Ĉapitro XLVIII
Fuĝo de Sikeso.
El ĉiuj kulpaj agoj kiuj, profitante de mallumo, estis plenumitaj en la vasta ĉirkaŭaĵo de Londono, ekde kiam la nokto iam envolvis ĝin, ĉi tiu estis la plej krima. El ĉiuj hororoj kiuj baldaŭ ellasos sian fetoran odoron en la puran matenan aeron, ĉi tiu estis la plej malkuraĝa kaj abomena.
La brila suno kiu ne nur revenigas kun si lumon, sed kiu rekondukas la homon al vivo kaj espero, la suno radie leviĝis super la multehoma civito. Ĝiaj radioj ankaŭ falis sur la riĉe kolorajn vitralojn kaj sur la mizerajn fenestrojn de la mansardoj, sur la kupolon de la katedraloj kaj sur la ruinajn domaĉojn. Ĝi lumigis la ĉambron kie kuŝis la murdita virino; ĝi lumigis ŝin malgraŭ la klopodoj de la bandito por malhelpi ĝiajn radiojn penetri tien. Ili torente penetris tien. Se ĉi tiu spektaklo estis forloga en la matena krepusko, kia ĝi estis nun meze de ĉi tiu brila lumo !
Sikeso ne moviĝis de sia loko; li timis forkuri; lia viktimo eligis plendan ĝemon kaj movis la manon. Tiam, kun furiozo kiun teruro ankoraŭ pliigis, li pli kaj pli forte batis. Post momento li ĵetis litkovrilon sur la kadavron; sed bildigi al si la okulojn de la viktimo, imagi ke ili sin turnis al li, estis eĉ pli neeltenebla ol vidi ilin fiksitaj, senmovaj, por rigardi la maron da sango, kiu tremis kaj dancis sub la suno, sur la planko, kaj li forigis la litkovrilon. La korpo kuŝis tie; iu korpo, nenio pli ol karno kaj sango, sed kia karno kaj kiom da sango !
Li ekprenis fajrilon, bruligis fajron kaj ĵetis en ĝin la klabon. Virinaj haroj estis algluiĝintaj ĉe la ekstremo; ili kraketante flamiĝis kaj produktis kelkajn flugemajn fajrerojn kiujn la aerfluo rapide kunportis en la kamentubon. Nur ĉi tio plenigis lin per timego, kiel ajn kruelega li estis. Li tamen daŭre tenis la klabon ĝis kiam la fajro pecetigis ĝin; li kunigis ilin sur la karboj por ilin tute konsumi kaj cindrigi ilin. Li lavis al si la manojn kaj frotis siajn vestaĵojn; estis makuloj kiujn li ne sukcesis malaperigi; li detranĉis la makulitajn lokojn kaj ĵetis ilin en la fajron. La tuta ĉambro estis makulita de sango, eĉ la kruroj de la hundo estis kovritaj de ĝi.
Dum ĉi tiu tuta tempo, li ne eĉ unu momenton turnis la dorson al la kadavro. Fininte siajn preparojn, li atingis la pordon dorsenpaŝante, tirante la hundon post si. Li milde fermis ĝin, dufoje turnis la ŝlosilon en la seruro, reprenis ĝin kaj eliris el la domo.
Li transiris la straton kaj ekrigardis tra la fenestro por certiĝi ke oni nenion povis vidi de ekstere. La kurtenoj estis ankoraŭ kuntiritaj, la kurtenoj kiujn Nancio volis distiri por enlasi la taglumon kiun ŝi ne plu devis revidi. Ŝi kuŝis tute proksime de la fenestro, la murdinto sciis tion. Dio ! Kiel la suno disradiis en ĉi tiun lokon !
Sikeso ĵetis al la fenestro nur rapidan ekrigardon. Li sin sentis kvietigita pensante ke li sukcesis eliri sen esti vidata. Li fajfis al sia hundo kaj rapide foriris.
Li transiris Islingtonon kaj suriris la monteton de Altpordego kie troviĝas la monumento honore al Ŭitingtono. Sed li hazarde paŝadis sen scii kien li iros. Li iris dekstren, sekvis padon tra kampoj, laŭiris la arbaron Kauno, alvenis ĉe la erikejo de Hampstedo, transpasis la valon de Sanvalo, poste surgrimpis la kontraŭan deklivon kaj, trairante la vojon kiu kunigas la vilaĝojn Hampstedo kaj Altpordego, li atingis la kampojn de Nordfino, kaj sin kuŝis laŭlonge de heĝo.
Li endormiĝis, sed baldaû li denove staris kaj rekomencis paŝadi, ne plu direkte al la kamparo, sed direkte al Londono, sekvante la ĉefvojon; poste li denove revenis sur siaj paŝoj, refaris la saman vojiron kiun li ĵus faris, kaj trairis la kampojn laŭlonge kaj laŭlarĝe, jen sin kuŝante rande de fosaĵoj por ripozi, jen denove vagante sencele.
Kie trovi lokon sufiĉe proksima kaj ne tro vizitadata por havigi al si ian nutraĵon ? Kaj se li irus al Hendono ? La loko ŝajnis favora, estante ne vere for kaj sufiĉe flanke. Li sin direktis al tiu flanko, jen kurante, jen, pro stranga malkoheraĵo, paŝante kiel testudo, aŭ tute haltante, kaj senzorge frapanta la arbustojn per sia irbastono. Sed ĉe Hendono ŝajnis al li ke ĉiuj kiujn li renkontis, kaj eĉ la infanoj kiuj staris ĉe la pordoj, rigardis lin kun mieno de suspekto. Li returne reiris laŭ siaj paŝoj, sen kuraĝi peti guton da akvo aŭ pecon da pano, kvankam li fastis ekde la antaŭtago; li revojiris al Hampstedo sen scii kien sin direkti.
Li tiel vagis senhalte, kaj revenis al sia deirpunkto. La mateno, la posttagmezo, fluis. La tago finiĝis kaj li ankoraŭ estis tie, iranta dekstren, maldekstren, antaŭen, malantaŭen, kaj ĉiufoje revenanta ĉe la sama loko. Fine li malproksimiĝis kaj sin direktis al Ĉapelkampo.
Je la naŭa vespere li estis ellaciĝinta, kaj lia hundo, lacega pro tiel eksterordinara ekskurso, lame paŝadis malantaŭ li. Sikeso malsupreniris la monteton. Apud la preĝejo de la silenta vilaĝo, kaj sin trenante laŭlonge de mallarĝa strato, li enŝoviĝis en malgrandan drinkejon en kiu li videtis iom da lumo. Kelkaj trinkantaj kamparanoj sidis ĉirkaŭ la fajrejo; ili lasis lokon al la novveninto, sed li iris sidiĝi funde de la ĉambro por trinki kaj manĝi sola, aû pli ĝuste kun sia hundo, al kiu li ĵetis de tempo al tempo kelkajn buŝplenojn da pano.
La kamparanoj kunvenintaj en ĉi tiu loko interparolis pri la bienoj kaj farmistoj de la ĉirkaŭaĵo. Kiam ĉi tiu temo estis elĉerpita, ili komencis paroli pri la aĝo kiun atingis maljunulo kiun oni entombigis la antaŭan dimanĉon. La junuloj opiniis ke li mortis tre maljuna, dum la maljunuloj ĉeestantaj subtenis ke li estis ankoraŭ tre juna. "Li ne estis pli aĝa ol mi", diris maljuna avo kun blanka kapo, "kaj li havis ankoraŭ almenaŭ dek aŭ dek kvin jarojn por vivi… se li estus antaŭzorganta…"
Estis nenio en ĉio ĉi kio povus altiri la atenton aŭ veki la timojn de Sikeso. Li pagis sian pagoparton kaj restis silenta kaj nerimarkata en sia angulo. Li estis profunde endormiĝonta kiam li estis vekata el sia duondormo de la alveno de novveninto.
Li estis maljuna vagulo, samtempe kolportisto kaj ĉarlatano kiu piede travojaĝis la kamparojn por vendi akrigilojn, razledojn, razilojn, tualetsapojn, ciron por jungilaro, drogojn por hundoj kaj ĉevaloj, komunan parfumaĵon, kosmetikaĵojn kaj aliajn similajn varojn, entenitajn en paksakon kiun li portis sur la dorso. Lia eniro estis salutata de la kamparanoj per mil ŝercoj kiuj ne ĉesis ĝis kiam li finis vespermanĝi. Tiam li havis la inĝenian ideon kunigi utilon kun agrablo, kaj malpakis siajn butikaĵojn por tenti aĉetantojn.
- Kio estas ĉi tio, Henriko ? Ĉu ĝi estas bona por manĝi ? demandis vilaĝa ŝercemulo montrante per la fingro sap-tabuletojn metitaj en angulo.
- Tio ? diris la kolportisto prenante el ili unu kiun li montris al la ĉeestantaro, ĝi estas fidinda kaj netaksebla kombinaĵo por forigi ĉiujn makulojn; rustajn makulojn, kotajn makulojn, ŝimajn makulojn, ĉiaspecajn makulojn, malgrandajn aŭ grandajn, sur silko, sateno, batisto, tolo, drapo, krepo, tapiŝoj, merinoŝtofo, muslino kaj ĉiuj eblaj ŝtofoj. Makuloj de vino, makuloj de fruktoj, makuloj de biero, makuloj de akvo, makuloj de farbo, makuloj de peĉo, ajnaj makuloj tuj malaperas helpe de ĉi tiu fidinda kaj netaksebla kombinaĵo. Ĉu sinjorino havas makulon ĉe sia honoro ? Ŝi devas nur engluti unu el tiuj ĉi tabuletoj, kaj ŝi resaniĝas por ĉiam… ĉar ĝi estas veneno. Ĉu sinjoro bezonas pruvi la sian, li devas preni nur tabuleton, kaj lia honoro estos por ĉiam nediskutebla… La rezulto estas same akceptebla kiel per pistola kuglo, kaj ĉar la gusto estas multe pli malagrabla, estas des pli da honoro uzi ĝin… Po unu penco por tabuleto !… Ĉio ĉi por la bagatelo de unu penco !
Du aĉetantoj tuj sin prezentis; la cetero de la aŭskultantaro hezitis. Vidinte tion, la vendisto duobligis sian parolemon.
- Ni ne sukcesas sufiĉe produkti ilin, li diris, ili estas tuj forprenitaj. Dek kvar mueliloj, ses vapormaŝinoj kaj elektra baterio senhalte funkcias, kaj tio ne sufiĉas. La laboristoj laboras tiel forte ke ili mortas, kaj iliaj vidvinoj ricevas jaran pension de dudek sterlingaj pundoj po infano, kun kompenso de kvindek pundoj por du ĝemeloj. Po unu penco por tabuleto !… aŭ du duonpencoj, se vi volas… tio estas tute same; aŭ kvar kvaronpencoj, tio estas al mi egala. Po unu penco por tabuleto ! Makuloj de vino, makuloj de fruktoj, makuloj de biero, makuloj de akvo, makuloj de farbo, makuloj de peĉo, makuloj de koto, makuloj de sango… Jen makulo sur ĉapelo de iu el la ĉeestantoj; mi malaperigos ĝin antaŭ ol li havos tempon por servigi al mi pindon da biero.
- Hola ! ekkriis Sikeso ektremante. Redonu al mi mian ĉapelon…
- Mi tuj purigos ĝin por vi, sinjoro, respondis la kolportisto farante okulsignon al la kompanio, antaŭ ol vi havos tempon trairi la ĉambron por repreni ĝin. Bone observu, sinjoroj, ĉi tiun nigran makulon sur la ĉapelo de sinjoro, ĉu temas pri makulo de vino, makulo de frukto, makulo de biero, makulo de akvo, makulo de farbo, makulo de peĉo, makulo de koto, aŭ makulo de sango…
Li ne sukcesis daŭrigi ĉar Sikeso, bojante abomenajn malbenojn, renversis la tablon, forprenis la ĉapelon el la manoj kaj elkuris el la drinkejo.
Denove turmentata de la perplekso kiu maltrankviligis lin, malgraŭ si, dum la tuta tago, la murdinto, vidante ke li ne estis sekvata kaj ke verŝajne oni rigardis lin kiel ebriulon en malbona humoro, revojiris al Londono. Li evitis la brilon de la lanternoj de diliĝenco haltita sur la strato, kaj li daŭrigis sian vojon, kiam li ekrimarkis ke ĝi estis la poŝtveturilo venanta el Londono kaj ke ĝi estas haltita ĉe la pordo de la poŝtejo. Li preskaŭ certis pri tio kio baldaŭ okazos, sed li haltis por aŭskulti.
La kuriero estis antaŭ la pordo, atendanta la sakon de depeŝoj. Ekaperis individuo en kostumo de ĉasgardisto, al kiu li transdonis korbon demetita sur la trotuaro.
- Jen por via loko, diris la kuriero. Ha do ! Ĉu vi baldaŭ finos tie ene ? Jam antaŭhieraŭ, viaj malbenitaj depeŝoj ne estis pretaj; tio ne povas esti tiel, ĉu vi aŭdas ?
- Kio estas nova en la urbo, Benjameno ? demandis la ĉasgardisto rigardante la ĉevalojn kun admiro.
- Nenio kion mi scias, respondis la alia, surmetante siajn gantojn. Tritiko iom plikostiĝas. Mi aŭdis ankaŭ paroli pri murdo ĉe la flanko de Spitalkampo, sed mi apenaŭ kredas tion.
- Ho ! Estas nur tro vere, diris vojaĝanto elmetante la kapon tra la pordo, ĝi estas terura murdo.
- Ĉu vere, sinjoro ? daŭrigis la kuriero metante la manon al sia ĉapelo. Ĉu estas viro aŭ virino ?
- Estas virino, respondis la vojaĝanto, oni supozas ke…
- Nu, nu, Benjameno ! ekkriis la postiljono malpacience.
- La malbenitaj depeŝoj ! diris la kuriero. Ho do ! Ĉu vi dormas tie ene ?
- Ni iru, diris la oficeja direktoro, alportante la leterojn.
- Ni iru, ni iru ! grumblis la kuriero…, estas kiel la juna milionulino kiu devas iam havi kapricon por mi, sed kiam ? Mi ne scias tion. Nu, rapide donu !… Ni ekiru !
Li sonigis kornon kaj la veturilo forveturis.
Sikeso restis senmova sur la strato, ŝajne indiferenta pri tio kion li ĵus aŭdis, kaj sen alia zorgo ol scii kien iri. Fine li ankoraŭfoje reiris laŭ siaj paŝoj kaj prenis la vojon kiu kondukas de Ĉapelkampo al Sankta-Albanso. Li paŝis per firma paŝado, sed kiam li forlasis Londonon malantaŭ si kaj kiam li pli kaj pli enprofundiĝis en la solecon kaj mallumon de la vojo, li sin sentis trafita de sento de teruro kaj timo, kiu skuis lin ĝis funde de la koro. Ĉirkaŭ li ĉiuj objektoj, realaj aŭ imagaj, senmovaj aŭ moviĝantaj, ekhavis eksterordinaran aspekton. Sed ĉi tiuj timoj estis nenio kompare kun tio kion travivigis al li la senĉesa memoro pri tiu timiga kadavro de la mateno, kiun li kredis sensi tuj post si. Li povis distingi, ĝis la plej malgrandaj detaloj, ĝiajn formojn meze de la ombro; li vidis ĝin antaŭeniri kun malĝoja kaj solena mieno; li aŭdis la flugtuŝon de la vestaĵoj de sia viktimo kontraŭ la arbustoj, kaj ĉiu ventoblovo alportis al lia orelo la sonon de tiu lasta kaj sufokita krio. Se li haltis, ankaŭ la fantomo haltis; se li kuris, la fantomo sekvis lin, ne kurante, tio estus konsolo, sed ne, ĝi estis kvazaŭ kadavro ankoraŭ dotita de la simpla mekanismo de la vivo, tute stare kunportata sur ia funebra vento kiu tanĝis la grundon.
Kelkfoje li sin turnis kun la energio de malespero, rezoluta forpeli la fantomon, kiun li tamen bone sciis esti senigita de vivo; sed tiam liaj haroj stariĝis sur lia kapo kaj lia sango glaciiĝis en liaj vejnoj; la fantomo sekvis lian movon kaj ankoraŭ staris malantaŭ li. Ĉi tiu kadavro kiun li ne eĉ momenton perdis el vido matene, li nun estis persekutata de ĝi, kaj senĉese. Li sin apogis al taluso laŭlonge de la vojo; la fantomo sin lokis super li, kaj li perfekte vidis ĝin, malgraŭ la mallumo. Li sin ĵetis teren, kuŝiĝis sur la dorso; la fantomo staris apud lia kapo, tute rekta, silenta kaj senmova, simila al tomba ŝtono kun la epitafo skribita de literoj el sango.
Ke oni kuraĝu paroli post tio de murdistoj kiuj evitas justecon ! Venu diri al ni ke necesas ke Providenco dormetu ! Ĉu nur unu longa minuto pasigita en ĉi tiu paroksismo de teruro ne valoris mil perfortajn mortojn ?
En kampo, apud la vojo, estis ŝedo kiu disponigis al li noktoŝirmejon. Antaŭ la enirejo estis plantitaj tri grandaj poploj kies branĉoj estis skuitaj de la vento kun timiga siblo. La bandito ne kapablis daŭrigi sian vojaĝon antaŭ ol la reveno de la taglumo. Li alpremiĝis kontraŭ la muro… Sed tie novaj torturoj atendis lin.
Li ricevis vizion same sencedan kaj pli teruran ol tiu el kiu li ĵus eskapis. Ĉi tiuj konfuzitaj kaj senbrilaj okuloj kiujn li matene preferis rigardi plivole ol imagi ilin kaŝitaj sub la litkovrilo, ŝiaj du okuloj aperis al li meze de la mallumo. Ili brilis, sed ne disvastigis ĉirkaŭ ili ian lumon. Estis nur du, kaj ili estis ĉie. Se li mem fermis la okulojn, li enpense vidis la ĉambron de la viktimo kun la plej malmultaj objektoj kiujn ĝi enhavis, kaj ĉiu el ili sur sia kutima loko. La kadavro ankaŭ estis sur sia loko, kaj la okuloj estis tiaj kiaj li vidis ilin forirante el la ĉambro. Li stariĝis kaj ekkuris sur la kampojn, la aperaĵo sekvis lin tien. Li revenis sub la ŝedo kaj denove alpremiĝis kontraŭ la muro; antaŭ ol li havis tempon por kuŝiĝi sur la tero, la du okuloj jam estis tie antaŭ li.
Li tiel restis turmentata de neesprimebla teruro, tremante per ĉiuj siaj membroj, kun malvarma ŝvito fluetanta el ĉiuj liaj poroj. Subite malproksima tumulto superis la bruon de la vento kaj oni aŭdis kriojn de malespero kaj ekkriojn de surprizo. Li trovis kelkan kvietiĝon aŭdante homajn voĉojn en ĉi tiu soleca loko, kvankam ili estis por li grava kaŭzo de alarmo. Li reakiris siajn fortojn kaj energion en la ĉeesto de persona danĝero, kaj, haste leviĝante, li elkuris el la ŝedo.
La tuta ĉielo ŝajnis fajro; flamaj kirloventoj leviĝis en la aeron kaj, ĵetanta pluvon da fajreroj, lumigis la atmosferon je pluraj mejloj ĉirkaŭe, kaj pelis fumnubojn direkte al la loko kie li troviĝis. La krioj fariĝis pli impetaj laŭmezure kiel ili estis eligitaj el pli da buŝoj, kaj li kapablis aŭdi tiun de "Fajro !" miksita kun la tintadoj de la alarmsonorado, kun la brua falo de traboj kaj tegmentoj, kun la krakado de la flamoj kiam ili ĉirkaŭvolviĝis ĉirkaŭ ia obstaklo, kaj kiam ili poste sturmis per nova forto por daŭrigi siajn ruinigojn. La bruo pli kaj pli kreskis; estis homamaso ĉirkaŭ la fajrego, viroj, virinoj, ĉiuj moviĝantaj. Estis por li kiel nova vivo. Li ekkuris kapantaŭen direkte al la fajro, traborante al si trairejon meze de la rubusoj kaj dornoj, kaj grimpante kiel frenezulo trans la heĝojn kaj barilojn, dum lia hundo kuris antaŭ li bojante per siaj tutaj fortoj.
Li baldaŭ alvenis al la loko de la katastrofo, meze de duonvestitaj homoj, kurante tien kaj tien, unuj penante treni el la staloj la teruritajn ĉevalojn, aliaj elirigante la brutojn el la kortoj kaj staloj, aliaj fine alvenante ŝarĝintaj de objektoj kiujn ili eltiris el la fajrego, spitante al pluvo de fajreroj kaj al falo de flamantaj traboj. Tra ĉiuj aperturoj, kiuj antaŭ unu horo estis pordoj kaj fenestroj, eskapis torentojn da flamoj. La muroj disfalis meze de la fajrego; plumbo kaj fero fandiĝis kaj fluis laŭ longaj rojoj. Virinoj kaj infanoj eligis terurajn kriojn; viroj kuraĝigis unu la alian per laŭtaj ekkrioj; la bruo de pumpiloj kaj la siblo de la akvo falanta sur la fajrigitan lignon kuniĝis kun ĉi tiuj kakofoniaj sonoj. La murdinto kriis "fajron", kiel la aliaj, per la tuta forto de siaj pulmoj, kaj forgesinte dum momento sian situacion, sin ĵetis en la plej altan gradan de la tumulto.
Li pasigis la nokton, jen laborante ĉe la pumpiloj, jen sin ĵetante tra la flamoj kaj fumo, ĉiam sin montrante tie kie estis la plej multe da bruo kaj la plej multe da homoj. Oni vidis lin supre kaj malsupre de la ŝtupetaroj, sur tegmentoj, sur plankoj kiuj minacis ruiniĝon kaj tremis sub lia pezo, elmetita al falo de brikoj kaj ŝtonoj. Li estis ĉie, sed ĉiam senvunda; li havis nek kontuzaĵon nek grataĵon. Finfine la ektagiĝo aperis, kaj restis nur fumo kaj nigriĝintaj ruinoj.
Post ĉi tiuj momentoj de febra barakto, la terura penso pri lia krimo revenis al lia menso kun eĉ pli forto. Li timete rigardis ĉirkaŭ si, ĉar li vidis virojn grupe interbabili, kaj li timis esti la temo de ilia konversacio. La hundo obeis al energia signo kiun li faris al ĝi, kaj ili ŝtele foriris. Kelkaj viroj sidintaj apud pumpilo alvokis lin kaj invitis lin sensoifiĝi kun ili. Li manĝis iom da pano kaj viando, kaj dum li malplenigis glason da biero, li aŭdis la fajrosoldatojn kiuj venis el Londono, paroli pri la murdo.
- Ŝajnas, diris unu el ili, ke li fuĝis al Birmingamo, sed ni baldaŭ kaptos lin, la polico postkuras lin, kaj antaŭ morgaŭ vespere li estos ĉassekvata en la tuta reĝlando.
Sikeso subite malproksimiĝis kaj paŝadis ĝis kiam li estis preta fali pro laceco. Tiam li sin kuŝis rande de pado kaj longe dormis, sed per malkvieta kaj malagrabla dormado. Li poste rekomencis vagi, ankoraŭ nedecidita kaj hezitema, kaj kaptita de teruro ĉe la penso tranokti tute sola.
Subite li prenis senesperan decidon : reveni al Londono.
- Tie almenaŭ, li pensis, mi havos iun kun kiu paroli, kio ajn okazu. Ĝi estas bona loko por kaŝiĝi, kaj oni eble ne ekpensos serĉi min tie, post sekvi miajn spurojn en la kamparo. Ĉu mi ne povas resti tie dum unu aŭ du semajnoj, kaj devigi Faginon doni al mi la monrimedon por atingi Francion ? Vere ! Mi provas ĉi tiun ŝancon.
Li tuj komencis plenumi sian planon, kaj li alproksimiĝis al Londono tra la malplej trapasataj vojoj. Li estis decidinta sin kaŝi je mallonga distanco de la ĉefurbo, por krepuske eniri en ĝi per malrekta vojo kaj senpere iri al la celo kiun li fiksis al si.
Sed la hundo… oni certe ne forgesis, estigante liajn personaĵojn, mencii ke lia hundo malaperis kaj verŝajne sekvis lin. Ĉi tio povus kunhelpi arestigi lin sur la strato. Li decidis dronigi sian hundon, kaj daŭrigis sian vojon, serĉante lageton per la okuloj. Paŝante, li plukis dikan ŝtonon kaj alligis ĝin al sia poŝtuko. La besto rigardis sian mastro fari ĉi tiujn preparojn, kaj, ĉu lia instinkto avertis ĝin pri la danĝero kiun ĝi riskis, ĉu la bandito rigardis ĝin kun pli minaca mieno ol kutime, ĝi singarde sin tenis iom malantaŭe. Kiam ĝia mastro haltis rande de marĉeto kaj alvokis ĝin, ĝi abrupte haltis.
- Ĉi tie ! Ĉu vi aŭdas min ? kriis Sikeso fajfante al sia hundo.
La besto revenis ĉe ĉi tiu signalo pro alkutimiĝo; sed kiam Sikeso kliniĝis por ligi la poŝtukon ĉirkaŭ ĝia kolo, ĝi eligis obtuzan grumbladon kaj retropaŝis.
- Ĉi tie ! diris la bandito frapante per la piedo sur la teron.
La hundo svingis la voston, sed ne moviĝis; Sikeso faris maŝnodon kaj denove alvokis ĝin.
La hundo antaŭeniris, retiriĝis, haltis momenton, poste forkuris kiel eble plej rapide.
Sikeso plurfoje fajfis al ĝi, sidiĝis kaj atendis, pensante ke ĝi revenos. Sed pri la hundo neniuj novaĵoj. La bandito fine revojiris.
Last edited: 18/06/2024
Add a comment