Créer un site internet

10 _ Kie Godfredo faras tion kion ĉiu alia ŝiprompulo farintus en similaj cirkonstancoj.

La nokto pasis sen iu incidento.  La du ?iprompuloj, disbatitaj de emocioj kaj laci?o, estis ripozintaj tiel trankvile kiel se ili enliti?is en la plej komforta ?ambro en la hotelo de la strato Montgomerio.

La morga?on, 27an de junio, ?e la unuaj radioj de la levi?anta suno, la kokerikado vekis ilin.

Godfredo preska? tuj revenis al la situacia sento, dum TOrteto devis longe froti siajn okulojn kaj etendi siajn brakojn, anta? esti eniranta en la realeco.

- ?u la ?imatena lun?o similos al la hiera?a vesperman?o ? li unue demandis.

 - Mi timas tion, respondis Godfredo, sed mi esperas ke ni pli bone vesperman?os tiun ?i nokton !

La instruisto ne povis deteni signifan grimacon.  Kie estis teo kaj sandvi?oj kiuj ?is nun estis alportitaj al li ?e sia veki?o !  Kiel, sen tiu prepara man?o, li povus atendi la horon de tagman?o… kiu eble neniam sonus...!

Sed necesis decidi?i.  Godfredo nun bone sentis la respondecon kiu pesis sur li, sur li sola, ?ar li atendis nenion de sia kunulo.  El tiu malplena skatolo kiu servis kiel kranion al la instruisto, neniu praktika ideo povis naski?i : Godfredo devis pensi, imagi, decidi por du.

Li havis iun unuan memoron por Fina, sia fian?ino, kies li tiom senpripense rifuzis fari sian edzinon, iun duan, por sia onklo Vil?jo, kiun li tiom nesa?e forlasis, kaj sin turnante al TOrteto :

- Por variigi nian ?iutaga?on, li diris, jen kelkaj konkuloj kaj duondekduo da ovoj !

- Kaj nenio por kuiri ilin !

- Nenio !  diris Godfredo. Sed se tiuj ?i nutra?oj mem mankus al ni, kion do vi dirus, TOrteto ?

- Mi dirus ke nenio ne estas sufi?a !, respondis la instruisto per seka tono.

Tamen, necesis kontenti?i per tiu ?i man?o pli ol modesta.  Estas tio kio estis farita.

La tre natura ideo kiu tiam alvenis al Godfredo, estis da?rigi pli for la skoltadon anta?tage komencitan.  Unue gravis scii la?eble en kiu parto de la oceano Pacifiko, la Revo estis sin perdinta por provi atingi iun lo?atan lokon de tiu ?i marbordo, kie ni povus a? aran?i rehejmi?an modon, a? atendi la pasadon de mar?ipo.

Godfredo observis ke se li povus preteriri la duan linion de montetoj, kies la pitoreska profilo konturi?is super la arbaro, eble li tiurilate estus certa.  Sed li ne pensis ke necesus al li pli ol unu a? du horojn por alveni tien ; estas por tiu ur?a esplorado ke li decidis dedi?i la unuajn horojn de la tago.

Li ?irka?rigardis.  La virkokoj kaj la kokinoj estis pikpikantaj en la altaj herboj.  Agutioj, kaproj, ?afoj iris kaj reiris ?e la rando de la arboj.

Sed Godfredo ne zorgis treni post si tiun tutan armeon da fluga?oj kaj kvarpieduloj.  Sed por pli certe reteni ilin en tiu ?i loko, necesis lasi TOrteton ?e ilia gardado.

Tiu ?i konsentis resti sole kaj fari?i, dum kelkaj horoj, la pa?tisto de tiu ?i grego.

Li metis nur unu observon :

- Se vi irus perdi vin, Godfredo ?

- Tute ne timu pri tio, respondis la junulo.  Mi devas nur trairi tiun arbaron, kaj ?ar vi ne forlasos ?ian randon, mi estas certa retrovi vin tie.

- Ne forgesu la depe?on al via onklo Vil?jo kaj petu al li kelkcent dolarojn !

- La depe?on… a? la leteron !  Konsentite !  respondis Godfredo kiu, tiel longe kiel li ne estus informita pri la situacio de tiu regiono, volis lasi al TOrteto ?iujn siajn iluziojn.

Poste, post esti skuinta la manon de la instruisto, li malaperis sub la kovra?o de tiuj arboj kies la densa foliaro lasis apena? filtri kelkajn sunradiojn.  Estis ilia direkto kiu tamen devis gvidi nian junan esploriston al tiu alta monteto kies la kurteno ankora? ka?is al liaj rigardoj, la tutan horizonton de la oriento.

Pri pado, estis neniu.  La grundo tamen tute ne estis sen iaj spuroj.  Godfredo rimarkis en kelkaj lokoj, bestajn postsignojn.  Du a? tri fojojn, li e? kredis vidi forfu?i kelkajn rapidajn rema?uloj, alkojn, damaojn a? Kanada cervo, sed li distingis neniun spuron de kruelaj bestoj kiel tigroj a? jaguaroj, kies cetere ne ta?gis beda?ri la mankon.

La alta intereta?o de la arbaro, tio estas ?iu tiu porcio de la arboj entenata inter la unua bran?oforko kaj ekstremo de la bran?oj, donis rifu?on al multegaj birdoj : estis sova?aj kolomboj centope, poste, sub la bosketo, maragloj, urogaloj, tukanoj kun beko la? formo de omarpiedo, kaj pli supren, ?vebantaj super la senarbejoj, du a? tri el tiuj gipaetoj kies la okulo similas kokardon.  Tamen, neniu el tiuj ?i fluga?oj apartenis al sufi?e speciala speco por ke ni povis dedukti kiu estis la latitudo de tiu ?i kontinento.

Tiel estis pri la arboj de tiu ?i arbaro.  Proksimume samaj arbospecoj ol tiuj de tiu usona parto kiu inkludas Bajan Californion, la golfeton de Monterejo kaj Nov-Meksikon.  Tie kreskis arbutujoj, kornusoj kun grandaj floroj, aceroj, betuloj, kverkoj, kvar a? kvin subspecioj de magnolioj kaj de pinastroj, tiaj kiel oni povas renkonti en Suda Karolino ; poste, meze de vastaj maldensejoj, olivarboj, ka?tanarboj, kaj, koncerne arbedoj, tufoj de tamarindoj, de mirtoj, de lentiskoj, tiaj kiel produktas la sudo de la moderklimata zono.  ?enerale, estis sufi?e da  spaco inter tiuj arboj por ke oni povus pasi, sen devi sin helpi nek per fajro nek per hakilo.  La marbrizo facile fluis tra la alta bran?aro, kaj ie kaj tie, grandaj platoj de lumo flagretis sur la grundo.

Godfredo do iris tiel, trairante la? oblikva linio tiujn ?i suba?ojn de grandaj arboj.  Preni kelkajn singardemojn, tio e? ne venis en sia kapo.  La deziro atingi la alta?ojn kiuj rande staris la arbaregon en la orienton tute absorbis lin.  Li ser?is, tra la foliaro, la sunluman direkton por pli rekte piediri al sia celo.  Li e? ne vidis tiujn gvid-birdojn - tiel nomataj ?ar ili flugas anta? la pa?oj de la voja?anto, haltante, revenante, reirante, kvaza? ili volis montri al li lian vojon.  Nenio povis distri lin.

La spiritostrebo estas komprenebla.  Anta? unu horo, lia sorto tuj estos decidita !  Anta? unu horo, li scius ?u eblis atingi iun lo?atan parton de tiu ?i kontinento !

Jam Godfredo, rezonanta la? tio kion li konis pri la vojo sekvita kaj pri la vojiro veturita de la Revo dum dekseptaga navigado, diris al si ke estis nur la japana marbordo a? la ?ina bordo ?e kiuj la mar?ipo povintus droni.  Cetere, la pozicio de la suno, ?iam suden rilate al li, klare pruvis ke la Revo ne transpasis la limon de la suda hemisfero.

Du horojn post lia foriro, Godfredo taksis je proksimume kvin mejloj la pa?itan distancon, konsiderante kelkajn ?irka?vojojn, al kiuj la denseco de la arbaro kelkfoje trudis lin.  La dua serio de montetoj ne povis esti for.  Jam la arboj malofti?is, formante kelkajn izolitajn grupojn, kaj la lumradioj pli facile penetris tra la altaj bran?aroj.  La grundo anka? prezentis iun deklivon kiu rapide ?an?is sin en sufi?e abrupta dekliva?o.

Kvankam li estis sufi?e laca, Godfredo havis sufi?e da volo por ne malrapidigi sian pa?adon.  Kuri, li sendube farintus tion, sed pro la kruteco de la unuaj deklivoj...

Balda? li sufi?e supreniris por regi la ?eneralan mason de tiu verdi?anta kupolo kiu sterni?is malanta? li, kaj kies kelkaj arbokapoj aperis ie kaj tie.

Sed Godfredo ne zorgis rigardi malanta?en.  Liaj okuloj ne plu forlasis tiun linion de senvegeta?a kresto kiu profili?is je kvar- a? kvin-cent futoj anta?e kaj super li.  Estis la obstaklo kiu ankora? ka?is al li la orientan horizonton.

Malgranda konuso, oblikve hakita, superis tiun ?i malebenan linion, kaj kuni?is per malkrutaj deklivoj al serpentuma kresto kiun desegnis la monteta aro.

- Tien !...  Tien !...  diris Godfredo al si.  Estas tiu punkto kiun necesas atingi !...  Estas la pinto de tiu konuso !...  Kaj de tie, kion mi vidos ?...  Urbon ?...  Vila?on ?...  Dezerton ?

Tre ekscitita, Godfredo ankora? grimpadis alpremante sian kubutojn al sia brusto por reteni la batadojn de sia koro.  Lia iom anhelanta spirado lacigis lin, sed li ne havintus paciencon pa?zi por reakiri spiron.  E? se li devus fali, duonsvene, ?e la supro de la konuso, kiu jam staris nur je iu cento da futoj super lia kapo, li ne volis perdi minuton por malfrui?i.

Fine, ankora? kelkajn momentojn, kaj li estus al la celo.  La deklivo ?ajnis al li sufi?e kruta ?iflanke, kun angulo de tridek ?is tridek kvin gradoj.  Li helpis sin per la piedoj kaj la manoj ; li sin krampis al la tufoj de maldikaj herboj de la dekliva?o, al kelkaj magraj arbedoj de lentiskoj a? de mirtoj, kiuj eta?i?is ?is la kresto.

Iu lasta fortostre?o estis farita !  Per la kapo, fine, li preterpasis la plata?on de la konuso, dum, ventraltere ku?inta, siaj okuloj avide trarigardis la tutan horizonton de la oriento...

Estis la maro kiu formis ?in kaj iris maldistingi?i ?irka? dudek mejloj, pretere, kun la linio de la ?ielo !

Li turnis sin...

Ankora? la maro, okcidenten, suden, norden !...  la vastega maro zonanta lin ?iuflanke !

"Iu insulo !"

?etante tiun ?i vorton, Godfredo sentis akran korpremon.  La penso ke li povu esti sur insulo ne alvenis al li !  Kaj tamen, tiel esti !  La tergloba monto?eno, kiu povintus ligi lin al la kontinento, subite estis rompita !  Li travivis tiun impreson de dormanta homo en boato drive forportita, kiu veki?as sen havi nek remilon nek velon por reiri al la tero !

Sed Godfredo rapide resereni?is.  Lia decidi?o akcepti la situacion estis prenita.  Pri la ebloj de savo, ?ar ili ne povis veni de ekstere, estis al li naskigi ilin.

Nepris unue, ekscii kiel eble ekzakte la dispozicion de tiu ?i insulo, kiun lia rigardo entenis en ?ia plena vasteco.  Li taksis ke ?i devis mezuri ?irka? sesdek mejloj cirkonference, havante okulmezure dudek mejlojn longe de la sudo al la nordo, sur dekdu mejloj lar?e de la oriento al la okcidento.

Koncerne ?ian centran parton, ?i sin ka?is sub la verdi?anta densa arbaro kiu haltis ?e la krestolinio superstarita de la konuso kies la dekliva?o formorti?is sur la marbordo.

?io alia estis nur herbaro kun grupoj da arboj, a? strando kun rokoj, ?etantaj siajn lastajn tavolojn sub formo de kaboj kaj de kaprice pinti?antaj promontoroj.  Kelkaj krekoj ?iris la marbordon, sed povintus rifu?igi nur du a? tri fi?barkojn.  Sole, la golfeto funde de kiu la Revo ?ippereis, ampleksis vastecon de sep a? ok mejloj.  Simila al foira rodo, ?i malfermi?is sur du trionoj de la kompaso; iu ?ipo ne trovintus tie sekuran ?irmejon, krom se la vento forblovus de la oriento.

Sed kiu estis tiu insulo ?  De kiu geografia grupo ?i rilatigis ?  ?u ?i apartenis al insularo, a? estis nur izolita akcidento en tiu parto de la Pacifiko ?

?iaokaze, neniu alia insulo, granda a? malgranda, alta a? malalta, aperis en la vidzono.

Godfredo estis stari?inta kaj trarigardis la horizonton.  Nenio sur ?i cirkla linio kie maro kaj ?ielo konfuzi?is.  Se do lofen a? mallofen eksistis iu insulo a? iu kontinenta rando, tio povis nur esti trans grava distanco.

Godfredo kolekti ?iujn siajn rememorojn pri geografio, por diveni kiu estis tiu ?i Pacifika insulo.  Per rezonado li alvenis al jeno : la Revo, dum dek sep tagoj, preska? ekzakte sekvis la direkton de la sudokcidento.  Nu, po rapido de cent kvindek ?is cent okdek mejloj por dudek kvar horoj, ?i devis esti trairinta preska? kvindek gradojn.  Aliflanke, estis senduba ke ?i ne transpasis la ekvatoran linion.  Do necesis ser?i la pozicion de la insulo a? de la insularo el kiu ?i eble dependis, en la parto entenata inter la cent-sesdekaj kaj la cent-sepdekaj gradoj norden.

Sur tiu Pacifika porcio, ?ajnis ja al Godfredo ke mapo ne proponus al li alian insularon ol tiu de Sandvi?oj; sed ekstere tiu insularo, ?u ne estis izolitaj insuloj kies la nomoj eskapis al li kaj kiuj formis kvaza? grandan semitaron ?is marbordo de la ?iela Imperio ?

Ne gravis, cetere.  Ekzistis neniu rimedo por iri ser?i en alian punkton de la oceano, pli gastaman grundon.

"Nu, diris Godfredo al si, ?ar mi ne konas la nomon de tiu ?i insulo, ke ?i estu nomata insulon Fina-n, memore al tiu kiun mi ne devintus forlasi por iri kuri tra la mondo, kaj povu tiu nomo havigi al ni bon?ancon !"

Godfredo tiam klopodis por malkovri ?u la insulo estis lo?ata en la parto kiun li ne ankora? povis viziti.

De la supro de la konuso, li vidis nenion kiu malka?is spurojn de indi?enoj, nek lo?ejojn en la herbejo nek domojn ?e la rando de la arboj, e? nek iun solan kabanon de fi?isto ?e la marbordo.

Sed se la insulo estis senhoma, tiu maro kiu ?irka?is ?in, ne malpli similis, kaj neniu ?ipo sin montris en la ?irka?limoj al kiuj la alteco de la konuso donis gravan disvolvi?on.

Godfredo, esplorado farita, devis nur malsupreniri al la piedo de la monteto kaj vojiri reen al la arbaro por retrovi TOrteton.  Sed anta? forlasi la lokon, lia rigardo estis altirita de ia densejo de arbegoj kiuj stari?is ?e la limo de la nordaj herbejoj.  Estis giganta grupo : ?i elstaris per la kapo ?iujn kiujn Godfredo vidis ?is tiam.

"Eble, li diris al si, estas preferinda klopodi por eklo?i?i en tiu flanko, des pli bone ke, se mi ne eraras, mi videtas rivereton kiu sendube esti?as ?e ia fonto de la centra montaro kaj fluas tra la herbejo".

Tio estus por ekzameni tuj de la morga?o.

Suden, la aspekto de la insulo estis iom malsama. Arbaroj kaj herbejoj pli rapide cedis lokon al flava tapi?o de la strandoj, kaj kelkloke, la marbordo restari?is la? pitoreskaj rokoj.

Sed kiu estis la surprizo de Godfredo kiam li kredis ekvidi maldikan fumon kiu levi?is en la aero transe de tiu ?i roka baro.

"?u do ekzistas tien kelkaj el niaj kunvoja?antoj !  li ekkriis.  Sed ne, tio ne eblas !  Kial ili estus malproksimi?intaj de la golfeto ekde hiera?, kaj ?is pluraj mejloj de la ?ero ?  ?u do estus fi?ista vila?o a? la kampadejo de indi?ena tribo ?"

Godfredo observis kun la plej ekstrema atento. ?u ja estis fumo, tiu maldika vaporo kiun la brizo milde peletis okcidenten ?  Ni povus erari.  ?iuokaze, ?i ne malfruis disperdi?i : kelkajn minutojn poste, oni jam povis vidi nenion.

Estis elrevigita espero.

Godfredo lastfoje rigardis al tiu direkto; poste, vidante nenion pli, li lasis sin gliti la?longe de la dekliva?o, malsupreniris la deklivojn de la monteto kaj denove en?ovi?is sub la arbojn.

Iun horon pli poste, li estis trairinta la tutan arbaron kaj trovi?is ?e la rando.

Tie TOrteto atendis, meze de sia grego kun du kaj kvar kruroj.  Kaj al kiu okupo fordonis sin la senceda instruisto ?  Al la sama, ?iam.  Peco de ligno en la dekstra mano, alia en la maldekstra mano, li ankora? penegis volante pasiigi ilin.  Li frotis, li frotadis kun konstanteco inda je pli bona sorto.

- Nu, li demandis tuj kiam li ekvidis Godfredon, kaj la telegrafa oficejo ?

- ?i ne estis malfermita !  respondis Godfredo, kiu ne ankora? kura?is diri ion pri la situacio.

- Kaj la po?toficejo ?

- ?i estis fermita !  Sed ni tagman?u !... Mi malsategas !...  Ni babilos poste.

Kaj tiun matenon, Godfredo kaj sia kompano ankora? devis kontenti?i per tiu ?i tro malgrasa man?o de krudaj ovoj kaj de konkuloj !

"Tre sana dieto !" ripetis Godfredo al TOrteto, kiu apena? samopiniis kaj man?is nur kontra?vole.

  • No ratings yet - be the first to rate this.

Add a comment