Ĉapitro LIII
Kaj la lasta…
La sorto de ĉiu el la gravuloj kiuj aperis en ĉi tiu rakonto, estas nun fiksita, kaj kelkaj linioj sufiĉos al ilia historiisto por elfini konatigi tion kio koncernas ilin.
Malpli ol tri monatojn poste, Rozo Flemingo kaj Henriko Majlio estis geedzitaj en la vilaĝa preĝejo, estonta loko de la pia fervoro de la juna pastro. La saman tagon ili ekokupis sian novan kaj feliĉan hejmon.
Sino Majlio venis ekloĝi apud sia filo kaj lia bofilino, por pace ĝui, dum siaj lastaj jaroj, de la plej granda kontentiĝo kiu estas destinita por maljuneco kaj por virto. Kontentiĝo pro kontempli la feliĉon de tiuj al kiuj, dum bone okupata vivo, ni dediĉis la plej viglan korinklinon, kaj al kiuj ni senlace malŝparis la plej teneran zorgon.
Ŝajnas, laŭ la plej precizaj informoj, ke egale dividante inter Olivero kaj Monkso la restaĵojn de la riĉaĵo kiun ĉi tiu lasta kaptis, kaj kiu neniam prosperis en liaj manoj, nek en tiuj de lia patrino, devis enspezigi al ĉiu po tri mil sterlingaj pundoj. Surbaze de la dispozicioj de la testamento de sia patro, Olivero rajtintus konservi la tuton; sed Sro Brunsubo, por ne forpreni de la plej aĝa filo la solan ŝancon kiun restis al li por sin eltiri el sia senorda vivo kaj por honeste vivi, proponis egalan dividon de la riĉaĵo, kaj lia juna zorgato konsentis kun ĝojo.
Monkso konservis sian pseŭdonimon, foriris al Ameriko, kie li baldaŭ malŝparis siajn monrimedojn, refalis en siajn antaŭajn diboĉojn, kaj post esti spertinta longan malliberigon pro kelkaj novaj friponaĵoj, estis retrafita de atako de sia iama malsano. kaj mortis en malliberejo.
La ĉefaj membroj de la bando de Fagino ankaŭ mizere mortis, for de sia naskiĝlando.
Sro Brunsubo adoptis Oliveron kiel sian filon kaj venis ekloĝi kun li kaj sia maljuna mastrumantino je malpli ol mejlo de la pastrejo kie loĝis liaj bonaj geamikoj. Li tiel plenumis la nuran deziron kiun povis ankoraŭ formi la sindonema kaj dankema koro de Olivero, kaj ili formis malgrandan societon, intime konkordan kaj tiel feliĉan kiel eblas esti ĉi tie sur la tero.
Malmulte post la geedziĝo de la juna paro, la bona kuracisto revenis al Ŝercejo kie, malproksime de siaj malnovaj amikoj, li fariĝus plendema kaj malĝoja, se lia temperamento kaj bonhumoro ne eltenus ĉi tiun aflikton. Dum du aŭ tri monatoj li kontentiĝis komprenigi ke li tre timis ke la aero en Ŝercejo ne konvenis al lia sano. Poste, fakte opiniante ke la lando ne plu havis por li altiron, li transdonis sian klientaron al kolego, luprenis dometon ĉe la enirejo de la vilaĝo, kie lia juna amiko estis pastro, kaj reakiris kvazaŭ per magio sian belan humoron kaj sian sano. Li komencis ĝardeni, planti, fiŝkapti, fari lignaĵarton kun tiu impeto kiu estis la bazo de lia karaktero, kaj en ĉiu el ĉi tiuj ekzercoj, li faris al si tian renomon je dek leŭgojn ĉirkaŭe, ke oni venis konsulti lin kiel nekontestebla aŭtoritatulo.
Antaŭ ol foriri el Ŝercejo, li sincere amikiĝis al Sro Grimŭigo, amikeco kiun tiu ĉi kore resendis al li. Tial la bona Grimŭigo venis tre ofte viziti lin, kaj en ĉiu el tiuj okazoj, plantis, fiŝkaptis kaj faris lignaĵon kun granda ardo, sed ĉiam laŭ originala maniero kiu apartenis nur al li, kaj li ĉiam subtenis, proponante "manĝi sian kapon", ke lia metodo estas la sola kiu estas bona. Dimanĉe, li ne mankis kritiki la predikon, antaŭ la nazo de la juna pastro, kvankam li konfidence konfesis al Sro Losberno, ke li trovis la predikon bonega, sed ke li pli preferis ne diri tion. Sro Brunsubo ofte amuziĝis moketi lin pri la prognozo kiun li konjektis de Olivero, kaj rememorigi al li tiun vesperon kiam ili sidis ĉe tablo, kun horloĝo inter ili ambaŭ, atendante la revenon de la infano. Sed Sro Grimŭigo asertis ke li ne eraris, pruve ke finfine Olivero ne revenis. Kaj post tio li eksplodis per granda ridado, kiu nur spicis lian bonhumoron.
Sro Noa Argilturo, post esti pardonita pro tio ke li denuncis la judon, konsciis ke la metio kiun li faris, ne estis tute sekura kiel li povintus deziri, kaj pensis pri manieroj perlabori sian vivon sen tamen tro penegi. Ĉion konsiderite, li aliĝis al la sekreta polico, kaj tiel sukcesis sufiĉe beletan vivtenon. Jen kiel li sin organizis : dimanĉe li eliras je la horo de la diservo, en kompanio de dece vestita Ĉarloto; ĉi tiu svenete falis ĉe la pordo de drinkejo; Noa, por rekonsciigi ŝin, petas po dek groŝojn da brando kiun la drinkejestro servis pro bonkoreco; li protokolis kaj alvokis por la morgaŭo la filantropan drinkejestron; Sinjoro Noa faris sian raporton kaj enpoŝigas duonon de la monpuno. Alifoje, estis li kiu svenis, sed la rezulto estis sama.
Sro kaj Sino Bumbelo, post ilia maldungo, iom post iom falis en lastan malriĉecon kaj fine estis akceptitaj kiel malriĉaj en tiu sama almozulejo kie ili iam regis kiel mastroj. Oni kaptis Sron Bumbelon dirante ke lia malfeliĉo kaj lia rangoperdo ne eĉ lasis al li forton por ĝoji pro esti eksedziĝinta kun sia edzino.
Koncerne Sro Ĝilo kaj Nugato, ili ankoraŭ estas ĉe siaj postenoj, kvankam la unua kalviĝis kaj la dua blankiĝis. Ili dormis ĉe la pastrejo; sed ili tiom egale dividis siajn zorgojn inter Sino Majlio kaj ŝiaj infanoj, Olivero, Sro Brunsubo kaj Sro Losberno, ke la loĝantoj de la vilaĝo ne jam povis sukcesis malkovri al servado de kiu domanaro ili estis aparte dungitaj.
Majstro Karlo Vesperto, terurita de la krimo de Sikeso, demandis al si ĉu finfine ne pli bone valoris honeste vivi. Li rompis kun sia pasinteco kaj decidis forspongi ĝin per laborema ekzistado. Li luktis kaj multe suferis dum la komencoj, sed ĉar li sciis kontentiĝi per malmulte kaj havis bonan volon, li fine sukcesis, kaj post esti farmknabo kaj ĉaristo, li hodiaŭ estas la plej feliĉa bredisto de la Northamptonshire.
Kaj nun tiu kiu verkas ĉi tiujn liniojn, bedaŭras atingi la finon de sia tasko kaj ŝatus ankoraŭ daŭrigi la fadenon de ĉi tiu rakonto.
Mi ŝatus halti apud kelkaj el ĉi tiuj personoj inter kiuj mi tiel longe vivis, kaj dividi ilian feliĉon provante bildigi ĝin. Mi volus montri al la leganto Rozon Majlion, en la tuta floro kaj graco de juna dommastrino, disdonantan meze de la rondo kiu ĉirkaŭas ŝin feliĉon kaj ĝojon, vivigantan per sia gajeco la fajroangulon dum vintro kaj la babiladojn sub la arboj dum somero. Mi volus sekvi ŝin meze de la kampoj kaj aŭdi ŝian dolĉan voĉon dum vesperaj promenadoj en la lunlumo. Mi volus sekvi ŝin, ekstere bonan kaj bonkoran kaj hejme plenumantan siajn mastrumadojn, milde kaj ridetante. Mi ŝatus priskribi la korinklinon kiun ŝi direktis al la infano de sia kompatinda fratino, korinklinon kiun Olivero tiel bone redonis al ŝi dum la longaj horoj kiujn ili pasigis kune parolante pri la amikoj kiujn ili tiel malĝoje perdis. Mi dezirus denove revenigi antaŭ miaj okuloj ĉi tiujn bonajn kaj ĝojajn vizaĝetojn de infanoj grupiĝintaj ĉirkaŭ ŝiaj genuoj, kaj aŭskulti ilian ĝojan babiladon. Mi ŝatus elvoki la eksplodojn de ilia sincera kaj pura ridado, kun la larmo de feliĉo kaj emocio kiu brilis en la bluaj okuloj de ilia patrino. Ho ! Jes, ĉiuj ĉi ĝuplenaj scenoj, ĉiuj ĉi rigardoj, ĉiuj ĉi ridetoj, ĉiuj ĉi senkulpaj pensoj kaj vortoj… mi ŝatus denove pasigi ilin sub mia plumo unu post la alia.
Sro Brunsubo pli kaj pli ligiĝis al sia adoptita filo, vidante ĉion kion promesis lia bona kaj oferema naturo. Li retrovis en li la trajtojn de la amikino de sia junaĝo, kaj ĉi tiu simileco revivigis en lia koro malnovajn rememorojn, samtempe dolĉajn kaj malgajajn. La du orfoj, kiuj travivis malfeliĉon, konservis el la malfacilaj afliktoj de sia junaĝo senton de kompato por la malfeliĉoj de la aliaj, kaj fervoran dankemon al Dio, kiu protektis kaj savis ilin. Sed kial ĉi tiuj detaloj, ĉar mi diris ke ili vere estis feliĉaj ? Ĉu feliĉo eblas sen vigla korinklino, sen ĉi tiuj sentoj de humaneco kaj bonkoreco por niaj homfratoj, kaj de dankemo al la Estulo kies favorkoreco kaj bonkoreco etendiĝas al ĉio kio spiras ?
Apud la altaro de la malnova vilaĝa preĝejo troviĝas tablo el blanka marmoro sur kiu ni ankoraŭ legas nur unu solan nomon : "Agnesa". Ne estas ĉerko sub ĉi tiu tombo, kaj povu flui multaj jaroj antaŭ ol oni surskribu aliajn nomojn ! Sed se la animoj de mortintoj revenus sur teron por viziti lokojn dediĉitaj al amo… la amo kiu postvivas la morton, la amo de tiuj kiujn ili konis ĉi tie malsupre, mi ŝatas kredi ke la ombro de ĉi tiu kompatinda junulino ofte venas ŝvebi super ĉi tiu solena vilaĝeto. Mi ŝatas kredi ke ĝi ne estas malpli feliĉa, ĉar ĝi estas tie, apud aŭstera preĝejo, kaj ĉar la kompatinda virino estis nur perdiĝinta ŝafido.
Last edited: 20/06/2024
Add a comment