Ĉapitro LI
Pli ol unu mistero klariĝas.
Edziĝpropono en kiu temas nek pri doto nek pri poŝmono.
Du tagojn post la okazaĵoj rakontitaj en la antaŭa ĉapitro, Olivero troviĝis, je la tria posttagmeze, en kaleŝo de vojaĝo kaj rapide veturis al sia naskiĝurbo. Kun li ĉeestis Sino Majlio, Rozo, Sino Bedŭino kaj la bona kuracisto. Sro Brunsubo sekvis en poŝtkaleŝo, en kompanio de persono kies nomon li ne diris.
La interparolo treniĝis dum la vojaĝo, ĉar Olivero estis en stato de ekscitiĝo kiu malhelpis lin kunigi siajn ideojn kaj preskaŭ forigis de li la uzadon de la parolo. Tiuj kiuj akompanis lin, estis turmentataj de la sama malsereneco kaj ne parolis pli.
Li estis, kiel la du sinjorinoj, informita de Sro Brunsubo pri la naturo de la konfesoj eltorditaj de Monkso, kaj kvankam ili sciis ke la celo de ilia vojaĝo estas elfini la tiel bone komencitan laboraĵon, ankoraŭ estis en ĉi tiu tuta afero sufiĉe da mistero kaj da malklareco por lasi ilin en granda embaraso.
Ilia sindonema amiko zorge malhelpis, helpe de Sro Losberno, ke ili sciiĝu ion pri la fatalaj eventoj kiuj ĵus okazis. "Ne estas dubo, diris Sro Brunsubo, ke ili post nelonge konos ilin, sed la momento eble estos pli favora ol nun, ĝi ne povus esti pli malbona". Ili do veturis silente, kun menso tute okupata de la celo al kiu ili komune strebis, sen esti eĉ iom pretaj kunparoli pri la temo kiu absorbis iliajn pensojn.
Sed se Olivero restis silenta kaj enprofundigita en siaj pripensoj, dum li sekvis vojon kiun li ne konis por alveni al sia naskiĝurbo, kun kia vigleco vekiĝis en li la tiamaj rememoroj, kaj kiom da emocioj batigis al li la koron kiam li trovis sin sur la vojo kiun li piediris en sia infanaĝo, malriĉa forlasita orfo, sen amiko por etendi al li la helpan manon, sen tegmento por ŝirmi sian kapon !
- Vidu, vidu, li ekkriis premante la manon de Rozo kaj metante la kapon ekster la pordon, jen la barilo kiun mi grimpis, jen la heĝoj laŭ kiuj mi ŝoviĝis rampante por eviti esti rimarkita kaj perforte rekondukita al la ĉerkfaristo; jen tie la pado, tra kampoj, kiu kondukas al la malnova domo kie mi pasigis mian infanaĝon ! Ho ! Rikardo, Rikardo, mia kara tiama amiko, se nur mi povus vidi vin nun !…
- Vi baldaŭ vidos lin, diris Rozo prenante la manojn de Olivero, vi diros al li ke vi estas feliĉa, ke vi riĉiĝis, kaj ke via plej granda feliĉo estas veni retrovi lin por ankaŭ feliĉigi lin !…
- Jes, jes, diris Olivero, kaj poste ni kunprenos lin kun ni, ni vestigos kaj lernigos lin, kaj ni sendos lin al paca kamparo kie li fariĝos fama kaj forta, ĉu ne ?
Rozo kapjesis, ĉar ŝi ne kapablis paroli vidante la infanon rideti pro feliĉo tra liaj larmoj.
- Vi estos milda kaj bona por li kiel vi estas por ĉiuj, diris Olivero, la rakontoj kiujn li faros al vi, korpremos vin, mi scias tion. Sed ne gravas, ĉio ĉi estos tre for kaj vi ridetos pro plezuro, mi ankaŭ certas pri tio, pensante ke vi ŝanĝis lian sorton, kiel vi jam faris por mi. Kompatinda Rikardo ! li tiel bone diris al mi : "Dio benu vin !" kiam mi fuĝis. Ankaŭ mi, aldonis Olivero ekploregante, mi diros al li : "Dio benu vin nun !" kaj mi montros al li kiom multe liaj adiaŭaj vortoj tuŝis mian koron !…
Kiam ili alproksimiĝis al la urbo kaj kiam ili enŝoviĝis en ĝiajn mallarĝajn stratojn, ne estis facila afero por moderigi la ekzaltiĝojn de la infano. Li revidis la butikon de Bersemo, la enterigisto, tia kia ĝi iam estis, sed pli malgrandan kaj malpli imponan ol ĝi estis en liaj memoroj. Li retrovis la butikojn, la domojn kiujn li tiel bone konis, kaj kiuj ĉiumomente rememorigis al li kelkan malgrandan okazaĵon el lia infana vivo; la ĉaron de Ludkampo, la kamentubisto, ĉiam la saman, haltitan ĉe la pordo de la drinkejo; la almozulejon, tiun teruran malliberejon de lia infanaĝo, kun ĝiaj mallarĝaj fenestroj rigardantaj al strato; sur la sojlo de la pordo, la tiaman pordiston kun lia senkarna vizaĝo. Vidinte lin, Olivero ne sukcesis subpremi senton de teruro, poste ekridis pri sia stultaĵo, poste ekploris por poste denove ridi. Li revidis cent vizaĝojn de konato. Fine, tute kvazaŭ li forlasis ĉi tiujn lokojn dum la antaŭtago, kaj kvazaŭ lia freŝdata feliĉo estis nur agrablega sonĝo.
Sed ĉi tiu feliĉo tute ne estis sonĝo. Ili haltis ĉe la pordo de la plej bona hotelo, antaŭ kiu Olivero antaŭe ekstaziĝis, rigardante ĝin kiel pompan palacon, sed kiu nun ŝajnis al li iom defalinta de sia grandiozeco kaj sia impona aspekto. Sro Grimŭigo estis tie, preta akcepti niajn vojaĝantojn; li kisis la junan fraŭlinon kaj ankaŭ la maljunulinon je ilia eliro el la veturilo, kvazaŭ li estus la avo de la tuta kompanio. Afabla kaj ridetanta, li ne unufoje proponis "manĝi sian kapon", ne eĉ kiam li asertis al maljuna postiljono ke li konis pli bone ol li, la plej mallongan vojon por iri al Londono, kvankam li ne faris ĉi tiun vojaĝon nur unu fojon, kaj eĉ ĉiam dormante. La vespermanĝo estis servita, la ĉambroj estis preparitaj, ĉio estis aranĝita kvazaŭ magie por ricevi ilin.
Tamen, tuj kiam la unua eksciteco pasis, ĉiuj denove fariĝis silentaj kaj absorbitaj kiel dum la vojaĝo. Sro Brunsubo ne venis rekuniĝi kun ili kaj servigis al si vespermanĝon en apartan ĉambron. La du aliaj sinjoroj iris kaj venis kun maltrankvila mieno aŭ interparolis al orelo. Oni venis por averti Sinon Majlion, kiu eliris el la ĉambro kaj revenis post unu horo kun ruĝaj kaj ŝvelintaj okuloj. Ĉiuj ĉi cirkonstancoj malkvietigis kaj timigis Rozon kaj Oliveron, kiuj tute ne estis en la sekreto de ĉi tiuj novaj maltrankviloj. Ili restis silentaj kaj mirigitaj, aŭ se ili interŝanĝis kelkajn vortojn, estis mallaŭte, kvazaŭ ili timus aŭdi eĉ la sonon de sia voĉo.
Finfine, je la naŭa, kiam ili komencis kredi ke ili scios nenion pli en tiu tago, ili vidis Sron Losbernon kaj Sron Grimŭigon eniri, sekvitajn de Sro Brunsubo kaj de individuo kies vido preskaŭ elŝiris de Olivero surprizkrion, ĉar oni diris al li ke li estis lia frato, kaj li estis la sama viro kiun li renkontis iun merkattagon ĉe la pordo de gastejo, kaj kiun li videtis kun Fagino rigardanta tra la fenestro de sia ĉambreto. Ĉi tiu viro ĵetis al la mirigata infano rigardon plenan de malamo kaj sidiĝis apud la pordo. Sro Brunsubo, tenante paperojn enmane, sin direktis al la tablo apud kiu sidis Rozo kaj Olivero.
- Mi devas plenumi malfacilan taskon, li diris, sed necesas ke ĉi tiuj deklaroj, kiuj estis subskribitaj en Londono, en ĉeesto de atestantoj, estu esence ripetataj ĉi tie. Mi volintus ŝpari al vi ĉi tiun hontindaĵon, sed necesas ke ni aŭdu ilin el via propra buŝo, vi scias kial.
- Daŭrigu, diris deturnante sin la individuo al kiu alparolis Sro Brunsubo. Ni rapidu, mi jam sufiĉe faris, ŝajnas al mi, ne retenu min ĉi tie longe.
- Ĉi tiu infano, diris Sro Brunsubo metante la manon sur la kapon de Olivero, ĉi tiu infano estas via frato, li estas la ekstergeedza filo de via patro, Edvino Lifordo, al kiu mi estis tiel ligita, kaj de kompatinda Agnesa Flemingo, kiu mortis naskante lin ?
Jes, diris Monkso oblikve rigardante al Olivero kiu tremis per ĉiuj siaj membroj, kaj kies koro ni povintus aûdi batadi, jen ilia bastardo.
- La vorto kiun vi uzas, diris severe Sro Brunsubo, estas riproĉo direktita al du estuloj kiujn delonge la vana cenzuro de la mondo ne plu kapablas atingi. Ĝi estas insulto kiu ne plu povas malhonori animon kiu vivas, krom vi kiu kulpiĝas pri tio. Ĉu ĉi tiu infano naskiĝis en ĉi tiu urbo ?
- Al la almozulejo, respondis Monkso. Cetere, vi havas tie lian historion, li senpacience aldonis montrante per la fingro la paperojn.
- Necesas ke ni aŭdu tion de via buŝo, diris Sro Brunsubo promenigante siajn rigardojn al la atestantojn de ĉi tiu sceno.
- Tiam aŭskultu min, respondis Monkso, mia patro malsaniĝinta en Romo, kiel vi scias tion, mia patrino, de kiu li delonge disiĝis, foriris de Parizo por iri rekuniĝi kun li kaj kunprenis min kun ŝi. Estis sendube por certigi al si la riĉaĵon de mia patro, ĉar ŝi ne havis grandan amon al li, nek li al ŝi. Li ne rekonis nin, li jam perdis la konscion kaj restis duondormanta ĝis la morgaŭo, tago de sia morto. Inter liaj paperoj estis du datitaj de la tagon kiam li malsaniĝis kaj enfermitaj en koverto kun via adreso. Li skribis sur la koverto ke necesis sendi al vi ĉi tiujn paperojn nur post lia morto. Unu estis letero al ĉi tiu knabino, al Agnesa, kaj la alia estis testamento.
- Kion li diris en ĉi tiu letero ? demandis Sro Brunsubo.
- La letero ?… Ĝi estis paperfolio senorde skribita, ia ĝenerala konfeso de la kulpoj kiujn li riproĉis al si, kaj preĝoj al la bona Dio, por ke Li prenu ŝin sub sian protekton. Li ŝin trompis, laŭ tio kio ŝajnas, dirante al ŝi ke iuj misteraj cirkonstancoj, kiujn li pli poste klarigos al ŝi, malpermesis lian tujan edziĝon kun ŝi. Kaj tial ŝi daŭrigis pacience fidi al li, ŝi fidis lin tro multe, ĉar ŝi perdis la honoron, kiun neniu plu povis redoni al ŝi. Restis al ŝi nur kelkaj monatoj por naski. Li diris al ŝi ĉion kion li intencis fari por kaŝi ŝian honton, se li vivintus; kaj li petegis ŝin, se li mortos, ne malbeni sian memoron kaj ne kredi ke la fatalaj konsekvencoj de ĉi tiu kulpo falus sur ŝin aŭ sur ŝian infanon, ĉar nur li estas kulpa. Li rememorigis al ŝi la tagon kiam li donacis al ŝi medalionon kaj ringon, sur kiuj li gravurigis ŝian baptnomon, lasante malplena la lokon kie li esperis iam aldonigi la familian nomon… Li petegis ŝin konservi ĉi tiun ringon, ĉiam surmeti ĝin sur ŝia koro, kiel ŝi faris ĝis tiam, kaj li plurfoje ripetis la samajn vortojn, kiel homo kiu perdis la kapon, kaj mi ja kredas ke tio estis vera.
- Koncerne la testamenton…, diris Sro Brunsubo vidante Oliveron plori per varmegaj ploroj.
Monkso restis silenta.
- Pri la testamento, daŭrigis Sro Brunsubo anstataŭ li, ĝi estis redaktita en la sama spirito kiel la letero. Li parolis en ĝi pri la afliktoj kiujn kaŭzis al li lia edzino, pri la kulpaj inklinoj, pri la malvirtaj emoj kiujn li rekonis en vi, lia sola filo, kiu nutriĝis en malamo al via patro. Li lasis al vi, tiel kiel al via patrino, renton de okcent sterlingaj pundoj. Li faris de sia riĉaĵo du egalajn partojn, unu por Agnesa Flemingo, kaj la alian por la infano kiun ŝi naskos. Se ĝi estis filino, la riĉaĵo apartenis al ŝi sen kondiĉoj; sed se ĝi estis filo, estis menciite ke antaŭ lia plenaĝo li devis esti ne makulinta sian nomon per iu ajn publika ago de malhonoro, de malnobleco, de malkuraĝo aŭ de malicaĵo. Li volis per tio, li diris, montri al la patrino la fidon kiun li havis al ŝi kaj la profundan konvinkon (plifortigitan pro la proksimiĝo de morto) ke lia infano ricevos de ŝi noblan koron kaj altan ecaron. Se li estis trompita en sia atendo, tiam li volis ke la riĉaĵo falu al vi. Ĉar, en la okazo, sed nur en la okazo, se liaj du filoj estus same perversaj, li agnoskis al vi rajton de prioritato super sia riĉaĵo, kvankam vi havus neniun super lia koro, ĉar ekde via infanaĝo vi ĉiam montris al li nur senvarmecon kaj malinklinon.
- Mia patrino, diris Monkso laŭtigante, faris tion kion iu ajn virino farintus sur ŝia loko. Ŝi bruligis la testamenton; la letero ne atingis sian adreson; mia patrino konservis ĝin, same kiel aliajn pruvojn, en la okazo se oni provus nei la kulpon de la juna knabino; ŝi sciigis pri ĉio al la patro de Agnesa, kun ĉiuj pligravigaj cirkonstancoj kiujn diktis al ŝi la fortega malamo per kiu ŝi estis vigligata kaj pro kiu mi dankas ŝin. La patro, en malespero, retiriĝis kun siaj infanoj funde de Kimrio, kaj ŝanĝis sian nomon por ke liaj amikoj neniam povu koni la lokon de lia retiriĝo. Kelkan tempon poste oni trovis lin morta en lia lito. Ŝia filino sekrete forkuris kelkajn semajnojn antaŭe; li piede trairis tra la urboj kaj vilaĝoj de la ĉirkaŭajo, serĉante ŝin ĉien, kaj konvinkita ke ŝi sin mortigis por kaŝi sian malhonoron, li revenis hejmen kaj mortis pro ĉagreno en la sama vespero.
Ĉi tie estis mallonga momento de silento, ĝis kiam Sro Brunsubo daŭrigis la fluadon de la rakonto.
- Kelkajn jarojn pli poste, li diris, mi ricevis viziton de la patrino de Eduardo Lifordo, de ĉi tiu viro ĉi tie ĉeestanta… Dekokjaraĝe, li forlasis ŝin, ŝtelis al ŝi ŝiajn juvelojn kaj ŝian monon, fariĝis hazardludanto, trompisto, falsisto, kaj fuĝis al Londono kie, ekde du jaroj, li interrilatiĝis nur kun la plej malindaj estuloj. Ŝi suferis de nekuracebla kaj doloriga malsano, kaj deziris revidi lin antaŭ ol morti. Post longaj kaj senutilaj traserĉoj, oni fine sukcesis malkovri lin, kaj li foriris kun ŝi al Francio.
- Ŝi mortis tie, diras Monkso, post kruela sufero. Sur sia mortolito ŝi malkaŝis al mi siajn sekretojn kaj postlasis al mi la mortigan malamon kiun ŝi dediĉis al Agnesa kaj ŝia infano. Ĝi estis tre senutila rekomendo, ĉar mi jam delonge heredis ĉi tiun malamon. Ŝi ne kredis al la memmortigo de la juna knabino; ŝi estis konvinkita ke Agnesa havis filon kaj ke ĉi tiu filo vivis. Mi ĵuris al ŝi ke, se iam mi renkontus lin sur mia vojo, mi persekutus lin, mi lasus al li nek pacon nek paŭzon, mi furiozus kontraŭ li kun nelacigebla inciteco, mi satigus kontraŭ li mian malamon kaj mi tretus ĉi tiun insultan testamenton, trenante la filon de la adultulo en koto de la malgloro, ĉu mi devus alkonduki lin ĉe la piedon de la pendumilo. Li finfine sin trovis sur mia vojo; mi bone komencis, kaj sen la babilado de friponino, mi atingintus mian celon.
Dum la senindulo eligis sian senefikan furiozon murmurante malbelegajn malbenojn, Sro Brunsubo, alparolante al la atestantojn timigitajn de ĉi tiu sceno, klarigis al ili kiel la judo estis komplico kaj konfidenculo de ĉi tiu viro; kiel li ricevis, por faligi Oliveron en liajn insidojn, konsiderindan sumon el kiu li devis redoni parton en la okazo se la infano eskapus; kiel fine, sekve de diskuto pri ĉi tiu temo, ili decidis certigi al si ke fakte estis Olivero kiu estis en la kamparo, ĉe Sino Majlio.
- Kio fariĝis la ringo kaj la medaliono ? diris Sro Brunsubo alparolante al Monkso.
- Ili estis venditaj al mi de la geviroj pri kiuj mi parolis al vi. Ili ŝtelis ilin de maljuna flegistino de la rifuĝejo, kiu prenis ilin sur la kadavro de Agnesa, respondis Monkso sen levi la okulojn. Vi scias tion kion mi faris de ili.
Sro Brunsubo faris signon al Sro Grimŭigo, kiu tuj eliris kaj baldaŭ revenis puŝante antaŭ si Sinon Bumbelon kaj tirante post si ŝian malfeliĉan edzon.
- Ĉu mi kredos miajn okulojn ? ekkriis Sro Bumbelo stulte ŝajnigante entuziasmon. Ĉu tie ne estas la eta Olivero ?… Ho ! Olivero, se vi scius kiel mi maltrankviliĝis pri vi !…
- Silentu, idioto ! murmuris Sino Bumbelo.
- Estas pli forte ol mi, estas pli forte ol mi, sinjorino Bumbelo, rebatis la estro de la almozulejo, mi ne kapablas reteni min, mi kiu paroke edukis lin, senti ion vidante lin ĉi tie, meze de sinjorinoj kaj sinjoroj el tiel distingita aspekto. Mi ĉiam amis ĉi tiun infanon kvazaŭ li estus mia… mia… mia avo, diris Sro Bumbelo haltante por serĉi ĝustan komparon. Majstro Olivero, mia amiko, ĉu vi memoras pri tiu brava sinjoro en la blanka veŝto ? Ha !… Li estas ĉe la paradizo ekde ok tagoj… Ni portis lin en la teron en ĉerko el kverko kun arĝentaj teniloj.
- Nu, sinjoro, diris severe Sro Grimŭigo, sufiĉe da sento !
- Mi provos moderigi min, sinjoro, respondis Sro Bumbelo. Kiel vi fartas, sinjoro ? Mi esperas ke vi ankoraŭ estas en perfekta sano ?
Ĉi tiu komplimento estis adresita al Sro Brunsubo kiu, alproksimiĝante al la respektindaj geedzoj, demandis montrante al Monkso :
- Ĉu vi konas ĉi tiun individuon ?
- Ne, klare respondis Sino Bumbelo.
- Vi verŝajne ankaŭ ne konas lin ? diris Sro Brunsubo alparolante al edzo.
- Mi neniam vidis lin en mia vivo, diris Sro Bumbelo.
- Kaj vi sendube nenion vendis al li ?
- Ne, respondis Sino Bumbelo.
- Vi sendube ankaŭ neniam havis en via posedo certan medalionon el oro kun ringo ? diris Sro Brunsubo.
- Ne, certe, respondis la matrono. Ĉu vi venigis nin por direkti al ni tiel stultajn demandojn ?
Sro Brunsubo faris novan signon al Sro Grimŭigo, kiu tuj eliris, kiel antaŭe. Sed ĉifoje li ne venigis kun li tiel viglajn geedzojn, li estis sekvata de du maljunaj paralizitulinoj kiuj ŝanceliĝis kaj stumblis ĉe ĉiu paŝo.
- Vi zorgis fermi la pordon dum nokto kiam mortis la maljuna Sara, diris la unua el la du kriplulinoj levante sian tremantan manon, sed vi ne povis ŝtopi la fendojn de la pordo kaj malhelpi nin aŭdi tion kio estis dirata.
- Ne, ne, diris la alia ĉirkaŭrigardante kaj movante siajn sendentajn makzelojn, vi ne bone prenis viajn antaŭzorgojn.
- Ni bone aŭdis ŝin, rekomencis la unua, provi diri al vi tion kion ŝi faris, ni vidis vin preni paperon kiun ŝi tenis en la mano, kaj la morgaŭon ni gvatis vin kiam vi iris al la lombardejo.
- Jes, aldonis la dua, kaj oni donis al vi medalionon kaj ringon el oro; ni estis tuj post vi, jes, ni estis tuj post vi.
- Kaj ni scias eĉ pli, diris la unua, la maljuna Sara diris al ni longe antaŭe tion kion ĉi tiu juna virino rakontis al ŝi. Tio estas ke ŝi estis survoje por iri morti apud la tombo de la patro de sia infano, ĉar ŝi bone sentis ke ŝi ne transvivus sian malfeliĉon, kaj estis tiam kiam ŝi naskis en la almozulejo.
- Ĉu vi volas ke ni venigu la komisiiston de la lombardejo ? demandis Sro Grimŭigo farante paŝon al la pordo.
- Ne, respondis Sino Bumbelo. Ĉar ĉi tiu viro, ŝi diris, montrante al Monkso, havis malkuraĝon ĉion konfesi, kiel mi ne dubas, kaj ĉar vi sukcesis melki la veron el tiuj maljunaj almozulinoj, mi nenion pli havas por diri. Nu ! Jes, mi vendis ĉi tiujn objekojn, kaj ili estas ie kie vi neniam povos retrovi ilin, kaj poste nun ?
- Nenion, respondis Sro Brunsubo, krom ke nun estas nia afero zorgi ke vi neniam plu okupiĝu, vi aŭ via edzo, plenfidan postenon. Vi povas reiri.
- Mi esperas, diris Sro Bumbelo kun hontinda mieno, dum Sro Grimŭigo eliris kun la du maljunulinoj, mi esperas ke ĉi tiu bedaŭrinda eta cirkonstanco ne senigos min de miaj paroĥaj funkcioj ?
- Jes ja, respondis Sro Brunsubo, bone enkapigu ĉi tion kaj konsideru vin bonŝanca ĉar estas nur tio.
- Estis Sino Bumbelo kiu faris ĉion, diris la ekspedelo post singarde certiginte al si ke lia edzino jam eliris, estis ŝi kiu absolute volis tion.
- Tio ne estas ekskuzo, respondis Sro Brunsubo. Vi ĉeestis kiam ĉi tiuj objektoj estis ĵetitaj en la riveron; kaj cetere, laŭ la leĝo, estas vi kiu estas la plej kulpa. La leĝo supozas ke via edzino agas nur laŭ viaj konsiloj.
- Se la leĝo supozas tion, diris Sro Bumbelo premante sian ĉapelon inter siaj manoj, la leĝo estas nur azena… idiota. Se tiel estas laŭ la leĝo, estas ĉar ĝi ne estas edziĝinta, kaj la plej malbono kion mi povas deziri al ĝi, estas sperti tion. Tio malfermus al ĝi la okulojn.
Dirinta tion emfaze, Sro Bumbelo metis sian ĉapelon sur sian kapon, enŝovis siajn manojn en siajn poŝojn kaj malsupreniris por retrovi sian edzinon.
- Fraŭlino, diris Sro Brunsubo alparolante al Rozo, donu al mi la manon; ne timu; la kelkaj vortoj kiujn mi ankoraŭ devas diri al vi, ne estas esprimotaj por timigi vin.
- Se ili persone koncernas min, diris Rozo, kvankam mi ne scias kiel, bonvolu lasi min aŭdi ilin alian fojon. Mi ne plu havas forton nek kuraĝon.
- Vi havas pli da energio ol tio, mi certas, respondis la maljuna sinjoro prenante ŝian brakon kaj pasante ĝin sub la sian. Ĉu vi konas ĉi tiun junan fraŭlinon, sinjoro ?
- Jes, respondis Monkso.
- Mi neniam vidis vin, diris Rozo per malforta voĉo.
- Mi ofte vidis vin, rebatis Monkso.
- La patro de la malfeliĉa Agnesa havis du junajn filinojn, diris Sro Brunsubo, kio fariĝis la dua, tiu kiu ankoraŭ estis infano je la morto de ŝia patro ?
- Ĉi tiu infano, respondis Monkso, perdinte sian patron en lando kie ŝi estis konata de neniu, havante nek leteron, nek libron, nek paperĉifaĵon, kiu povus meti ŝin sur la spuron de ŝia familio aŭ ŝiaj amikoj, estis akceptita de malriĉaj kamparanoj kiuj prizorgis pri ŝi kvazaŭ pri sia propra filino.
- Daŭrigu, diris Sro Brunsubo signante al Sino Majlio por proksimiĝi. Daŭrigu !
- Estis neeble al vi malkovri lian retiriĝon, diris Monkso, sed tie kie amikeco malsukcesas, kelkfoje malamo sukcesas. Post unu jaro da esploro, mia patrino sukcesis malkovri ĉi tiun infanon.
- Ŝi kunportis ŝin, ĉu ne ?
- Ne. Ĉi tiuj bravaj homoj estis malriĉaj kaj komencis, almenaŭ la edzo, laciĝi pri sia humaneco. Tial ŝi lasis al ili la infanon, donante al ili malgrandan monsumon per kiu ili ne kapablis longe vivi, promesante pli sendi al ili, sed tute decidita nenion fari pri tio. Ĉar ilia malkontenteco kaj ilia mizero ne estis por ŝi sufiĉa garantio de la malfeliĉo de ĉi tiu knabineto, ŝi rakontis al ili la historion de la malhonoro de la fratino, aldonante la plej abomenajn detalojn, kaj instigis ilin atente regi la infanon ĉar ŝi estas la frukto. de ekstergeedza kuniĝo, kaj malboniĝus pli aŭ malpli frue. Ĉi tiuj malriĉaj homoj kredis ĉi tiun historion, kaj la infano trenis sufiĉe mizeran vivon por kontentigi nin, ĝis kiam vidvino, kiu tiam loĝis en Ĉestro, hazarde vidis ŝin, kompatis ŝin kaj kunprenis ŝin. Malgraŭ ĉiuj niaj klopodoj, la infano restis apud ĉi tiu sinjorino kaj estis feliĉa. Mi perdis ŝin el la okuloj antaŭ du aŭ tri jaroj, kaj mi retrovis ŝiajn spurojn nur antaŭ kelkaj monatoj.
- Ĉu vi nun vidas ŝin ?
- Jes, ŝi apogas sin sur via brako.
- Sed ŝi tamen estas mia nevino, ekkriis Sino Majlio ĉirkaŭpremante Rozon kontraŭ sia koro; ŝi tamen estas mia amatega infano. Mi ne volus nun perdi ŝin, por ĉiuj trezoroj en la mondo. Mia dolĉa kunulino, mia kara filino…
- Vi estis mia sola amikino, diris Rozo, la plej amema, la plej bona el amikoj. Mia koro sufokiĝas pro emocio, mi ne kapablas elteni ĉion ĉi.
- Kaj vi, diris al ŝi Sino Majlio tenere kisante ŝin, vi ĉiam estis por mi la plej bona kaj plej ĉarma knabino, kaj vi ĉiam feliĉigis ĉiuj kiuj konis vin. Nu, amatino mia, pensu ankaŭ pri ĉi tiu kompatinda infano, kiu volas brakumi vin. Nu ! Nu ! vidu lin.
- Ŝi ne estas por mi onklino, diris Olivero metante al ŝi siajn brakojn ĉirkaŭ la kolon, sed fratino, kara fratino. Ho ! Rozo, tuj kiam mi konis vin, mia koro diris al mi ke mi devis tiel ami vin.
Ni respektu la larmojn kiujn elverŝis ĉi tiuj du orfoj, kaj la intermiksitajn parolojn kiujn ili interŝanĝis falante unu en la brakojn de la alia. Ili samtempe trovis kaj perdis patron, patrinon, fratinon; ilia ĝojo estis miksita kun doloro, kaj tamen iliaj larmoj ne estis amaraj, ĉar la doloro mem kiu estiĝis en iliaj animoj, estis tiel bone mildigita de la dolĉaj kaj teneraj rememoroj kiuj akompanis ĝin, ke ĝi senigis ĉian senton de doloro, por fariĝi nur solena plezuro.
Ili restis longe solaj. Fine oni milde frapis la pordon; Olivero malfermis ĝin, kaj rapide flankeniĝante, cedis lokon al Henriko Majlio.
- Mi scias ĉion, diris ĉi tiu sidiĝante apud la afabla junulino. Kara Rozo, mi scias ĉion. Mi ne hazarde estas ĉi tie, li aldonis post longa silento. Ne estas hodiaŭ kiun mi sciiĝis ĉion, sed hieraŭ, nur hieraŭ. Ĉu vi divenas ke mi venis por rememorigi al vi pri via promeso ?
- Haltu, diris Rozo, vi scias ĉion, vi diras ?
- Ĉion. Vi permesis al mi ankoraŭ paroli kun vi unufoje pri la temo de nia lasta interparolo.
- Jes.
- Mi devontigis min ne insisti por ŝanĝi vian decidiĝon kaj nur peti al vi ankoraŭfoje sciigi ĝin al mi. Mi promesis meti ĉe viaj piedoj mian situacion kaj mian riĉaĵon, kaj nenion diri, nenion fari por ŝanceli vin, se vi persistus en via unua decido.
- La samaj kialoj kiuj tiam decidigis min, ankoraŭ nun decidigas min, diris firme Rozo. Mi komprenas ĉi-vespere, pli bone ol iam, kiaj estas miaj devoj rilate al tiu kies bonkoreco eltiris min el suferadoj kaj mizero. Estas lukto, diris Rozo, sed estas lukto pri kiu mi fieras. Estas kruela bato, sed mia koro sukcesos elteni ĝin.
- La malkovro de ĉi tiu vespero… komencis Henriko.
- La malkovro de ĉi tiu vespero, rekomencis milde Rozo, lasas min, pri tio kio koncernas vin, en la sama situacio kiel antaŭe.
- Vi volas malmoligi vian koron kontraŭ mi, Rozo, diris la junulo.
- Ho ! Henriko, Henriko, diris la junulino ekploregante, mi dezirus tion, mi ne tiom suferus.
- Tiam kial trudi al vi ĉi tiun doloron ? diris Henriko prenante ŝian manon, pensu, kara Rozo, pensu pri tio kion vi aŭdis ĉi-vespere.
- Kaj kion mi aŭdis ? ekkriis Rozo, ke la sento de malhonoro de lia familio tiom ĝenis mian patron ke li forkuris for de ĉiuj kiujn li konis… Jen, ni sufiĉe diris, Henriko, ni nun lasu ĉi tiun interparoladon.
- Ne jam, diris la junulo retenante ŝin ĉe la momento kiam ŝi stariĝis. Esperoj, deziroj, planoj, ĉio ŝanĝiĝis por mi, krom la amo kiun mi dediĉis al vi. Mi ne plu proponas al vi altan rangon meze de la svarmoj de la mondo, de tiu ĉi malbona kaj enviema mondo en kiu ni devas ruĝiĝi pri aliaĵo ol tio kio estas vere hontinda. Sed mi proponas al vi hejmon kaj koron; jes, kara Rozo, jen ĉio kion mi nun havas por proponi al vi.
- Kion signifas ĉi tiu lingvaĵo ? balbutis la juna knabino.
- Tio signifas… ke la lastan fojon kiam mi vidis vin, mi lasis vin kun la firma decido glatigi ĉiujn imagajn obstaklojn kiuj staris inter vi kaj mi; tute decidita, se la mondo en kiu mi vivis, ne povis fariĝi la via, forlasi ĝin por esti al vi, kaj turni la dorson al kiu ajn malŝatus vian naskiĝon. Estas tio kion mi faris; tiuj kiuj fremdiĝis de mi pro tiu motivo, fremdiĝis de vi, kaj tiel pruvis al mi ke ĝis tiam vi pravis. Tiu potenca protektanto, tiu influa parenco kiu tiam ridetis al mi, nun rigardas min kun malvarmo. Sed estas en Anglio ĝojigaj kamparoj kaj belaj ombrejoj; kaj proksime de vilaĝa preĝejo, de preĝejo kies mi estas la pastro, staras rustika loĝejo, en kiu mi pli fierus vivi kun vi, kara Rozo, ol meze de ĉiuj pompoj de la mondo. Jen mia rango, jen mia nuna situacio kiun mi ĉi-momente metas ĉe viaj piedoj.
***** **** *** ** * ** *** **** *****
- Estas tre malagrable por vespermanĝo atendi geamantoj, diris Sro Grimŭigo kiu ĵus finis dormeton kun sia poŝtuko sur la kapo.
Verdire, la vespermanĝo atendis ekde neracia tempo; nek Sino Majlio, nek Henriko, nek Rozo, kiuj eniris ĉiuj en la sama momento, havis la plej etan pretekston por prezenti.
- Mi serioze pripensis manĝi mian kapon ĉi-vespere, diris Sro Grimŭigo, ĉar mi komencis kredi ke mi ne havus aliaĵon. Mi prenos la liberecon, kun via permeso, fari mian komplimenton al la juna fianĉino.
Sro Grimŭigo, sen pli da ceremonio, kisis Rozon, kiu ekruĝiĝis. La ekzemplo iĝis kontaĝa, kaj estis sekvata de la kuracisto kaj de Sro Brunsubo. Kelkaj personoj certigas ke Henriko Majlio jam faris same en la apuda ĉambro; sed la plej bonaj aŭtoritatoj konsentas diri ke tio estis pura malafablaĵo; li estis tiel juna, kaj plie pastro !
- Olivero, infano mia, diris Sino Majlio, de kie vi venas, kaj kial vi aspektas tiel afliktita ? Vi ankoraŭ havas larmojn en la okuloj; kion do vi havas ?
Kiaj seniluziiĝoj en ĉi tiu mondo ! Ve ! Niaj plej karaj esperoj, tiuj kiuj plej honoras nian naturon, ofte estas tiuj kiuj estas unue frakasitaj. La kompatinda Rikardo estis mortinta !
Last edited: 19/06/2024
Add a comment