Créer un site internet

Ĉapitro XLVII

Mortigaj konsekvencoj.

Estis ĉirkaŭ du horoj antaŭ la tagiĝo, en tiu horo kiun aŭtune ni povus ja nomi la profunda nokto, kiam la stratoj estas senhomaj kaj silentaj, kiam eĉ la bruo ŝajnas dormeti kaj kiam la ebriulo kaj la diboĉulo revenis al sia domo per ŝanceliĝanta paŝado. En ĉi tiu horo de trankvilo kaj silento, la judo vigilis en sia rifuĝejo, kun la vizaĝo tiel pala kaj tiel kuntirita, la okuloj tiel ruĝaj kaj tiel sangoplenaj ke li malpli aspektis homon ol malbelegan fantomon eskapinta el la tombo kaj persekutata de malbona spirito.

Li estis kaŭrinta antaŭ sia estingita fajro, envolvita en malnova ŝirita kovrilo kun la vizaĝo turnita al la kandelo kiu estis metita sur la tablo apud li. Li direktis sian dekstran manon al la lipoj kaj, absorbita en siaj pripensoj, li mordis al si la ungojn kaj lasis vidi siajn gingivojn senprovizitajn de dentojn kaj nur armitajn de kelkaj dentegoj kiel havus hundo aŭ rato.

Noa Argilturo profunde dormis sur matraco etendita sur la planko. Kelkfoje la maljunulo turnis dum momento siajn rigardojn al li, poste revenigis ilin al la kandelo kies longa meĉo bruligita atestis, same kiel la sebogutojn kiuj falis sur la tablon, ke la pensoj de la judo estis okupataj aliloke.

Fakte tiel estis.

Humiliĝo pro vidi liajn planojn ruinigitaj, malamo kontraŭ la juna knabino kiu aŭdacis konatiĝi kun fremduloj, profunda malfido pri ŝia sincereco kiam ŝi rifuzis perfidi lin, amara elreviĝo pro perdi la okazon sin venĝi kontraŭ Sikeso, timo esti malkovrita, ruinigita, eble pendigita; ĉio ĉi donis al li teruran atakon de furioza kolero. Ĉi ĉiuj pripensoj rapide kruciĝis kaj koliziis en la menso de Fagino, kaj mil krimaj projektoj, pli nigraj unuj ol la aliaj, turniĝadis en lia koro.

Li tiel restis tute senmova kaj sen ŝajni dediĉi la plej malgrandan atenton al la tempo kiu fluis, ĝis kiam bruo de paŝoj sur la strato trafis lian trejnitan orelon kaj altiris lian atenton.

- Fine ! li murmuris viŝante siajn lipojn, sekaj kaj agititaj de febro. Finfine !

En la sama momento apenaŭa sonorilvoko aŭdiĝis. Li supreniris la ŝtuparon por iri malfermi la pordon kaj preskaŭ tuj revenis akompanata de individuo envolvita ĝis la mentono kaj kiu kunportis paketon sub la brako. Tiu ĉi sidiĝis, demetis sian mantelon kaj lasis vidi la atletan formon de la bandito Sikeso.

- Jen, li diris metante la paketon sur la tablon, loku ĝin kaj provu profiti de ĝi kiel eble plej bone. Mi sufiĉe malfacile akiris ĝin. Mi devus esti ĉi tie antaŭ tri horoj.

Fagino metis manon sur la pakaĵon, enŝlosis ĝin en la ŝranko kaj residiĝis sen diri vorton. Sed li ne perdis la banditon el la vido eĉ unu momenton, kaj kiam ili denove sidiĝis vidalvide kaj tute proksime unu de la alia, li fikse rigardis lin. Liaj lipoj tiel forte tremis kaj liaj trajtoj estis tiel ŝanĝitaj de la emocio kiu turmentadis lin, ke la bandito pretervole retroirigis sian seĝon kaj ekzamenis Faginon kun timigita mieno.

- Nu ! Kio ? diris Sikeso, kial vi tiel rigardas min ? Nu, parolu !

La judo levis la dekstran manon kaj svingis tremantan fingron, sed lia furiozo estis tia ke li nekapablis eldiri eĉ unu vorton.

- Fulmotondro ! diris Sikeso kiu ne aspektis tro trankviligita, li freneziĝis. Necesas ke mi zorgu pri mi.

- Ne, ne, diris Fagino retrovante la voĉon, ne estas… ne estas vi, Vilhelmo. Mi havas nenion… tute nenion por riproĉi al vi.

- Ho ! Vere ! diris Sikeso rigardante lin kun malserena mieno kaj malkaŝe metante pistolon en poŝo pli atingeblan de li. Estas feliĉa, almenaŭ por unu el ni. Kiu estos, ne gravas.

- Tio kion mi devas diri al vi, Vilhelmo, diris la judo alproksimigante sian seĝon al tiu de la bandito, furiozos vin eĉ pli ol mi.

- Ĉu vere ? respondis Sikeso kun dubema mieno, parolu kaj rapidu, alie Nancio kredos min perdita.

- Perdita ! diris Fagino, ŝi sin aranĝis por tio, ne timu.

Sikeso rigardis la judon kun tre maltrankvila mieno, kaj legante en liaj trajtoj nenian kontentigan klarigon, li metis sian dikan manon sur lian kolumon kaj krude skuis lin.

- Ĉu vi bonvolas paroli, li diris, aŭ mi strangolos vin. Malstreĉu la dentojn kaj klare diru tion kion vi devas diri. Sufiĉe da grimacoj, maljuna maliculo kiun vi estas, ni finiĝu tion.

- Nu supozu, komencis Fagino, ke ĉi tiu knabo kiu kuŝas tie…

Sikeso sin turnis al la loko kie Noa dormis, kvazaŭ li ne rimarkis lin antaŭ momento. Poste ? li diris, revenante al sia unua pozicio.

- Ni supozu, daŭrigis Fagino, ke ĉi tiu knabo babilaĉus por ruinigi nin ĉiujn; ke li unue serĉus la taŭgajn homojn por plenumi siajn opiniojn, kaj ke li rendevuus kun ili sur la strato por doni nian priskribon, por sciigi ĉiujn signojn per kiuj oni povus rekoni nin kaj la renkontiĝejoj kie oni plej bone povus kapti nin. Ni supozu ke li volus libervole fari ĉion ĉi sen esti haltigita, pridemandita, spionita aŭ vivigita nur per pano kaj akvo por fari konfeson; sed, memvole ! por sia propra kontentiĝo ! nokte ŝtelvaganta por renkonti niajn deklaritajn malamikojn kaj babilaĉi kun ili ! Ĉu vi aŭdas min, ekkriis la judo kies okuloj ĵetis flamojn. Ni supozu ke li farus ĉion ĉi, kio okazus ?

- Tio kio okazus ! respondis Sikeso kun abomena sakraĵo. Se li vivus ĝis mia alveno, mi dispremus al li la kranion sub la feritaj kalkanumoj de miaj botoj en tiom da pecoj kiom da haroj kiujn li havas sur la kapo.

- Kaj se mi estus farinta tion, kriegis la judo, mi kiu scias tiom multe kaj kiu povus pendigi tiom da homoj, sen kalkuli min ?

- Mi ne scias, diris Sikeso grincante per la dentoj kaj paliĝante nur pro la penso pri tia perfido. Mi farus ion en malliberejo kiu enferigus min; kaj se oni juĝus min samtempe kun vi, mi falus sur vin meze de la juĝejo kaj frakasus al vi la kranion antaŭ ĉiuj. Mi havus sufiĉe da forto, murmuris la bandito svingante sian nervozan brakon, mi havus sufiĉe da forto por dispremi vian kapon kvazaŭ peza ĉaro estintus pasinta sur ĝi.

- Vi !

- Mi ! diris la bandito. Provu.

- Kaj se temus pri Karlo, aŭ la Vulpo, aŭ Betino, aŭ…

- Ne gravas kiu, kolere interrompis Sikeso. Ĉi tiu, kiu ajn li estas, povas esti certa pri sia afero.

Fagino denove fikse konsideris la banditon; poste, signante al li resti silenta, li sin klinis al la matraco kie Noa dormis, kaj skuis la dormanton por veki lin. Sikeso, ankaŭ sin klinanta sur sia seĝo kun la manoj apogantaj al la genuoj, rigardis per ĉiuj siaj okuloj, kvazaŭ li mirige demandus al si, al kio finvenos tiu ĉi intrigo kaj ĉiuj tiuj demandoj.

- Boltero ! Boltero ! diris Fagino levante la kapon kun diabla esprimo kaj emfazante ĉiun vorton. La kompatinda knabo ! li estas laca… laca pro tio ke li tiel longe spionis la klopodojn de ĉi tiu knabino… la klopodojn de ĉi tiu knabino, ĉu vi aŭdas, Vilhelmo ?

- Kion vi volas diri ? demandis Sikeso rektiĝante laŭ sia tuta alteco.

La judo nenion respondis, sed denove sin klinis al la dormanto kaj sidigis lin sur la matraco. Post ripetigi al si plurfoje sian pseŭdonimon, Noa frotis al si la okulojn kaj oscedante rigardis ĉirkaŭ si.

- Denove diru al mi ĉion ĉi, ankoraŭfoje, por ke li aŭdu, diris la judo montrante per la fingro la banditon.

- Rediri kion ? demandis Noa duondorme.

- Tion kio koncernas… Nancion, diris la judo kaptante la pojnon de Sikeso kvazaŭ por malhelpi lin foriri antaŭ ol ĉion aŭdi. Ĉu vi sekvis ŝin ?

- Jes.

- Ĝis la Londona Ponto ?

- Jes.

- Kie ŝi renkontis du homojn ?

- Fakte.

- Sinjoron kaj fraŭlinon kiujn ŝi antaŭe trovis propravole. Ili petis al ŝi denunci ĉiujn siajn komplicojn, komencante per Monkso… tio kion ŝi faris…, doni ilian personaĵon… ŝi donis ĝin…, diri kie ni renkontiĝas… ŝi ankoraŭ diris tion…, kaj de kie oni povis plej bone gvati nin… ŝi diris tion… kaj kiam ni kutimas iri tien… ŝi indikis tion. Jen tio kion ŝi faris, ŝi ĉion ĉi rakontis de la komenco al la fino, sen ke iu minacu ŝin, sen la plej eta hezito. Ĉu estas vere ? ekkriis la judo preskaŭ freneza pro kolero.

- Tute vere, respondis Noa gratante al si la kapon, estas ĝuste tiel ke ĉio okazis.

- Kaj kion ili diris rilate al la pasinta dimanĉo ? demandis la judo.

- Koncerne la pasintan dimanĉon ! respondis Noa pripensante, mi jam diris al vi.

- Rediru tion ! Rediru tion ! ekkriis Fagino ŝaŭmanta pro kolero ĉirkaŭpremante per unu mano la brakon de Sikeso kaj svingante la alian en la aero kiel furiozulo.

- Ili demandis al ŝi, diris Noa kiu pli bone vekita ŝajnis ekkompreni kiu estis Sikeso, ili demandis al ŝi kial ŝi ne venis la antaŭan dimanĉon kiel ŝi promesis; ŝi respondis ke ŝi ne sukcesis…

- Kaj la kaŭzo, la kaŭzo ? interrompis la judo kun triumfa mieno, rakontu tion al li.

- Ĉar ŝi estis perforte retenita siahejme de Vilhelmo, ĉi tiu viro pri kiu ŝi jam antaŭe parolis al ili, respondis Noa.

- Kaj ankoraŭ poste ? ekkriis la judo, kion ŝi ankoraŭ diris pri ĉi tiu viro pri kiu ŝi jam antaŭe parolis al ili ? Rakontu al li pri tio ! Rakontu al li pri tio !

- Nu, reparolis Noa, ŝi diris ke ne estis facile por ŝi eliri krom se ĉi tiu viro scius kien ŝi irus. Kaj ke la unuan fojon kiam ŝi eliris por iri trovi la fraŭlinon, ŝi… ha ! ha ! ha ! mi multe ridis aŭdante tion… ŝi donis al ĉi tiu viro dozon da laŭdano.

- Morto kaj kondamno ! ekkriis Sikeso subite sin liberigante de la ĉirkaŭpremo de la judo. Lasu min foriri !

Li forpuŝis de si la maljunulon, elkuris el la ĉambro kaj grimpis la ŝtupojn kiel frenezulo.

- Vilhelmo ! Vilhelmo ! kriis la judo kurante post li. Unu vorto, nur unu vorto !

Li ne havus tempon interŝanĝi eĉ unu vorton kun la bandito, se ĉi tiu ne troviĝis en la neebleco malfermi la pordon. Li estis tie, sakranta kaj blasfemanta kiam la judo spirmanka rekuniĝis kun li.

- Lasu min eliri, diris Sikeso. Ne parolu al mi, se vi domaĝas vian vivon. Lasu min eliri, mi diras al vi.

- Nur unu vorton, daŭrigis Fagino metante sian manon sur la seruron… Ne estu…

- Kio ? diris la alia.

- Ne estu… tro perforta, Vilhelmo, diris la judo kun larmoj en la voĉo.

La tago ekaperis, kaj estis sufie lume por ke la du viroj povu vidi unu la alian. Ili interŝanĝis rapidan ekrigardon; iliaj okuloj brilis per minaca brilo. Ne eblis erari pri ilia penso.

- Mi volas diri per tio, diris Fagino juĝante senutila kaŝi pli longe sian penson, ke vi ne devas esti tro perforta… pro singardo. Ruzaĵo, Vilhelmo, kaj nenia skandalo.

Sikeso respondis nenion, sed vigle puŝanta la pordon, tuj kiam la judo turnis la ŝlosilon en la seruro, li pafiĝis en la senhoman straton.

Sen halti, sen pripensi dum momento, sen unufoje turni la kapon dekstren aŭ maldekstren, sen levi la okulojn al la ĉielo aŭ mallevi ilin al la tero, la bandito komencis sian kuron kun konfuzitaj okuloj kaj la dentoj tiel kunpremitaj ke lia makzelo elstaris. Li ne eĉ murmuris parolon, ne unu el liaj muskoloj malstreĉiĝis, ĝis kiam li atingis la pordon de sia loĝejo. Li malvigle turnis la ŝlosilon en la seruro, rapide supreniris la ŝtuparon, eniris en sian ĉambron, duturne ŝlosis la pordon, apogis pezan tablon kontraŭ la pordon kaj distiris la litkurtenon.

La juna knabino kuŝis duonvestita. La eniro de Sikeso abrupte vekigis ŝin.

- Stariĝu, diris la viro.

- Ĉu estas vi, Vilhelmo ? ŝi diris kun mieno de plezuro vidante lin reveninta.

- Jes, li respondis. Stariĝu.

Kandelo brulis apud la lito. La viro vigle forprenis ĝin de la kandelingo kaj ĵetis ĝin en la kamenon. La juna knabino, vidante ke la tagiĝo komenciĝis, ellitiĝis por distiri la kurtenon de la fenestro.

- Lasu ĝin, diris Sikeso barante al ŝi la transiron. Estas sufiĉe luma por tio kion mi devas fari.

- Vilhelmo, diris Nancio per voĉo sufokita de teruro, kial vi tiel rigardas min ?

Kun naztruoj ŝvelintaj, brusto anhelanta, la bandito konsideris ŝin dum kelkaj momentoj. Poste, kaptante ŝin ĉe la kapo kaj la kolo, li trenis ŝin ĝis la mezo de la ĉambro, kaj ekrigardante al la pordo, li metis sian dikan manon sur ŝian buŝon.

- Vilhelmo, Vilhelmo !… diris la juna knabino per sufokata voĉo baraktante kun la energio kiun donas la timo de morto, mi ne krios…, aŭskultu min…, parolu al mi…, diru al mi tion kion mi faris ?

- Vi bone scias tion, mizerulino ! rebatis la bandito. Vi estis gvatata ĉi-nokte… Ĉio kion vi diris, estis aŭdita.

- Do indulgu mian vivon kiel mi indulgis la vian, diris Nancio alkroĉiĝante al li. Vilhelmo, kara Vilhelmo, vi ne kuraĝos mortigi min. Ho ! Pensu pri ĉio kion mi rifuzis ĉi-nokte pro vi ! Ŝparu al vi ĉi tiun krimon; mi ne forlasos vin; vi ne sukcesos maltenigi min. Vilhelmo, pro la amo de Dio, por vi, por mi, ĉesu, antaŭ ol verŝi mian sangon. Sur mia animo, mi ne perfidis vin.

La viro forte luktis por liberigi siajn brakojn, sed la juna knabino konvulsie ĉirkaŭpremis lin, kaj li vane klopodis, li ne sukcesis maltenigi ŝin.

- Vilhelmo, ŝi kriis penante apogi sian kapon al la brusto de la bandito, ĉi tiu sinjoro kaj ĉi tiu bona fraŭlino ĉi-nokte proponis al mi iri vivi eksterlanden kaj fini tie miajn tagojn en soleco kaj trankvileco. Lasu min revidi ilin kaj surgenue petegi ilin ke ili havu la saman bonkorecon por vi. Ni forlasos ĉi tiun forlogan restadejon; ni iros tre malproksimen, ĉiu memstare, por vivi pli bonan vivon, kaj forgesi, krom en niaj preĝoj, la vivon kiun ni vivis ĝis nun. Post tio, ni neniam revidos unu la alian. Neniam estas tro malfrue por penti; ili diris tion al mi… Mi nun scias ke ili diris veron; sed necesas al ni tempo, iom da tempo !

La bandito liberigis unu el siaj brakoj kaj kaptis lian pistolon. La penso ke li estus tuj malkovrata se li pafus, trapasis tra lian menson malgraŭ la koleratako kiu turmentis lin. Li dufoje batis kun sia tuta forto, per la kolbo de la pistolo, la kapon de la juna knabino kiu preskaŭ tuŝis la lian.

Ŝi ŝanceliĝis kaj falis, blindigita de la fluaĵoj de sango kiu eliĝis el ŝia frunto. Poste, apenaŭ sukcesante sin levi sur la genuoj, ŝi elprenis el sia brusto blankan poŝtukon – tiun kiun donis al ŝi Rozo Majlio – kaj levante ĝin per kunigitaj manoj al la ĉielo, tiom alte kiel ŝiaj mankantaj fortoj ebligis ŝin, ŝi murmuris preĝon por petegi la kompaton de la Kreinto.

Estis terura spektaklo. La murdisto atingis la muron per ŝanceliĝanta paŝo; dum momento, metis sian manon sur la okulojn. Poste li kaptis pezan klabon kaj finmortigis sian viktimon.

Last edited: 18/06/2024

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment