Ĉapitro XLIX
Monkso kaj Sro Brunsubo finfine renkontiĝas. Ilia konversacio.
Ili estas interrompitaj de Sro Losberno kiu sciigas al ili gravajn novaĵojn.
La tago komencis paliĝi kiam Sro Brunsubo eliris el fiakro antaŭ la pordo de sia domo kaj milde frapis. La pordo malfermiĝis, fortika viro eliris el la fiakro kaj staris ĉe unu flanko de la piedbreto, dum alia viro sidanta sur la sidloko eliris el ĝi kaj sin lokis ĉe la alia flanko. Post signo de Sro Brunsubo, ili eltiris el la veturilo trian individuon, metis lin inter ambaŭ kaj perforte enirigis lin en la domon. Ĉi tiu viro estis Monkso.
Ili supreniris la ŝtuparon sen diri vorton, antaŭitaj de Sro Brunsubo kiu enkondukis ilin en malantaŭan ĉambron. Alveninte ĉe la pordo de ĉi tiu ĉambro, Monkso kiu antaŭeniris nur kontraŭvole, subite haltis. La du viroj rigardis al Sro Brunsubo kvazaŭ por demandi al li tion kion ili devis fari.
- Li scias al kia alternativo li sin riskas, diris Sro Brunsubo. Se li rezistas, se li nur movas etfingron sen via ordono, kuntiru lin al la strato, alvoku la policon al via helpo, kaj arestigu lin je mia nomo kiel falsisto.
- Kiel vi aŭdacas tiel nomi min ? demandis Monkso.
- Kaj vi, junulo, kiel vi kuraĝas puŝi min al tia ekstremo ? respondis Sro Brunsubo fikse rigardante lin. Ĉu vi estus sufiĉe freneza por voli eliri el ĉi tiu domo ? Maltenu lin. Jen, sinjoro, vi estas libera por foriri, kaj ni por sekvi vin. Sed mi deklaras al vi, en la nomo de ĉio kio estas plej sankta, ke ĉe la momento mem kiam vi metos piedon sur la straton, mi arestigos vin pro fraŭdo kaj friponaĵo, mia decido estas rokfirma. Se vi persistas en via rezisto, via sango falu sur vian kapon !
- Laŭ kia aŭtoritato vi faris kapti min sur la strato kaj alkonduki ĉi tien per ĉi tiuj kanajloj ? demandis Monkso rigardante unu post la alia la du virojn kiuj staris apud li.
- Laŭ mia propra aŭtoritato, respondis Sro Brunsubo. Mi prenas sur min plenan respondecon pri ĉi tiu ago. Se vi plendas pro esti senigata de via libereco, mi ripetas, turnu vin al la leĝo por protekti vin (vi jam povintus eskapi dum la vojaĝo, sed vi juĝis pli prudente teni vin kvieta). Ankaŭ mi turnos min al la leĝo. Sed, se vi pelas min en malebleco retiriĝi, ne plu kalkulu kun mia malsevera interveno kiam vi estos inter la manoj de la justeco, kaj tiam ne diru ke mi ĵetis vin en la abismon en kiun vi estos ĵetinta vin mem.
Monkso ŝajnis konfuzita kaj maltrankvila, li hezitis…
- Rapidu decidiĝi, diris Sro Brunsubo per firma kaj kvieta tono, se vi pli ŝatas ke mi persekutu vin en justeco kaj ke mi altiru al vi punon kies penso sole ektremas min, sed de kiu mi ne kapablos detiri vin, denove mi ripetas tion, vi scias tion kion vi devas fari. Se male vi apelacias al mia indulgo kaj al la kompato de tiuj al kiuj vi tiel krime kondutis, sidiĝu sen diri vorton sur ĉi tiun brakseĝon. Li atendas vin antaŭ du tagoj.
Monkso murmuris kelkajn nekompreneblajn parolojn kaj restis sendecida.
- Rapidu, diris Sro Brunsubo, mi havas nur unu vorton por diri, kaj estos tro malfrue por decidi vin.
Monkso ankoraŭ hezitis…
- Mi ne intencas plu diskuti, diris Sro Brunsubo, kaj eĉ, kiel defendanto de sanktaj interesoj kiuj ne estas miaj, mi ne rajtas fari tion.
- Ĉu ne estas…, demandis Monkso per tremanta voĉo, ĉu ne ekzistas… alia alternativo ?
- Neniu, absolute neniu.
Monkso rigardis la maljunan sinjoron kun maltrankvila okulo; sed vidante lian severan kaj rezolutan sintenon, li eniris en la ĉambron kaj sidiĝis levante la ŝultrojn.
- Ŝlosu la pordon ekstere, diris Sro Brunsubo al la servistoj, kaj venu tuj kiam mi sonorilos.
Ili obeis, kaj la du interparolantoj restis solaj vidalvide.
- Por malnova amiko de mia patro, diris Monkso demetante sian ĉapelon kaj sian mantelon, vi bele traktas min, sinjoro.
- Junulo, estas ĝuste ĉar mi estis malnova amiko de via patro, respondis Sro Brunsubo, estas ĉar la esperoj de la feliĉaj jaroj de mia junaĝo ripozis sur li kaj sur lia fratino, ĉi tiu ĉarma estulino kiun Dio revokis al li dum ŝia printempo, kaj kiu lasis min ĉi-malsupre sola kaj izolita; estas ĉar li genuiĝis kun mi apud la mortlito de ĉi tiu kara fratino en la tago mem kiam ŝi estis kuniĝonta kun mi… sed la ĉielo aranĝis tion alie… estas ĉar, ekde tiu epoko, mia rompita koro alkroĉiĝis al li ĝis lia morto, malgraŭ liaj mankoj kaj eraroj; estas ĉar ĉiuj ĉi malnovaj rememoroj ankoraŭ plenigas mian animon kaj ĉar nur via vido revivigas ilin en mi. Estas pro ĉiuj ĉi kialoj ke mi emas indulgi vin nun, jes, Eduardo Lifordo, eĉ nun, kaj ruĝiĝi pro vidi vin malhonori lian nomon.
- La nomo nenion ŝanĝas en la afero, diris la alia post esti silente kaj surprize pripensinta la emocion de sia interparolanto. Kion tio faras al mi, la nomo ?
- Nenion, mi scias tion, respondis Sro Brunsubo, ĝi ne gravas al vi; sed ĝi estis la nomo de lia fratino, kaj, malgraŭ intertempo de tiom da jaroj, mi neniam forgesos la emocion kiun mi iam sentis aŭdante ĝin prononcita, eĉ de fremdulo. Mi ĝojas ke vi prenis alian, vere kredu tion.
- Ĉio ĉi ja estas bona, diris Monkso (al kiu ni ankoraŭ lasas lian pseŭdonimon) post longa silento dum kiu li faris gestojn de furioza defio, dum Sro Brunsubo kovris sian vizaĝon per la manoj. Al kion vi volas alpaŝi ?
- Vi havas fraton, diris Sro Brunsubo regante sian emocion, fraton kies nomon mi mallaŭte flustris al via orelo, kiam mi sekvis vin sur la strato, kaj kiam ĉi tiu sola nomo sufiĉis por decidigi vin akompani min ĉi tien, plena de surprizo kaj timo.
- Mi ne havas fraton, respondis Monkso, vi bone scias ke mi estis solfilo. Kial vi venas paroli al mi pri frato ? Vi scias ĉion ĉi tiel bone kiel mi.
- Aŭskultu tion kion mi devas diri al vi, daŭrigis Sro Brunsubo, vi interesiĝos pri tio. Mi perfekte scias ke vi estas la sola kaj mizera frukto de fatala kuniĝo kiun, pro familia orgojlo kaj pro la plej malestiminda ambicio, oni devigis vian patron kontrakti ekde lia frua juneco…
- Ne gravas al mi viaj epitetoj, interrompis Monkso kun moka rido, vi rekonas la fakton, kaj tio sufiĉas al mi.
- Jes, sed mi ankaŭ scias, daŭrigis la maljuna sinjoro, kiaj malfeliĉoj, kiaj sekvoj da torturoj, kiaj angoroj rezultis el ĉi tiu malkonvena kuniĝo. Mi scias kiel peza estis ĉi tiu ĉeno por ambaŭ, kaj kiel la feliĉo de ilia vivo estis por ĉiam venenita. Mi scias kiel post la malvarma ĝentileco sekvis koleremaj disputoj; kiel indiferento cedis lokon al abomeno, abomeno al malamo kaj malamo al malespero, ĝis kiam ili fine disiĝis kaj, ne rajtante tute rompi ligilojn kiujn nur morto povis detrui, ili kaŝis ilin almenaŭ al la okuloj de nova socio sub la plej gajaj eksteraĵoj kiujn ili kapablis vidigi. Via patrino baldaŭ sukcesis ĉion forgesi; sed dum multaj jaroj via patro restis kun vundita koro.
- Finfine ili eksgeedziĝis, diris Monkso; nu ! Poste ?
- Kelka tempo post ilia disiĝo, daŭrigis Sro Brunsubo, via patrino trovis sur la kontinento vantajn distraĵojn kiuj tute forgesigis al ŝi sian edzon, pli junan ol ŝi de almenaŭ dek jaroj, dum ĉi tiu, kies estonteco estis sensukigita, restis en Anglio kaj faris al si novajn amikojn. Mi esperas ke almenaŭ ĉi tiu detalo ne estas nekonata de vi.
- Jes, vere, respondis Monkso deturnante la kapon kaj frapante la plankon per la piedo, kiel homo decidita nei ĉion; mi tute nekonas tion.
- Via tono tiel bone kiel viaj agoj, diris Sro Brunsubo, donu al mi la certecon ke vi neniam forgesis tion kaj ke vi neniam ĉesis amare pensi pri tio. Mi ĵus parolis al vi pri faraĵoj pasintaj antaŭ dek kvin jaroj, kiam vi aĝis ne pli ol dek unu jarojn kaj kiam via patro nur tridek unu. Ĉar mi ripetas tion, li tiam estis preskaŭ infano kiam lia patro devigis lin edziĝi. Ĉu necesas ke mi reiru al faktoj kiuj aperigos makulon sur la memoro de via patro, aŭ ĉu vi volas ŝpari al mi ĉi tiujn detalojn malkaŝante al mi la veron ?
- Mi havas nenion por malkaŝi, respondis Monkso kun konfuzita mieno, vi devas nur daŭrigi se tio plaĉas al vi.
- Ĉi tiuj novaj amikoj de via patro estis emerita maroficiro kies edzino mortis ses monatojn antaŭe, kaj liaj du infanoj. Li havis pli ol du, sed el la tuta familio feliĉe restis nur du. Ili estis du knabinoj, unu kun dek naŭ jaroj kaj bela kiel la tago; la alia kun nur du aŭ tri jaroj.
- Kion ĉio ĉi faras al mi ? demandis Monkso.
- Ili loĝis, daŭrigis Sro Brunsubo sen ŝajni rimarki ĉi tiun interrompon, ne malproksime de la loko kie via patro venis ekloĝi. Ili baldaŭ konatiĝis kaj intime amikiĝis. Via patro estis tiel naturdotita kiel malmultaj homoj estas, li havis la saĝecon kaj gracon de sia fratino. Ju pli la maljuna oficiro konis lin, des pli li amis lin. Plaĉis al Dio ke li estu la sola ! Sed lia filino same faris.
La maljuna sinjoro haltis; Monkso mordis al si la lipojn kaj tenis siajn okulojn fiksitajn al planko.
Sro Brunsubo, vidante tion, daŭrigis jene :
- Fine de unu jaro, li kontraktis solenan fianĉiĝon al ĉi tiu pura kaj naiva juna knabino, por kiu li estis la unua, la sola kaj arda pasio.
- Via rakonto ne finiĝas, rimarkigis Monkso moviĝante sur sia seĝo.
- Estas malgaja kaj dolora rakonto, junulo, diris Sro Brunsubo, kaj kutime tiuj rakontoj estas longaj. Se mi devus sciigi al vi historion pri pura feliĉo, ĝi estus tre mallonga. Fine, unu el tiuj riĉaj parencoj kies bonkorecon kaj protekton ni volis certigi per oferado de via patro (ĉi tiuj aferoj estas ofte vidataj), mortis kaj, por ripari la malbonon de kiu li estis la nerekta kaŭzo, li lasis al li tion kion li kredis panaceo kontraŭ ĉiuj ĉagrenoj… monon. Necesis ke via patro tuj iru al Romo, kien ĉi tiu parenco mem iris por resaniĝi kaj kie li mortis, lasante tre konfuzajn aferojn. Via patro foriris, estis trafita en Romo de mortiga malsano, kaj tuj kiam via patrino eksciis pri tio en Parizo, ŝi sekvis lin kaj kunportis vin kun ŝi. La morgaŭon post via alveno, via patro mortis, lasante neniun testamenton. Neniun testamenton, vi aŭdas min, tiel ke la tuta fortuno apartenis al via patrino kaj al vi.
Ĉe ĉi tiu punkto de la rakonto, Monkso ne plu spiris kaj aŭskultis kun eksterordinare atenta mieno, kvankam liaj okuloj ne estis turnitaj al la rakontanto. Kiam Sro Brunsubo haltis, li ŝanĝis sian pozicion kiel homo kiu spertas neatenditan senpeziĝon, kaj pasigis la manojn sur sian brulantan vizaĝon.
- Antaŭ ol ekvojiri, via patro estis trapasinta tra Londono, diris malrapide Sro Brunsubo fikse rigardante sian interparolanton, li venis viziti min.
- Mi neniam aŭdis paroli pri tio, interrompis Monkso kun mieno de afekta dubemo, sed spertante la plej malagrablan surprizon.
- Li venis viziti min kaj lasis al mi interalie portreton, portreton pentrita de li mem, de ĉi tiu kompatinda junulino. Li ne povis kunporti ĝin kun li kaj bedaŭris forlasi ĝin. Li estis subfosita de zorgoj kaj pentoj; li diris al mi per konfuzaj kaj nekoheraj vortoj ke li perdis kaj malhonoris familion. Li konfidis al mi la intencon kiun li havis, por ĉiapreze konverti sian riĉan kontantaĵon, certigi al sia edzino kaj al vi parton de sia nova riĉaĵo kaj por ĉiam elmigri. Mi tro bone konjektis ke li ne elmigrus sola. Eĉ al mi, lia deinfanaĝa amiko, kies korinklino al li enradikiĝis sur la tombo de lia amata fratino, eĉ al mi, li ne faris pli kompletan konfeson. Li promesis al mi skribi al mi, ĉion diri al mi, kaj poste denove viziti min lastfoje antaŭ ol por ĉiam foriri. Bedaŭrinde ! Estis tiu tago mem kiam mi lastfoje vidis lin. Mi ricevis de li neniun leteron, kaj mi ne plu revidis lin.
Mi iris, aldonas Sro Brunsubo post momento de silento, mi iris sur la scenejon de lia… (mi povas nun paroli la lingvon de la mondumo, ĉar la indulgo kaj rigoro de la mondo ne plu faras ion al li nune)… .sur la scenejo de lia kulpa amo, decidita, se miaj timoj realiĝus, proponi al ĉi tiu malriĉa forlasita infano hejmon por ŝirmi ŝin kaj koron por kompati ŝin. Lia familio forlasis la landon ok tagojn antaŭe; ili elpagis kelkajn etajn kutimajn ŝuldojn kaj dumnokte foriris. Neniu povis diri al mi aŭ la kialon aŭ la celon de ilia vojaĝo.
Monkso pli libere spiris kaj rigardis ĉirkaŭ si kun triumfa rideto.
- Kiam via frato, diris Sro Brunsubo proksimigante sian seĝon al Monkso, kiam via frato, kompatinda forlasita infano, malfortika kaj kovrita de ĉifonaĵoj, estis ĵetita sur mian vojon, ne pro hazardo sed de la Providenco, kaj savita de mi de malvirto kaj de fiagado…
- Kio ! ekkriis Monkso ektremante.
- De mi, diris Sro Brunsubo. Mi ja diris al vi ke mia rakonto fine interesos vin. Mi vidas ke la judo, via ruza komplico, ne diris al vi mian nomon, kvankam cetere li certe kredis ke ĝi estis al vi tute nekonata. Kiam ĉi tiu infano estis savita de mi kaj kiam li miahejme resaniĝis de sia malsano, lia miriga simileco kun la portreto pri kiu mi parolis al vi antaŭ momento, mirkonsternis min. Ekde la unua fojo, kiam mi vidis lin, malgraŭ lia mizero kaj liaj ĉifonaĵoj, mi rimarkis sur lia vizaĝo esprimon de amsopiro kiu subite rememorigis al mi, kiel en sonĝo, la trajtojn de tiu kiu estis al mi tiel kara. Mi ne bezonas rakonti al vi kiel li estis forkaptita sur la strato antaŭ ol mi sciis lian historion.
- Kial ? vigle demandis Monkso.
- Ĉar vi konas ĉiujn ĉi detalojn same bone kiel mi.
- Mi !
- Estus senutile provi nei tion, respondis Sro Brunsubo, mi montros al vi ke mi ankoraŭ scias multajn aliajn aferojn.
- Vi havas neniajn pruvojn por prezenti kontraŭ mi, balbutis Monkso, mi defias vin prezenti unu !
- Ni vidos, respondis la maljuna sinjoro ĵetante al Monkso ekzamenan rigardon. Mi perdis ĉi tiun infanon, kaj ĉiuj miaj klopodoj por retrovi lin estis vanaj. Ĉar via patrino estis mortinta, mi sciis ke se iu povus klarigi ĉi tiun misteron, estus vi sole. Mi sciĝis ke vi foriris al viaj bienoj en Okcidentaj Indioj, kien vi iris, ĉu mi bezonas diri tion, post la morto de via patrino, por eviti ĉi tie malagrablajn persekutojn; mi faris la vojaĝon. Vi estis forlasinta Hindion ekde kelkaj monatoj, kaj oni supozis ke vi estis reveninta al Londono; sed neniu povis diri al mi vian adreson. Mi revenis al Anglio; viaj agentoj havis neniun informon pri via loĝloko; vi iris kaj reiris, ili diris al mi, tiel neregule kiel vi ĉiam faris; foje vi restis dum pluraj sinsekvaj tagoj, foje vi malaperis dum tutaj monatoj. Vi laŭŝajne vizitadis la samajn lokojn kaj la samajn kompaniojn, senhonorajn kompaniojn per kiuj vi faris vian societon kiam vi estis juna kaj petola. Mi lacigis ilin per miaj demandoj; mi nokte kaj tage paŝadis sur la stratoj; sed, antaŭ ne pli ol du horoj, ĉiuj miaj klopodoj restis vanaj, kaj mi ne unufoje ekvidis vin.
- Kaj nun vi tute senĝene vidas min, diris Monkso stariĝante kun rezoluta mieno. Nu ! Poste ? Vi parolas pri fraŭdo kaj friponaĵo, tio estas gravaj vortoj, pravigitaj, laŭ tio kion vi ŝajnas kredi, de mi ne scias kia simileco kun eta mizerulo. Vi diras ke li estas mia frato ! Sed vi ne eĉ scias ĉu infano naskiĝis el ĉi tiuj belaj geedzoj; vi havas nenian pruvon pri tio.
- Mi ne sciis tion, respondis Sro Brunsubo ankaû stariĝante, sed ekde dek vin tagoj mi eksciis ĉion. Vi havas fraton, vi scias tion, eĉ pli, vi konas lin. Estis testamento; via patrino detruis ĝin kaj mortante konfidis al vi ĉi tiun sekreton. Temis en ĉi tiu testamento pri infano kiu evidente estis frukto de ĉi tiu malfeliĉa amrilato; ĉi tiu infano, vi renkontis lin, kaj lia simileco kun lia patro vekis viajn suspektojn. Vi iris al la loko de lia naskiĝo; estis pruvoj (longtempe kaŝitaj pruvoj) pri lia deveno kaj lia parenceco kun vi. Ĉi tiuj pruvoj, vi detruis ilin, kaj jen la vortoj mem, kiujn vi diris al la judo, via malnoblega komplico : "La nuraj pruvoj de la identeco de la infano estas ĉe la fundo de la rivero, kaj la maljuna sorĉistino kiu tenis ilin de la patrino, putras en sia ĉerko". Sendanka, kovarda, mensoga filo kiun vi estas, vi kiu nokte flustras sekretinterparoladojn, en mallumaj drinkejaĉoj, kun ŝtelistoj kaj murdistoj; vi kies naŭzaj komplotoj kaŭzis perfortan morton de iu kiu miloble pli valoris ol vi; vi kiu ekde la lulilo estis kaŭzo de malĝojo kaj malespero por via patro, kaj kiu portas sur via vizaĝo, vera spegulo de via animo, la spurojn de la hontindaj malsanoj kiujn vi ŝuldas al la plej aĉaj pasioj, al malvirto kaj al diboĉo… Eduardo Lifordo, ĉu vi ankoraŭ spitas min ?
- Ne, ne, ne ! respondis la malkuraĝulo superŝutita de ĉi tiuj multobligitaj ŝarĝoj.
- Ne estas unu vorto, ekkriis la maljuna sinjoro, ne eĉ unu vorto kiun mi ne konas. Tiuj ombroj kiujn vi vidis sur la muro, kolektis viajn sekretojn kaj transdiris ilin al mia orelo. La vido de ĉi tiu persekutita infano emociis la malvirton mem, kaj donis al ĝi kuraĝon, se ne la atributojn de la virto. Murdo okazis, de kiu vi estas morale, se ne efektive, la komplico.
- Ne, ne, interrompis Monkso, mi nenion scias pri tio kio okazis. Mi iris informiĝi pri la vero de la afero kiam vi surprizis min sur la strato. Mi ne konis la kaŭzon de la murdo, mi pensis ke ĝi estis rezulto de kverelo.
- Ĉi tiu virino estis murdita pro tio ke ŝi malkaŝis parton de viaj sekretoj, respondis Sro Brunsubo. Ĉu vi volas malkaŝi ilin ĉiujn al mi ?
- Jes.
- Ĉu vi bonvolos viamane estigi al mi sinceran agnoskon de la faktoj kaj atesti ilin antaŭ atestantoj ?
- Jes, mi promesas tion.
- Ĉu vi volas resti ĉi tie trankvila ĝis kiam ĉi tiu dokumento estos redaktita, kaj akompani min al tia loko kiun mi opinios taŭga, por fari ĉi tiun konfeson ?
- Se vi insistas pri tio, ankaŭ mi konsentas, respondis Monkso.
- Vi eĉ devas fari pli, diris Sro Brunsubo, redoni al senkulpa infano la riĉaĵon kiu estis destinita por li. Vi ne forgesis la klaŭzojn de la testamento. Plenumu ilin koncerne vian fraton, kaj poste iru kien vi volos, ni ne plu bezonos revidi unu la alian en ĉi tiu mondo.
Monkso, ŝirita inter siaj timoj kaj sia malamo, paŝadis tien kaj reen, pripensante kun malserena mieno al la propono kiu estis farita al li kaj al la ebleco eviti ĝin, kiam la pordo neatendite malfermiĝis, kaj Sro Losberno eniris en la ĉambron, turmentata de fortega ekscitiĝo.
- La viro estos kaptita, li ekkriis. Li estos kaptita ĉi-vespere.
- La murdinto ? demandis Sro Brunsubo.
- Jes, jes, respondis la alia, oni vidis lian hundon vagi ĉirkaŭ malnova domaĉo, kaj sen ia dubo lia mastro jam estas kaŝita tie aŭ venos sin kaŝi tien okaze de la nokto. La polico viglas ĉiuflanke, mi babilis kun la viroj taskitaj kapti lin, kaj ili diris al mi ke neeblis ke li eskapu. Ĉi-vespere, la registaro promesas rekompencon de cent sterlingaj pundoj al kiu kaptos lin.
- Mi plie proponas kvindek pundojn, kaj mi mem publikigos ĝin surloke, se mi alvenos ĝustatempe. Kie estas Sro Majlio ?
- Henriko ? respondis la kuracisto. Tuj kiam li vidis vian amikon ĉi tie ĉeestanta enveturiĝi sekure kun vi, li galope foriris al la loko kie oni ĉasosekvas la murdinton por kuniĝi al tiuj kiuj persekutas lin.
- Kaj pri la judo ? diris Sro Brunsubo, kiaj novaĵoj ?
- Li ne jam estis kaptita, sed li estos tia, sen ia dubo; eble li jam estas tia, ni certas kapti lin.
- Ĉu vi decidiĝis ? demandis mallaŭte Sro Brunsubo al Sro Monkso.
- Jes, respondis tiu ĉi, vi… ĉu vi konservos la sekreton por mi ?
- Jes, restu ĉi tie ĝis mia reveno. Ĉi tio estas via sola ŝanco de savo.
Sro Brunsubo kaj la kuracisto eliris kaj reŝlosis la pordon.
- Nu ! Ĉu vi progresis ? Kion vi faris ? demandis mallaŭte la kuracisto.
- Ĉion kion mi esperis, kaj eĉ pli. Kunigante la informojn donitajn de la juna knabino kun tiuj kiujn mi jam posedis, mi lasis al li neniun elturniĝon, kaj mi montris al li klare kiel taglumo la hororon de lia konduto. Bonvolu skribi, mi petegas vin, kaj difini la rendevuon por postmorgaŭ vespere, je la sepa; ni estos tie kelkajn horojn antaŭtempe, sed necesos ripozi, kaj ĉefe fraŭlino Rozo kiu eble bezonos pli da kuraĝo kiun nek vi nek mi povas antaŭkalkuli tion ĉi-momente. Sed mia sango bolas en miaj vejnoj ĉe la penso venĝi ĉi tiun kompatindan murditan knabinon; kiun vojon ili prenis ?
- Iru rekte al la policoficejo, kaj vi ankoraŭ alvenos sufiĉe akurate, respondis Sro Losberno. Mi ja restas ĉi tie.
La du amikoj tuj disiĝis, ambaŭ turmentataj de fortega ekscitiĝo.
Last edited: 19/06/2024
Add a comment