Ĉapitro L

Postkuro kaj eskapo.

Sur la bordoj de Tamizo, apud la preĝejo de Roterheto, ĉe la loko kie la riverego estas borderita de la plej kadukaj domaĉoj kaj kie la ŝipoj estas la plej nigritaj de la karbopolvo kaj de la fumo kiu leviĝas el la malaltaj tegmentoj de la domoj, estas nuntempe la plej malpura, la plej stranga, la plej eksterordinara el la multnombraj lokoj kiujn enhavas la urbo Londono, tute nekonata, eĉ laŭnome, de la plimulto de la loĝantoj de la ĉefurbo.

Por alveni al ĉi tiu loko, la vizitanto estas devigata trairi tra labirinto de mallarĝaj kaj ŝlimecaj stratoj, kie amasiĝas la plej mizera kaj kruda loĝantaro de la randoj de la riverego, kaj kie oni vendas nur objektoj necesaj por la senhava klaso.

La plej malmultekostaj kaj plej krudaj provizoj estas amasigitaj en butikoj; la plej banalaj vestaĵoj estas pendigitaj sur la pordo de brokantisto aŭ alkroĉitaj al la fenestroj. Vizitata de malaltrangaj senlaboruloj, de portistoj de balasto kaj karbo, de trosenĝenaj virinoj, de infanoj en ĉifonoj, fine de la forpuŝitoj de la loĝantaro proksima de la riverego, la vizitanto nur malfacile traboras al si vojon, mallogita de la abomena spektaklo kaj de la fetora odoro de la mallarĝaj stratetoj kiuj disbranĉiĝas dekstre kaj maldekstre de la ĉefstrato, kaj surdigita de la bruo de la peze ŝarĝitaj ĉaroj. Fine alveninta en la stratoj, pli foraj kaj malpli frekventitaj ol tiuj kiujn li ĝis nun transiris, li antaŭeniras inter vicoj da domoj kies ŝanceliĝantaj fasadoj elstaras sur la trotuaro, fendetoplenajn murojn kiuj ŝajnas pretaj disfali, ruinaj kamentuboj kiuj hezitas tute fali, fenestroj provizitaj de feraj stangoj ronĝitaj de rusto kaj de tempo, resume ĉio kion oni povas imagi, plej malĝoja kaj plej difektita.

Estas en ĉi tiu forloga kvartalo, transe de Dokokapo, en la ĉirkaŭurbo de Sudoŭarko, ke troviĝas la insulo de Jakobo, ĉirkaŭita de ŝlima fosaĵo, profunda je ses aŭ ok futoj, kaj larĝa je dek kvin aŭ dudek dum la alta tajdo, kiun antaŭe ni nomis Muellageton kaj kiu estas nun konata kiel Folideĉo. Ĉi tiu fosaĵo finvenas al Tamizo kaj povas esti daŭre plenigita de akvo malfermante la kluzojn de Muelmastro, el kiu devenas sia malnova nomo. Tiam fremdulo lokita sur unu el la lignaj pontoj kiuj estas metitaj trans la fosaĵo en Muelvojo, povus vidi la loĝantojn de la domoj kiuj bordas ĝin ĉiuflanke, ĉerpi akvon per kuvoj, siteloj, ĉiuspecaj ujoj kiuj malsupreniras de pordoj aŭ fenestroj. Kaj, se li direktas sian vidon al la domoj mem, lia miro duobliĝos pro la vido de la spektaklo etendita antaŭ li : galerioj el vermoborita ligno etendiĝantaj malantaŭ duondekduo da domoj kaj truitaj de aperturoj tra kiuj oni povas vidi la ŝliman akvon kiu sube fluas; fenestroj rompitaj kaj multpece flikitaj, lasante trapasi stangojn por sekigi lavitaĵoj (kvazaŭ estus lavitaĵoj en ĉi tiuj ĉirkaŭaĵo); ĉambroj tiel mallarĝaj, tiel malvastaj kaj tiel malpuraj, ke la aero denaturiĝas enirante ilin; lignaj konstruoj kiuj kliniĝas super la fosaĵo kaj kiuj minacas fali en ĝin por imiti la aliajn kiuj jam elektis ĉi tiun alternativon; nigrigitaj muroj, difektitaj fundamentoj; resume, ĉio kion la malriĉeco havas kiel plej naŭzan. Tiaj estas la objektoj kiuj ornamas la bordojn de Folideĉo.

Sur la insulo Jakobo, la butikoj estas malplenaj kaj ne plu havas tegmentojn, la muroj ĉiuflanke disfalas, la fenestroj ne plu estas fenestroj, la kamentuboj estas nigraj, sed el ili ne plu eliras fumo. Antaŭ tridek aŭ kvardek jaroj, ĝi estis sufiĉe komerca kvartalo, nun ĝi estas nur dezerto; la domoj apartenas al neniu kaj servas kiel rifuĝejo por tiuj kiuj kuraĝas vivi kaj morti tie. Por serĉi rifuĝon sur la insulo Jakobo, necesas havi fortajn kialojn sin kaŝi aŭ nur disponi la ĝuste sufiĉan vivtenon.

En unu el ĉi tiuj ruinaj domoj, kies pordoj kaj fenestroj estis fortike barikaditaj, kaj kiu malantaŭe rigardis al la fosaĵo, tiel kiel ni ĵus priskribis tion, kunvenis tri viroj kiuj jen interŝanĝis inter ili maltrankvilajn rigardojn, kvazaŭ ili atendus ian gravan eventon, kaj jen restis senmovaj kaj silentaj. Ili estis Tobio Krakito, Sro Ŝitlingo kaj iu minimume kvindekjaraĝa ŝtelisto kiuj havis rompitan nazon pro iu malnova interbatiĝo, kaj kies vizaĝo estis difektita de granda strekcikatro, verŝajne akirita en samaj cirkonstancoj. Ĉi tiu individuo estis deportito malpermesite ĉeestanta kaj estis nomita Kagso.

- Kiam vi forlasis niajn malnovajn hejmojn, ĉar varmiĝis, vi devintus serĉi iun alian ŝirmejon, diris Tobio alparolante al Sro Ŝitlingo, anstataŭ veni ĉi tien, bela amiko mia.

- Kaj kiu malhelpis vin, simplulo, kiu vi estas ? diris Kagso.

- Mi esperis esti pli bone akceptata, respondis Sro Ŝitlingo penseme.

- Vi vidas, junulo, diris Tobio, kiam oni zorgas por vivi aparte kiel mi faras, kaj havi hejmon kie neniu enŝovas sian nazon, estas ne tre amuza akcepti viziton de juna sinjoro en via situacio, kia ajn plezuro kiun oni povus havi ludante kun vi partion.

- Ĉefe, aldonis Sro Kagso, kiam tiu kiu tiel vivas for de la mondo, havas kun si amikon, neatendite alveninta el eksterlando, kaj tro humila por meti sian vizitkarton ĉe la juĝoficistoj okaze de sia reveno.

Okazis mallonga momento de silento, post kio Tobio Krakito, sentanta la neeblecon subteni la konversacion laŭ agrabla tono, sin turnis al Ŝitlingo kaj diris :

- Kiam Fagino estis kaptita ?

- Ĝuste je le momento de la tagmanĝo, je la dua posttagmeze. Karlo kaj mi bonŝancis eskapi tra kamentubo; koncerne Bolteron, li renversis la lavujon kaj kaŭriĝis sub ĝi, sed liaj longaj stilzoj malkovrigis lin, kaj li estis arestita kiel la judo.

- Kaj Betino ?

- Kompatinda Betino ! diris Ŝitlingo kiu pli kaj pli embarasiĝis, ŝi iris por vidi la kadavron kaj eliris kiel frenezulino, kriegante kaj frapante sian kapon kontraŭ la murojn, tiel ke oni surmetis al ŝi trudkitelon kaj ke oni kondukis ŝin al la malsanulejo, kie ŝi nune estas.

- Kio fariĝis la juna Karlo Vesperto ? demandis Kagso.

- Li ĉirkaŭvagas ien, atendante ke estos plennokte, sed li baldaŭ estos ĉi tie, respondis Ŝitlingo. Ne estas rimedo iri aliloken, ĉar ĉe Tri-Lamuloj oni arestis ĉiujn; ĝi estas enfalilo; estas stukaĉoj ĉe la vendotablo; mi vidis ilin per miaj okuloj, kiam mi iris tien.

- Jen kiu estas diabla, observis Tobio mordante al si la lipojn, estos pli ol unu kiu estos kaptita ĉi-foje.

- La asizo nuntempe okazas, diris Kagso; se oni rapidege esplorus la aferon, se Boltero akuzus Faginon, kiel li sendube faros laŭ tio kion li jam diris, oni povus havi pruvon pri la kunkulpeco de la judo, kaj sciigi la juĝdecidon vendredon. Kaj, post ses tagoj de nun, li svingos, fulmotondro !

- Se vi aŭdintus la homamason krii al li ! diris Ŝitlingo, la policanoj devigis batali kiel diabloj por malhelpi ke oni dispecigu lin. Estis momento kiam oni faligis lin, sed ili formis rondon ĉirkaŭ li kaj sukcesis bori al si trairon. Se vi vidintus lin, kovrita de koto kaj sango, ĵeti ĉirkaŭ si frenezigitajn rigardojn kaj sin alkroĉi al la policanoj kvazaŭ ili estus liaj plej bonaj amikoj ! Mi ankoraŭ vidas ilin, ĉiuflanke kunpremitaj de la homamaso, kaj kuntrenante lin meze de ili. Estis tie homoj kiuj ne pli bone petintus ol forte kaj vigle disŝiri lin. Mi ankoraŭ vidas lin kun barbo kaj haroj plenaj de sango. Mi aŭdas la terurajn kriojn kiujn eligis la virinoj, ĵurante ke ili elŝiros lian koron.

Ŝitlingo, terurita de la memoro de ĉi tiu sceno, metis siajn manojn sur siajn orelojn, kaj kun fermitaj okuloj ire kaj reire paŝadis en la ĉambro, kiel homo kiu perdis la saĝon.

Dum li sin fordonis al ĉi tiu ekzercado kaj dum la du aliaj restis silentaj, kun okuloj fiksitaj al la planko, stranga bruo aŭdiĝis en la ŝtuparo, kaj la hundo de Sikeso enkuris en la ĉambron.

Ili kuris al la fenestro, malsupreniris la ŝtuparon, elrigardis en la straton. La hundo estis enirinta en la domon tra malfermita fenestro, ĝi faris neniun movon por sekvi ilin; ĝia mastro ne estis kun ĝi.

- Kion tio signifas ? diris Tobio kiam ili revenis en la ĉambron, neeblas ke li venu ĉi tien, mi… mi ja esperas ke li ne venos.

- Se li devus veni, li venintus kun la hundo, diris Kagso sin klinante por ekzameni la beston kiu anhelante kuŝis sur la planko. Jen, donu al li iom da akvo, li estas tute laca pro esti kurinta.

- Vidu ! Ĝi ne lasis eĉ guton, aldonis Kagso rigardinta la hundon dum momento sen diri ion, ĝi estas kovrita de koto, ĝi lamas; necesas ke ĝi faris longan distancon.

- De kie ĝi tiel povas veni ? ekkriis Tobio, ĝi sendube estis ironta al la aliaj loĝejoj, kaj trovinte tie nur nekonatojn, ĝi venis ĉi tien kiel ĝi jam tiom ofte faris. Sed kie ĝi forlasis sian mastron kaj kial li alvenas sola ?

- Ne eblas ke li mortigis sin, diras Ŝitlingo sen kuraĝi prononci la nomon de la murdinto. Kion vi pensas ?

Tobio skuis la kapon.

- Se li estus mortiginta sin, diris Kagso, la hundo provintus alkonduki nin apud la korpon de sia mastro. Ne, mi prefere kredas ke li trovis manieron por forlasi la landon kaj ke li forlasis sian hundon. Necesas ke li subite forlasis ĝin tie tiel aŭ alie; sen tio, la besto ne ŝajnus tiel trankvile.

Ĉi tiu supozo ŝajnanta la plej probabla, estis sendiskute adoptita. La hundo, sin ŝovante sub seĝon, oportune kuŝiĝis por dormi tie, kaj neniu plu atentis ĝin.

Nokto venis; ni fermis la ŝutrojn kaj bruligis kandelon kiun ni metis sur la tablon. La teruraj eventoj kiuj sin sekvis ekde du tagoj, faris profundan impreson sur niaj tri individuoj, plialtigitan de la danĝero kaj necerteco de ilia propra situacio. Ili sidiĝis tute proksime unuj de la aliaj, ektremantaj pro la plej eta bruo. Ili malmulte parolis kaj mallaŭte, kaj, tiel vidante ilin mutaj kaj teruritaj, oni kredus ke la kadavro de la murdita virino kuŝis en la apuda ĉambro.

Ili estis ekde kelka tempo en ĉi tiu sinteno, kiam subite oni frapis ĉe la stratpordo per rapidaj frapoj.

- Estas juna Karlo, diris Kagso kolere rigardante ĉirkaŭ si por kuraĝiĝi.

Oni denove frapis… Ne estis Karlo… li neniam tiel frapis.

Krakito iris al la fenestro, kliniĝis por rigardi kaj faris malantaŭan salton. Ne plu bezonis demandi kiu estis tie, la pala vizaĝo de Krakito sufiĉe diris tion. En la sama momento, la hundo restariĝis sur siaj piedoj kaj kuris al la pordo, grumblante.

- Necesas malfermi al li, diris Tobio prenante la kandelon.

- Ĉu nepre necesas ? demandis la alia per obtuza voĉo.

- Jes, necesas enirigi lin.

- Ne lasu nin en la mallumo, diris Kagso prenante kandelon de la kamenbreto kaj ekbruligante ĝin per tiel tremanta mano ke oni ankoraŭ frapis dufoje antaŭ ol li finis.

Krakito malsupreniris malfermi la pordon kaj baldaŭ revenis sekvata de viro kies vizaĝo estis preskaŭ tute kaŝita de poŝtuko. Li lerte malnodis ĝin kaj lasis vidi palegan vizaĝon, kun kaviĝintaj okuloj, kavaj vangoj, tritagan barbon; li estis nur la ombro de Sikeso.

Li metis manon sur la dorson de seĝo kiu troviĝis meze de la ĉambro, sed li ektremis ĉe la momento kiam li sidiĝis. Li ŝajnis rigardi super sian ŝultron kaj tiris la seĝon proksimen al la muro… kiel eble plej proksimen… poste sidiĝis.

Ne unu parolo estis interŝanĝita; li silente promenigis siajn rigardojn al la tri aliaj, kiuj timege deturniĝis ĉiufoje kiam ili renkontis lian okulon. Kiam per obtuza voĉo li rompis la silenton, ĉiuj tri ektremis, ili neniam aŭdis tian voĉon.

- Kiel ĉi tiu hundo alvenis ĉi tien ? li demandis.

- Sole, antaŭ tri horoj.

- La vespergazeto diras ke Fagino estas arestita, ĉu ĉi tio estas vera aŭ malvera ?

- Tute vera.

Nova silento.

- La diablo kunprenu vin ĉiujn ! diris Sikeso pasante sian manon sur sian frunton. Ĉu vi ne havas ion por diri al mi ?

Ili embarasite rigardis unu la alian, kaj neniu respondis.

- Vi kiu estas ĉi tie hejme, diris Sikeso alparolante al Krakito, ĉu vi intencas denunci min aŭ doni al mi rifuĝejon por lasi la ŝtormon pasi ?

- Vi povas resti ĉi tie se vi sentas vin sekuran, respondis Krakito post kelka hezito.

Sikeso malrapide turnis sian rigardon al la muro al kiu li apogis sin.

Provante turni sian kapon prefere ol li efektive turni ĝin, li diris : "Ĉu la korpo… estas enterigita… ?

Ili nee kapsignis.

- Kial oni ne entombigis ŝin ? diris la viro denove rigardante malantaŭ si. Kial konservi ĉi tiajn aĉajn aferojn videblaj ?… Kiu estas tiu kiu tiel batas ?

Krakito eliris farante geston kiu indikis ke estis nenio por timi; li preskaŭ tuj revenis sekvata de Karlo Vesperto. Sikeso sidis vidalvide al la pordo, tiamaniere ke lia vizaĝo estis la unua kiu frapis la okulojn de la novveninto.

- Tobio ! diris Karlo retropaŝante pro timego, kial vi ne diris tion al mi malsupre ?

Estis io tiel malĝoja en la bonvenigo kiun faris al li la tri unuaj interparolantoj, ke la murdinto volis esti favora al la novveninto, kaj ŝajnigis etendi la manon al li.

- Lasu min iri al alia ĉambro, diris la juna knabo denove retropaŝante.

- Ho do ! Karlo, diris Sikeso proksimiĝante al li, ĉu vi… ĉu vi ne rekonas min ?

- Ne antaŭeniru, respondis la junulo rigardante la murdinton kun hororo. Ne antaŭeniru, monstro kiun vi estas.

La viro haltis, kaj iliaj okuloj renkontiĝis; sed baldaŭ la murdinto ne kapablis elteni ĉi tiun rigardon kaj mallevis la okulojn.

- Estu atestantoj, ĉiuj tri, ekkriis Karlo svingante sian kunpremitan pugnon kaj pli kaj pli vigliĝante, estu atestantoj, ĉiuj tri… ke mi ne timas lin… Se oni venos serĉi lin ĉi tie, mi lin denuncos; jes, mi denuncos lin. Bone atentu pri tio kion mi ĵus diris. Li povas mortigi min, se li volas aŭ se li kuraĝas; sed, se mi ĉeestos kiam la polico venos, mi denuncos lin… Mi denuncos lin eĉ se li devus esti turmente bruligita. Murdon ! Helpon ! Se estas inter ni iu kiu havas koron, li helpu min. Murdinton ! Helpon ! Mortigu la murdinton !

Eligante ĉi tiujn kriojn kaj akompanante ilin per koleremaj gestoj, Karlo sin ĵetis, tute sola, sur la fortikan Sikeson, laŭ maniero tiel neatendita kaj samtempe tiel energia, ke li peze faligis lin planken.

La tri spektantoj miregis. Ili ne enmiksiĝis en la lukto. Karlo kaj Sikeso kune ruliĝis sur la planko, sen tio ke la unua sin lasis emociiĝi de la batoj kiuj pluvis sur lin. Li pli kaj pli alkroĉiĝis al la vestaĵoj de la murdinto, provis kapti lin ĉe la gorĝo kaj ne ĉesis krii helpon per la tuta forto de siaj pulmoj.

La batalo tamen estis tro neegala por longe daŭri. Sikeso venkis sian junan kontraŭulon kaj estis dispremonta lin sub siaj piedoj, kiam Krakito venis tiri lin ĉe la brako kun terurgita mieno kaj montris al li per la fingro la fenestron. Lumoj brilis sur la strato; ni aŭdis konfuzajn kriojn, viglajn konversaciojn, bruon de hastaj paŝoj de la homamaso kiu kunpremiĝis sur la plej proksima ponto el ligno. Estis sendube rajdanto, ĉar ni aŭdis la hufojn de ĉevalo bati sur la pavimo. La brilo de la lumoj pligrandiĝis, la bruado de la paŝoj pli kaj pli proksimiĝis, poste oni vigle frapis ĉe la pordo, kaj la tuta homamaso komencis eligi kriojn de furiozo kiuj tremigus la plej kuraĝegan homon.

- Helpon ! kriegis la juna knabo per sia tuta forto. Li estas ĉi tie ! Li estas ĉi tie ! Enrompu la pordon !

- Malfermu, je la nomo de la reĝo ! diris eksteraj voĉoj.

Kaj murmuroj kaj krioj ankoraŭ pli forte rekomenciĝis.

- Enrompu la pordon ! kriis Karlo. Mi diras al vi ke ni ne malfermos ĝin. Rekte kuru al la ĉambro kie vi vidas lumon. Enrompu la pordon !

Fortegaj kaj ripetaj batoj fakte ekskuis la pordon kaj la ŝutrojn de fenestroj de la teretaĝo. La tuta homamaso eligis energian huraon el kiu ni povis havi ideon pri la densa amaso kiu ĉirkaŭis la domon.

- Malfermu al mi pordon post kiu mi povos enŝlosi ĉi tiun malbenitan kriaĉulon, diris furioze Sikeso kurante tien kaj tien kaj tirante la junan knabon post si tiel facile kiel li farus kun malplena sako. Malfermu al mi ĉi tiun pordon, rapide… (li enpuŝis Karlon enen, puŝis la riglilon kaj turnis la ŝlosilon en la seruro). Ĉu la enirpordo estas firme fermita ?

- Per duobla turno kaj per ĉeno, respondis Krakito kiu, tiel kiel siaj du kunuloj, ne plu sciis kion fari.

- Ĉu la tabuloj estas solidaj ?

- Tegitaj per lado.

- Kaj la fenestroj ?

- Ankaŭ la fenestroj.

- La fulmo dispremu vin ! ekkriis la bandito levante la fenestroframon kaj minacante la homamason, faru, faru, vi ne jam tenas min.

Neniam mortemaj oreloj aŭdis sabatorgion kiel tiu kiun tiam faris tiu furioza homamaso. Iuj kriis al tiuj kiuj estis plej proksimaj fajrigi la domon; aliaj petis, piedfrapante, al policanoj pafi al murdinto. Neniu montris pli da furiozo ol la surĉevala individuo; li deĉevaliĝis kaj, fendante la homamason, boris al si trairon ĝis sub la fenestro kaj ekkriis per voĉo kiu superis ĉiuj aliaj :

- Dudek gineoj al tiu kiu alportos ŝtupetaron !…

Tiuj kiuj ĉirkaŭis lin, ripetis ĉi tiun krion, kiu baldaŭ estis sur ĉiuj lipoj. Iuj petis ŝtupetarojn; aliaj martelojn de forĝisto; aliaj kuris tien kaj tien kun torĉoj kvazaŭ por serĉi tion kion oni petis, poste reiris siajn paŝojn kaj ree kriis. Tiuj ĉi elĉerpiĝis per malbenoj, tiuj antaŭenkuris kiel frenezuloj, kaj tiel malhelpis la klopodojn de la laborantoj. La plej aŭdacaj provis grimpi laŭlonge de la elflua tubo aŭ helpe de la fendoj de la muro. Tiu ĉi homamaso ondiĝis en la mallumo, kiel tritikoj svingata de fortega vento, kaj de tempo al tempo, ĉiuj kune eligis krion de furiozo.

- La tajdo, diris la murdinto, la tajdo estis alta kiam mi venis. Donu al mi ŝnuron, longan ŝnuron. Ili ĉiuj estas antaŭ la domo; mi povas lasi min gliti en la fosaĵon kaj eskapi tra tien… Donu al mi ŝnuron, aŭ mi ankoraŭ faros tri murdojn, kaj poste mi mortigos min.

Krakito kaj liaj du kunuloj, kaptitaj de teruro, indikis al li la lokon kie li trovos tion. Li vigle ekprenis la plej longan kaj plej fortan, kaj kurante supreniris al la supro de la domo.

Ĉiuj malantaŭaj fenestroj estis delonge masonfermitaj, krom eta luko en la ĉambro kie Karlo estis enŝlosita, luko tro malgranda por ke li povu trapasi la kapon. Sed tra ĉi tiu aperturo, li ne ĉesis krii al tiuj ekstere por gardi la malantaŭaĵon de la domo. Tiel ke, kiam la murdinto aperis sur la tegmento, laŭtaj krioj sciigis lian ĉeeston al tiuj kiuj troviĝis ĉe la antaŭo, kaj ili tuj komencis ĉirkaŭiri, antaŭenirante laŭ hastemaj ondoj.

La murdinto barikadis la pordon kiu donis al li aliron al la tegmento, tiamaniere ke oni kapablu malfermi ĝin nur malfacilege, glitis ĝis la rando de la tegmento kaj rigardis preter la pluvdefluilon.

La tajdo retiriĝis kaj la fosaĵo prezentis nur ŝliman liton.

La homamaso restis silenta dum kelkaj momentoj, atente observante liajn movojn kaj scivolante tion kion li volas fari. Sed tuj kiam ĝi divenis sian projekton kaj komprenis ke ĝi estas neefektivigebla, ĝi eligis krion de malamo kaj de triumfo multe pli laŭte ol ĉiuj antaŭaj kriegoj. Tiuj kiuj estis tro malproksime por kompreni tion pri kio temis, tamen ripetis ĉi tiujn kriojn, kiuj senĉese trovis novan eĥon. Oni dirintus ke la tuta loĝantaro de Londono venis malbeni la murdinton.

Miloj da homoj venis el la fasado, ĉiuj bolantaj de kolero, kaj en la lumo de kelkaj torĉoj kiuj brilis tie kaj tie, oni povis legi sur iliaj vizaĝoj malamon kaj furiozon. La domoj situantaj sur la alia flanko de la fosaĵo estis invaditaj de la homamaso, kiu tuj levis aŭ rompis la fenestroframojn. Oni kunpremiĝis ĉe ĉiu fenestro, ĉiuj tegmentoj estis plenplenaj de homoj. La tri lignaj pontoj metitaj super la fosaĵo fleksis sub la pezo de la homamaso. Ĉiuj volis vidi la murdinton.

- Ni nun tenas lin, ekkriis viro sur la plej proksima ponto, hura !

La krioj duobliĝis.

- Kvindek sterlingaj pundoj ! ekkriis maljuna sinjoro, por tiu kiu kaptos lin viva. Mi atendos ĉi tie ke iu venos postuli la rekompencon.

Novaj krioj de la homamaso…

Ĉe ĉi tiu momento la onidiro disvastiĝis ke oni fine sukcesis disrompi la pordon, kaj ke tiu kiu unue petis ŝtupetaron, supreniris al la ĉambro.

Tuj kiam ĉi tiu novaĵo kuris de buŝo al buŝo, la homamaso direktiĝis al la pordo. La homoj kiuj estis ĉe la fenestroj, vidante ke la aliaj returniris, alkuris sur la straton, kaj ĉiuj pelmele sin ĵetegis antaŭ la domo por vidi la murdinton pasi kiam li estos forkondukata de la policanoj. Oni alpremiĝi unu kontraŭ la alia ĝis sufokiĝi. La mallarĝaj stratoj estis tute ŝtopitaj. En tiu momento, la fervoro de iuj por kurante reveni al la antaŭo de la domo, la senutilaj klopodoj de aliaj por liberiĝi el la homamaso, perdigis el la okuloj la murdinton, kvankam ĉiu strebis pli fervore ol iam vidi ĉi tiun kaptadon okazi.

Timigite de la furiozaj krioj de la homamaso, Sikeso, kiu ne plu vidis ian rimedon forkuri, kaŭriĝis sur la tegmento. Kiam li ekrimarkis la novan direkton kiun prenis la homamaso, li decidis rapide profiti de la okazo kiu sin prezentis, kaj restariĝis, rezoluta fari lastan penon por savi sian vivon, sin ĵetante en la fosaĵon kaj provante, kun risko droni en la ŝlimo, eskapi dank'al malordo kaj mallumo.

Instigita de la bruo kiun li aŭdis en la domo kaj kiu sciigis ke oni cedigis ĝian enirejon, li metis la piedon kontraŭ kamentubon por doni al si pli da forto, por firme alligi unun el la finoj de la ŝnuro al la tubo, kaj faris ĉe la alia fino ŝovnodon, helpe de siajn dentojn kaj siajn manojn. Tio daŭris sekundon. Li estis povonta malsupreniri ĝis kelkaj futoj de la grundo, kaj li tenis en sia mano sian malfermitan poŝtranĉilon, por tranĉi la ŝnuron tuj kiam li estos malsupren.

Ĉe la momento, kiam li trapasigis sian kapon tra la ŝovnodo por fiksi ĝin sub la akselojn, kaj kiam la maljuna sinjoro, kiu kroĉiĝis al la balustrado de la ponto por rezisti al la homamaso kaj konservi sian pozicion, laŭtigis la voĉon por denunci al tiuj kiuj ĉirkaŭis lin, ĉi tiun fuĝprovon; ĉe tiu momento, ni diris, la terurigita murdinto, rigardante malantaŭ si, levis siajn brakojn super sian kapon kaj eligis krion kiu ne estis de ĉi tiu mondo !

- Denove ĉi tiuj okuloj ! li ekkriis. Li ŝanceliĝis, kvazaŭ li estis trafata de fulmo, perdis ekvilibron kaj falis trans la parapeton. La ŝovnodo estis ĉirkaŭ lia kolo; la ŝnuro streĉiĝis sub lia pezo kiel tiu de pafarko; kun la rapideco de la sago kiun ĝi pafas, la bandito falis tridek kvin futojn alta. Okazis subita skuo, konvulsia movo de ĉiuj membroj, kaj la murdinto restis pendanta, ankoraŭ tenante sian malfermitan poŝtranĉilon en sia kunpremita mano.

La malnova kamentubo ŝanceliĝis pro la skuo, sed brave eltenis la kontraŭbaton. La kadavro de Sikeso balanciĝis antaŭ la luko de la ĉambro kie Karlo estis enŝlosita. Kaj ĉi tiu, flankenpuŝante per la mano ĉi tiun korpon kiu ĝenis lian vidon, alvokis helpon kaj petis ke oni kompate venu liberigi lin.

Hundo, kiu ne montris sin ĝis tiam, komencis kuri rande de la tegmento eligante plendajn kriojn, kaj impetante saltis al la ŝultroj de la pendinto. Ĝi maltrafis sian aferon, falis surdorse en la fosaĵon kaj frakasis al si la kapon kontraŭ ŝtono kiu ŝprucigis ĝian cerbon.

Last edited: 19/06/2024

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment