Ĉapitro LII
La lasta nokto kiun la judo ankoraŭ havas por vivi.
La asiza kortumo, de la planko ĝis la plafono, estis kovrita de homaj vizaĝoj; ne estis interspaco de unu colo kiu ne prezentis paron da larĝe malfermitaj okuloj. De la barilo lokita antaŭ la juĝejo, ĝis la plej foraj anguloj de la galerioj, ĉiuj okuloj estis fiksitaj sur unu homo… la judo, antaŭ li, malantaŭ li, dekstre, maldekstre, ĉiudirekte. Li estis tie, staranta, kadrita de firmamento punktita de brilantaj okuloj.
Li staris tie, meze de ĉi tiu haloo de vivanta lumo, kun iu mano apogita sur la balustrado el ligno lokita antaŭ li, la alia metita malantaŭ lia orelo, la kapo klinita antaŭen por pli klare kapti ĉiun vorton elparolitan de la prezidanto, kiu resumis la aferon. Kelkfoje li direktis siajn rigardojn al la ĵurianoj por observi la efekton kiun produktis sur ili la plej eta cirkonstanco favore al li, kaj kiam la akuzaĵoj kiuj pezis sur li, estis pruvitaj kun terura klareco, li rigardis sian advokaton kvazaŭ por adresi al li mutan alvokon kaj petegi lin provi unu plian penon por savi lin. Tio estis lia sola maniero aperigi lian malkvieton, ĉar li ne faris movon. Li preskaŭ ne moviĝis ekde la komenco de la proceso, kaj kiam la prezidanto ĉesis paroli, li konservis la saman sintenon kaj restis senmova kaj atenta, kun la okuloj ankoraŭ fiksataj sur li, kvazaŭ li ankoraŭ aŭskultus lin.
Eta movo en la kortumo rememorigis lin pri la sento de lia situacio. Li rigardis ĉirkaŭ si. La ĵurianoj kuniĝis por pridiskuti. Li promenigis siajn rigardojn al la galerio kaj povis vidi ke homoj grimpis unujn sur la aliajn por videti lian vizaĝon. Ĉi tiuj direktis al li siajn lornetojn, dum tiuj, sur kies vizaĝoj estis pentritaj teruro kaj naŭzo, mallaŭte interparolis kun siaj najbaroj. Kelkaj, estis la malgranda nombro, ŝajnis ne atenti pri li kaj senpacience atendi la verdikton de la ĵurio, mirante pro la malrapideco de la interkonsiliĝo. Sed ne estis en la aŭskultantaro, eĉ inter la virinoj kiuj troviĝis tie en granda nombro, nur unu vizaĝo sur kiu li povis legi la plej etan simpation al li, aŭ kies esprimo montris aliaĵon ol fajran deziron vidi lin kondamnita.
Dum li konsideris ĉion ĉi per konfuzita okulo, profunda silento subite okazis. Li rigardis malantaŭ si kaj vidis ke la ĵurianoj sin turnis al la prezidanto. Estis nur por peti permeson retiriĝi.
Li atente konsideris ilin, unu post la alia, samtempe kiam ili eliris, por provi diveni al kiu flanko kliniĝus la plimulto; estis vane. La provoso tuŝis al li la ŝultron; li mekanike sekvis lin ĝis la aŭdiencejo kaj sidiĝis. Se oni ne montrus al li la sidlokon metita antaŭ li, li ne vidus ĝin.
Li denove rigardis direkte al la galerio. Inter la spektantoj unuj estis manĝantaj, aliaj sin ventumis per siaj poŝtukoj, ĉar estis tre varme en la ĉambro. Junulo estis krajonanta sur albumo la trajtojn de la akuzito. Deziranta scii ĉu la skizo estis fidela, kaj profitanta momenton kiam la artisto okupiĝis pintigi sian krajonon, li sin klinis por rigardi la skizon, kiel povintus fari indiferenta spektanto.
Same kiam li direktis siajn rigardojn al la juĝisto, li estis tute okupata detale ekzameni lian kostumon, esplori kiom ĝi povus kosti, kiel ĝi estis surmetita, ktp.
Li ekvidis maljunan sinjoron kiu revenis post duonhora foresto. Li sin demandis ĉu ĉi tiu viro eliris por tagmanĝi, kien li iris, kion li servigis al si, kaj daŭrigis sin okupi pri ĉi tiaj senzorgaj pripensadoj, ĝis kiam nova objekto altiris lian atenton, por naski en li aliajn tutsame absurdajn pensojn.
Ne estis ĉar, dum ĉi tiu tuta tempo, li povis eskapi por momento de la timiga ideo ke lia kavo estis malfermita ĉe liaj piedoj; ĉi tiu penso ĉiam ĉeestis en lia menso, sed laŭ konfuza kaj ĝenerala maniero, kaj li ne povis tie haltigi sian menson. Tiel, dum li tremetis pro teruro kaj ruĝiĝis kiel fajro pensante ke li baldaŭ mortos, li nevole komencis nombri la stangojn de la krado de la juĝejo, miris vidante unu rompitan kaj sin demandis ĉu oni riparus ĝin aŭ ĉu oni lasus ĝin tiel. Li pensis kun teruro pri la eŝafodo, pri la pendumiloj, poste haltis por rigardi homon kiu akvumis la slabojn por malvarmigi ilin, kaj poste revenis al siaj malĝojaj pensoj.
Fine ni aŭdis krii "Silenton !" kaj ĉiu retenis sian spiron direktante siajn rigardojn al la pordo. La ĵurianoj revenis kaj pasis tute proksime de li. Li ne sukcesis legi ion sur iliaj vizaĝoj, ili estis senesprimaj kiel marmoro. Profunda silento estiĝis… ne iu movo… ne iu spiro… "La akuzito kulpas".
Entuziasmaj krioj eksplodis en la tuta aŭskultantaro, krioj baldaŭ ripetataj de la homamaso kiu trookupis la ĉirkaŭaĵon de la juĝejo, de la kontentega popolo ekscii ke la judo estos pendigita la sekvan lundon.
La tumulto kvietiĝis, kaj oni demandis al la krimulo ĉu li havis ian observon por fari pri la apliko de la puno. Li reakiris sian atentan sintenon kaj rigardis per ĉiuj siaj okuloj tiun kiu adresis al li ĉi tiun demandon. Necesis tamen dufoje ripeti ĝin antaŭ ol li ŝajnis aŭdi ĝin, kaj tiam li mallaŭte murmuris ke li estis… maljunulo… maljunulo… maljunulo… Li ne kapablis diri aliaĵon kaj silentiĝis.
La juĝisto sin kovris per nigra ĉapo; la judo ne movis; li konservis la saman ŝajnan indiferentecon. Ĉi tiu malbonaŭgura formalaĵo eligigis krion de virino en la galerio. La judo vigle rigardis al tiu direkto, kvazaŭ li estus kolera pro ĉi tiu interrompo, kaj sin klinis antaŭen kun eĉ pli atenta mieno. La paroloj kiujn oni adresis al li, estis solenaj kaj kortuŝaj, la verdikto terura por aŭdi; sed li restis senmova kiel statuo, sen ke unu muskolo de sia vizaĝo ekmovu. Kun konfuzita okulo, li restis klinita antaŭen, kun pendanta makzelo, kiam la provoso tuŝis lian brakon kaj signis al li sekvi lin. Li ĉirkaŭrigardis dum momento kun hebeta mieno, kaj obeis.
Oni trairigis lin tra malalta ĉambro kie kelkaj kaptitoj atendis sian vicon por esti juĝata, dum aliaj babilis kun siaj amikoj tra la krado kiu rigardis al la korto. Estis tie neniu por paroli kun li, kaj kiam li pasis, la kaptitoj flankenpaŝis, por ke la homoj kiuj alkroĉiĝis al la krado, povu pli bone vidi lin. Ili superŝutis lin per insultoj, ekkriis kaj prifajfis; li montris al ili la pugnon kaj kraĉintus en la vizaĝon, se liaj gardistoj ne kuntrenus lin tra malluma koridoro, apenaŭ lumigita de kelkaj oleolampoj, ĝis la interno de la malliberejo.
Tie, oni priserĉis lin por certiĝi ke li havis nenion kun li kiu ebligus al li anticipi lian torturon. Poste oni alkondukis lin en iun el la ĉeloj de mortkondamnitoj, kaj oni lasis lin tie… sola.
Li sidiĝis sur ŝtona benko lokita kontraŭrigarde al la pordo kaj kiu utilis samtempe kiel sidloko kaj kiel lito. Poste, fiksante al grundo siajn sangoplenajn okulojn, li provis revenigi siajn memoraĵojn. Fine de kelka tempo, li sukcesis kolekti kelkajn fragmentojn de frazoj el la parolado kiun adresis al li la juĝisto, frazoj pri kiuj li tiam kredis ne esti aŭdinta eĉ vorton. Iom post iom liaj memoroj kompletiĝis, kunordiĝis en lia kapo : "Kondamnita esti pendigita je la kolo ĝis kiam morto okazos". Estis fakte la lastaj vortoj kiujn oni adresis al li : "kondamnita esti pendigita je la kolo ĝis kiam morto okazos". Ĉar noktiĝis, li komencis pensi pri ĉiuj homoj kiujn li konis, kiuj mortis sur la eŝafodo… iuj el ili pro lia kulpo… Ili revenis al lia memoro kun tia rapideco ke li apenaŭ povis nombri ilin. Inter ili estis iuj kiujn li vidis morti kaj pri kiuj li mokis, ĉar ili mortis kun preĝo sur la lipoj. Kian strangan bruon iliaj piedoj faris skrapante la tabulojn, kiam ili estis ĵetitaj en la spacon ! Kia subita ŝanĝo, kiam momenteto faris per tiuj fortikaj kaj vivoplenaj homoj amason da ĉifonoj, svingiĝantan ĉe la fino de ŝnuro !
Kelkaj el ili verŝajne okupis ĉi tiun ĉelon… sidiĝis sur ĉi tiu ŝtona benko. Ĉar estis mallume ! Kial oni ne alportis lumon ? Antaŭ jarcentoj ĉi tiu ĉelo estis konstruita… Kiom da homoj devis tie pasigi siajn lastajn horojn ! Oni kredus sin kuŝi en kelo surŝutita de kadavroj… Ĉu tio ne estas la ĉapo, la ŝovnodo, la streĉe ligitaj brakoj, ĉi tiuj vizaĵoj kiujn li rekonas eĉ sub la aĉa vualo kiu kaŝas ilin ?… Lumo ! Lumo !
Fine, kiam li forte kontuzis al si la manojn pro multe da frapado kontraŭ la masiva pordo aŭ kontraŭ la muroj, du viroj aperis, unu tenanta kandelon kiun li enŝovis en feran kandelingon fiksitan al la murego, la alia altrenanta matracon sur kiu li pasigus la nokton, ĉar la kaptito ne devis esti perdita el la okuloj eĉ unu momenton.
La nokto venis… malhela, malĝoja, silenta. Tiuj kiuj maldormas, ŝatas aŭdi soni la horloĝojn de la preĝejoj, ĉar ili sciigas al ili la vekiĝon de la vivo kaj la proksimiĝon de la tago. Sed por la judo, ili anoncis nur malesperon. Ĉiu sono de sonorilo estis tintado de agonio; ĉiu bato alportis al lia orelo ĉi tiun monotonan, profundan kaj obtuzan sonon… la morton ! Por kio utilis al li la sono kaj movo de la ĝoja vekiĝo de la tago, kiu penetris eĉ tie, ĝis li ? Estis nur alia formo de funebra sonorado, kiu rememorigis al li pri lia fino, kun plie moka kariljono.
La tago pasis… Ĉu tago ? Ne eblas ke ĝi estis tago. Ĝi apenaŭ komenciĝis, kiam ĝi jam finiĝis. Nokto siavice komenciĝis, nokto samtempe tiel longa pro sia terura silento, kaj tiel mallonga pro la rapideco per kiu la horoj forfluis ! Jen, en sia deliro, li eksplodis en blasfemoj; jen li kriegis kaj ŝiris al si la harojn. Respektindaj homoj de lia religio venis preĝi apud li; li forpelis ilin per malbenoj; ili renovigis siajn bonkorajn klopodojn, kaj ĉifoje li forpelis ilin frapante ilin.
Venis sabata vespero; nun restis al li nur unu nokto por vivi. Kiam li pensis pri tio, la tago aperis; ni estis dimanĉo.
Estis nur ĉe la vespero de ĉi tiu lasta kaj terura tago kiam la penso pri lia malespera situacio, kaj pri la timiga sorto al kiu li finvenis, aperis en lia menso laŭ sia tuta hororo. Ne ĉar li havis dum momento la esperon esti pardonita; sed li ĝis tiam nur konfuze suspektis la eblecon tiel frue morti.
Li preskaŭ neniam alparolis al la du gardistoj kiuj laŭvice deĵorŝanĝiĝis por prigardi lin, kaj kiuj siaflanke faris nenion por altiri lian atenton. Li sidis senmove sur sia benko, revante tute nedormanta. Nun li ĉiumomente stariĝis, kun haŭto varmega kaj ŝaŭmo ĉe la buŝo, kaj konvulsie trapaŝis sian mallarĝan ĉelon en tia paroksismo de teruro kaj kolero, ke liaj gardistoj mem, kvankam kutimigitaj kun tiaj spektaĵoj, retroiris pro hororo kaj timo. Fine, li fariĝis tiel timiga, ke nur unu viro ne plu sufiĉis por prigardi lin, kaj ke la du provosoj restis kune apud li.
Li kuŝiĝis sur sia ŝtona kuŝejo kaj pensis pri la pasinteco. Li estis vundita, en la tago de sia kaptado, de kelkaj el la ĵetaĵoj kiujn ĵetis al li la homamaso. Lia kapo estis vindita de bendoj; liaj rufaj haroj falis sur lian palegan vizaĝon, kaj lia nezorgata barbo estis malbelega por vidi; liaj okuloj brilis per terura fajro; lia raspa kaj malpura haŭto estis tute fendita de la febro kiu konsumis lin. La oka, la naŭa, la deka, se ĝi ne estus petolo kion oni ludis al li por timigi lin, se ĝi ja estus veraj horoj kiuj tiel batis unu post la alia, kie li estus kiam la hormontriloj estus farintaj la rondiron de la ciferplato ? La dek-unua horo. La sono de la antaŭa horo ankoraŭ vibris en lia orelo. La morgaŭon, je la oka, li alpaŝus al morto, sen alia amiko por sekvi liajn funebraĵojn ol li mem. Kaj je la dekunua…
Ĉi tiuj timindaj muroj de Novpordo, kiuj kaŝis tiom da suferoj, tiom da neesprimeblaj turmentiĝoj, ne nur de la okuloj, sed ankaŭ kaj tro longe de la pensoj de homoj, neniam estis atestantoj de tia sceno… La homoj kiuj pasis laŭlonge de la malliberejo, kaj kiuj eble scivolis pri tio kion tiumomente faris la krimulo kiu devis esti morgaŭ pendigota, ne dormintus dum la nokto, se ili nur povintus vidi lin tiel kiel li tiam estis funde de sia ĉelo.
Dum la tuta vespero, grupetoj de du aŭ tri homoj venis ĉiumomente al la pordo de la malliberejo, por demandi kun malkvieta mieno, ĉu oni ricevis avizon pri mildigo de puno. Oni respondis al ili ne, kaj ili rapidiris informi pri ĉi tiu bona novaĵo al la homoj kiuj amase staris sur la strato. Oni montris unu la alian la pordon tra kiu elirus la kondamnito, la lokon kie stariĝus la pendumilo. Ĉirkaŭ noktomezo, la homamaso elfluis kvazaŭ bedaŭre, kaj iom post iom la strato fariĝis denove senhoma kaj silenta.
Oni malokupigis la ĉirkaŭaĵojn de Novpordo, kaj metigis kelkajn solidajn barilojn nigre farbitaj por reteni la homamason kiun oni atendis, kiam Sro Brunsubo, akompanata de Olivero, sin prezentis ĉe la giĉeto de la malliberejo, kaj elmontris rajtigilon por eniri ĝis la kondamnito, subskribita de unu el la ŝerifoj. Oni tuj enirigis lin.
- Ĉu ĉi tiu juna sinjoro venas kun vi ? demandis al Sro Brunsubo la viro komisiita alkonduki ilin al la ĉelo de la judo, ne estas spektaĵo por montri al infano, sinjoro.
- Tial ni ne venas pro scivolemo, mia amiko, respondis Sro Brunsubo, se mi volas esti prezentita al la krimulo, estas pro ĉi tiu infano, kiu konis lin iam antaŭe, kiam li sukcese daŭrigis la karieron de siaj krimoj. Mi pensis ke estis bone ĉi-momente vidigi lin al li, eĉ se li devus senti iom da doloro kaj iom da timo.
Sro Brunsubo diris ĉi tiujn kelkajn vortojn sufiĉe mallaŭte por ke Olivero ne povu aŭdi ilin. La viro metis la manon al sia ĉapelo kaj, rigardanta la du vizitantojn kun certa scivolo, malfermis pordon kontraŭrigarde al tiu tra kiu ili eniris, kaj kondukis ilin ĝis la ĉeloj tra mallumaj kaj serpentumaj koridoroj.
- Estas tra ĉi tie, li diris haltante en malluma loko kie du laboristoj estis silente farantaj kelkajn preparojn, estas tra ĉi tie ke li devos pasi. Vi povas vidi de ĉi tie la pordon tra kiu li devos eliri.
Li trairigis al ili tra pavimita kuirejo, provizita de la necesa kuirilaro el kupro por prepari la manĝaĵon de la kaptitoj, kaj montris per fingro al ili pordon. Apud tie estis, ĉe la supro, malfermita krado kie ni aŭdis voĉojn kaj batadojn de martelo; oni estis muntanta la eŝafodon. De tie, transirinte plurajn pezajn pordojn ĉe kiuj estis ĉiufoje provoso, ili pasis tra korton. Ili grimpis kelkajn ŝtupojn kaj alvenis en koridoron laŭ kiu ni vidis vicon da masivaj pordoj. La provoso signis al ili halti, kaj frapis ĉe unu el la ĉeloj per sia ŝlosilaro. La du gardistoj de la judo, post mallonga mallaŭta interparolado, eliris en la koridoron etendante siajn membrojn, kontentaj havi ripoz-momenton, kaj signis al la vizitantoj sekvi la provoson en la ĉelon.
La kondamnito sidis sur sia lito kaj balanciĝis de dekstre maldekstren, malpli simila al homo ol al sovaĝa besto. Li estis evidente absorbita de la memoro pri sia pasinta vivo, ĉar li daŭre grumbletis nekoherajn parolojn, sen ŝajni ekrimarki la ĉeeston de la ĵuŝvenintoj kiujn li sendube prenis por imagaj personoj kiuj ludis rolon en lia vizio.
- Brave ! Karlo, li diris… ĝi estas majstraĵo… kaj Olivero do… Ha ! Ha ! Ha !… kaj Olivero do… jen li fariĝis sinjoro… Alkonduku ĉi tiun infanon enlitiĝi.
La provoso prenis la manon de Olivero, mallaŭte diris al li ne timi kaj daŭrigis rigardi sen paroli.
- Alkonduku lin enlitiĝi, diris la judo, ĉu vi aŭdas min ? Li estis… la nerekta kaŭzo de ĉio ĉi… kostos al mi monon por fari lin ŝtelisto… Vilhelmo, tranĉu la gorĝon de Boltero… ne zorgu pri la juna knabino… tranĉu la gorĝon de Boltero… enigu tiom kiom vi kapablos… segu al li la kapon.
- Fagino ! diris la provoso.
- Jen mi, diris la judo tuj reakirante atenteman mienon kiun li havis dum sia proceso, mi estas maljunulo, lordo, kompatinda maljunulo.
- Jen, diris la provoso metante manon sur lian bruston por sidigi lin, jen iu kiu volas vidi vin kaj meti al vi kelkajn demandojn, mi supozas. Fagino ! Fagino ! Ĉu vi estas viro ?
- Mi ne plu longe estos tia, diris la judo levante la kapon kun esprimo de kolero kaj de teruro. Malbeno al ili ĉiuj ! Kian rajton ili havas por sendi min al la buĉejo ?
Dum li diris ĉi tiujn vortojn, li ekvidis Oliveron kaj Sron Brunsubon, kaj fuĝante al la fino de la benko, li demandis tion kion ili faras tie.
- Trankviliĝu, Fagino, diris la provoso tenante lin sur la benko. Diru tion kion vi volas diri, sinjoro; sed rapidu, mi petas, ĉar li pli kaj pli furiozas.
- Vi havas paperojn, diris Sro Brunsubo alproksimiĝante, kiuj estis konfiditaj al vi por pli da sekureco de individuo nomata Monkso.
- Tio trae estas mensogo, respondis la judo, mi ne havas tion, mi neniam havis tion.
- Pro amo de Dio, diris Sro Brunsubo kun solena tono, ne tiel parolu en ĉi tiu lasta horo, sed diru al mi kie ili estas. Vi scias ke Sikeso mortis, ke Monkso konfesis ĉion, ke vi havas nenian intereson kaŝi ion. Kie estas ĉi tiuj paperoj ?
- Olivero, diris la judo gestante al la infano, venu apud mi, por ke mi parolu al via orelo.
- Mi ne timas, mallaŭte diris Olivero forlasante la manon de Sro Brunsubo.
- La paperoj, diris al li la judo tirante lin al si, estas en tola sako, kaŝita en truo super la kamenbreto de la dormoĉambro de la unua etaĝo. Mi devas paroli al vi, mia amiko, mi volas diri vorton al vi.
- Jes, jes, respondis Olivero, lasu min diri preĝon, faru nur unu sur viaj genuoj kun mi, kaj ni poste babilos ĝis la mateno.
- Eliru, eliru, diris la judo puŝante la infanon al la pordo kaj ĵetante ĉirkaŭ si konsternitajn rigardojn, diru ke mi enlitiĝis por dormi. Ili kredos vin. Vi… vi kapablas fortiri min el ĉi tie… Rapide, rapide.
- Ho ! Dio pardonu ĉi tiun malfeliĉulon ! diris la infano ekploregante.
- Bone, ni estas pretaj, diris la judo. Ni unue eliru tra ĉi tiu pordo… Se mi tremetas kaj ŝanceliĝas preterpasante antaŭ la pendumilo, ne atentu tion… Sed rapidigu la paŝadon. Nu, nu… ni rapidu…
- Ĉu vi havas aliajn demandojn por meti al li ? demandis la provoso.
- Neniu, respondis Sro Brunsubo. Se mi havus la esperon revenigi lin al la sento de lia situacio…
- Ne kalkulu kun tio, sinjoro, respondis la provoso balancante la kapon, tio kion vi plej bone faru, estas foriri.
Li malfermis la pordon de la ĉelo, kaj la gardistoj eniris.
- Ni rapidu, ni rapidu ! ekkriis la judo, pli rapide, pli rapide.
La du gardistoj ekkaptis lin, igis lin malteni Oliveron kaj puŝis lin al la fundo de la ĉelo. Li komencis turniĝadi kaj barakti kun la energio de malespero, eligante kriojn tiel trapikajn, ke malgraŭ la dikeco de la muroj, Sro Brunsubo kaj Olivero aŭdis ilin ĝis sur la strato.
Ili ne povis tuj forlasi la malliberejon, ĉar Olivero estis preskaŭ senkonscia post ĉi tiu terura sceno, kaj tiel malforta ke, dum pli ol unu horo, li ne kapablis subteni sin.
Komenciĝis taglumo kiam ili eliris; jam estis homamaso sur la placo. La fenestroj estis plenplenaj de homoj fumantaj aŭ ludantaj kartojn por mortigi la tempon. Oni interpuŝiĝis en la homamaso, oni kverelis, oni ŝercis. Ĉio estis vivo kaj movo, krom amaso da malbonaŭguraj objektoj kiujn oni videtis centre de la placo : la pendumilo, la fatala klappordo, la ŝnuro, resume ĉiuj malbelegaj preparoj de mortigo.
Last edited: 20/06/2024
Add a comment