda estulino ! ŝi ŝajnas bezoni tion.
- Viaj orgojlaj pastoroj rigardintus min kun malestimo en la stato en kiu mi estas ĉi-vespere, kaj predikintus al mi flamojn kaj venĝon, diris Nancio. Ho ! Kara fraŭlino, kial tiuj kiuj arogas al si la titolon de homoj de Dio, ne estas por ni malfeliĉuloj, tiel bonaj kaj tiel bonfaraj kiel vi estas, vi kiu, havanta belecon kaj tiom da kvalitoj kiuj mankas al ili, povus esti iom fiera, anstataŭ superi ilin en humileco ?
- Ha ! Jes, diris la sinjoro, la turko, farinte siajn ritajn sinlavojn, sin turnas al la Oriento por diri siajn preĝojn. Same, ĉi tiuj bonaj homoj, alpreninte sintenon de cirkonstanco, levas la okulojn al la ĉielo por petegi ĝin. Inter muzulmano kaj fariseo, mia elekto estas farita.
Ĉi tiuj paroloj ŝajnis esti adresitaj al la juna fraŭlino, kaj eble celis doni al Nancio tempon por kvietiĝi. La maljuna sinjoro baldaŭ alparolis al ĉi tiu lasta :
- Ĉu vi ne venis ĉi tien pasintan dimanĉon ? li diris al ŝi.
- Mi ne sukcesis veni, respondis Nancio, oni perforte retenis min.
- Kiu do ?
- Vilhelmo… tiu, pri kiu mi jam parolis al fraŭlino.
- Vi ne estis suspektata, mi esperas, ke vi estas en komunikado kun iu ajn pri la afero kiu venigis nin ĉi tie ĉi tiun vesperon ? demandis la sinjoro kun zorgoplena mieno.
- Ne, respondis la juna knabino, balancante la kapon; ne estas tre facile por mi eliri, krom kiam mi diras kien mi iras. Mi ne povintus iri vidi fraŭlinon, se mi ne prenigintus al Vilhelmo dozon da laŭdano antaŭ ol eliri.
- Ĉu li vekiĝis antaŭ ol via reveno ? demandis la sinjoro.
- Ne, kaj nek li nek iu ajn suspektas min.
- Des pli bone, diris la sinjoro. Nun aŭskultu min.
- Mi estas preta, respondis Nancio.
- Ĉi tiu juna fraŭlino, diris la sinjoro, sciigis al mi, same kiel al kelkaj amikoj al kiuj ni povas havi plenan konfidon, tion kion vi diris al ŝi, antaŭ ĉirkaŭ dekkvin tagoj. Mi konfesas al vi ke mi unue hezitis kredi ke vi meritis konfidon; sed nun mi firme kredas ke vi indas tion.
- Jes, diris vigle la juna knabino.
- Mi estas konvinkita pri tio, mi ripetas tion al vi. Por pruvi al vi ke mi estas preta fidi al vi, mi sincere konfesos al vi ke ni intencas eltordi per teruro la sekreton, kia ajn ĝi estu, de tiu ĉi individuo kiun oni nomas Monkson. Sed, aldonis la sinjoro, se ni ne kapablas ekkapti lin, aŭ se ni ne sukcesas eltordi de li tion kion ni volas, necesos denunci al ni la judon.
- Fagino ! diris la juna knabino malantaŭenirante paŝon.
- Necesos denunci al ni ĉi tiun viron, ripetis la sinjoro.
- Mi neniam faros tion, respondis Nancio. Li estas demono ! Li estas pli malbona ol demono; sed mi ne faros tion.
- Ĉu vi ne volos ? diris la sinjoro kiu ŝajnis atendi ĉi tiun respondon.
- Neniam ! rediris Nancio.
- Kial ?
- Pro kialo, firme respondis la juna knabino, pro kialo kiun fraŭlino konas kaj kiun mi akceptos, mi scias tion, ĉar ŝi promesis tion al mi. Kaj pro ankoraŭ alia kialo, estas ke, se li sekvis kriman vivon, la mia ne pli bone valoras. Multaj el ni trenis saman ekzistadon, kaj mi ne turnos min kontraŭ tiuj, kiuj povintus… kelkaj el ili almenaŭ… sin turni kontraŭ mi, kaj kiuj ne faris tion, tute malvirtaj kiel ili estas .
- Nu ! rapidis diri la sinjoro kvazaŭ estis tio kion li celis, denuncu al mi Monkson, kaj lasu min okupiĝi pri li.
- Kaj se li fine denuncas la aliajn ?
- Mi promesas al vi, ke tiuokaze, se ni ricevos de li la veron, la afero ne iros plu. Devas esti en la historio de la eta Olivero cirkonstancoj kiujn estus dolorige elmontri al la vido de la publiko. Kondiĉe ke ni sciu la veron, ni ne petas pli, kaj la libereco de neniu estos minacata.
- Kaj se li nenion volas diri ? observigis la juna knabino.
- Tiam, daŭrigis la sinjoro, ĉi tiu judo ne estos juĝe persekutata sen via konsento. Sed, en tia cirkonstanco, mi povos valorigi al viaj okuloj kialojn kiuj, mi pensas, decidigos vin denunci lin.
- Ĉu fraŭlino donas al mi sian parolon, ke tiel estos ? vigle demandis la juna knabino.
- Jes, respondis Rozo, mi plene min devontigas al ĝi.
- Monkso neniam scios kiel vi sciiĝis ĉion ĉi ? aldonis Nancio post mallonga silento.
- Neniam, respondis la sinjoro, ni elturniĝos tiamaniere ke li nenion povos suspekti.
- Mi ofte mensogis, kaj mi vivis ekde mia infanaĝo kun mensoguloj, diris Nancio post alia silento, sed mi kalkulas kun via parolo.
Denove ricevinte la certigon ke ŝi povis tutsekure kalkuli kun ili, ŝi komencis detale priskribi la drinkejon de kie oni sekvis ŝin ĉivesperon mem. Sed ŝi parolis tiom mallaŭte ke ofte estis malfacile por la spiono sufiĉe kapti la fadenon de ŝia rakonto. Ŝi haltis de tempo al tempo kvazaŭ la sinjoro hasteme skribus kelkajn notojn pri la informoj kiujn ŝi liveris al li. Post kiam ŝi detalege priskribis la lokon, montris la lokon de kie oni povis plej bone vidi sen esti vidata, kaj diris kiun tagon kaj je kiu horo Monkso kutimis iri tien, ŝi ŝajnis pripensi kelkajn momentojn kvazaŭ por pli bone rememori la trajtojn kaj eksteraĵon de la viro kiun ŝi donis personaĵojn.
- Li estas granda, ŝi diris, sufiĉe fortika, sed ne tre dika. Kiam li paŝas, li ĉiam ŝajnas singarde gvati, kaj li senĉese rigardas super sia ŝultro, unue unuflanke, poste aliflanke. Ne forgesu tion, ĉar neniu havas okulojn tiel kaviĝintajn kiel li, kaj vi preskaŭ povus rekoni lin per tiu sola signo. Li havas brunan vizaĝkoloron, nigrajn harojn kaj okulojn, sed kvankam li ne aĝas pli ol dudek ses aŭ dudek ok jarojn, li aspektas maljuna kaj rompita. Liaj lipoj ofte portas la spuron de siaj dentoj, ĉar li havas furiozajn atakojn, kaj eĉ okazas al li mordi al si la manojn ĝis la sango…
- Kial vi tremas ? diris la juna knabino subite haltante.
La sinjoro hastis respondi ke tio estis nevola movo kaj petegis ŝin daŭrigi.
- Preskaŭ ĉiujn ĉi detalojn, diris la juna knabino, mi sciiĝis ilin ĉe la drinkejo pri kiu mi parolis al vi; ĉar mi nur dufoje vidis lin, kaj ĉiufoje li estis envolvita en granda mantelo. Jen, mi kredas, ĉiuj detaloj kiujn mi povas doni al vi por helpi vin rekoni lin. Atendu, ŝi aldonis, sur la kolo, kaj sufiĉe alte por ke ni povu vidi ĝin sub lia kravato, kiam li turnas la kapon, li havas…
- Larĝan ruĝan markon, kiel brulvundo, ekkriis la sinjoro.
- Kio ! diris Nancio, ĉu vi konas lin ?
La juna fraŭlino eligis surprizan krion, kaj dum kelkaj momentoj, ili estis tiel silentaj ke la spiono povis aŭdi ilin spiradi.
- Mi pensas ke jes, diris la sinjoro, laŭ la personaĵoj kiujn vi donis al mi. Ni vidos… estas kelkfoje strangaj similecoj. Sed eble li ne estas li.
Li diris ĉi tiujn vortojn kun mieno de seninteresiĝo, faris paŝon direkte al la kaŝita spiono, kaj ĉi tiu povis klare aŭdi lin murmuri ĉi tiujn vortojn : "Devas esti li".
- Nun, junulino, li diris alproksimiĝante al Nancio, vi faris al ni rimarkindan servon, kaj mi dezirus ke rezultu el tio iom da bono por vi. Per kio mi povas helpi vin ?
- Per nenio, respondis Nancio.
- Ne parolu tiel, diris la sinjoro per bonkoreca tono kiu tuŝus pli harditan koron. Pripensu, diru al mi tion kion mi povas fari por vi ?
- Nenion, sinjoro, ripetis la juna knabino plorante. Vi povas nenion fari por mi; ne plu estas espero por mi.
- Vi troigas, diris la sinjoro, via pasinteco estis kulpa. Vi misuzis tiun energion de la juneco, tiujn netakseblajn trezorojn kiujn la Kreinto nur unufoje donacas al ni. Sed vi povas esperi pri la estonteco. Mi ne volas diri ke estas en nia povo doni al vi pacon de koro kaj animo; tion vi havos nur per viaj propraj klopodoj. Sed ni povas proponi al vi pacan azilon en Anglio, aŭ se vi timas resti ĉi tie, en iu fremda lando. Ĉi tion ni kapablas fari, kaj ni havas la plej ardan deziron sekurigi vin kontraŭ ĉia danĝero. Antaŭ la fino de la nokto, antaŭ ol ĉi tiu rivero lumiĝas per la unuaj briletoj de la tago, vi povas troviĝi malproksimege de viaj iamaj kunuloj, sen tio ke restu pri vi pli da postsignoj ol se vi ne plu estus en la mondo. Nu, ne plu interŝanĝu eĉ vorton kun iu el viaj iamaj kunuloj, ne reiru al via loĝejaĉo, ne plu spiru tiun aeron kiu koruptas vin kaj mortigas vin, forlasu ilin ĉiujn dum estas ankoraŭ tempo kaj dum la okazo estas favora por vi.
- Ŝi lasos sin konvinki, diris la juna fraŭlino, ŝi hezitas, mi certas pri tio.
- Mi timas ke ne, kara mia, diris la sinjoro.
- Ne, sinjoro, mi ne hezitas, respondis Nancio post momento de interna lukto, mi estas katenita al mia malnova vivo. Mi malbenas ĝin, mi nun abomenas ĝin, sed mi ne povas forlasi ĝin. Mi troigis tiel ke ne eblas reiri, kaj tamen mi nenion scias pri tio, ĉar se vi tiel parolis al mi antaŭ nelonge, mi ridintus antaŭ via nazo. Sed, ŝi aldonis ĉirkaŭrigardante kun maltrankvilo, jen miaj teruraĵoj kiuj rekaptis min. Necesas ke mi hejmeniru.
- Viahejmen ! ekkriis la juna fraŭlino malgaje.
- Miahejmen, fraŭlino, ripetis Nancio. Necesas ke mi daŭre vivu la ekziston kiun mi faris por mi. Ni disiĝu. Eble mi estis spionata kaj vidata. Lasu min, foriru. Se mi faris al vi servon, ĉio kion mi petas al vi, estas forlasi min kaj lasi min foriri sola.
- Mi bone vidas ke ĉio estas senutila, diris suspire la sinjoro. Eble ni endanĝerigas ŝian sekurecon restante ĉi tie; ni retenis ŝin pli longe ol ŝi atendis.
- Jes, jes, vigle diris Nancio, mi devus esti tre malproksime.
- Kiel ĉi tiu kompatinda knabino finiĝos ? ekkriis Rozo.
- Kiel ? ripetis Nancio. Rigardu antaŭ vi, fraŭlino, rigardu ĉi tiujn malhelajn ondojn. Ĉu vi ne ofte aŭdis diri ke malfeliĉulinoj kiel ni sin ĵetas en la akvon sen ke eĉ unu vivanta animo zorgu pri ili aŭ bedaŭru ilin ? Eble estos post jaroj, eble post kelkaj monatoj, sed estos tiel ke mi finiĝos.
- Ne tiel parolu, mi petegas vin, diris la juna fraŭlino plorsingultante.
- Vi scios nenion pri tio, kara fraŭlino, respondis Nancio, kaj Dio bonvolu ke tiaj teruraĵoj neniam atingu viajn orelojn ! Adiaŭ ! Adiaŭ !…
La sinjoro faris paŝon por malproksimiĝi.
- Prenu ĉi tiun monujon, diris Rozo, prenu ĝin por amo al mi, por havi kelkajn rimedojn dum momento de bezono aŭ de maltrankvilo.
- Ne, ne, respondis Nancio, mi ne faris ĉi tion por mono. Lasu al mi la kontentiĝon pensi ke mi ne agis pro persona profito, kaj tamen donu al mi ian objekton kiun vi surmetis. Mi ŝatus havi ion… Ne, ne, ne ringon… Viajn gantojn aŭ vian poŝtukon. , ion kiun mi povos konservi kaj kiu apartenis al vi, mia bona fraŭlino… Jen tio; dankon ! Dio benu vin ! Bonan vesperon !
Nancio estis turmentata de tiel forta agitado kaj tiel ŝajnis timi esti malkovrata ke la sinjoro sin decidis forlasi ŝin kiel ŝi petis tion. Oni aŭdis la bruon de paŝoj kiuj malproksimiĝis, kaj ĉio denove silentiĝis.
La juna fraŭlino kaj ŝia kunulo baldaŭ alvenis sur la ponton. Ili haltis ĉe la supro de la ŝtuparo.
- Aŭskultu, diris Rozo streĉante la orelon, ĉu ŝi ne alvokis ? Mi kredis aŭdi ŝian voĉon.
- Ne, kara mia, respondis Sro Brunsubo malgaje rigardante malantaŭen, ŝi ne moviĝis, ŝi atendas ke ni estu malproksime.
Rozo Majlio estis afliktita, sed la maljuna sinjoro prenis ŝian brakon, metis ĝin sub sian kaj milde kuntiris ŝin.
Tuj kiam ili malaperis, Nancio lasis sin fali laŭ sia tuta longeco sur unu el la ŝtonaj ŝtupoj, kaj en sia angoro verŝis amarajn larmojn.
Baldaŭ ŝi restariĝis, kaj per senforta kaj ŝanceliĝanta paŝado surgrimpis la ŝtupojn por reatingi la straton. La spiono mirigita restis senmova ĉe sia posteno dum kelkaj minutoj, kaj kiam li certis ke li estis tute sola, li eliris el sia kaŝejo kaj reiris supren sur la ponton flugtuŝante la muregon kiel li faris malsuprenirante.
Alveninta apud la ŝtuparo, Noa Argilturo plurfoje rigardis ĉirkaŭ si por certiĝi ke li ne estis observata, poste li plenrapide foriris por reiri al la domo de la judo.
Last edited: 17/06/2024
Add a comment