Créer un site internet

Akceptejo

Bonvenon ĉe la retejo de Luciano.

Mi ŝatas traduki sed se miaj tradukoj povus esti legitaj, estus ankoraŭ pli bona.

Tamen mi ne estas spertulo de la lingvo, sed ĝi plaĉas al mi.  Do vi certe renkontos erarojn en ili.

Male kun multe da legitaj aŭ aŭditaj konsiloj, mi volas resti kiel eble plej proksime al la teksto.  Mi do tradukas preskaŭ vortalvorte kaj vere modifas la frazon nur se mi sentas min devigata.

La propraj nomoj estas ankaŭ tradukitaj, foje laŭ mia maniero, se mi trovas nenion jam konata...

Pri miaj eraroj, aŭ pri io ajn, VI POVAS KORESPONDI kun mi per la mesaĝilo kiu ĉiam troviĝas sub ĉiu ĉapitro

Komento

Vi povas ankaŭ kontakti min rekte sur mia retpoŝtejo, klakante sur la butonon "Contact" kiu troviĝas tute supre kaj tute maldekstre de via malfermita retpaĝo.

Mi esperas legi vin senprokraste.  Ĝis baldaŭ...

 

Mi ankaŭ tradukis sur VikiFontaro :

1) La Kava Nadlo --> https://eo.wikisource.org/wiki/La_Kava_Nadlo

2) La Lernejo por Robinsonoj --> https://eo.wikisource.org/wiki/La_Lernejo_por_Robinsonoj

3)

La momenta aldono...

LakapdoloroLa kapdoloro (1.69 Mo)

 

M A L S E R I O Z A   ? E R C O

Viro perdis sian ĉapelon, li pasigis plurajn tagojn serĉante ĝin, sen sukceso.

Ĉar li ne havis la rimedojn, por aĉeti alian, li decidas iri ŝteli unu en la preĝejo, dum la dimanĉa meso.

Li iras al preĝejo, sidiĝas sur la lasta benko proksime al loko kie la fideluloj demetas siajn ĉapelojn, ŝajnigante aŭskulti la predikon kiu tiutage temis pri la Dek Ordonoj de Dio.

Ĉe la fino de la meso, la viro ŝanĝis opinion kaj anstataŭ forkuri kun ĉapelo, li iris paroli kun la pastro :

- Patro mia, mi venis ĉi tie kun la intenco ŝteli ĉapelon, ĉar mi perdis la mian, sed post esti aŭdanta vin, mi ŝanĝis opinion.

- Estu benata, filo mia ! Diru al mi, ĉu estis kiam mi parolis pri la oka ordono "Vi ne ŝtelos vian proksimulon" ke vi ŝanĝis opinion ?

- Ne, patro mia, estis kiam vi parolis pri la sepa "Vi ne adultos" ke tio vekis mian memoron… Mi memoris la lokon kie mi lasis mian ĉapelon…

Last edited: 05/03/2023